16/12/2016

Pri la membraro de UEA

7 000. Tio estas la nombro de membroj kiun UEA havu en 2016 laŭ la Strategia plano adoptita en Rejkjaviko en 2013. Laŭ ĝi, UEA strebu grandigi la kvanton de ĝiaj membroj je 10% ĉiujare. En 2015, kun 5 508 membroj, la celo estis kvazaŭ atingita.

Ĝis nun, la UEA-estraro rifuzis komuniki pri la nombro de membroj en 2016. Mi sciis ke ĝi denove falis iom: en 2015, la sukceso de la 100a kongreso en Lillo eksplikis grandparte la relative granda nombro de kotizintoj. Kaj la 101a, en Nitro, estis sufiĉe malgranda. En 2017, la Seula kongreso promesas al la falo daŭri. Sed pro la silento de la estraro, la gravecon de tiu falo ni ne konis. Mi vetintus je io kiel 4 800 membroj.

Ve! Eĉ mia nigrevidisma naturo estis pli optimisma ol la faktoj. Laŭ Libera Folio en artikolo kiu aperis tiumatene, je la 16a de decembro 2016 (la nombro do povas ankoraŭ plialtiĝi iomete), estas nur 4 264 kotizintoj en UEA. 2 736 malpli ol la Strategia plana prognozo, sed ĉefe 1 244 malpli ol en 2015 (laŭ LiFo, tio estas malpligrandigo je 23%, kvazaŭ unu kvarono!). Sed eĉ se 2015 ja estis eksterordinara jaro; en 2014 estis iomete pli ol 5 000 membroj (mi ne memoras ekzakte la nombron), do estas ankoraŭ 800 perditaj membroj, kompare kun jaro kun eteta UK (659 aliĝintoj). Kaj tio ja estas timiga: eble, en 2017, la membro-nombro malsuperus 4 000. Kiel Esperanto povus esti serioze traktita kun tiaj ciferoj?

Oni vidos kion respondos la respondeculoj. Mi verkas tiun ĉi blogaĵon à chaud, tuj post kiam mi legis la artikolon de LiFo. Eble poste mi vidos la aferon alie.

LiFo provas ekspliki tiun falon per la malgranda UK (pri tio mi samopinias, sed ni vidis ke estas granda falo eĉ kompare kun 2014) kaj per la asocia revuo, kiu malbone fartas ekde kelkaj tempoj. LiFo citas retpaĝon kiu kalkulas la prokraston de Esperanto; tio esta samtempe amuza kaj malgajiga. Pri tio mi ne certas, jam la revuo ne estis tiom centra kiel kelkaj jardekoj antaŭe, kaj la informoj kiujn oni povas legi en ĝi estas ofte legeblaj semajnoj antaŭ la apero de Esperanto. Se semajnoj fariĝas monatoj, ja estas malbone novaĵo, sed ĝi ne sufiĉas por decidi ĉu renovigi la membrecon aŭ ne, laŭ mi. Ne por 1 200 personoj, ĉiuokaze.

Mi ne povas ekspliki ekzakte la kialon de tiu falo. Sed mi pensas ke ĝis kiam UEA moderniĝos, la falo daŭros, ĝis la pura malapero de la asocio. Tiu tago estus nigra tago en la historio de Esperanto, kaj eĉ eble finfine ĝia fina malvenko. Sen forta centra asocio de ĉiuj Esperantistoj, Esperanto ne povos, miaopinie, iĝi dua lingvo de la homaro. Mi ja estas desubisto, sed eĉ desubisma venko bezonas UEAn por okazi.

Kaj per «moderniĝo», mi ne celas renovigi la retpaĝaron, aŭ publikigi videojn ĉe Youtube aŭ tekstojn ĉe Twitter aŭ Facebook regule. Tio ja gravas, sed havos nenian efikon se la moderniĝo ne okazas en la mensoj kaj en la praktikoj de la UEA-membraro mem, ne de ĝia komitato aŭ estraro. Ni atingu desubisman venkon ene de UEA. Jen kelkaj ŝanĝoj kiuj okazu laŭ mi en la asocio.

Ni komencos per la revuo. Ni ĵus lernis ke UEA maldungas Attila Kaszás, la redaktoron de Esperanto, kaj serĉas novan redaktoron. Bone. Sed ni ŝanĝu la rolon de Esperanto ene de la Esperanto-movado. Ne plu bezonas paperan revuon por priskribi la Italan kongreson aŭ pri la interlingvistikaj studoj, kiel en la oktobra numero. La novaĵoj, kiam aperas papera revuo, jam ne plu estas novaj en nia interreta epoko. Sufiĉas krei belan kaj ofte ĝisdatigatan blogon, kun inteligentaj resonoj en la sociaj retoj. La efiko estus pli granda. En la revuo povas aperi kelkaj malgrandaj resumoj kiuj sendas al la blogeroj.

Per kio plenigi la revuon, se oni ne povas paroli pri ĵusaj okazaĵoj? Revuo ne estu novaĵejo, ne povas esti plu novaĵejo. Ĝi estu pensigaĵo. Fermante la revuon, mi estu pli bona Esperantisto ol kiam mi malfermis ĝin. Pli klera pri nia historio kaj kulturo, pli sperta en la uzo de la lingvo, pli efika en la reklamo de nia ideo, pli ĝisdatigata pri la stato de la mondo, … Alivorte, ĉio, kion mi legas en Esperanto restu interesa kiam mi denove trovas la PDFon en miaj komputilaj arkivoj aŭ la paperan version ordigante mian bretaron, 10 jarojn post ĝia apero. Eble por tio ni ne plu bezonas monatan organon, sed trimonatan kaj pli ampleksan. Tio ja malfacilegas, sed ĉu mi diris ke la moderniĝo estas facila afero?

La Esperanto-movado estas trapasita de diversaj mondkonceptoj. Desubistoj, desupristoj, finvenkistoj, raŭmismtoj, politikemuloj, lingvemuloj, pacmilitistoj, maldekstruloj, dekstruloj, revemuloj, pragmatuloj, … ekzistas en Esperantio kaj, ofte, en ĉiu Esperantisto. Kial nenio el tiuj vid- kaj agadkonceptoj troviĝas en la elektoj de UEA? La Esperantistoj, kun iliaj fortoj kaj voloj, kiam ili membriĝas en UEA ja ĝojas ricevi avantaĝojn kiel rabatoj por kongresoj aŭ libroj. Sed se ili membriĝas kaj pagas kotizon, estas ĉar ili volas agadi por kaj per Esperanto, kaj havi influon sur la decidoj. La nuntempa organizo kaj kulturo de UEA malpermesas al la «simplaj membroj» vere kundecidi. Oni voĉdonas por komitatanoj kiuj ne havas precizan programon kaj kiuj, ĉiel, estas malpli gravaj ol la komitatanoj kiuj reprezentas la asociojn.

La revuo povus esti ejo por la necesaj debatoj. Ni ĵus okazigis Ĝeneralan Voĉdonon (kiu, ni lernis tion tiumatene ankaŭ, sukcesis, eble dank' al la asocioj kiuj kontraŭstaris la relativan malpartoprenemon de la individuaj membroj), kaj kvazaŭ ne estis debato en Esperanto. Ni ne havas kulturon de la debatoj, de la travidebleco kiu permesas ilin (mi memorigas ke UEA ne komunikis pri la membro-falo).

La silento de la estraro estas rivela. Anstataŭ komuniki pri la malemo de la membroj renovigi la karton, petante al ĉiuj membriĝi kaj eksplikante kial Utila Estas Aliĝo, ili kaŝis la informon, eble preĝante Sanktan Zamenhofon allogi la Esperantistojn, antaŭ ol la publikigo de la informo fariĝus necesa aŭ kontraŭvola (kiel, finfine, okazis). Travidebleco ne estas minaco, ĝi estas nia ŝanco.

Oni ja povus diskuti pri la reformoj en la arkitekturo de UEA. Sed ne estas la institucioj kiuj gravas. Estas la maniero en kiu ni organizas niajn opoziciojn pace kaj kune. Nun, UEA funkcias kiel se ne estus tiaj opozicioj. Ne estas debatoj pri la futuro de Esperanto. Ne estas debatoj pri la futuro de la asocio. Ne estas en la komitato klara plimulto kaj malplimulto. La revuo preferas raporti pri 10 uloj kiuj kunmanĝis en Novkaledonio, kaj la nura ejo por debati rekte estas malnova kaj malbonetosa dissendolisto ĉe Yahoo. UEA ne havas futuron ekster demokratiiĝo kaj travidebleco.