tag:blogger.com,1999:blog-83349239372808198552023-07-19T09:09:50.944+02:00Ĉe EmanueloAjnista blogo en EsperantoEmanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.comBlogger36125tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-34578105638929950612020-02-17T14:51:00.000+01:002020-02-17T14:58:53.390+01:00Pri la tradukarto en konstruita lingvo (citaĵo el la lasta «Vög Volapüka»)
En la lasta Vög Volapüka, la reta revuo de la Volapukista movado, mi trovis tre interesa la ĉefan artikolon, verkita de la redaktoro de la revuo kaj samtempe Ĉifalo (majstro de la Volapuka movado) kaj posteulo de Schleyer mem, Hermann Philipps. Ĝi temas pri io, kio interesas ne nur la Volapukistoj (ni memorigu ke neniu plu proponas Volapukon kiel internacian lingvon; la Volapukistoj simple laboras por ke la lingvo ne tute mortu), sed ĉiuj verkantoj kaj tradukistoj en artefarita(n) lingvo(n). Mi taksis ĝin tiom interesa, ke mi decidis traduki ĝin en Esperanton. Ĝuu!
Karaj ĉiulokaj amikoj de Volapuko!
La tradukado en konstruitan lingvon — ĉu Volapukon, ĉu Esperanton, ĉu ĉian alian artefaritan lingvon — principe distingiĝas de la tradukado en naturan lingvon aŭ eĉ el la gepatra lingvo. Pri gepatra aŭ fremda lingvo oni havu bonan lingvosenton. Tiu sento ebligas iun percepti, ke io «ne sonas ĝuste», kiam oni legas aŭ aŭdas ion, kiun fremdulo produktis, eĉ se ĉiuj reguloj de la gramatiko estis respektitaj. Pro tio la profesiaj tradukistoj preskaŭ ĉiam tradukas nur en sian propran gepatran lingvon.
Pri artefaritaj lingvoj tamen tute ne ekzistas tia originala lingvosento. Do oni havu kiel celon klaran kaj logikan esprimomanieron. Plie por traduki en artefaritan lingvon oni vere evitu imiti la konstruadon de la frazoj de la tekstoj verkitaj en ĝia originala lingvo kaj oni same ankaŭ evitu provi doni «aromon» de la originala teksto, por ke la traduko restu facile komprenebla. Ofte mi rimarkis legante tekstojn en artefaritaj lingvoj, ke mi povis kompreni tradukojn ege pli malfacile ol kiam la samaj homoj verkis rekte en la artefarita lingvo. Ankaŭ en miaj propraj tekstoj oni observas tion. La kaŭzo de tio probable estas, ke la tradukado de tekstoj jam ekzistantaj devigas onin pensi ekzakte kiel la aŭtoro de la originala teksto pensis. Jen, oni havas tekstan modelon, kaj nun oni imite reverku ĝin kun vortoj kaj esprimoj de alia lingvo. Oni ne havas multe da libereco. Pro tio ni emas imiti ne nur la enhavon, sed ankaŭ la verkmanieron. Vere, ne estas facile traduki.
Volapuko povas esti utila kiel maniero ekzerciĝi. Oni devige demandu sin introspekte: «kiel mi povas traduki tion tiel, kiel aliuloj povos kompreni ĝin?». Kelkfoje tio estas pli malfacila, ol traduki ion pli/malpli precize laŭ la teksto originala, ĉar ne necesas pensi tiel multe. Kiam ili lernas Volapukon, la komencantoj frue provas traduki tekstojn, ĉar ili pensas, ke Volapuko kiel artefarita lingvo certe estas vere facila. Rapide tiu komencanto — pensante per sia gepatra lingvo — serĉas ekvivalentojn al kelkaj vortoj de sia gepatra lingvo. Do oni povas ofte observi, ke la uzantoj de Volapuko (ekzemple) ĉiam denove bezonas vortojn kaj esprimojn, kiujn ili konas en la angla (denove ekzemple). Kiel oni diras Volapuke, kiam oni volas diri «Fuck you!» en la angla?
Vere, «necesas lerni multajn aĵojn, antaŭ ol oni povas meti demandojn pri tio, kion oni ne scias», kiel verkis Jean-Jacques Rousseau, aŭtoro kaj filozofiisto el Ĝenevo (1712-1778).
Bone ĝuu vi la lernadon de Volapuko!
Hermann Philipps
Tiu teksto memorigis al mi tiun faman frazon de Kabe: «Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos “eltiri” sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple ellasos aŭ aliajn donos» (Literatura Mondo 1931/7-8, p. 144). Ja tradukado pli malfacilas ol simpla verkado (se oni havas ideojn!), sed mi aldonos ke ambaŭ necesas al artefarita lingvo. Lingvo en kiu nur aperus tradukojn estas kiel homo kiu paŝus uzante nur unu kruron; estus domaĝe ne plene uzi la liberecon, kiun oferas la reguleco de niaj gramatikoj!
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-62252533040777584912020-01-06T17:11:00.000+01:002020-01-07T14:46:41.142+01:00Pensoj pri la «spektakla luktado» kaj pri tio, kion ĝi alportis al mi junaĝe
«Spektakla luktado». Preparante tiun artikolon, mi estis devigita serĉi sur Vikipedio kiel nomi tiun aktivecon en Esperanto: mi neniam antaŭe legis ion pri tiu «amuzigsporto» (sport entertainment) en nia kara lingvo. Ŝajne Esperantistoj ne multe ŝatas tion, kion la anglalingvanoj nomas Professional Wrestling.
En mia lando ankaŭ, luktado(1) ne estas tiom fama. Ĝi ne estas tute nekonata, kaj eĉ ekzistis aparta franca luktadskolo, iom malsimila al la nordamerika skolo, proksimume inter 1900 kaj 1959. Tamen, krom junuloj kaj stranguloj multe mokitaj de la normalaj kaj inteligentaj homoj, neniu rigardas luktadon televide, kaj neniam tiu amuzigsporto estis tiom fama en mia lando kiom antaŭ la unua mondmilito(2). Kaj, kiam mi estis adoleskanto, luktado estis ankoraŭ pli eksmoda ol nun, sed tamen ĝi estis grava parto de mia vivo, kaj ludis gravan rolon en la konstruo de mia identeco. Kial kaj kiel?
Kio estas spektakla luktado ekzakte?
Ne indas tie ĉi verki la historion de la spektakla luktado. Eble iam mi tradukos la anglalingvan vikipedian paĝon en Esperanton, sed sufiĉas diri nun ke spektakla luktado devenas de sporta luktado: en la 19a jarcento, ĉirkaŭ la cirkoj estis bataloj pri kiuj povis veti la spektantoj. Rapide, por plejmultigi la gajnojn, tiuj bataloj iĝis trukitaj: la malplej forta batalisto, kontraŭ kiu ĉiuj vetis ĉiam venkis ĉar la plej fortaspekta ŝajnigis malvenkon. Tio iĝis konita, kaj tiuj bataloj ŝanĝiĝis iĝante spektakloj kiujn ĉiu sciis malveraj.
Spektakla luktado estas moderna versio de tio. Ĉiu scias ke la luktadistoj estas aktoroj kaj ke la venkoj estas antaŭdeciditaj. Sed al la maĉoj mem estas aldonitaj historioj de rivaleco, amikeco kaj malamikeco kaj falsaj ĉampionecoj (la famaj luktadaj zonoj, samkiel por la bokso). Iĝis kompleta spektaklo kun pirotekniko, akrobataĵoj, muziko, videoj, … Estas multaj «federacioj», t.e. firmaoj kiuj organizas tiujn spektaklojn. La plej granda federacio, la World Wrestling Entertainment (WWE), eĉ organizas tri spektaklojn semajne nur Usone (SmackDown, Raw kaj NXT), kaj almenaŭ unu eksterlande (NXT Britio). Ĉiu federacio (aŭ spektaklo ene de federacio) havas sian kulturon kaj apartaĵojn: ekzemple, en la WWE, SmackDown estas pli perfortema, Raw pli detalas la historiojn (do estas pli da parolado ol en SmackDown) kaj NXT (vortludo kun «next», sekva) bataligas nur malpli konatajn luktadistojn por spertigi ilin.
La reguloj de normala maĉo estas simplaj: du luktadistoj oponas sur luktopodio; la unua kiu forcedas aŭ kies ŝultroj restas tri sekundojn tere sub la alia luktadisto malvenkas. La luktadistoj ne rajtas eliri la podion (aŭ elirigi ĝin al la alia), esti helpitaj de aliulo(j), uzi objektojn aŭ frapi kun fermitaj pugnoj. Se la luktadistoj akceptas tion antaŭ la maĉo, la reguloj povas esti ŝanĝitaj, kaj ankaŭ povas esti pli ol du luktadistoj, ekzemple dum teammaĉoj, kiuj havas apartajn regulojn.
Memkompreneble, en preksaŭ neniu maĉo tiuj reguloj estas respektataj, sed ofte luktadisto estas malvenkigita de la arbitracianto. Sed ĉiuj malrespektoj ne havas la samajn gravecojn.
Do, spektakla luktado estas amuzigsporto kiu videbligas sufiĉe perfortajn spektaklojn de uloj, kiuj ŝajne batalas por havigi al si falsaj ĉampionecojn aŭ pro simulita malamikeco.
Kion alportis spektakla luktado al mi?
Nun vi probable relegas la titolon, kaj demandas al vi mem: kion tiu perfortema sensencaĵo povas alporti al junulo? Multe, fakte.
Kiam mi estis adoleskanto, mi estis tre timema kaj hontema. Ankoraŭ nun mi ne multe ŝatas diri ne, sed tio estis ege pli forta tiam, kaj mia ĉefa problemo estis totala malmemestimo. Mi ne havis multajn amikojn, kaj nur tre malfacile diris mian opinion.
Spektakla luktado ne ĉion ŝanĝis, sed helpis min ŝanĝiĝi.
Kiam mi komencis spekti luktadon, ĉirkaŭ 2000, ĝi estis tute eksmoda en Francio. Tamen, eta regiona televidkanalo elsendadis spektaklojn de la WCW (World Championship Wrestling), nun forpasinta federacio. Spekti ion, kion neniu spektis ne ĝenis min: estis nur alia aĵo, kiun mi faris sen paroli pri ĝi al iu ajn. La epizodoj estis elsenditaj malfrue, kaj miaj gepatroj registris ilin sur videokasedoj forigante la reklamojn, kiuj ĉefe temis pri erotikaĵoj.
Ĝi helpis min pro du kialoj. Unue, por la hontema knabo kiu mi estis, spekti fortajn kaj batalemajn heroojn, kaj identeciĝi al ili igis min pli kuraĝa; mi ne plu (nur) timis forton. Kaj vidi tiujn fortulojn batali kontraŭ la fatalo, kiel Golberg kiu estis maljuste traktata de la posedantoj de la federacio, aŭ Sting kiu estis ĉiam perfidita de siaj amikoj, kaj kiuj malgraŭ ĉio persistis kaj ne perdis la esperon, estis kuraĝigo por mi. Ili estas fortaj, sed ankaŭ vundeblaj: mi ankaŭ estis vundebla, ĉu mi ne povus esti ankaŭ forta? Due, luktado iĝis iomete post kiam mi ekspektis ĝin, iomete populara en mia lernejo. Fine, mi havis ion komuna kun la aliaj lernejanoj. Mi ne sciis tion tiam, sed mi bezonis tion.
Mi neniam iĝis popularulo, kaj daŭre restis hontema, sed dank' al la spektakla luktado, mi iom malfermiĝis al la aliaj.
Notoj
1: Mi ne ripetos senĉese en tiu artikolo ke temas pri spektakla luktado kaj ne pri «vera» luktado, kaj de nun ĉefe parolos pri luktado.
2: Tio ne veras en la tuta Franclingvio: la franca Vikipedio estas plenplena je priluktadaj artikoloj, verkitaj ĉefe de Kebekoj.
Fotoj
1a: La luktadisto «Triple H» rigardas siajn subtenantojn, 2007 (John O'Neill, CC BY-SA 3.0, fonto).
2a: La luktadistino Ai Shimizu, tiam tenanto de la Triangle Ribbon Championship, ĉampioneco de la japana nurina luktadfederacio «Ice Ribbon», 2016 (Ribbon Salminen, CC BY-SA 4.0, fonto).
3a: Sting, la luktadisto de mia infanaĝo (sed tiam en 2015; Miguel Discart, CC BY-SA 2.0, fonto).
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-81261994786272895692019-03-21T15:13:00.001+01:002019-03-21T15:13:35.674+01:00Nubo.re: socia reto por kaj per esperantistoj
Nia mondo vivas revolucion. Tio estas tiel multe videbla, ke tiu frazo iĝis banalaĵo: tamen, kiel diris la D-rino Finn en la (bonega!) serio The Orville, «banalaĵoj îĝas banaligitaj precize ĉar ili estas sufiĉe adekvataj por elteni senfinan ripeton» (clichés become clichéd precisely because they're valid enough to bear endless repetition). Nu, nia mondo vivas revolucion, ĉio ŝanĝas rapidege, kaj Esperanto kaj esperantistoj ankaŭ, malgraŭ la grandega inertoforto kiu ŝajnigas — aŭ ŝajnigis —, ke nia movado estas nemovebla.
Inter la rapide ŝanĝantaj aĵoj, estas nia komunikrimedoj. Pri tio mi jam sufiĉe longe parolis en mia lasta blogero, do mi ne ripetos tion, kaj simple konsilu al vi legi tiun afiŝon se vi ne iam faris. Sed en tiu afiŝo, mi volas paroli pri tute alia konsekvenco de tio: la novaj komunikrimedoj estas granda ŝanco por la esperantistoj: mi povas diskuti kun eksterlandanoj facile kaj malmultekoste. Vi kvazaŭ senpage povas legi tiun afiŝon, kvankam vi loĝas en Strasburgo apud mi, aŭ en Pekino aŭ Vaŝingtono, je la alia flanko de nia mondo.
La esperantistoj jam multe uzas tiujn novajn komunikrimedojn. La grupo «Esperanto» ĉe Fejsbuko enhavas 21 536 membrojn hodiaŭ, la 21an de marto 2019, kaj ekzistas aliaj, por diskuti en Esperanto, sed pri apartaj temoj, el kiuj kelkaj havas pli ol 1000 membrojn, ne nepre ankaŭ membroj de la grupo «Esperanto». Multas la Esperantistoj en Twitter, kaj dekoj, se ne centoj, da mesaĝoj estas publikigitaj tie ciutage en nia kara lingvo. Ĉe Reddit, estas hodiaŭ pli ol 11 500 subskribitoj al la subreddito «r/Esperanto» (kaj estas ankaŭ aliaj esperantlingvaj subredditoj). Plie, dekoj da «tradiciaj» dissendolistoj, ofte uzante YahooGroups, estas aktivaj ĉiutage, centoj ĉiumonate. Miloj da blogoj kaj retpaĝaroj proponas al la esperantista legantaro pli da legaĵoj ĉiutage, ol eblas legi.
