02/02/2017

Historio juĝos ilin
Denove pri Grekio

Antaŭ pli ol unu jaro, en julio 2015, mi jam verkis blogeron pri la Greka situacio, ĝojante pri la provoj de Siriza ne daŭrigi la absurdan politikon petata (mi diru pliĝuste «altrudata») de la Troikao (EK, IMF, ECB), kiujn oni nomas hodiaŭ «la institucioj». Mi ĝojis pri la ideo de Tsipras fari refrendumon, kaj mi ĝojis kiam la Grekoj, post la apero de mia blogero, respondis nee.

Sed tiu ĝojo estis mallonga. Όχι ne sufiĉis. Post la kuraĝa neo de la popolo, Tsipras kuŝiĝis antaŭ la institucioj. Siriza skismis, kelkaj el ĝiaj membroj preferante forlasi la EUon ol akcepti la diktaĵojn de la institucioj, Varoufakis, ministro pri financoj, estis maldungita (li hodiaŭ havas sian propran Eŭropan kaj interesan movadon, DiEM 25), kaj la absurda politiko altrudata de la institucioj daŭris.

Kiam mi skribis ke Siriza estis la lasta ŝanco de la EU, mi kredis je tio. Siriza malsukcesis, EU estas nur hodiaŭ zombio, plu vivas nur dank' al la inercia forto. Eble oni trovos lasttempa kuracilo kontraŭ zombieco, ekzemple se Germanio kaj Francio elektas vere maldekstreman registaron. Sed tio tute ne estas probabla, ĉu ne? Eble Mélenchon aŭ Hamon (pri la kapableco de Hamon vere lukti por ŝanĝi Eŭropon mi ne certas) estos elektita en Francio, sed tio malprobablas; kaj en Germanio, Die Linke (kiu estos ĝia kandidato?) havas ankoraŭ malpli da ŝancoj ol Mélenchon. Tamen, oni havis multajn malbonajn surprizojn dum la lastaj monatoj, kial ne bonan tiufoje?

Mi ne estas optimisma; se ni havu surprizon dum tiuj balotoj, estos pli probable ekstremdekstre ol maldekstre… Kaj mi povas kompreni kial. En 2015 mi kredis je Eŭropo, mi pensis ke ĝin ŝanĝi eblis; hodiaŭ mi pensas ke se oni volas Eŭropan Federacion, oni unue mortigu EUon; oni ĉion rekonstruu el nenio. La financaj povoj kaj iliaj politikaj lakeoj detruis kaj daŭre detruas nian belan revon.

Sed kiel la zombioj el la filmoj kaj literaturaĵoj, la EUa zombio ankoraŭ povas vundi, kaj vundi multe. Ekde julio 2015, silente, Grekio suferas. Siriza pliigis la AVI ĝis 24%, malpliigis la emerituroj je 40%, pliigis aŭ kreis impostojn sur la posedaĵoj, aŭtoj, cigaredoj, biero, benzino, kafo, televidiloj, … kaj jam anoncis ke ili denove ŝparos 5,6 miliardoj da eŭroj sur la ŝtatfunkciulaj salajroj. Siriza sukcesis konservi la maldeficiton de la lando, kaj eĉ plifortigi ĝin ĝis 1,5%.

Tiu malgranda 1,5% havas gravajn sociajn konsekvencojn. 20% el la Grekoj vivas sen telefono aŭ sen hejtilo. 15% estas grave malriĉaj; ili estis nur 2% en 2009. 25% estas senlaboruloj. En multaj regionoj, ne plu estas busoj, trajnoj aŭ eĉ lernejoj. La malsanulejoj ne havas sufiĉe da kuracistoj (25 000 estis maldungitaj) kaj medikamentoj. 13% el la Grekoj ne povas kuraci sin, 11,5% ne povas aĉeti la preskribitaj medikamentoj. La beba mortindico duobligis en kelkaj jaroj. La memortigoj estas pli nombraj ol iam ajn. Oni ja povas kritiki Rusion, sed EU ankaŭ mortigas, sed ĝi mortigas sian propran popolon!

Kaj tiuj suferoj estas perfekte malutilaj! Eĉ la IMF agnoskas tion: laŭ ili, se la rigoraj politikoj daŭras, la ŝuldo, kiu hodiaŭ valoras 180% de la nacia riĉeco, valoros 275% de ĝi en 2060. Plialtigi la impostojn kaj malplialtigi la salajroj havas malbonan efekton.

Tamen, por la IMF kiel por la aliaj institucioj, la rigora politiko estas la nura politiko sekvinda por Grekio. Tute nelogike, por ideologiaj kialoj, ili daŭre postulas novajn «fortostreĉojn» de Grekio. 1,5% da maldeficito ne sufiĉas por ili. La sociaj kostoj malgravas: ili postulas nun 3,5%! Se tio okazas, la ŝuldo ne valoros «nur» 275% de la nacia riĉeco en 2060, sed multe pli.

Kaj denove, Siriza provas lukti kontraŭ tio. Sed neniu plu fidas ilin, eĉ la Greka popolo. Ili havas du elekteblecojn: aŭ akcepti la diktaĵon, aŭ eliri el la eŭrozono. Kaj tiu ĉi lasta elektebleco estas la vera celo de la Germanoj, kaj aparte de Schäuble (estas ĝia foto supre), ĝia ministro pri financoj: jam en 2015 li estis por la «Grekeliro» (eliro de Grekio el eŭrozono aŭ eĉ el EU), sed Merkel estis kontraŭ. Li finfine gajnantas sian veton. Sed se la pordo por eliri la eŭrozonon estas malfermata por Grekio, eble aliaj landoj trapasos ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj, mi dirintus ke tio estas timiga: hodiaŭ mi ne vidas alian eblecon, se Schäuble kaj tiaj politikaĉoj konservas la povon en Eŭropo.

Sed eĉ se mi ne plus kredas je tiu EU, mi daŭre timas la konsekvencojn de ĝia falo. Trump regas Usonon, Putin Rusion, Ĉinio ĉiutage iĝas pli potenca, kaj UN malpli. Forta kaj demokratia Eŭropo estus roko kie konstrui la plibonigon de la mondo. Schäuble-a Eŭropo estos sablo kiu helpos ĝin gliti.

Mi ne estas membro de la Germana registaro, nek gravulo en iu instintucio. Mi ne scias ĉu la instintucioj havas politikan agendon kaŝita malantaŭ tiuj decidoj, aŭ ĉu ili simple estas blindigitaj per sia novliberalisma ideologio kaj sia socia pozicio kiu fortranĉas ilin de la «vera» popolo. Eble Schäuble volas fari el eŭrozono novan markzonon, por daŭre prirabi la Mitteleuropa sen esti solidara kun la mediteraneaj landoj (kies staton ekonomian ili parte ŝuldas al la agresiva komerca politiko de Germanio), aŭ eble li simple estas stultulo. Eble estas ambaŭ. Por la Grekoj kiel por la estonteco de la Eŭropa revo, tio ne gravas: li estas krimulo, kaj unu el la plej videblaj vizaĝoj el krimula aĉaro kiu respondecas pri la nuna stato de nia kontinento. Historio juĝos ilin.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: