02/02/2017

Historio juĝos ilin
Denove pri Grekio

Antaŭ pli ol unu jaro, en julio 2015, mi jam verkis blogeron pri la Greka situacio, ĝojante pri la provoj de Siriza ne daŭrigi la absurdan politikon petata (mi diru pliĝuste «altrudata») de la Troikao (EK, IMF, ECB), kiujn oni nomas hodiaŭ «la institucioj». Mi ĝojis pri la ideo de Tsipras fari refrendumon, kaj mi ĝojis kiam la Grekoj, post la apero de mia blogero, respondis nee.

Sed tiu ĝojo estis mallonga. Όχι ne sufiĉis. Post la kuraĝa neo de la popolo, Tsipras kuŝiĝis antaŭ la institucioj. Siriza skismis, kelkaj el ĝiaj membroj preferante forlasi la EUon ol akcepti la diktaĵojn de la institucioj, Varoufakis, ministro pri financoj, estis maldungita (li hodiaŭ havas sian propran Eŭropan kaj interesan movadon, DiEM 25), kaj la absurda politiko altrudata de la institucioj daŭris.

Kiam mi skribis ke Siriza estis la lasta ŝanco de la EU, mi kredis je tio. Siriza malsukcesis, EU estas nur hodiaŭ zombio, plu vivas nur dank' al la inercia forto. Eble oni trovos lasttempa kuracilo kontraŭ zombieco, ekzemple se Germanio kaj Francio elektas vere maldekstreman registaron. Sed tio tute ne estas probabla, ĉu ne? Eble Mélenchon aŭ Hamon (pri la kapableco de Hamon vere lukti por ŝanĝi Eŭropon mi ne certas) estos elektita en Francio, sed tio malprobablas; kaj en Germanio, Die Linke (kiu estos ĝia kandidato?) havas ankoraŭ malpli da ŝancoj ol Mélenchon. Tamen, oni havis multajn malbonajn surprizojn dum la lastaj monatoj, kial ne bonan tiufoje?

Mi ne estas optimisma; se ni havu surprizon dum tiuj balotoj, estos pli probable ekstremdekstre ol maldekstre… Kaj mi povas kompreni kial. En 2015 mi kredis je Eŭropo, mi pensis ke ĝin ŝanĝi eblis; hodiaŭ mi pensas ke se oni volas Eŭropan Federacion, oni unue mortigu EUon; oni ĉion rekonstruu el nenio. La financaj povoj kaj iliaj politikaj lakeoj detruis kaj daŭre detruas nian belan revon.

Sed kiel la zombioj el la filmoj kaj literaturaĵoj, la EUa zombio ankoraŭ povas vundi, kaj vundi multe. Ekde julio 2015, silente, Grekio suferas. Siriza pliigis la AVI ĝis 24%, malpliigis la emerituroj je 40%, pliigis aŭ kreis impostojn sur la posedaĵoj, aŭtoj, cigaredoj, biero, benzino, kafo, televidiloj, … kaj jam anoncis ke ili denove ŝparos 5,6 miliardoj da eŭroj sur la ŝtatfunkciulaj salajroj. Siriza sukcesis konservi la maldeficiton de la lando, kaj eĉ plifortigi ĝin ĝis 1,5%.

Tiu malgranda 1,5% havas gravajn sociajn konsekvencojn. 20% el la Grekoj vivas sen telefono aŭ sen hejtilo. 15% estas grave malriĉaj; ili estis nur 2% en 2009. 25% estas senlaboruloj. En multaj regionoj, ne plu estas busoj, trajnoj aŭ eĉ lernejoj. La malsanulejoj ne havas sufiĉe da kuracistoj (25 000 estis maldungitaj) kaj medikamentoj. 13% el la Grekoj ne povas kuraci sin, 11,5% ne povas aĉeti la preskribitaj medikamentoj. La beba mortindico duobligis en kelkaj jaroj. La memortigoj estas pli nombraj ol iam ajn. Oni ja povas kritiki Rusion, sed EU ankaŭ mortigas, sed ĝi mortigas sian propran popolon!

Kaj tiuj suferoj estas perfekte malutilaj! Eĉ la IMF agnoskas tion: laŭ ili, se la rigoraj politikoj daŭras, la ŝuldo, kiu hodiaŭ valoras 180% de la nacia riĉeco, valoros 275% de ĝi en 2060. Plialtigi la impostojn kaj malplialtigi la salajroj havas malbonan efekton.

Tamen, por la IMF kiel por la aliaj institucioj, la rigora politiko estas la nura politiko sekvinda por Grekio. Tute nelogike, por ideologiaj kialoj, ili daŭre postulas novajn «fortostreĉojn» de Grekio. 1,5% da maldeficito ne sufiĉas por ili. La sociaj kostoj malgravas: ili postulas nun 3,5%! Se tio okazas, la ŝuldo ne valoros «nur» 275% de la nacia riĉeco en 2060, sed multe pli.

Kaj denove, Siriza provas lukti kontraŭ tio. Sed neniu plu fidas ilin, eĉ la Greka popolo. Ili havas du elekteblecojn: aŭ akcepti la diktaĵon, aŭ eliri el la eŭrozono. Kaj tiu ĉi lasta elektebleco estas la vera celo de la Germanoj, kaj aparte de Schäuble (estas ĝia foto supre), ĝia ministro pri financoj: jam en 2015 li estis por la «Grekeliro» (eliro de Grekio el eŭrozono aŭ eĉ el EU), sed Merkel estis kontraŭ. Li finfine gajnantas sian veton. Sed se la pordo por eliri la eŭrozonon estas malfermata por Grekio, eble aliaj landoj trapasos ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj, mi dirintus ke tio estas timiga: hodiaŭ mi ne vidas alian eblecon, se Schäuble kaj tiaj politikaĉoj konservas la povon en Eŭropo.

Sed eĉ se mi ne plus kredas je tiu EU, mi daŭre timas la konsekvencojn de ĝia falo. Trump regas Usonon, Putin Rusion, Ĉinio ĉiutage iĝas pli potenca, kaj UN malpli. Forta kaj demokratia Eŭropo estus roko kie konstrui la plibonigon de la mondo. Schäuble-a Eŭropo estos sablo kiu helpos ĝin gliti.

Mi ne estas membro de la Germana registaro, nek gravulo en iu instintucio. Mi ne scias ĉu la instintucioj havas politikan agendon kaŝita malantaŭ tiuj decidoj, aŭ ĉu ili simple estas blindigitaj per sia novliberalisma ideologio kaj sia socia pozicio kiu fortranĉas ilin de la «vera» popolo. Eble Schäuble volas fari el eŭrozono novan markzonon, por daŭre prirabi la Mitteleuropa sen esti solidara kun la mediteraneaj landoj (kies staton ekonomian ili parte ŝuldas al la agresiva komerca politiko de Germanio), aŭ eble li simple estas stultulo. Eble estas ambaŭ. Por la Grekoj kiel por la estonteco de la Eŭropa revo, tio ne gravas: li estas krimulo, kaj unu el la plej videblaj vizaĝoj el krimula aĉaro kiu respondecas pri la nuna stato de nia kontinento. Historio juĝos ilin.

05/01/2017

Novjaraj rezolucioj (inkluzive de anonco pri Medium kaj Wordpress)

Unue, mi deziras al vi bonan novan jaron 2017, kaj mi ege esperas ke ĝi estos pli bona ol 2016. Trankviliĝu, kara leganto, mi ne priparolos tie ĉi personajn aferojn. Mi fakte ne prenas verajn rezoluciojn; mi simple volas diri kion mi volas fari rilate al Esperanto, al la lingvoj konstruitaj kaj ĉefe al tiu blogo.

Unue, en 2017, mi volas esti pli utila al Esperanto. Mi ja povas akre kritiki la staton de UEA hodiaŭ, kiel en mia antaŭa blogero (decembro 2017 fariĝis la monato dum kiu tiu blogo ricevis la plej da vizitoj, pruvo ke ja UEA kaj sia estonteco interesegas la Esperantistojn; tio estas ja optimismiga novaĵo), sed kion mi faras por nia ideo, krom pagi kotizojn en du asocioj (UEA/TEJO kaj KELI, pro mono mi elektu draste, malfeliĉe; mi ankaŭ estas membro de ISAE, sed la aliĝo estas senpaga)? Se mi nenion faras, mi ja ne rajtas kritiki ion ajn. Kion mi faris en 2016? Mi verkis artikolojn por Kontakto kaj Dia Regno, verkis kelkajn blogerojn, voĉdonis en la ĝenerala voĉdono, pepadis en Esperanto (malpli multe dum kiam mi havis kompufonon kun Windows Phone en ĝi), iom propagandis Esperanton rete, aĉetis kelkajn librojn (ne multe, sed mi aparte ŝatis La Danĝeran Lingvon). Tio ja ne estas nenio, sed mi faru pli; mi ne ankoraŭ scias kiel ekzakte. Mi ŝatas verki, eble mi kandidatiĝu por la posteno de redaktoro de Esperanto! Mi ŝercas, sed se vi havas ideon, nepre diru tion al mi komente aŭ aliel.

Pri aliaj lingvoj konstruitaj, mi pli multe lernos kaj uzos Volapukon. Mi fintradukos en la Francan la deklecionan kurson, kaj poste mi tradukos ĝin en Esperanton. Mi ankaŭ provos verki almenaŭ tri artikolojn por Vög Volapüka, la revuo de la Volapukista komunumo, kies retpaĝaro mi prirespondecas. Mi daŭre elvolvos Geloton, mian etan propran konstruitan lingvon, kaj mi havas tradukprojekton por tio, pri kiu mi eble parolos poste. Mi ankaŭ volas traduki la ĉefajn partojn de ĝia (Franclingva) gramatiko por FrathWiki en la Anglan, kaj por tiu blogo en Esperanton. Mi ŝatus ankaŭ finfine sukcese lerni Kotavaon, sed mi dubas ĉu mi povos.

Finfine, kaj eble plej grave por vi, kara leganto, kion pri tiu blogo? Vi sciu, ke mi estas provante retumi tute sen uzi la servojn de la grandaj firmaoj, kiuj ŝtelas niajn datumojn kaj provas alproprigi la reton. Asocio Franca nomis tiun projekton «malgugligi la reton» (dégoogliser internet). Mi kvazaŭ ne plu uzas Facebook (sed tiun retejon mi neniam multe uzis), mi ne plu uzas miajn Gmail retadresojn (mi uzas anstataŭ ProtonMail), ne plu serĉas pere de Google, sed pere de DuckDuckGo aŭ Discord, … Resume, mi serĉas ne plu uzi la Gafam-anoj (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft kaj samtipaj firmaoj), eĉ se ja tute ne plu uzi ilin ne eblas por mi. Tamen tiu blogo estas gastigata de Blogger, servo kiu apartenas al Google. Mi elektis Blogger ĉar la plejmulto el la Esperantlingvaj blogoj estis gastigataj de Blogger kaj Ipernity, sed la dua servo (kiu eble ne fermos siajn pordojn, ŝajnas ke iu povus aĉeti Ipernity, sed ni ne havas novaĵojn ekde la 5a de decembro) ne permesas al la nemembroj komenti. Mi do elektis Blogger, eĉ se la Blogger-blogoj ne estas belaj kaj ke mi jam uzis Wordpress kun granda plezuro.