Ĉiuj tiuj ekzemploj estas nemovadaj retpaĝoj, kiujn la Esperantistoj ial elektis por diskuti. Mi mem kreis mian blogon ĉe Blogpsot ĉar tiam, plejmulto el la esperantlingvaj blogoj uzis tiun servon (ŝajne, tio iom ŝanĝiĝis por Wordpress, kaj tio estas bona novaĵo). Estis ankaŭ provoj por krei sociaj retoj per kaj por esperantistoj, en kiuj nur esperantistoj estas. Amikumu (ne temas pri la fama aplikaĵo, eĉ se Chuck Smith estas la prizorganto de la du projektoj) estis laŭ mia scio la unua provo, kiu daŭris kelkajn monatojn en 2007-2008 kaj havis, je la fermiĝo, 1700 membrojn, laŭ Vikipedio. Esperanto.com estas sendube la plej fama el ili, sed, ŝajne ĝi ne plu funkcias hodiaŭ, kaj havis pli ol 8000 membrojn. Lernu! ne estas ĝenerala socia reto, sed destinita al lernantoj, estas multe uzata de komencantoj kaj progresantoj, sed forlasita poste (mi mem lernis per ĝi kaj havas nostaligiajn memorojn, sed preskaŭ neniam plu vizitas ĝin); ĝi tamen estas socia reto per kaj por esperantistoj, kaj tutcerte la plej sukcesa el ili.
La plej interesa el tiuj movadaj sociaj retoj estas laŭ mi la laste naskita: Nubo.re. Lanĉita la 21an de decembro 2018, ĝi hodiaŭ festas sian trian monaton kaj havas preskaŭ 400 membrojn.
Ĝi uzas la sistemon OpenSource Social Network (OSSN), kaj proponas preskaŭ ĉion, kion Fejsbuko proponas, sen la reklamoj kaj sen vendi viajn datumojn. Ĉar la kodo estas libere travidebla, oni scias ekzakte tion, kion OSSN kaj Nubo.re faras.
Paroli kun aliaj esperantistoj eblas per tri vojoj. Unue, vi povas publikigi ion en via profilo, kaj tiu mesaĝo aperos al ĉiuj viaj amikoj. Due, ekzistas grupoj (36 hodiaŭ), al kiuj oni povas aliĝi: pri politiko, por vidi memeojn aŭ ŝercojn, por lingvokonstruistoj, pri komputado aŭ futbalo, por parolantoj de Tokipono, … probable ekzistas grupoj por vi, kaj se ne, vi povas krei iun facile kaj rapide. Trie, estas forumoj, en kiuj vi povas diskuti kun ĉiuj membroj de la retejo. Estas ankaŭ aliaj eblecoj, kiel prezenti la eventojn, sed mi ne ĉion provis.
Do, eblas fari multajn aĵojn. Sed, pli multe estos la aktivaj membroj (nun, el preskaŭ 400 membroj, nur deko estas aktiva), pli interesa estos la retpaĝaro. Ni bezonas socian servon por kaj per esperantistoj, kaj Nubo.re estas tre bona paŝo tiudirekten. La gravaj fortostreĉoj de la kreantoj de tiu retpaĝaro ne estu vanaj. Ni vivigu kaj vivtenu ĝin!
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-10701522723929729682018-11-26T12:10:00.000+01:002018-11-26T12:21:24.915+01:00Kontraŭ la «ĉiontujismo»: la apo Slowly
«Tio ne mortis, kio povas dormi en la eternec’
Kaj en strangaj eonoj, eĉ la morto vivas en mortec’.»
H.P. Lovecraft, La Voko de Cthulhu
Ĉu estas preciziginda, ke tiu blogo estas nun dormanta? Apenaŭ estis 4 blogeroj publikigitaj en 2017, kaj tiu ĉi estas la unua (kaj probable la lasta) por 2018. Miaj grandaj projektoj pri renovigado de la blogo ene de Wordpress-sistemo dormas kun la blogo. Mi nun havas multege da aĵoj por fari, finigas mian tezon, preparas konkurson, instruas en lernejo, kaj okupiĝas pri mia filino: mi certas ke mia malvolemo okupiĝi pri tiu blogo estas memkomprenebla.
Nu, «tio ne mortis, kio povas dormi en la eternec’», kiel diras la poeto el Providence, kaj kiel la Granda Dio el la abismoj, de temp’ al temp’, tiu blogo povas ronki sufiĉe forte por ke iu, ie, aŭdas ĝin. Esperu ni ke tio ne kaŭzos freneziĝojn.
Iru ni nun al la temo. Tio kio puŝis min malfermi denove Ĉe Emanuelo estas malkovro de ne tre konata aplikaĵo, kiu laŭ mi estas ege interesa, inter alie por Esperantistoj.
Tiujn, kiuj naskiĝis en la dudek lastaj jaroj oni nomas «ciferecaj denaskuloj» (digital natives en la angla): ili naskiĝis en mondo kie la Interreto jam ekzistis, kaj estis sufiĉe facile havebla (almenaŭ Okcidente). Mi mem, naskiĝinte je la fino de la 80aj jaroj, havis komputilon de mia infanaĝo, eĉ se estis tiam nur «56k-aliro» pagita po bajto (do ni nur uzis ĝin kiam estis necesa). Se vi ne estas cifereca denaskulo (aŭ preskaŭ cifereca denaskulo), vi probable havis, en via junaĝo, korespondamiko(j)n. Mi ne vere konis tion. Sed mi povas imagi: verki kaj sendi leteron, atendi tagojn ke la letero atingu la amikon, denove tagojn ke li aŭ ŝi verku sian respondon, kaj denove denove tagojn ke la letero atingu min. Kaj tiam nur, post eble semajnoj, oni havas respondon al sia letero. Uloj eĉ ludi ŝakludon tiel! Esperantistoj ekde la kreo de Esperanto aparte uzis tiun manieron komuniki, ĉar ĝi estis malmultekosta kaj sufiĉe efika. Oni eĉ mortigis Esperantistojn, ekzemple en Sovietio, pro tiu emo.
Sed se vi estas cifereca denaskulo, tion vi tute ne konas. Retmesaĝoj, IRC, MSN Messenger, Skype, What’s App, Telegram, la sociaj retoj kiel Facebook aŭ Twitter, kaj eĉ babilejoj kreitaj de Esperantistoj (Amikumu estas la lasta de sufiĉe longa linio, kun ekzemple la babilejo de Lernu.net) donis al vi la impreson ke komuniki internacie estas facile. Rapide. Malmultekoste. Unu klako apartigas vin de viaj kunparolantoj, ĉu ili estas apuddome aŭ antipode. Nun eĉ estas aliro al la reto en la spaco, do facilas diskuti kun kosmonaŭtoj en la Internacia Kosmostacio. Kaj ne kostas pli sendi mesaĝon al Thomas Pesquet ol al Petro, la tro brua najbaro.
Tio ja havas multe da bonaj flankoj. Esperanto, mi pensas, fartas ege pli bone nun ol antaŭ 20 jaroj, eĉ se la nombro de membroj en niaj asocioj ne konfirmas tion. Kaj ĝenerale, la Interreto faciligas multajn aferojn en niaj vivoj.
Nenio tamen, estas nur nigra aŭ blanka. Kaj en la nepra grizeco de nia mondo, oni povas trovi bonajn kaj malbonajn flankojn al ĉio. Inter la malbonaj flankoj de la ciferecigado de nia mondo, estas nia alkutimiĝo al la rapideco. Ni perdas — mi scias ke tio estas banalaĵo, sed ĝi ne malveras nur pro la fakto, ke ĝi tio estas — la komprenon de la pasanta tempo. Oni havu ĉion tuj: mi nomis tion «ĉiontujismo».
Mi provas iomete lukti kontraŭ tio. Tiu lukto ne estas la krucmilito de mia vivo, sed mi taksas grava gustumi denove la aĵojn de la vivo malrapide. Mi povus aldoni tie paragrafojn pri la teknika socio tiel, kiel ĝi estis priskribita de Jacques Ellul, sed mi volas verki apartan artikolon pri tio iam, kaj tiu ĉi artikolo estas jam tro longa.
