12/08/2017

Proklamo de la islamo en Francio

La 28an de marto 2017, unu el la plej gravaj eminentuloj de la islamo en Francio, la Dro Dalil Boubakeur, rektoro de la Granda Moskeo de Parizo, proklamis tekston verkitan de teamo de sia institucio en la franca gazeto Le Point.

En 25 punktoj kaj unu antaŭparolo, tiu Proklamo provas oficiale ĝustigi la francajn islamanojn kiuj praktikas «respublikan» islamon (t.e., konforman al la ĝeneralaj leĝoj), kaj prezenti la «veran» (laŭ la aŭtoroj) islamon al la neislamanoj. Ĝi estas elŝutebla alklakante la PDF-an simbolon:

Mi taksis ĝin sufiĉe grava kaj interesa por traduki ĝin en Esperanton, kaj verki etan komenton piednote (kelkaj piednotoj utilas por priskribi la francajn ĉirkaŭaĵojn, aŭ kelkajn islamajn konceptaĵojn; la aliaj estas veraj kritikoj, ĉu laŭdaj, ĉu mallaŭdaj), kaj mi ŝatus ke islamanoj el la tutmondo legus kaj komentus ĝin. Kio estas ŝoka? Kio estas bona novaĵo? Kiuj notoj/komentoj estas stultaj aŭ eraraj? Mi scias, tamen, ke malmultas la islamanoj en Esperantujo, kaj tio estas grava makulo sur nia movado.

Nu, ja neislamanoj ankaŭ povas interesiĝi pri tiu teksto. Mi ŝatus ke neislamanoj vidu ke la islamo tute ne nepre estas tiu de la t.n. «Islama Ŝtato» kiu, feliĉe, estas mortanta (sed la kaŭzoj kiuj naskis tiun monstron estante daŭre efikaj, probable alian Islaman Ŝtaton ili naskos tuj poste). La militon kontraŭ la barbareco oni gajnos nur kontraktante aliancon kun la pacema islamo. Tiaj tekstoj montras ke ĝi ekzistas, kaj ke ĝi estas subteninda. Ili ankaŭ, memkompreneble, povas komenti. Ĉu en via lando estis tiaspeca dokumento? Kion vi pensas pri ĝi?

Bonan legadon!