Sed la blogoj en Esperanto frolasadas iom post iom Blogger pro bonaj kialoj. La nura kialo de la ĉeesto de tiu blogo tie ĉi malaperante, mi serioze pensas ke dum tiu jaro, Ĉe Emanuelo transloĝiĝos ĉe Wordpress.com. Amuze, estas legante artikolon kiu konsilis al la blogemuloj malfermi konton ĉe Medium.com ke mi prenis tiun decidon.

La problemo kun la blogoj, estas ke oni malfacile trovas legantoj. Se vi ne sekvas min ĉe Twitter, vi eble neniam aŭdos paroli pri tiu blogo. Medium ne estas gastiganto de blogoj: ĝi estas fakte unu giganta blogo en kiu miloj da verkemuloj publikigas tekstojn. Nur unu adreso estas do bezonata por malkovri multajn malsimilajn blogerojn el multaj diversaj aŭtoroj. La plej novteĥnologiemaj Esperantistoj jam adoptis tiun sistemon, kaj mi decidis aldoni miajn fortojn al ili. Mi ne scias ĉu Medium funkcios, ĉu fakte dekmiloj da blogeroj gastigataj samloke ne pli kaŝas la blogerojn ol disvastigas ilin, sed kostas al mi nenion provi, se mi daŭre prizorgas «tradician» blogon, ĉu ĉe Blogger, ĉu ĉe Wordpress. Ekde nun, sub ĉiu artikolo, vi povos vidi bildon kun ligo al la artikolo ĉe Medium; same en Medium estos ligilo al la tradicia blogo.

Sed vi diros, ke unu el la kialoj kiuj puŝas min eliri el Blogger devus forpuŝi min de Medium, ĉar tiu servo estas ege ligita al Twitter, alia Gafam-ano. Jes, sed kiel mi diris, ne eblas forlasi ĉiujn Gafam-anojn, kaj iliaj servoj estas ofte ege praktikaj; kiam ne estas alia interesa ebleco, mi tamen uzas tiajn servojn. Kaj ekzemple, mi ege ŝatas kaj uzas Twitter mem.

Pri la enhavo mi havas ankoraŭ multon por diri, kaj nur la tempo mankas. Mi volas publikigi interesan artikolon pri kiel iu iĝis kristano legante Camus (kiu estis ateista), paroli pri mia lernado de la Sveda lingvo, apogi pli precize la malgugligon de la reto, … Do, ĉu en revuoj, ĉu en Blogger, ĉu en Wordpress, ĉu en Medium, vi povos legi miajn esperantaĵojn!

Sed mi ankoraŭ lernu kiel atingi miajn celojn por la nova jaro

16/12/2016

Pri la membraro de UEA

7 000. Tio estas la nombro de membroj kiun UEA havu en 2016 laŭ la Strategia plano adoptita en Rejkjaviko en 2013. Laŭ ĝi, UEA strebu grandigi la kvanton de ĝiaj membroj je 10% ĉiujare. En 2015, kun 5 508 membroj, la celo estis kvazaŭ atingita.

Ĝis nun, la UEA-estraro rifuzis komuniki pri la nombro de membroj en 2016. Mi sciis ke ĝi denove falis iom: en 2015, la sukceso de la 100a kongreso en Lillo eksplikis grandparte la relative granda nombro de kotizintoj. Kaj la 101a, en Nitro, estis sufiĉe malgranda. En 2017, la Seula kongreso promesas al la falo daŭri. Sed pro la silento de la estraro, la gravecon de tiu falo ni ne konis. Mi vetintus je io kiel 4 800 membroj.

Ve! Eĉ mia nigrevidisma naturo estis pli optimisma ol la faktoj. Laŭ Libera Folio en artikolo kiu aperis tiumatene, je la 16a de decembro 2016 (la nombro do povas ankoraŭ plialtiĝi iomete), estas nur 4 264 kotizintoj en UEA. 2 736 malpli ol la Strategia plana prognozo, sed ĉefe 1 244 malpli ol en 2015 (laŭ LiFo, tio estas malpligrandigo je 23%, kvazaŭ unu kvarono!). Sed eĉ se 2015 ja estis eksterordinara jaro; en 2014 estis iomete pli ol 5 000 membroj (mi ne memoras ekzakte la nombron), do estas ankoraŭ 800 perditaj membroj, kompare kun jaro kun eteta UK (659 aliĝintoj). Kaj tio ja estas timiga: eble, en 2017, la membro-nombro malsuperus 4 000. Kiel Esperanto povus esti serioze traktita kun tiaj ciferoj?

Oni vidos kion respondos la respondeculoj. Mi verkas tiun ĉi blogaĵon à chaud, tuj post kiam mi legis la artikolon de LiFo. Eble poste mi vidos la aferon alie.

