25/09/2014

Ŝakto al infero

Ĉu vi jam aŭdis la historion nomata ŝakto al infero? Jen amuza bildstrio el xkcd (permesilo CC BY-NC 2.5), tradukita de mi. Vi povas legi ĝin pli grande klakante sur ĝi

Mi neniam komprenos kial homoj kredas tiun tipon da historioj. Jen la mistifika raporto (en la Angla lingvo).

21/09/2014

Malsano

Saluton! Mi estis ege malsana dum tiu semajno, do mi ne skribis artikolon; mi pardonpetas. Mi ankaŭ pro tio ne respondis al la komentoj tie ĉi kaj sur la listo "Per Eo Politiko"; mi ankaŭ pardonpetas. Mi provos (mi havas pli ol cent esperantlingvajn retmesaĝojn!) malaperigi la malfruon.

Pli interesa artikolo aperos dum la venonta semajno!

11/09/2014

Skotoj, se vi ne jesas por vi, jesu por ni

Je la 18a de septembro, la Skotoj voĉdonos en referendumo pri la sendependeco de Skotlando (unu semajno ekzakte restas!). Mi ne ekspliku kial la Skotoj devus, aŭ ne, voĉdoni «jes» al tiu voĉdonado; tio estas interna afero de Britio kaj Skotlando; mi ne rajtas konsili. En Francio, oni diras ke «les conseilleurs ne sont pas les payeurs» («la konsilantoj ne estas la pagantoj»); kaj la proverbaro diras ke «montroj kaj konsiloj estas facilaj».

Sed ja Britio kaj Skotlando estas partoj de Eŭropo; kaj ankaŭ de la politika konstruaĵo nomita «Eŭropa Unio». Ni ĉiuj estas ligataj, kaj do la rezulto de tiu voĉdonado havos grandajn kaj gravajn konsekvencojn ĉe la aliaj Eŭropaj landoj – ĉiukaze, se ĝi estas «jes» aŭ «ne». Mi eksplikos tie ĉi kial mi kredas ke, se Skotlando jesas, la konsekvencoj estos pli bonaj por Eŭropo ol se ĝi neas. Miaj ideoj estas diskuteblaj, kaj mi ne havas problemon kun tio. Se vi ne samopinias, ne estu ni malamikoj, kaj diskutu.

Unue, oni vidu ke tiu referendumo ne estas la sola grava Britia referendumo. Cameron, la nuna Ĉefministro de Britio, volas fari referendumon pri la eliro el Eŭropa Unio en 2017. Li havas kelkajn problemojn kun tiu ideo, sed li probable sukcesos. Kaj oni ne scias la rezulto – ĝi estos ege influita de la rezulto de la Skota referendumo. Sen la Skotaj voĉoj, la referendumo pri la eliro de Britio el Eŭropa Unio havas multe pli da ebleco jesi ol sen, ĉar la Skotoj estas pli Eŭropemaj ol la Anglaj. Britio estas problemo por Eŭropo ekde ĝia aliro en 1973. Sed la kontraŭeŭropa politiko estas farata de la Angla plimulto! Nun la Angloj klarigu ilian pozicion, sen enŝipiĝi la Skotojn. Kiam ĉio estos pli klara, ĉio estos iom pli bona.

Due, oni vidu ke tiu referendumo ne estas unikaĵo en Eŭropo. Pli sude, en Hispanio, oni estas tre atenta. En aliaj lokoj ankoraŭ, kie la sendependista movado estas multege malpli forta ol en Skotlando, Katalunio aŭ Eŭskio, oni esperante rigardas tion (mi scias pri kio mi parolas, mi vivas en Alzaco!). Tio povas esti danĝera, kiam la sendependeco estas postulita de ekstremdekstraj movadoj, kiel la Norda Ligo en Italio. Sed pli ofte, ĝi estas postulita de progresemaj partioj, kiel en Skotlando, aŭ de aliancoj de progresemaj kaj konservemaj partioj, kiel en Katalunio. Eŭropo ne plu timu demokration. Kiam demokratio parolas, bonaĵoj plej ofte aperas; tiuj referendumoj estos okazo pruvi tion al Eŭropestroj. Ili probable ne aŭskultos, sed la popoloj aŭskultos eble.

