05/01/2017

Novjaraj rezolucioj (inkluzive de anonco pri Medium kaj Wordpress)

Unue, mi deziras al vi bonan novan jaron 2017, kaj mi ege esperas ke ĝi estos pli bona ol 2016. Trankviliĝu, kara leganto, mi ne priparolos tie ĉi personajn aferojn. Mi fakte ne prenas verajn rezoluciojn; mi simple volas diri kion mi volas fari rilate al Esperanto, al la lingvoj konstruitaj kaj ĉefe al tiu blogo.

Unue, en 2017, mi volas esti pli utila al Esperanto. Mi ja povas akre kritiki la staton de UEA hodiaŭ, kiel en mia antaŭa blogero (decembro 2017 fariĝis la monato dum kiu tiu blogo ricevis la plej da vizitoj, pruvo ke ja UEA kaj sia estonteco interesegas la Esperantistojn; tio estas ja optimismiga novaĵo), sed kion mi faras por nia ideo, krom pagi kotizojn en du asocioj (UEA/TEJO kaj KELI, pro mono mi elektu draste, malfeliĉe; mi ankaŭ estas membro de ISAE, sed la aliĝo estas senpaga)? Se mi nenion faras, mi ja ne rajtas kritiki ion ajn. Kion mi faris en 2016? Mi verkis artikolojn por Kontakto kaj Dia Regno, verkis kelkajn blogerojn, voĉdonis en la ĝenerala voĉdono, pepadis en Esperanto (malpli multe dum kiam mi havis kompufonon kun Windows Phone en ĝi), iom propagandis Esperanton rete, aĉetis kelkajn librojn (ne multe, sed mi aparte ŝatis La Danĝeran Lingvon). Tio ja ne estas nenio, sed mi faru pli; mi ne ankoraŭ scias kiel ekzakte. Mi ŝatas verki, eble mi kandidatiĝu por la posteno de redaktoro de Esperanto! Mi ŝercas, sed se vi havas ideon, nepre diru tion al mi komente aŭ aliel.

Pri aliaj lingvoj konstruitaj, mi pli multe lernos kaj uzos Volapukon. Mi fintradukos en la Francan la deklecionan kurson, kaj poste mi tradukos ĝin en Esperanton. Mi ankaŭ provos verki almenaŭ tri artikolojn por Vög Volapüka, la revuo de la Volapukista komunumo, kies retpaĝaro mi prirespondecas. Mi daŭre elvolvos Geloton, mian etan propran konstruitan lingvon, kaj mi havas tradukprojekton por tio, pri kiu mi eble parolos poste. Mi ankaŭ volas traduki la ĉefajn partojn de ĝia (Franclingva) gramatiko por FrathWiki en la Anglan, kaj por tiu blogo en Esperanton. Mi ŝatus ankaŭ finfine sukcese lerni Kotavaon, sed mi dubas ĉu mi povos.

Finfine, kaj eble plej grave por vi, kara leganto, kion pri tiu blogo? Vi sciu, ke mi estas provante retumi tute sen uzi la servojn de la grandaj firmaoj, kiuj ŝtelas niajn datumojn kaj provas alproprigi la reton. Asocio Franca nomis tiun projekton «malgugligi la reton» (dégoogliser internet). Mi kvazaŭ ne plu uzas Facebook (sed tiun retejon mi neniam multe uzis), mi ne plu uzas miajn Gmail retadresojn (mi uzas anstataŭ ProtonMail), ne plu serĉas pere de Google, sed pere de DuckDuckGo aŭ Discord, … Resume, mi serĉas ne plu uzi la Gafam-anoj (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft kaj samtipaj firmaoj), eĉ se ja tute ne plu uzi ilin ne eblas por mi. Tamen tiu blogo estas gastigata de Blogger, servo kiu apartenas al Google. Mi elektis Blogger ĉar la plejmulto el la Esperantlingvaj blogoj estis gastigataj de Blogger kaj Ipernity, sed la dua servo (kiu eble ne fermos siajn pordojn, ŝajnas ke iu povus aĉeti Ipernity, sed ni ne havas novaĵojn ekde la 5a de decembro) ne permesas al la nemembroj komenti. Mi do elektis Blogger, eĉ se la Blogger-blogoj ne estas belaj kaj ke mi jam uzis Wordpress kun granda plezuro.

Sed la blogoj en Esperanto frolasadas iom post iom Blogger pro bonaj kialoj. La nura kialo de la ĉeesto de tiu blogo tie ĉi malaperante, mi serioze pensas ke dum tiu jaro, Ĉe Emanuelo transloĝiĝos ĉe Wordpress.com. Amuze, estas legante artikolon kiu konsilis al la blogemuloj malfermi konton ĉe Medium.com ke mi prenis tiun decidon.

La problemo kun la blogoj, estas ke oni malfacile trovas legantoj. Se vi ne sekvas min ĉe Twitter, vi eble neniam aŭdos paroli pri tiu blogo. Medium ne estas gastiganto de blogoj: ĝi estas fakte unu giganta blogo en kiu miloj da verkemuloj publikigas tekstojn. Nur unu adreso estas do bezonata por malkovri multajn malsimilajn blogerojn el multaj diversaj aŭtoroj. La plej novteĥnologiemaj Esperantistoj jam adoptis tiun sistemon, kaj mi decidis aldoni miajn fortojn al ili. Mi ne scias ĉu Medium funkcios, ĉu fakte dekmiloj da blogeroj gastigataj samloke ne pli kaŝas la blogerojn ol disvastigas ilin, sed kostas al mi nenion provi, se mi daŭre prizorgas «tradician» blogon, ĉu ĉe Blogger, ĉu ĉe Wordpress. Ekde nun, sub ĉiu artikolo, vi povos vidi bildon kun ligo al la artikolo ĉe Medium; same en Medium estos ligilo al la tradicia blogo.

Sed vi diros, ke unu el la kialoj kiuj puŝas min eliri el Blogger devus forpuŝi min de Medium, ĉar tiu servo estas ege ligita al Twitter, alia Gafam-ano. Jes, sed kiel mi diris, ne eblas forlasi ĉiujn Gafam-anojn, kaj iliaj servoj estas ofte ege praktikaj; kiam ne estas alia interesa ebleco, mi tamen uzas tiajn servojn. Kaj ekzemple, mi ege ŝatas kaj uzas Twitter mem.

Pri la enhavo mi havas ankoraŭ multon por diri, kaj nur la tempo mankas. Mi volas publikigi interesan artikolon pri kiel iu iĝis kristano legante Camus (kiu estis ateista), paroli pri mia lernado de la Sveda lingvo, apogi pli precize la malgugligon de la reto, … Do, ĉu en revuoj, ĉu en Blogger, ĉu en Wordpress, ĉu en Medium, vi povos legi miajn esperantaĵojn!

Sed mi ankoraŭ lernu kiel atingi miajn celojn por la nova jaro