LiFo provas ekspliki tiun falon per la malgranda UK (pri tio mi samopinias, sed ni vidis ke estas granda falo eĉ kompare kun 2014) kaj per la asocia revuo, kiu malbone fartas ekde kelkaj tempoj. LiFo citas retpaĝon kiu kalkulas la prokraston de Esperanto; tio esta samtempe amuza kaj malgajiga. Pri tio mi ne certas, jam la revuo ne estis tiom centra kiel kelkaj jardekoj antaŭe, kaj la informoj kiujn oni povas legi en ĝi estas ofte legeblaj semajnoj antaŭ la apero de Esperanto. Se semajnoj fariĝas monatoj, ja estas malbone novaĵo, sed ĝi ne sufiĉas por decidi ĉu renovigi la membrecon aŭ ne, laŭ mi. Ne por 1 200 personoj, ĉiuokaze.

Mi ne povas ekspliki ekzakte la kialon de tiu falo. Sed mi pensas ke ĝis kiam UEA moderniĝos, la falo daŭros, ĝis la pura malapero de la asocio. Tiu tago estus nigra tago en la historio de Esperanto, kaj eĉ eble finfine ĝia fina malvenko. Sen forta centra asocio de ĉiuj Esperantistoj, Esperanto ne povos, miaopinie, iĝi dua lingvo de la homaro. Mi ja estas desubisto, sed eĉ desubisma venko bezonas UEAn por okazi.

Kaj per «moderniĝo», mi ne celas renovigi la retpaĝaron, aŭ publikigi videojn ĉe Youtube aŭ tekstojn ĉe Twitter aŭ Facebook regule. Tio ja gravas, sed havos nenian efikon se la moderniĝo ne okazas en la mensoj kaj en la praktikoj de la UEA-membraro mem, ne de ĝia komitato aŭ estraro. Ni atingu desubisman venkon ene de UEA. Jen kelkaj ŝanĝoj kiuj okazu laŭ mi en la asocio.

Ni komencos per la revuo. Ni ĵus lernis ke UEA maldungas Attila Kaszás, la redaktoron de Esperanto, kaj serĉas novan redaktoron. Bone. Sed ni ŝanĝu la rolon de Esperanto ene de la Esperanto-movado. Ne plu bezonas paperan revuon por priskribi la Italan kongreson aŭ pri la interlingvistikaj studoj, kiel en la oktobra numero. La novaĵoj, kiam aperas papera revuo, jam ne plu estas novaj en nia interreta epoko. Sufiĉas krei belan kaj ofte ĝisdatigatan blogon, kun inteligentaj resonoj en la sociaj retoj. La efiko estus pli granda. En la revuo povas aperi kelkaj malgrandaj resumoj kiuj sendas al la blogeroj.

Per kio plenigi la revuon, se oni ne povas paroli pri ĵusaj okazaĵoj? Revuo ne estu novaĵejo, ne povas esti plu novaĵejo. Ĝi estu pensigaĵo. Fermante la revuon, mi estu pli bona Esperantisto ol kiam mi malfermis ĝin. Pli klera pri nia historio kaj kulturo, pli sperta en la uzo de la lingvo, pli efika en la reklamo de nia ideo, pli ĝisdatigata pri la stato de la mondo, … Alivorte, ĉio, kion mi legas en Esperanto restu interesa kiam mi denove trovas la PDFon en miaj komputilaj arkivoj aŭ la paperan version ordigante mian bretaron, 10 jarojn post ĝia apero. Eble por tio ni ne plu bezonas monatan organon, sed trimonatan kaj pli ampleksan. Tio ja malfacilegas, sed ĉu mi diris ke la moderniĝo estas facila afero?

La Esperanto-movado estas trapasita de diversaj mondkonceptoj. Desubistoj, desupristoj, finvenkistoj, raŭmismtoj, politikemuloj, lingvemuloj, pacmilitistoj, maldekstruloj, dekstruloj, revemuloj, pragmatuloj, … ekzistas en Esperantio kaj, ofte, en ĉiu Esperantisto. Kial nenio el tiuj vid- kaj agadkonceptoj troviĝas en la elektoj de UEA? La Esperantistoj, kun iliaj fortoj kaj voloj, kiam ili membriĝas en UEA ja ĝojas ricevi avantaĝojn kiel rabatoj por kongresoj aŭ libroj. Sed se ili membriĝas kaj pagas kotizon, estas ĉar ili volas agadi por kaj per Esperanto, kaj havi influon sur la decidoj. La nuntempa organizo kaj kulturo de UEA malpermesas al la «simplaj membroj» vere kundecidi. Oni voĉdonas por komitatanoj kiuj ne havas precizan programon kaj kiuj, ĉiel, estas malpli gravaj ol la komitatanoj kiuj reprezentas la asociojn.

La revuo povus esti ejo por la necesaj debatoj. Ni ĵus okazigis Ĝeneralan Voĉdonon (kiu, ni lernis tion tiumatene ankaŭ, sukcesis, eble dank' al la asocioj kiuj kontraŭstaris la relativan malpartoprenemon de la individuaj membroj), kaj kvazaŭ ne estis debato en Esperanto. Ni ne havas kulturon de la debatoj, de la travidebleco kiu permesas ilin (mi memorigas ke UEA ne komunikis pri la membro-falo).

