09/11/2014

Israelo malsekretigita

Mi ne havis sufiĉe da tempo por skribi mian blogaĵon pri Modiano kiel mi diris en la antaŭa. Vi povos legi ĝin dum la venonta semajno (mi esperas).

Anstataŭ, jen amuza bildo, de mi tradukita (klaku por vidi ĝin pli grandskale).

01/11/2014

Serio: Nobel-premiitoj pri literaturo

Mia blogo aĝas nun du monatojn. Mi parolos pri la statistikoj post tri; kaj tiam mi proponos ankaŭ la blogon al e-planedo. Mi povas ankaŭ anonci ke, post kelkaj monatoj, mi kreos novan esperantlingvan blogon ĉe mia propra retejo, kiam mi aĉetos gastigon. Tiu ĉi do estos fermita.

Sed ekde nun, mi povas jam anonci novaĵon: mi kreas serion da blogaĵoj pri Nobel-premiitoj pri literaturo.

Kiam mi aŭdis ke la ĉi jara Nobel-premiito estas Patrick Modiano (vidu la suban foton), mi ekvidis ke (1) mi neniam legis eĉ unu linion de li, kaj (2) ke mi iam legis nur du/tri Nobel-premiitoj. Truego en mia kulturo!

Mi do decidis ŝtopi tiun truegon. La metodo povas ŝajni iom malnatura, sed al mi ŝajnas almenaŭ efika: legi unu libron de ĉiu Nobel-premiito, en la ordo (inversa ordo tamen, el la plej nova al la pli malnova), sed ja ne sen legi ankaŭ nepremiitoj.

Kaj ĉar lego ne estas masturba arto (reading with myself, wo oh oh oh), mi proponas priskribi miajn legadojn, uzante mian blogon.

Tiuj artikoloj estos pretendanta nek esti fakaj, sciencaj kaj objektivaj artikoloj pri historio de literaturo, nek esti ĵurnalistaj recenzoj. Mi ŝatas literaturon, sed mi konfesas esti malbona legisto; mi pli kutimas legi sciencajn artikolojn kaj librojn. Nu, oni ne legas analizon de ekzegeza metodo de dekdu-jarcenta teologo kiel oni legas poezion! Plie, mi estos leginta ĝenerale nur unu libron kiam mi publikigos la blogaĵojn. Estos do nur «impresionismaj» pentraĵoj de sensacioj, kiujn mi havis kiam mi legis. La valoro estas ĉefe persona, sed mi ŝatas konfronti miajn personajn ideojn kun tiuj de aliaj; mi tutcerte ne estas sola.

Ĝis la venonta semajno por mia unua blogaĵo pri Dora Bruder de P. Modiano!