Do, kiam mi hazarde trovis hieraŭ la aplikaĵon Slowly kreita de la hongkonga firmaeto Why Interactive, mi estis ekscitita. Tiu aplikaĵo proponas komuniki sendante retmesaĝojn. Sed, malsame de la bone nomitaj tujmesaĝiloj, Slowly artefarite malrapidigas la ricevon de la mesaĝoj, kaj faras tion laŭ la loko de la sendanto kaj de la ricevonto. Ekzemple, mi sendis mesaĝon Turkien, mia kunparoloto ricevis mian mesaĝon nur ses horojn poste. Kaj mi sendis hieraŭ mesaĝon Aŭstralien, kaj ĝi ne ankoraŭ atingis la ricevonton.
La celo de la uzantoj de tiu aplikaĵo estas (re)trovi la sentojn, kiujn oni havas sendante leteron, kaj vivtenante korespondadon, sed kun la facilecoj (kaj malmultekosteco) de la Interreta erao, estante do mezo inter la ĉiontujisma parolado kaj la vere tradicia korespondado.
Sed la celo ne estas komuniki kun jam ekzistantaj amikoj. Oni ne havas publikan konton, ne povas uzi veran foton kiel avataro, ne povas serĉi aliajn uzantojn pere de kromnomo, kaj neniam devige uzas sian veran nomon. Oni volas trovi novajn personojn kun kiuj paroli.
Por trovi novan korespondamikon (la aplikaĵo, malfeliĉe disponebla nur en la angla, uzas la esprimon Pen-Pal), oni havas ĉefe du kriteriojn: parolataj lingvoj kaj interesoj. Se oni volas paroli pri scienfikcio en la ĉina, oni povas serĉi ĉiujn uzantojn de la aplikaĵo kiuj parolas la ĉinan kaj interesiĝas pri sciencfikcio. Al ili, oni povas aldoni aliajn kriteriojn kiel sekson, aĝon, regionon, zodiaksignon, ... Ja inter la lingvoj, kiujn oni povas serĉi, estas Esperanto. Memkompreneble, por esti trovita, oni mem kreas konton (senpage; nenio estas pagenda en la aplikaĵo), al kiu oni aldonas sian aĝon, lokon, lingvojn kaj interesojn (ĝi 30; oni ankaŭ povas aldoni neinteresajn temojn, oni iĝas netrovebla de tiuj kiuj markis tiujn temojn kiel interesojn). Ĉiam eblas kaŝi tiujn informojn, por iĝi malpli facile trovebla, aŭ eĉ tute maltrovebla, ekzemple se oni konsideras ke oni jam havas tro da korespondamikoj.
Por aldoni «leterecon» al la tuto, Slowly proponas krei kolekton de poŝtmarkoj (ciferecaj, memkompreneble). Oni ricevas kiam oni kreas konton kelkajn poŝtmarkojn, uzeblaj senfine, laŭ sia aparato, zodiaksigno, kaj lando. Oni uzas ilin kiam oni sendas mesaĝon; do oni ricevas poŝtmarkon kiam oni ricevas mesaĝon (tamen, oni ne povas reuzi poŝtmarkon, kiun oni simple ricevis).
Mia espero uzante tiun aplikaĵon (mi ja ne uzas ĝin de longe), mi sukcesos vivteni korespondadon, afero kiun mi neniam sukcesis fari «realvive» (mi pardonpetas al vi, se vi legas min, karaj korespondistoj el la estinteco). Kaj ke mi trovos korespondamikojn kiuj ankaŭ volas vivi iomete ekster nia ĉiontujisma socio. Mi diros tion al vi... estontece.
Nu, mi lasu vin, mi havas du respondojn por verki.
Kopirajto de la bildoj:
1: Daniel Mennerich, CC BY-NC-SA.
2: Emma Patsie, CC BY-NC-SA.
3: El la retpaĝaro de Why Interactive. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
4: El la aplikaĵ-vendejo de Google. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com3tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-59055836137288432502017-11-26T19:22:00.000+01:002020-01-07T14:40:20.266+01:00Alvoko por formo de teamo celanta la kreon de Esperantlingva MP3-sagao
Se vi volas partopreni, kompletigu tiun enketilon, kaj mi kontaktos vin!
Kio estas MP3-sagao ?
Se vi ne estas franca giko, vi probable tute ne scias tion, kio MP3-sagao estas. Se vi ja estas, sufiĉas por mi diri ke estas aĵo samkiel Le donjon de Naheulbeuk, kaj vi povas legi la sekvan ĉapitron.
Se vi daŭre legas tiun ĉi ĉapitron, vi probable ne estas Franco. Mi ne povas certigi 100%-e ke, en via lando, MP3-sagaoj ne ekzistas, sed mi neniam trovis perfektajn ekvivalentojn. Tio, kio plej alproksimiĝas estas la "radiaj teatraĵoj" (audio theater por la anglosaksonoj, Hörspiel germanlingve, ラジオドラマ Japanie, aŭ serial radiofónico je latina ameriko, sed estas ankaŭ kelkaj diferencoj, kaj en Francio oni ankaŭ havas radio-théâtre, kiun oni ankoraŭ povas aŭdi hodiaŭ ekzemple ĉe la ŝtata radio France Culture, sed tio ne estas saga MP3), sed estas ankaŭ diferencoj.
Iom da historio
Tuj post la apero de la radio, speciale je Usono, oni verkis skeĉojn kaj etajn teatraĵojn kiuj estis luditaj por la radio, do tute sen bildo. Poste, tiu ĝenro internaciiĝis, kun diversaj efektoj: Japanio aŭ Germanio multe ŝatis ĝin, sed Francio aŭ Italio malpli. Memkompreneble ĉie, kun la apero de la televido, tiuj radiaj teatraĵoj iĝis malpli kaj malpli popularaj, eĉ se ili neniam tute malaperis.
Sed Francio, jardekoj post la apero de la televido, kaj malgraŭ la malsukceso tie de la radio-théâtre, naskis idon al ĝi: John Lang, sub la pseŭdonimo de Pen of Chaos ("PoC"), muzikisto kaj rolludisto, aŭskultinte la Kanadanon François Pérusse (kiu de 1990 ĝis 2016 registris etajn skeĉojn nomitajn Les deux minutes du peuple) dum du jaroj preparis serion pri la aventuroj de teamo tute malkapabla de debutantaj aventuristoj inspiritan de liaj travivaĵoj kiel majstro de rolludoj. En 2001, la unua epizodo aperis, kaj la serio iĝis granda sukceso, grupigante ĉirkaŭ ĝi grandan komunumon de francaj gikoj, inter kiuj la plej kreemaj provis iliavice registri MP3-sagaojn, kelkfoje tre malsimilaj, kiel Les rescapés du Survivaure, kreita de Knarf (Franck Guillois), soninĝenerio, kiu helpis PoC krei Naheulbeuk, sed kiu kreis sciencfikcian sagaon. La komunumo ĉirkaŭ Naheulbeuk iĝis komunumo de ŝatantoj de MP3-sagaoj, kaj la plej famaj naskis romanojn, bildrakontojn, KD-ojn ... Ĉiusabate, la retpaĝaro Weekly MP3 prikalkulas la novajn epizodojn; ĉiusemajne, do, inter 10 kaj tridek novajn epizodojn aperas, do temas pri subkulturo ege viva, eĉ se eta, kvazaŭ ĉiu MP3-sagaemulo havante sian propran sagaon.
Netophonix, vikio kaj forumo temanta pri tiaj sagaoj nombris la 24-an de novembro 2017 964 sagaojn, inter kiuj la plej famaj, krom Naheulbeuk kaj Le Survivaure estas Reflets d'acide aŭ Adoprixtoxis.
Propono de difino
Kio do ligas tiujn sagaojn, kaj kio malligas ilin al la radiaj teatraĵoj?
La temo ne sufiĉas por ilin ĉiujn ligi. Ja, la heroic-fantasy kaj sciencfikcio oftas; kaj kvazaŭ ĉiu kreaĵo estas humora. Sed estas gravaj kontraŭekzemploj, kiel Chez le psy, kiu temas pri seancoj de psiĥoterapio, aŭ Jencyo rêva, malhela kaj deprima.
Tamen, io ligas ĉiujn temojn, aŭ kvazaŭ: la gika subkulturo. Rolludoj, videoludoj, mangaoj, romanoj, filmoj kaj muzikoj popularaj ĉe la gikoj ĉiam influas la MP3-sagaojn.
Estas la formo kiu ligas fakte ilin. Ja, memkompreneble, neniu havas bildojn, krom kelkfoje unu po ĉiu epizodo, por roli kiel ebeno kiam ili estas "videblaj" ĉe Youtube (la plej bela ekzemplo estas la freŝdata Clyde Vanilla). Sed oni apartigu la MP3-sagaojn de du aliaj rakontoj nur aŭskulteblaj: la radiaj teatraĵoj kaj la sonlibroj.
Sonlibroj estas facile distingeblaj. Ili estas, kiel ilia nomo klarigas, libroj legataj. Kelkfoje estas kelkaj spuroj de enscenigo; sed la okazaĵoj estas ĉefe priskribitaj. Kiel en libro.
Kontraŭe, la MP3-sagaoj estas pensitaj por esti aŭskultataj, ne legataj. La rakontanto, aŭ la ekstera voĉo (voiceover angle, voix off france), estas pli aŭ malpli uzata (nur por enkonduki kaj konkludi la epizodojn, kiel en Clyde Vanilla, aŭ priskribante ĉiujn ĉirkaŭaĵojn, kiel en Jancyo rêva), sed estas elekto de la kreantoj, ne imponitaĵo de la formato.
Pli malfacile distingeblaj estas la radiaj teatraĵoj. Mi dirus ke, esence, ili ne malsimilas. Oni preskaŭ povus diri ke MP3-sagao estas subtipo de "aŭdeblaj rakontoj", kune kun radiaj teatraĵoj. Tamen, krom la gikecaj temoj (pri kiuj ni jam parolis) kaj la fakto ke la interreto estas la disvastigilo (kiu estas evidenta), estas alia grava diferenco: MP3-sagaoj estas, pli aŭ malpli, afero neprofesia, kaj do, senpaga. Ofte, MP3-sagaoj estas kreitaj de studantoj, sen vera kono de la mondo de la registro kaj de la sono. Sed eĉ kiam la kreantoj bone konas tiun mondon (la plej sukcesaj ja bonas kvalite), kiel Knarf kiu estas soninĝeniero, ili faras tion kiel ŝatokupon, ekster iliaj profesiaj devoj kaj rimedoj. Konsekvence, eĉ se kvalito estas serĉata de la aŭskultantoj, perfekteco ne estas postulata, kaj oni preferos serion kun grandaj sondifektoj sed kun interesa kaj bone verkita rakonto, ol io bone registrita, sed kiu estus la 58'643-a nova malbona parodio de Final Fantasy (ili vere multas, eĉ se ili probable ne estas 58'643).
Por resumi, MP3-sagao:
estas kreita de neprofesiuloj kun hejmaj rimedoj, kaj, pro tio, senpaga;
estas ludita de aktoro(j), kaj ne legita unuvoĉe kiel sonlibro;
enhavas "gikajn" temojn, ofte heroic-fantasy aŭ scienfikcio kaj oftege estas humora;
estas elsendata interrete.
Ni kreu MP3-sagao(j)n en Esperanto!
Kial?
Mi ne tro etendos tiun subĉapitron: eble la legado de la antaŭa ĉapitro konvikis vin, sed eble ne. Se ne, mi havas raciajn kialojn por pensi ke krei MP3-sagaon en Esperanto estas bona ideo; eble ili konvinkos vin.
Max Weber, la fama germana sociologiisto, popularigis la esprimon "elektan afinecon" (Wahlverwandtschaft), laŭ kiu du kulturaj aĵoj nutras unu la alian pro ligoj hazardaj.
Mi pensas ke MP3-sagaoj kaj Esperanto havas tian interrilaton. La komunumo de la junaj Esperantistoj (KJE, oni parolas tie pri mensa juneco, ne nepre pri aĝa juneco) estas la perfekta loko kie krei MP3-sagaojn, kaj MP3-sagaoj estas ekzakte kion la KJE povas krei bone pro du kialoj.
Unue, la gikeca kulturo kaj humoro estas bone disvastigitaj ĉe la KJE-anoj. Pro tio oni povas certi ke estas la homaj fortoj kaj rimedoj, se oni scias serĉi kaj konvinki ilin. Sed oni ankaŭ certas ke estas publiko kiu ĝuus ĝin, kaj do ke ĉiuj fortostreĉoj necesaj ne estus elspezitaj pro nenio.
Due, la KJE-anoj pruvis multfoje ke ili estas samtempe tre kreemaj kaj entuziasmaj, sed malriĉaj. MP3-sagaoj do estas perfekta solvo por esprimi ilian kreemon malmultekoste.
Kiel?
Nu, tio belas, sed kiel fari precize? Mi certas nur pri unu aĵo: tia kreaĵo estu farita de teamo, ne de solulo. La unua tasko, do, estas grupigi tiujn, kiuj estas interesataj de tiu propono: estas tio, kion mi faras kun tiu ĉi teksto.
La sekvon la teamanoj decidu demokratie. Mi pensas ke la unua urĝaĵo estas krei retpaĝaron aŭ blogon por apogi la projekton, kaj eble pligrandigi la teamon.
Sed jen kiel mi imagas perfektan teamon:
grupo de verkantoj, kiuj verkas la dialogojn, kaj sendas ilin al la aktoroj;
grupo de aktoroj, kiuj ludas la dialogojn, kaj sendas malnetajn registrojn al la muntistoj;
grupo de muntistoj, kiuj teĥnike preparas la finan dosieron.
Al tiuj kernaj grupoj oni aldonu aliajn, laŭ la oportunoj. Mi vidas du kiuj estas kvazaŭ necesaj: desegnistoj, kiuj permesas bildigi la mondon kreontan, plimojosigante la sperton de la aŭskultantoj, kaj retpaĝestroj/komunumvigligistoj (community managers), por disvastigi ankoraŭ plu la kreaĵojn.
Memkompreneble, oni povas membriĝi en pluraj subgrupoj, tio eĉ estus ege bona se neniu estus nur aktoro aŭ nur muntisto, eĉ se oni lasu la liberon al ĉiu aliĝi al la grupo(j) kiel ĉiu volas.
Gravas diri fine ke por eniri la teamon, nur bonvolo estu postulita, kaj lernemo estus granda helpo. Ne gravas se vi neniam aktoris, muntis, registris, verkis aŭ desegnis, se vi pretas provi kaj lerni, ĉu de pli spertaj teamanoj, ĉu de retaj lerniloj kiuj multas hodiaŭ.
Aniĝu!
Se vi volas partopreni, kompletigu tiun enketilon, kaj mi kontaktos vin!
MP3-sagaoj cititaj
Laŭ ordo de apero (ĉiu en la franca):
Le donjon de Naheulbeuk
Les rescapés du Survivaure
Reflets d'acide
Adoprixtoxis
Chez le psy
Jancyo rêva
Clyde Vanilla
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-89833525021192239242017-08-12T17:31:00.000+02:002020-01-07T14:39:59.583+01:00Proklamo de la islamo en Francio
La 28an de marto 2017, unu el la plej gravaj eminentuloj de la islamo en Francio, la Dro Dalil Boubakeur, rektoro de la Granda Moskeo de Parizo, proklamis tekston verkitan de teamo de sia institucio en la franca gazeto Le Point.
En 25 punktoj kaj unu antaŭparolo, tiu Proklamo provas oficiale ĝustigi la francajn islamanojn kiuj praktikas «respublikan» islamon (t.e., konforman al la ĝeneralaj leĝoj), kaj prezenti la «veran» (laŭ la aŭtoroj) islamon al la neislamanoj. Ĝi estas elŝutebla alklakante la PDF-an simbolon:
Mi taksis ĝin sufiĉe grava kaj interesa por traduki ĝin en Esperanton, kaj verki etan komenton piednote (kelkaj piednotoj utilas por priskribi la francajn ĉirkaŭaĵojn, aŭ kelkajn islamajn konceptaĵojn; la aliaj estas veraj kritikoj, ĉu laŭdaj, ĉu mallaŭdaj), kaj mi ŝatus ke islamanoj el la tutmondo legus kaj komentus ĝin. Kio estas ŝoka? Kio estas bona novaĵo? Kiuj notoj/komentoj estas stultaj aŭ eraraj? Mi scias, tamen, ke malmultas la islamanoj en Esperantujo, kaj tio estas grava makulo sur nia movado.
Nu, ja neislamanoj ankaŭ povas interesiĝi pri tiu teksto. Mi ŝatus ke neislamanoj vidu ke la islamo tute ne nepre estas tiu de la t.n. «Islama Ŝtato» kiu, feliĉe, estas mortanta (sed la kaŭzoj kiuj naskis tiun monstron estante daŭre efikaj, probable alian Islaman Ŝtaton ili naskos tuj poste). La militon kontraŭ la barbareco oni gajnos nur kontraktante aliancon kun la pacema islamo. Tiaj tekstoj montras ke ĝi ekzistas, kaj ke ĝi estas subteninda. Ili ankaŭ, memkompreneble, povas komenti. Ĉu en via lando estis tiaspeca dokumento? Kion vi pensas pri ĝi?
Bonan legadon!
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com13tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-90388302462379793822017-02-02T13:30:00.000+01:002017-02-02T14:15:34.442+01:00Historio juĝos ilinDenove pri Grekio
Antaŭ pli ol unu jaro, en julio 2015, mi jam verkis blogeron pri la Greka situacio, ĝojante pri la provoj de Siriza ne daŭrigi la absurdan politikon petata (mi diru pliĝuste «altrudata») de la Troikao (EK, IMF, ECB), kiujn oni nomas hodiaŭ «la institucioj». Mi ĝojis pri la ideo de Tsipras fari refrendumon, kaj mi ĝojis kiam la Grekoj, post la apero de mia blogero, respondis nee.
Sed tiu ĝojo estis mallonga. Όχι ne sufiĉis. Post la kuraĝa neo de la popolo, Tsipras kuŝiĝis antaŭ la institucioj. Siriza skismis, kelkaj el ĝiaj membroj preferante forlasi la EUon ol akcepti la diktaĵojn de la institucioj, Varoufakis, ministro pri financoj, estis maldungita (li hodiaŭ havas sian propran Eŭropan kaj interesan movadon, DiEM 25), kaj la absurda politiko altrudata de la institucioj daŭris.
Kiam mi skribis ke Siriza estis la lasta ŝanco de la EU, mi kredis je tio. Siriza malsukcesis, EU estas nur hodiaŭ zombio, plu vivas nur dank' al la inercia forto. Eble oni trovos lasttempa kuracilo kontraŭ zombieco, ekzemple se Germanio kaj Francio elektas vere maldekstreman registaron. Sed tio tute ne estas probabla, ĉu ne? Eble Mélenchon aŭ Hamon (pri la kapableco de Hamon vere lukti por ŝanĝi Eŭropon mi ne certas) estos elektita en Francio, sed tio malprobablas; kaj en Germanio, Die Linke (kiu estos ĝia kandidato?) havas ankoraŭ malpli da ŝancoj ol Mélenchon. Tamen, oni havis multajn malbonajn surprizojn dum la lastaj monatoj, kial ne bonan tiufoje?
Mi ne estas optimisma; se ni havu surprizon dum tiuj balotoj, estos pli probable ekstremdekstre ol maldekstre… Kaj mi povas kompreni kial. En 2015 mi kredis je Eŭropo, mi pensis ke ĝin ŝanĝi eblis; hodiaŭ mi pensas ke se oni volas Eŭropan Federacion, oni unue mortigu EUon; oni ĉion rekonstruu el nenio. La financaj povoj kaj iliaj politikaj lakeoj detruis kaj daŭre detruas nian belan revon.
Sed kiel la zombioj el la filmoj kaj literaturaĵoj, la EUa zombio ankoraŭ povas vundi, kaj vundi multe. Ekde julio 2015, silente, Grekio suferas. Siriza pliigis la AVI ĝis 24%, malpliigis la emerituroj je 40%, pliigis aŭ kreis impostojn sur la posedaĵoj, aŭtoj, cigaredoj, biero, benzino, kafo, televidiloj, … kaj jam anoncis ke ili denove ŝparos 5,6 miliardoj da eŭroj sur la ŝtatfunkciulaj salajroj. Siriza sukcesis konservi la maldeficiton de la lando, kaj eĉ plifortigi ĝin ĝis 1,5%.
Tiu malgranda 1,5% havas gravajn sociajn konsekvencojn. 20% el la Grekoj vivas sen telefono aŭ sen hejtilo. 15% estas grave malriĉaj; ili estis nur 2% en 2009. 25% estas senlaboruloj. En multaj regionoj, ne plu estas busoj, trajnoj aŭ eĉ lernejoj. La malsanulejoj ne havas sufiĉe da kuracistoj (25 000 estis maldungitaj) kaj medikamentoj. 13% el la Grekoj ne povas kuraci sin, 11,5% ne povas aĉeti la preskribitaj medikamentoj. La beba mortindico duobligis en kelkaj jaroj. La memortigoj estas pli nombraj ol iam ajn. Oni ja povas kritiki Rusion, sed EU ankaŭ mortigas, sed ĝi mortigas sian propran popolon!
Kaj tiuj suferoj estas perfekte malutilaj! Eĉ la IMF agnoskas tion: laŭ ili, se la rigoraj politikoj daŭras, la ŝuldo, kiu hodiaŭ valoras 180% de la nacia riĉeco, valoros 275% de ĝi en 2060. Plialtigi la impostojn kaj malplialtigi la salajroj havas malbonan efekton.
Tamen, por la IMF kiel por la aliaj institucioj, la rigora politiko estas la nura politiko sekvinda por Grekio. Tute nelogike, por ideologiaj kialoj, ili daŭre postulas novajn «fortostreĉojn» de Grekio. 1,5% da maldeficito ne sufiĉas por ili. La sociaj kostoj malgravas: ili postulas nun 3,5%! Se tio okazas, la ŝuldo ne valoros «nur» 275% de la nacia riĉeco en 2060, sed multe pli.
Kaj denove, Siriza provas lukti kontraŭ tio. Sed neniu plu fidas ilin, eĉ la Greka popolo. Ili havas du elekteblecojn: aŭ akcepti la diktaĵon, aŭ eliri el la eŭrozono. Kaj tiu ĉi lasta elektebleco estas la vera celo de la Germanoj, kaj aparte de Schäuble (estas ĝia foto supre), ĝia ministro pri financoj: jam en 2015 li estis por la «Grekeliro» (eliro de Grekio el eŭrozono aŭ eĉ el EU), sed Merkel estis kontraŭ. Li finfine gajnantas sian veton. Sed se la pordo por eliri la eŭrozonon estas malfermata por Grekio, eble aliaj landoj trapasos ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj, mi dirintus ke tio estas timiga: hodiaŭ mi ne vidas alian eblecon, se Schäuble kaj tiaj politikaĉoj konservas la povon en Eŭropo.