La silento de la estraro estas rivela. Anstataŭ komuniki pri la malemo de la membroj renovigi la karton, petante al ĉiuj membriĝi kaj eksplikante kial Utila Estas Aliĝo, ili kaŝis la informon, eble preĝante Sanktan Zamenhofon allogi la Esperantistojn, antaŭ ol la publikigo de la informo fariĝus necesa aŭ kontraŭvola (kiel, finfine, okazis). Travidebleco ne estas minaco, ĝi estas nia ŝanco.

Oni ja povus diskuti pri la reformoj en la arkitekturo de UEA. Sed ne estas la institucioj kiuj gravas. Estas la maniero en kiu ni organizas niajn opoziciojn pace kaj kune. Nun, UEA funkcias kiel se ne estus tiaj opozicioj. Ne estas debatoj pri la futuro de Esperanto. Ne estas debatoj pri la futuro de la asocio. Ne estas en la komitato klara plimulto kaj malplimulto. La revuo preferas raporti pri 10 uloj kiuj kunmanĝis en Novkaledonio, kaj la nura ejo por debati rekte estas malnova kaj malbonetosa dissendolisto ĉe Yahoo. UEA ne havas futuron ekster demokratiiĝo kaj travidebleco.

14/10/2016

Voĉdonu!

Mi scias ke tio estas iom «unua monda problemo», kiel oni diras. Mi scias ke multaj el vi, karaj geesperantistoj, vivas en unupartiaj landoj, en landoj kie elektoj estas falsataj rekte aŭ malrekte. Mi do iom hontas plendi pri tio, sed la faktoj estas obstinaj: kiam mi observas la politikan staton de Okcidento, mi vidas malaperi la verajn elekteblecojn. Oni ja daŭre voĉdonas, kaj voĉdonas libere: sed oni nur povas elekti inter pesto kaj ĥolero…

Mi ĉiam interesiĝis pri politiko, kaj mi daŭre interesiĝas pri ĝi. Sed por esti honesta, mi ne scias ĉu mi voĉdonos en la venonta Franca prezidenta elekto. Eble nur por kontraŭi ekstremdekstron.


(aŭtoro: Norb;
la originalo, en la Franca, elŝuteblas tie ĉi).

11/03/2016

Arbara Esperanto: nova dialekto de Esperanta lingvo

Kiel ĉiu esperantisto, mi jam pensis pri la elektoj de Zamenhof dum lia kreado de nia kara lingvo. Kaj, estante lingvokreisto (mi kreas la seninternacicelan Geloton), kaj amatoran interlingvistikiston (mi ŝatas kompari la IHLojn, ĉefe Esperanto, Volapuko, Okcidentalo kaj Kotavao), mi eble pli akre ankoraŭ petis al mi ol «normala» Esperantisto tiun demandon: ĉu vere la elektoj de Zamenhof estis la plej taŭgaj? Kion mi ŝanĝos, se mi povus?

Iom post iom, ekaperis miamense reformojn, kiujn mi farus, se la tuttera Esperantistaro venus ĉe mi kaj dirus:

«Ho klerulo inter la kleruloj! Ho granda posteulo de Zamenhof! Ho suno brilanta super Esperant-uj/i-o! Dio aperis en niaj revoj, kaj li malfermis niajn okulojn. Ni estis en profunda nokto, sed nun ni vidas kiel tagmeze (sed kun sunokulvitroj, ĉar tagmeze la suno brilas tro forte)! Ni nun scias ke, se la finan venkon ni ne ankoraŭ atingis, estas, kiel diras la Idistoj, pro detaloj en la gramatiko kaj vortprovizo de Esperanto. Kiel povintus ni esti tiel blindaj? Sed la blindeca epoko ĵus finiĝis, kaj nun ni petas al vi, ho moŝto el la moŝtoj, proponi al ni novajn regulojn, por ke, sekvante ilin, ni pacigos la mondon.
— Nu, jam temp' está, ŝafaro mia, respondus mi! Ĉu vi vere bezonis ke Dio mem parolu por vidi la nemalvideblaĵojn? Ĉu ve ne havas cerbon por pensi, okulojn por vidi, orelojn por aŭdi, kaj muzikon por danci? Tamen, mi estas pardonema, kaj mi scios memori ke ne ĉiu povas havi mian grandan penspovon. Trankviliĝu, mi ne punos vin. Sed malfermu finfine viajn orelojn, eltiru viajn skapolojn de kamelo, viajn vakstabulojn aŭ, por la modernuloj, viajn pergamenojn, kaj notu la reformojn de Esperanto kiuj atingigos al ĝi la mondan rekonon! Bone rigardu viajn najbarojn, memoru iliajn vizaĝojn kaj nomojn, ĉar en la estonteco ili estos en la historiaj manlibroj.»

Malfeliĉe, mi ne scias kial, tiu tago neniam alvenis, kaj mi ekdubas ke ĝi neniam alvenos. Ĉar mi fakte estas tre pardonema, mi decidis ne puni la Esperantistaron, kaj ne aldoni dividon al ĝia movado. Eĉ se ja mi povus, mi do ne eniros kape de miaj zombiaj legioj ĝis la Akademio por altrudi perforte la plibonigojn, kiujn paca provo ne sukcesis adoptigi, antaŭ ol sidi sur la mondan tronon, kie mia vera rango estas.

Anstataŭ, mi decidis proponi miajn reformojn ne kiel proponoj por ŝanĝi la fundamentan Esperanton, kiun mi daŭre uzos kaj propagandos, sed kiel persona dialekto, iomete kiel Arcaicam Esperantom (eghin apartœ shatams) sed sen la ideo krei sociolekton ke aliuloj uzu. Estos nur alia ludo kun lingvo, kiel kiam mi kreas Geloton, kaj ĝi ne havas alian celon ol la amuzo. Kiel en la enkonduko de la libro priskribante Arkaikan Esperanton, mi diru ke tiu blogaĵo indas nur por spertaj uzantoj de Esperanto, mi ne volas krei konfuzon ĉe komencantoj.

Mi ankoraŭ estas verkante ĝin. Ekzemple, mi ne ankoraŭ decidis ĉu mi aldonu predikativan kazon aŭ ne, aŭ ĉu mi aldonu nerealan kondicionalon. Ne hezitu, eĉ se ja estas nur ludo, aldoni viajn komentojn pri miaj proponoj aŭ pri proponoj ke, laŭ vi, mi faru kaj ne faris. Debato povus esti interesa, kaj eble povus plibonigi nian komprenon de Esperanto; por mi, verkante mian dialekton, mi pli bone komprenis la lingvon de Zamenhof, kaj amigis ĝin ankoraŭ pli.

Kiel en la artikolo enkondukinte la «Latino sine flexione» de Giuseppe Peano, mi iom post iom, en tiu artikolo, uzos mian dialekton. Kiam punkto estos eksplikita, ĝi tuj estos uzita. Fine, la artikolo estos skribita tute en Arbra Esperanto.

Alfabeto kaj prononco

Pri alfabeto mi nenion, aŭ kvazaŭ, ŝanĝos. Kontraŭ multaj aliaj, mi tute ne pensas ke la supersignaj literoj estas problemo: ili faciligas la prononcon kaj en la 21a jarcento, ili ne plu estas problemo en libroj kaj rete. Post 20 jaroj, Esperantistoj eĉ demandos sin kial tio estus problemo. Plie, ili estas parto de la identeco de la lingvo.

La nura ŝanĝeto, kiun mi faras estas fakte reiro. Mi scias kial la litero ĥ kvazaŭ malaperis, sed, mi pensas ke se oni permesas prononci ĝin kiel la Franca «r» (/ʁ/) plie de /x/, tio ne plu tro estos problemo. Do, en Arbara Esperanto, la vortoj kiuj origine skribiĝis kun ĥ denove skribos tiele (teĥniko, monaĥejo, ĥemio, ĥoro, …), krom kelkaj esceptoj, kiel «Ĉinio» (kiu do ne denove estos «Ĥinujo»), aŭ kiam estus la kombino «rĥ» aŭ «ĥr» («monarĥo» restos «monarko»).

Substantivoj

  • Kazaro

Unue, mi aldonas unu kazon. Mia sperto kun Volapuko pruvis al mi ke tute regula kazaro ne malplifaciligas la lernon de lingvo, sed samtempe faciligas ĝian uzon, kaj la frazoj estas malpli pezaj kaj longaj. Se la dativo ne ŝajnas al mi ege utila, la genitivo laŭ mi mankas en Esperanto (la argumentoj de la Uropiistoj ŝajnas ankaŭ ĝustaj); mi do aldonas ĝin kun la finaĵo -k:

NominativoAkuzativoGenitivo
Ununombroĉevaloĉevalonĉevalok
Multenombroĉevalojĉevalojnĉevalojk

Ekzemplo: «Petro havas la libron de sia fratino» estos «Petro havas la libron siak fratinok».

Samtempe, «na» estos oficialigita por marki la akuzativon proprajk nomojk; «ka» estos uzita same por genitivo (kaj do anstataŭigas plejparte «de»). Ili povas esti uzataj se iu ne volas, pro ajna kialo, uzi la kazon (Kotavao uzas tiajn vortetoj por marki la kazojn).

Ekzemplo: «Petro amas Claire-n, la fratino de Klark» estos «Petro amas na Claire, la fratino ka Klark».

  • Seksimo

Jen kelkaj reformoj por neŭtraligi la lingvon flanke de seksoj.

Unue, «ĝi» ne plu estos uzita nur por objektoj, sed ĝi estos uzita kvazaŭ ĉiam, kaj por ĉiu kaj ĉio. «Li» kaj «ŝi» ne estos forviŝitaj, sed oni plu uzos ilin nur kiam oni volos substreki la sekson priparolatok. Plurale, ili estos «iĝi» (ni vidos poste ke tio ne estas problemo, ĉar «iĝi» kiel maltransitiviganto malaperos), «ili» kaj «iŝi».

Ekzemplo: «Maria estas afabla, kaj ŝi estas mia amiko. Sed ŝi estas amiko kun Laŭra kaj Karlo, kaj mi ne ŝatas ilin.» estos «Maria estas afabla, kaj ĝi estas mia amiko. Sed ĝi estas amiko kun Laŭra kaj Karlo, kaj mi ne ŝatas iĝin.».

Due, la sufikso -iĉ- estos adoptita. Oni uzu ĝin kiel -in- en la fundamenta Esperanto, sed por virigi radikojn. Konsekvence, radikoj sen -iĉ- nek -in- estas ĉiam senseksaj (gramatike; la realaĵo priskribita per la vorto povas esti iĉa aŭ ina, aŭ eĉ ambaŭa).

Ekzemplo: «Li estas mia patro, kaj ŝi estas mia patrino; kune, ili estas miaj gepatroj.» estos «Ĝi estas patriĉo mik, kaj ĝi estas patrino mik; kune, iĝi estas patroj mik.» (oni ankaŭ povas uzi na «li» kaj «ŝi» anstataŭ «ĝi», na «mia(j)» anstataŭ «mik», kaj na «gepatroj» anstataŭ «patroj»).

Verboj

  • Transitiveco

Ĉiu verbo sen alia marko estas transitiva. Por marki, ke verbo estas netransitiva, oni aldonu la sufikson -ig- (kiu en fundamenta Esperanto markas transitivajn verbojn). La celo estas faciligi la uzadon verbojk: oni ĉiam scios ĉu oni povas aŭ ne uzi akuzativon post verbo. Kun -ig-, oni ne povas, sen -ig-, oni povas.

Ekzemplo: «La Germana armeo kapitulacis, sed tio ne pacigis Eŭropon: la malvarma milito tuj komencis» estos «La Germana armeo kapitulacigis, sed tio ne pacis Eŭropon: la malvarma milito tuj komencigis.»

En fundamenta Esperanto, ofte ebligas transitivi transitivan verbon, aŭ maltransitivi netransitivan. Tio ankaŭ eblas en Arbara Esperanto, kun aldono de prefikso ĉ(o)- (ĉ- antaŭ vokalo, ĉo- antaŭ konsonanto).

Ekzemplo: «Li sukcesis manĝigi la bebon: estiĝis granda patra fiereco» estos «Ĝi sukcesis ĉomanĝi la bebon: ĉoestigis granda patriĉa fiereco.».

Vortprovizo

Estigas en la vortprovizo ke mi faris la plej radikalan ŝanĝon. Oni sciu ke radikoj en Esperanto ne estigas neŭtraj. Kelkaj estigas verboj, aliaj substantivoj, kaj aliaj adjektivoj (eble eĉ estas adverboj). Se vi legas hazardan paĝon de vortaro kiel la PIV aŭ la ReVo, vi vidos ke la artikoloj ne ĉiam komencigas per la samaj vortspecoj, kaj tio spegulas fakte la originalan vortspecon de ĉiu radiko. Ekzemple, «manĝ'» estas verbo, «makzel'» substantivo kaj «grand'» adjektivo. Tio jam komencigis en la Universala Vortaro ka Zamenhof, kie la radikoj estigas tradukitaj aŭ per verboj, aŭ substantivoj, aŭ adjektivoj.

En Arbara Esperanto, ĉiuj radikoj estigas substantivaj. Kelkfoje, la senco povigas ŝanĝigi, plejofte kun verboj, sed ne ĉiam. Tio ankoraŭ ne tute klarigas, kaj mi esploru la aferon pli profunde.

Ekzemplo: «Tio detruiĝis per sia aŭtoro» estos «Tio estis detruigita per ĝia aŭtoro» («detruigi» kiu estigus rekta aliformo de fundamenta Esperanto «detruiĝi» signifus na «ĉoestigi destrukto»).

Tabelvortoj

EN la tabelvortoj mi aldonas unu sufikson, «ali-» kaj mi disigas la demandan sufikson (-ou), la objektan sufikson (-o), kaj la personan sufikson (-u).

Ekzemplo: «ni manĝos sur tiu tablo» estos «ni manĝos sur tio tablo».


Mi iom lacigas nun. Mi esperigas ke vi ĝojigis legante tion ĉi! Kiel mi diris antaŭe, ne hezitu komenti, mi estigas ankoraŭ laborigante sur ĝi (en la komentoj mi uzos normalan Esperanton ^^).

Absurdeco kaj ribelo (Albert Camus)

«La absurdeco, kiel la metoda dubo, ĉion forpuŝis kaj lasas nin en sakstrato. Sed kiel la dubo, ĝi povas, revenante sur si, orientiĝi nova esploro […]. Mi krias ke mi kredas je nenio, kaj ke ĉio estas absurda, sed mi ne povas dubi de mia krio, kaj mi kredu almenaŭ al mia protesto. La unua kaj ununura evidentaĵo kiu al mi estas donita, ene de la absurda sperto, estas la ribelo.»

Albert Camus, L'Homme révolté (La homo ribelita)

21/01/2016

Ĉu nova naŭa planedo?

Hieraŭ, la 20an de januaro 2016, du Usonaj astronomoj, Konstantin Batygin kaj Michael E. Brown anoncis ke ili matematike pruvis la ekziston de naŭa planedo en nia sunsistemo en artikolo titolita «Evidence for a distant giant planet in the Solar System» («Pruvo de malproksima giganta planedo en la sunsistemo»)1.


Artista vido de teoria Planedo X.

Ekde 20 jaroj oni malkovris multajn korpojn (nanplanedojn, asteroidojn, ...) pli malproksimaj de la Suno ol Neptuno (nomitaj transneptunaj objektoj). Neptuno estas, ĝis nun, la plej malproksima planedo malkovrita en nia sunsistemo; sed tiu planedo estus ankaŭ pli malproksima ol Plutono (la antaŭa naŭa planedo, nun nanplanedo), kiu situas tuj post Neptuno. Plutono, kun sia elipsega orbito, situas inter 30 kaj 50 au (oni nomas la distancon Tero-Suno «Astronomia unuo», malongigita per «au») for la Suno. Neptuno estas kvazaŭ ĉiam je 30 au de la Suno.

