15/06/2015

Pensigi distrante. Marina, de Sten Johansson

Jen, mi finlegis mian duan Esperantlingvan romanon(1). Estas, kiel la titolo de tiu blogaĵo diras, Marina, de la Sveda aŭtoro Sten Johansson, kiu estas konata verkisto Esperantligva ĉefe pro krimromanoj.

Sed tiu romano tute ne estas krimromano. Ja estas malapero de la homino, kiu pruntedonas al la libro sian nomon, sed neniu serĉas ŝin, kaj ni vidas ke estis mistero nur kiam, fakte, oni vidas la solvon. La malapero rolas nur kiel centro de la historio de la libro, ĉirkaŭ kiu la rakonto konstruiĝas.

La libro funkcias per ĉapitroj, de kiuj aŭ Marina aŭ Tomas, la alia ĉefrolulo, estas rakontita parto de lia aŭ ŝia vivo. En 187-paĝa libro, oni ja ne povas rakonti plene la vivo de du homoj, de la infaneco ĝis la «pordoferma paniko» per kiu finiĝas la libro. Ne, estas nur rakontitaj momentoj gravaj kaj zorge elektitaj, la imago de la leganto konstruante la ceteron. Tio kion diras Tomas pri literaturo ĝenerale veras pri tiu romano:

Se estas tiel, do ĉiu libro enhavas milojn da aliaj libroj. Iomete kiel en sci-fi-verkoj, kie ekzistas multaj paralelaj universoj (p. 57).

La libro estas ankaŭ interesa ĉar estas multaj neĉefroluloj interesaj. En la konfliktoj inter ili, oni neniam vere scias kiu pravas kaj kiu malpravas. Ekzemple, Marina havas malfacilan interrilaton kun sia patro, kiu estas socialista Francdevena Esperantisto (membro de SAT, li maltrafas la SAT-kongresojn nur kiam ili okazas en Germanio, li renkontis sian Svedan edzinon en IJK, kaj edukas sian filinon en Esperanto). Li havas iom totalisma vizio pri la vero: nur li komprenas ĉion, kaj kiam sia filino malsamopinias, li eĉ ne komprenas ke estas alia opinio. Li nur vidas en tio kapricon. Sed Marina ne nur estas viktimo de tro peza patro. Ŝi ja estas iom kapricema. Kaj nenion, laŭ mi, povas facile pravigi la aĵojn, kiujn ŝi faras al siaj gepatroj kiam ŝi plenkrekuliĝas. Estas ankaŭ interesa vidi en Esperantlingva libro, ke la nura vera isto de Esperanto ne estas pozitiva rolulo, kaj ke Marina pli malpli forĵetas Esperanton, sian denaskan lingvon. Tiu malperfekto de la (ĉef-)roluloj igas ilin al ni ankoraŭ pli homaj, kaj oni pli facile alteniĝas al ili.

La libro estas ankaŭ pensiga libro. Edukado, seksaj roloj, socio, amo, amikeco (ankaŭ inter virhomo kaj homino), vojaĝoj, familio, laboro, arto, … la libro estas plena je pensindaj temoj. Oni eble povas bedaŭri ke, pro la relativa mallongeco de la libro kaj la multeco de tiuj temoj, ili ĉiuj estas nur malmulte traktitaj. Tamen, kiel por la biografio de la du ĉefroluloj kaj iliaj pravoj kaj malpravoj, la leganto povas kovri per siaj propraj spertoj kaj ideoj la mankojn, se ili entute estas mankoj. La aŭtoro ne multe engaĝiĝas, kaj mi ŝatas la liberon kiun tiu elekto ebligas.

Lingve, la libro ŝajnas al mi, malspertulo, bona. Mi estas normala Esperantisto, kiu tre ŝatas nek la neologismojn tro multajn, nek la limigon al kelkaj radikoj. Li pli malpli uzas nur PIVajn vortojn, kaj la nePIVaj vortoj kiujn li uzas estas difinitaj fine de la libro (temas pri entute 24 vortoj, kaj inter ili plimulto da propraj nomoj — Ĉernobilo, pilzena, sandinisto — kaj teknikaj vortoj, ekzemple pri skiado — kristianio, neĝplugi). Mi ne havis tro da problemoj por legi ĝin, krom en la unuaj paĝoj, kiuj priskribas infanan aŭ/kaj kamparanan vivo(j)n, temoj iom strangaj al mi, almenaŭ Esperantlingve.

Konklude, estas tre bona libro, kiun oni povas legi ĉiu laŭ sia propra emo, dank’ al la formo ĝia, kiu aludas anstataŭ altrudi. Ĝi sukcese plenumas la celon de ĉiu libro, laŭ mi: pensigi distrante. Plie, ĝi enhavas plenan mondon kiun roluloj kiuj restos en via menso. Sed tio estas nur la opinio kiu mi havas pri mia libro; eble estos malsimila en via paralela universo…

Sten Johansson, Marina, Nov-Jorko: Mondial (Serio originala literaturo), 2013, 187 p., ISBN: 9781595692719. Prezo: 15€30 ĉe UEA.


1: Por esti plene honeste, mi konfesu ke estas la unua kiun mi plene finlegas. Mi jam legetis la romanon Metropoliteno de Vladimir Varankin, sed estis tro frue en mia Esperantista vivo, kaj mi ne komprenis ĉion. Mi eĉ ne vere memoras se mi absolute finlegis ĝin, sed mi kredas ke jes.