Sed eĉ se mi ne plus kredas je tiu EU, mi daŭre timas la konsekvencojn de ĝia falo. Trump regas Usonon, Putin Rusion, Ĉinio ĉiutage iĝas pli potenca, kaj UN malpli. Forta kaj demokratia Eŭropo estus roko kie konstrui la plibonigon de la mondo. Schäuble-a Eŭropo estos sablo kiu helpos ĝin gliti.
Mi ne estas membro de la Germana registaro, nek gravulo en iu instintucio. Mi ne scias ĉu la instintucioj havas politikan agendon kaŝita malantaŭ tiuj decidoj, aŭ ĉu ili simple estas blindigitaj per sia novliberalisma ideologio kaj sia socia pozicio kiu fortranĉas ilin de la «vera» popolo. Eble Schäuble volas fari el eŭrozono novan markzonon, por daŭre prirabi la Mitteleuropa sen esti solidara kun la mediteraneaj landoj (kies staton ekonomian ili parte ŝuldas al la agresiva komerca politiko de Germanio), aŭ eble li simple estas stultulo. Eble estas ambaŭ. Por la Grekoj kiel por la estonteco de la Eŭropa revo, tio ne gravas: li estas krimulo, kaj unu el la plej videblaj vizaĝoj el krimula aĉaro kiu respondecas pri la nuna stato de nia kontinento. Historio juĝos ilin.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-72077351238366504682017-01-05T12:04:00.000+01:002017-01-05T12:18:18.774+01:00Novjaraj rezolucioj (inkluzive de anonco pri Medium kaj Wordpress)
Unue, mi deziras al vi bonan novan jaron 2017, kaj mi ege esperas ke ĝi estos pli bona ol 2016. Trankviliĝu, kara leganto, mi ne priparolos tie ĉi personajn aferojn. Mi fakte ne prenas verajn rezoluciojn; mi simple volas diri kion mi volas fari rilate al Esperanto, al la lingvoj konstruitaj kaj ĉefe al tiu blogo.
Unue, en 2017, mi volas esti pli utila al Esperanto. Mi ja povas akre kritiki la staton de UEA hodiaŭ, kiel en mia antaŭa blogero (decembro 2017 fariĝis la monato dum kiu tiu blogo ricevis la plej da vizitoj, pruvo ke ja UEA kaj sia estonteco interesegas la Esperantistojn; tio estas ja optimismiga novaĵo), sed kion mi faras por nia ideo, krom pagi kotizojn en du asocioj (UEA/TEJO kaj KELI, pro mono mi elektu draste, malfeliĉe; mi ankaŭ estas membro de ISAE, sed la aliĝo estas senpaga)? Se mi nenion faras, mi ja ne rajtas kritiki ion ajn. Kion mi faris en 2016? Mi verkis artikolojn por Kontakto kaj Dia Regno, verkis kelkajn blogerojn, voĉdonis en la ĝenerala voĉdono, pepadis en Esperanto (malpli multe dum kiam mi havis kompufonon kun Windows Phone en ĝi), iom propagandis Esperanton rete, aĉetis kelkajn librojn (ne multe, sed mi aparte ŝatis La Danĝeran Lingvon). Tio ja ne estas nenio, sed mi faru pli; mi ne ankoraŭ scias kiel ekzakte. Mi ŝatas verki, eble mi kandidatiĝu por la posteno de redaktoro de Esperanto! Mi ŝercas, sed se vi havas ideon, nepre diru tion al mi komente aŭ aliel.
Pri aliaj lingvoj konstruitaj, mi pli multe lernos kaj uzos Volapukon. Mi fintradukos en la Francan la deklecionan kurson, kaj poste mi tradukos ĝin en Esperanton. Mi ankaŭ provos verki almenaŭ tri artikolojn por Vög Volapüka, la revuo de la Volapukista komunumo, kies retpaĝaro mi prirespondecas. Mi daŭre elvolvos Geloton, mian etan propran konstruitan lingvon, kaj mi havas tradukprojekton por tio, pri kiu mi eble parolos poste. Mi ankaŭ volas traduki la ĉefajn partojn de ĝia (Franclingva) gramatiko por FrathWiki en la Anglan, kaj por tiu blogo en Esperanton. Mi ŝatus ankaŭ finfine sukcese lerni Kotavaon, sed mi dubas ĉu mi povos.
Finfine, kaj eble plej grave por vi, kara leganto, kion pri tiu blogo? Vi sciu, ke mi estas provante retumi tute sen uzi la servojn de la grandaj firmaoj, kiuj ŝtelas niajn datumojn kaj provas alproprigi la reton. Asocio Franca nomis tiun projekton «malgugligi la reton» (dégoogliser internet). Mi kvazaŭ ne plu uzas Facebook (sed tiun retejon mi neniam multe uzis), mi ne plu uzas miajn Gmail retadresojn (mi uzas anstataŭ ProtonMail), ne plu serĉas pere de Google, sed pere de DuckDuckGo aŭ Discord, … Resume, mi serĉas ne plu uzi la Gafam-anoj (Google, Apple, Facebook, Amazon, Microsoft kaj samtipaj firmaoj), eĉ se ja tute ne plu uzi ilin ne eblas por mi. Tamen tiu blogo estas gastigata de Blogger, servo kiu apartenas al Google. Mi elektis Blogger ĉar la plejmulto el la Esperantlingvaj blogoj estis gastigataj de Blogger kaj Ipernity, sed la dua servo (kiu eble ne fermos siajn pordojn, ŝajnas ke iu povus aĉeti Ipernity, sed ni ne havas novaĵojn ekde la 5a de decembro) ne permesas al la nemembroj komenti. Mi do elektis Blogger, eĉ se la Blogger-blogoj ne estas belaj kaj ke mi jam uzis Wordpress kun granda plezuro.
Sed la blogoj en Esperanto frolasadas iom post iom Blogger pro bonaj kialoj. La nura kialo de la ĉeesto de tiu blogo tie ĉi malaperante, mi serioze pensas ke dum tiu jaro, Ĉe Emanuelo transloĝiĝos ĉe Wordpress.com. Amuze, estas legante artikolon kiu konsilis al la blogemuloj malfermi konton ĉe Medium.com ke mi prenis tiun decidon.
La problemo kun la blogoj, estas ke oni malfacile trovas legantoj. Se vi ne sekvas min ĉe Twitter, vi eble neniam aŭdos paroli pri tiu blogo. Medium ne estas gastiganto de blogoj: ĝi estas fakte unu giganta blogo en kiu miloj da verkemuloj publikigas tekstojn. Nur unu adreso estas do bezonata por malkovri multajn malsimilajn blogerojn el multaj diversaj aŭtoroj. La plej novteĥnologiemaj Esperantistoj jam adoptis tiun sistemon, kaj mi decidis aldoni miajn fortojn al ili. Mi ne scias ĉu Medium funkcios, ĉu fakte dekmiloj da blogeroj gastigataj samloke ne pli kaŝas la blogerojn ol disvastigas ilin, sed kostas al mi nenion provi, se mi daŭre prizorgas «tradician» blogon, ĉu ĉe Blogger, ĉu ĉe Wordpress. Ekde nun, sub ĉiu artikolo, vi povos vidi bildon kun ligo al la artikolo ĉe Medium; same en Medium estos ligilo al la tradicia blogo.
Sed vi diros, ke unu el la kialoj kiuj puŝas min eliri el Blogger devus forpuŝi min de Medium, ĉar tiu servo estas ege ligita al Twitter, alia Gafam-ano. Jes, sed kiel mi diris, ne eblas forlasi ĉiujn Gafam-anojn, kaj iliaj servoj estas ofte ege praktikaj; kiam ne estas alia interesa ebleco, mi tamen uzas tiajn servojn. Kaj ekzemple, mi ege ŝatas kaj uzas Twitter mem.
