Pri

Saluton! Mi nomiĝas Emanuelo Arbaro (traduko de Emmanuel Wald, mi akceptas la uzadon de la du nomoj) kaj mi estas Franca doktora studento pri protestanta teologio.

En tiu blogo, mi parolos nur (aŭ kvazaŭ) Esperante pri io ajn. Miaj ĉefaj interesoj estas religio (mi estas protestanta kristano), politiko (mi estas maldekstrema), memkompreneble Esperanto (la lingvo mem kaj ĝia movado), la artefaritaj lingvoj ĝenerale (mi kreas mian propran lingvon, nomata Geloto), ktp. Tiuj temoj estos logike la ĉefaj temoj de mia blogo.

Mi ŝatas diskuti. Mi havas miajn opiniojn sed nepre kontraŭdiru min se vi ne samopinius. Eble ni ĉiuj ŝanĝos iom, kaj iom proksimiĝi de la vero.

Mi eklernis Esperanton dum la somero 2012. Mi do estas jam iom sperteta en la uzo de nia kara lingvo, sed ne sufiĉe por flue skribi kaj paroli; erarojn mi ankoraŭ faras. Neniam hezitu montri ilin al mi (se vi ĝentile faras tion ^^).

Mi jam havas retpaĝaron, tradukita en Esperanto: http://emmanuel-wald.webou.net/HTML5/eo/.

1 commentaire:

  1. Estimata samideano, saluton kaj pacon al vi. Mi legis vian tradukon pri la Proklamo de Islamo en Francio. Mi indikas al vi artikolon, kiun mi verkis pri "kuracilo kontrau malamo kaj fanatikeco religiaj". Elkore via. D-ro Eric COFFINET http://eric.coffinet.pagesperso-orange.fr/

    jen la artikolo > http://eric.coffinet.pagesperso-orange.fr/Bahaa-Kuracilo.pdf

    RépondreSupprimer

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: