21/03/2019

Nubo.re: socia reto por kaj per esperantistoj

Nia mondo vivas revolucion. Tio estas tiel multe videbla, ke tiu frazo iĝis banalaĵo: tamen, kiel diris la D-rino Finn en la (bonega!) serio The Orville, «banalaĵoj îĝas banaligitaj precize ĉar ili estas sufiĉe adekvataj por elteni senfinan ripeton» (clichés become clichéd precisely because they're valid enough to bear endless repetition). Nu, nia mondo vivas revolucion, ĉio ŝanĝas rapidege, kaj Esperanto kaj esperantistoj ankaŭ, malgraŭ la grandega inertoforto kiu ŝajnigas — aŭ ŝajnigis —, ke nia movado estas nemovebla.

Inter la rapide ŝanĝantaj aĵoj, estas nia komunikrimedoj. Pri tio mi jam sufiĉe longe parolis en mia lasta blogero, do mi ne ripetos tion, kaj simple konsilu al vi legi tiun afiŝon se vi ne iam faris. Sed en tiu afiŝo, mi volas paroli pri tute alia konsekvenco de tio: la novaj komunikrimedoj estas granda ŝanco por la esperantistoj: mi povas diskuti kun eksterlandanoj facile kaj malmultekoste. Vi kvazaŭ senpage povas legi tiun afiŝon, kvankam vi loĝas en Strasburgo apud mi, aŭ en Pekino aŭ Vaŝingtono, je la alia flanko de nia mondo.

La esperantistoj jam multe uzas tiujn novajn komunikrimedojn. La grupo «Esperanto» ĉe Fejsbuko enhavas 21 536 membrojn hodiaŭ, la 21an de marto 2019, kaj ekzistas aliaj, por diskuti en Esperanto, sed pri apartaj temoj, el kiuj kelkaj havas pli ol 1000 membrojn, ne nepre ankaŭ membroj de la grupo «Esperanto». Multas la Esperantistoj en Twitter, kaj dekoj, se ne centoj, da mesaĝoj estas publikigitaj tie ciutage en nia kara lingvo. Ĉe Reddit, estas hodiaŭ pli ol 11 500 subskribitoj al la subreddito «r/Esperanto» (kaj estas ankaŭ aliaj esperantlingvaj subredditoj). Plie, dekoj da «tradiciaj» dissendolistoj, ofte uzante YahooGroups, estas aktivaj ĉiutage, centoj ĉiumonate. Miloj da blogoj kaj retpaĝaroj proponas al la esperantista legantaro pli da legaĵoj ĉiutage, ol eblas legi.

Ĉiuj tiuj ekzemploj estas nemovadaj retpaĝoj, kiujn la Esperantistoj ial elektis por diskuti. Mi mem kreis mian blogon ĉe Blogpsot ĉar tiam, plejmulto el la esperantlingvaj blogoj uzis tiun servon (ŝajne, tio iom ŝanĝiĝis por Wordpress, kaj tio estas bona novaĵo). Estis ankaŭ provoj por krei sociaj retoj per kaj por esperantistoj, en kiuj nur esperantistoj estas. Amikumu (ne temas pri la fama aplikaĵo, eĉ se Chuck Smith estas la prizorganto de la du projektoj) estis laŭ mia scio la unua provo, kiu daŭris kelkajn monatojn en 2007-2008 kaj havis, je la fermiĝo, 1700 membrojn, laŭ Vikipedio. Esperanto.com estas sendube la plej fama el ili, sed, ŝajne ĝi ne plu funkcias hodiaŭ, kaj havis pli ol 8000 membrojn. Lernu! ne estas ĝenerala socia reto, sed destinita al lernantoj, estas multe uzata de komencantoj kaj progresantoj, sed forlasita poste (mi mem lernis per ĝi kaj havas nostaligiajn memorojn, sed preskaŭ neniam plu vizitas ĝin); ĝi tamen estas socia reto per kaj por esperantistoj, kaj tutcerte la plej sukcesa el ili.

La plej interesa el tiuj movadaj sociaj retoj estas laŭ mi la laste naskita: Nubo.re. Lanĉita la 21an de decembro 2018, ĝi hodiaŭ festas sian trian monaton kaj havas preskaŭ 400 membrojn.

Ĝi uzas la sistemon OpenSource Social Network (OSSN), kaj proponas preskaŭ ĉion, kion Fejsbuko proponas, sen la reklamoj kaj sen vendi viajn datumojn. Ĉar la kodo estas libere travidebla, oni scias ekzakte tion, kion OSSN kaj Nubo.re faras.

Paroli kun aliaj esperantistoj eblas per tri vojoj. Unue, vi povas publikigi ion en via profilo, kaj tiu mesaĝo aperos al ĉiuj viaj amikoj. Due, ekzistas grupoj (36 hodiaŭ), al kiuj oni povas aliĝi: pri politiko, por vidi memeojn aŭ ŝercojn, por lingvokonstruistoj, pri komputado aŭ futbalo, por parolantoj de Tokipono, … probable ekzistas grupoj por vi, kaj se ne, vi povas krei iun facile kaj rapide. Trie, estas forumoj, en kiuj vi povas diskuti kun ĉiuj membroj de la retejo. Estas ankaŭ aliaj eblecoj, kiel prezenti la eventojn, sed mi ne ĉion provis.

Do, eblas fari multajn aĵojn. Sed, pli multe estos la aktivaj membroj (nun, el preskaŭ 400 membroj, nur deko estas aktiva), pli interesa estos la retpaĝaro. Ni bezonas socian servon por kaj per esperantistoj, kaj Nubo.re estas tre bona paŝo tiudirekten. La gravaj fortostreĉoj de la kreantoj de tiu retpaĝaro ne estu vanaj. Ni vivigu kaj vivtenu ĝin!