Sed la sunsistemo ne havas sian limon kun Plutono2. Ege malpli proksime, inter 100 kaj 1000 au for la Suno, astronomoj observis 6 «familiojn» de stelaj korpoj. Esplorante iliajn orbitojn, ili rimarkis ke ili respondis al skemo, kiu supozus la ekziston de alia granda korpo apude kiu, pro la gravita forto, disturbas iliajn orbitojn. Tiu nekonata objekto por havi tian efekton estu tiel granda, ke ĝi nur povus esti planedo. Estas kvazaŭ se oni observas de fore ŝafojn, kaj ke ili ekmovas ĉiujn same. Oni logike pensas ke estas hundo, kiu kondukas ilin, eĉ se oni neniam vidas ĝin.

Tiu naŭa planedo estus dekoble pli peza ol la Tero, kaj situus ĉirkaŭ 600 au for la Suno, do 20 oble pli malproksime ol Neptuno. Ĝis nun, ĝi estas nur teoria planedo, ĉar neniu vidis ĝin. Oni imagu ke, eĉ se ĝi estas relative granda, ĝi estas ege malproksima. Tamen, vi diros, la steloj estas ankoraŭ pli malproksimaj, kaj oni povas vidi ilin facile, kaj kelkaj eĉ nurokule. Mi respondos ke vi pravas, sed ke tiu planedo ne estus nur malproksima; ĝi estus ankaŭ ege malhela: ĝi ricevus sian lumon nur de la Suno; dum la steloj brilas memstare (kaj ili ankaŭ estas ege pli grandaj ol tiu planedo).

Estis alia simila okazo en la historio de astronomio. En 1846, post provoj de aliaj astronomoj, la Franca Urbain Le Verrier kalkulis la pozicion de oka planedo, teoria, de la sunsistemo; kelkaj semajnoj poste, lia Germana amiko, Johann Gottfried Galle, malkovris Neptunon kvazaŭ ekzakte kie Le Verrier pensis ke ĝi estis. Se tiu naŭa planedo ekzistus, estus do la dua planedo malkovrita unue matematike.


Trankviliĝu, mi ankaŭ komprenas nenion je tiuj ekvacioj.

Sed malsimile ol Neptuno, oni ne scias ekzakte kie tiu planedo estus. Kaj la loko, kie oni pensas ke ĝi estas, estas ankaŭ ege granda; estas kiel serĉi nadlon en garbo. Tamen, multaj estas la astronomoj kiuj nun serĉos tiun planedon pere de la grandegaj teleskopoj, kiujn oni konstruis. Eble bezonos monatojn, sed se tiu planedo ekzistus, oni (ili ^^) trovos ĝin, kaj, laŭ mia nesperta opinio, ankoraŭ en 2016. Mi uzas us-verbojn, ĉar eĉ se la ekzisto de tiu planedo estas kredinda, ĝi tute ne estas certa3.

Nu, se ĝi ekzistus, ĝi estus riĉa je informoj pri la naskiĝo de nia sunsistemo. Oni ne bone scias, kiel ĝi naskiĝis; sed laŭ la nunaj teorioj, ne estus sufiĉe da materio tiel fore de la Suno por ke tiel granda planedo naskiĝus, antaŭ 4,5 miliardoj da jaroj. Oni do pensas ke ĝi naskiĝis pli proksime, inter la gigantaj planedoj kiel Jupitero, kaj ke ĝi estis forpuŝita en la profundan spacon.

Oni malkovris dum la lastaj jaroj multaj ekzoplanedoj (aŭ ekstersunsitemaj planedoj). Ili ĉefe estas pli grandaj ol la Tero, sed malpli grandaj ol Neptuno (kiu estas 17 oble pli peza ol la Tero; Jupitero, la plej peza, estas 318 oble pli peza); kaj tio estus ekzakte la dimensio de tiu naŭa planedo: ĝi estus mezgranda planedo. Oni ne scias ĉu tiuj planedoj estas grandaj Teroj (t.e. grandaj rokaj planedoj) aŭ malgrandaj Neptunoj (t.e. malgrandaj gazaj planedoj). La forpuŝo eksplikus kial tia planedo ŝajnas manki en nia sunsistemo; kaj eble oni povus havi pli da informoj pri tiuj mezgrandaj ekzoplanedoj esplorante «nian» mezgrandan planedon.

Nuntempe astronomio multe progresas, kampe de la fora universo kaj ankaŭ kampe de nia bona sunsistemo. Kiam oni vidas tiun tipon de novaĵoj, oni bone vidas ke fakte, nia scienco estas ankoraŭ je la komenco de sia vojo. Kien kondukas ĝi?

Mi verkis tiun artikolon ĉefe dank' al la intervjuo de la Franca astronomo François Forjet ĉe la radio France Info, kiun vi povas aŭskulti tie ĉi; mi ankaŭ uzis informojn el la Esperanta, la Franca kaj la Angla Vikipedioj.
Fonto de la bildoj: la unua el Wikimedia; la dua el la artikolo de K. Batygin kaj M.E. Brown.

1: Konstantin Batygin kaj Michael E. Brown, «Evidence for a distant giant planet in the Solar System», The Astronomical Journal 151/2 (20/01/2016), 12 p. (DOI 10.3847/0004-6256/151/2/22, legu rete).

2: La limo estas la (teoria) Oorta nubo, kiu situus je minimume 20 000 aŭ 30 000 au (kaj eble maksimume 100 000 au). Do eble estas ankoraŭ deko da planedoj...

3: En la artikolo mem, la aŭtoroj kalkulas ke la stranga konduto de la objektoj eblas; sed la probableco estas nur de 0,007%.