Sed kial tio plaĉas tiom al mi? Fakte, mi esperas ke iam Eŭropa Unio estos unio ne plu de ŝtatoj, sed federacio de malgrandaj kulturaj regionoj. La grandaj ŝtatoj dissolviĝu. Tio komencas kun tiuj naciistaj movadoj, sed finos nur kiam ĉiuj regionoj (kaj ne plu nacioj) estos sendependaj. Nu, vi scias, laŭ mi demokratio ne eblas en grandaj politikaĵoj. Pli la elektitaj estas proksimaj de elektantaj, pli la unuaj estas kontroleblaj de la duaj, do pli ilia agado estas demokrata. Plie, la elektitaj estu kulture proksimaj de la elektantoj, por bone kompreni ilin.

Konklude, mi diros nur tio: mi prezentas min mem kiel «kontraŭnaciisto». Ŝajnas probable stranga ke kontraŭnaciisto verkas favore al naciista referendumo farita de naciista partio (estas la Skota Nacia Partio). Mi ofte subtenas naciistajn kampanjojn kiam ili estas faritaj de premitaj popoloj, esperante ke post la sendependeco, ili ne estos pli naciistaj (kiu diris ke mi estas naiva?). Eĉ se en Britio la Skotoj havas malpli da povon ol la Angloj, oni ja ne povas diri ke ili estas premitaj. Sed tiu kampanjo estas paradoksa: la Skotaj naciistaj partioj estas fakte malpli naciistaj ol la Anglaj nenaciistaj partioj! Pri enmigrado, sekureco, Eŭropo… la SNP de Salmond estas pli internaciema ol Cameron kaj eĉ la t.n. «Laborista» Partio. Kaj, kiel mi eksplikis ĵus antaŭe, mi kredas ke tiuj nuntempaj naciismoj estas propedeŭtikaj al la fino de naciismo en Eŭropo sen nacioj, sed kun kulturaj regionoj.

04/09/2014

Novaĵoj el la fronto

Blogger estas facile agordebla. Mi pensas ke mi jam finis la enpaĝigon kaj mi estas skribante mian unuan grandan blogaĵon (pri naciliberalismo, vi vidos pri kio temas ekzakte kiam la artikolo estos publikigita).

Nu, la formo estas preta (kaj ĉiam ŝanĝebla), kaj la fundo venos kun la blogaĵoj mem. Sed nun, mi pensu pri la maniero uzi tiun blogon. Kaj mia konkludo estas, ke la reguleco pli gravas ol la nombro da signoj publikigitaj. Mi pro sperto scias ke la komenco de blogo estas facila, ke oni multe publikigas kaj ke post kelkaj semajnoj (aŭ eĉ tagoj!) oni eĉ forgesas la ekziston de la blogo. Mi ne volas, ke tio okazas al tiu blogo.

Do mi decidis tion: post tiu artikolo, mi publikigos unu artikolon semajne. Fojfoje estos grandaj artikoloj, kaj fojfoje estos malgrandaj. Povas eĉ esti nur interesa retligo. Sed krom esceptoj, mi ne publikigos du artikolojn semajne. Tiumaniere, mi povas verki artikolojn kiam mi povas, kaj publikigi ilin iom post iom.

Sed se tiu verkmaniero ne funkcias, mi ŝanĝos ĝin. Mi post kelkaj monatoj, ekzemple kiam mi proponos la blogon ĉe e-planedo (ili tute prudente rifuzas ĵus kreitajn blogojn), resumos la funkciadon de la blogo, kaj proponos ŝanĝoj se ili estos necesaj.

03/09/2014

Bonvenon en mia blogo!

Saluton!

Mi nomiĝas Emanuelo Arbaro, kaj mi estas Franca doktora studento pri teologio en Strasburgo, Francio (pli pri mi tie ĉi).

En tiu blogo, mi celas paroli pri diversaĵoj, lige kun la lingvo internacia aŭ ne, sed ĉiam en la lingvo internacia.

Mi nun estas malkovranta Blogger-on, do mi ne multos publikigos dum la venontaj tagoj. Sed la blogo mem probable multe ŝanĝos.

Vi povas iam kontakti min pere de Google+, komentante la blogaĵojn, aŭ kun Twitter.

Lasta noto: miaj blogaĵoj estas disponeblaj laŭ la permesilo CC BY-SA 4.0 Tutmonda.