Pri la enhavo mi havas ankoraŭ multon por diri, kaj nur la tempo mankas. Mi volas publikigi interesan artikolon pri kiel iu iĝis kristano legante Camus (kiu estis ateista), paroli pri mia lernado de la Sveda lingvo, apogi pli precize la malgugligon de la reto, … Do, ĉu en revuoj, ĉu en Blogger, ĉu en Wordpress, ĉu en Medium, vi povos legi miajn esperantaĵojn!
Sed mi ankoraŭ lernu kiel atingi miajn celojn por la nova jaro…
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-28217224161478062842016-12-16T11:54:00.000+01:002016-12-16T11:54:58.068+01:00Pri la membraro de UEA
7 000. Tio estas la nombro de membroj kiun UEA havu en 2016 laŭ la Strategia plano adoptita en Rejkjaviko en 2013. Laŭ ĝi, UEA strebu grandigi la kvanton de ĝiaj membroj je 10% ĉiujare. En 2015, kun 5 508 membroj, la celo estis kvazaŭ atingita.
Ĝis nun, la UEA-estraro rifuzis komuniki pri la nombro de membroj en 2016. Mi sciis ke ĝi denove falis iom: en 2015, la sukceso de la 100a kongreso en Lillo eksplikis grandparte la relative granda nombro de kotizintoj. Kaj la 101a, en Nitro, estis sufiĉe malgranda. En 2017, la Seula kongreso promesas al la falo daŭri. Sed pro la silento de la estraro, la gravecon de tiu falo ni ne konis. Mi vetintus je io kiel 4 800 membroj.
Ve! Eĉ mia nigrevidisma naturo estis pli optimisma ol la faktoj. Laŭ Libera Folio en artikolo kiu aperis tiumatene, je la 16a de decembro 2016 (la nombro do povas ankoraŭ plialtiĝi iomete), estas nur 4 264 kotizintoj en UEA. 2 736 malpli ol la Strategia plana prognozo, sed ĉefe 1 244 malpli ol en 2015 (laŭ LiFo, tio estas malpligrandigo je 23%, kvazaŭ unu kvarono!). Sed eĉ se 2015 ja estis eksterordinara jaro; en 2014 estis iomete pli ol 5 000 membroj (mi ne memoras ekzakte la nombron), do estas ankoraŭ 800 perditaj membroj, kompare kun jaro kun eteta UK (659 aliĝintoj). Kaj tio ja estas timiga: eble, en 2017, la membro-nombro malsuperus 4 000. Kiel Esperanto povus esti serioze traktita kun tiaj ciferoj?
Oni vidos kion respondos la respondeculoj. Mi verkas tiun ĉi blogaĵon à chaud, tuj post kiam mi legis la artikolon de LiFo. Eble poste mi vidos la aferon alie.
LiFo provas ekspliki tiun falon per la malgranda UK (pri tio mi samopinias, sed ni vidis ke estas granda falo eĉ kompare kun 2014) kaj per la asocia revuo, kiu malbone fartas ekde kelkaj tempoj. LiFo citas retpaĝon kiu kalkulas la prokraston de Esperanto; tio esta samtempe amuza kaj malgajiga. Pri tio mi ne certas, jam la revuo ne estis tiom centra kiel kelkaj jardekoj antaŭe, kaj la informoj kiujn oni povas legi en ĝi estas ofte legeblaj semajnoj antaŭ la apero de Esperanto. Se semajnoj fariĝas monatoj, ja estas malbone novaĵo, sed ĝi ne sufiĉas por decidi ĉu renovigi la membrecon aŭ ne, laŭ mi. Ne por 1 200 personoj, ĉiuokaze.
Mi ne povas ekspliki ekzakte la kialon de tiu falo. Sed mi pensas ke ĝis kiam UEA moderniĝos, la falo daŭros, ĝis la pura malapero de la asocio. Tiu tago estus nigra tago en la historio de Esperanto, kaj eĉ eble finfine ĝia fina malvenko. Sen forta centra asocio de ĉiuj Esperantistoj, Esperanto ne povos, miaopinie, iĝi dua lingvo de la homaro. Mi ja estas desubisto, sed eĉ desubisma venko bezonas UEAn por okazi.
Kaj per «moderniĝo», mi ne celas renovigi la retpaĝaron, aŭ publikigi videojn ĉe Youtube aŭ tekstojn ĉe Twitter aŭ Facebook regule. Tio ja gravas, sed havos nenian efikon se la moderniĝo ne okazas en la mensoj kaj en la praktikoj de la UEA-membraro mem, ne de ĝia komitato aŭ estraro. Ni atingu desubisman venkon ene de UEA. Jen kelkaj ŝanĝoj kiuj okazu laŭ mi en la asocio.
Ni komencos per la revuo. Ni ĵus lernis ke UEA maldungas Attila Kaszás, la redaktoron de Esperanto, kaj serĉas novan redaktoron. Bone. Sed ni ŝanĝu la rolon de Esperanto ene de la Esperanto-movado. Ne plu bezonas paperan revuon por priskribi la Italan kongreson aŭ pri la interlingvistikaj studoj, kiel en la oktobra numero. La novaĵoj, kiam aperas papera revuo, jam ne plu estas novaj en nia interreta epoko. Sufiĉas krei belan kaj ofte ĝisdatigatan blogon, kun inteligentaj resonoj en la sociaj retoj. La efiko estus pli granda. En la revuo povas aperi kelkaj malgrandaj resumoj kiuj sendas al la blogeroj.
Per kio plenigi la revuon, se oni ne povas paroli pri ĵusaj okazaĵoj? Revuo ne estu novaĵejo, ne povas esti plu novaĵejo. Ĝi estu pensigaĵo. Fermante la revuon, mi estu pli bona Esperantisto ol kiam mi malfermis ĝin. Pli klera pri nia historio kaj kulturo, pli sperta en la uzo de la lingvo, pli efika en la reklamo de nia ideo, pli ĝisdatigata pri la stato de la mondo, … Alivorte, ĉio, kion mi legas en Esperanto restu interesa kiam mi denove trovas la PDFon en miaj komputilaj arkivoj aŭ la paperan version ordigante mian bretaron, 10 jarojn post ĝia apero. Eble por tio ni ne plu bezonas monatan organon, sed trimonatan kaj pli ampleksan. Tio ja malfacilegas, sed ĉu mi diris ke la moderniĝo estas facila afero?
La Esperanto-movado estas trapasita de diversaj mondkonceptoj. Desubistoj, desupristoj, finvenkistoj, raŭmismtoj, politikemuloj, lingvemuloj, pacmilitistoj, maldekstruloj, dekstruloj, revemuloj, pragmatuloj, … ekzistas en Esperantio kaj, ofte, en ĉiu Esperantisto. Kial nenio el tiuj vid- kaj agadkonceptoj troviĝas en la elektoj de UEA? La Esperantistoj, kun iliaj fortoj kaj voloj, kiam ili membriĝas en UEA ja ĝojas ricevi avantaĝojn kiel rabatoj por kongresoj aŭ libroj. Sed se ili membriĝas kaj pagas kotizon, estas ĉar ili volas agadi por kaj per Esperanto, kaj havi influon sur la decidoj. La nuntempa organizo kaj kulturo de UEA malpermesas al la «simplaj membroj» vere kundecidi. Oni voĉdonas por komitatanoj kiuj ne havas precizan programon kaj kiuj, ĉiel, estas malpli gravaj ol la komitatanoj kiuj reprezentas la asociojn.
La revuo povus esti ejo por la necesaj debatoj. Ni ĵus okazigis Ĝeneralan Voĉdonon (kiu, ni lernis tion tiumatene ankaŭ, sukcesis, eble dank' al la asocioj kiuj kontraŭstaris la relativan malpartoprenemon de la individuaj membroj), kaj kvazaŭ ne estis debato en Esperanto. Ni ne havas kulturon de la debatoj, de la travidebleco kiu permesas ilin (mi memorigas ke UEA ne komunikis pri la membro-falo).
La silento de la estraro estas rivela. Anstataŭ komuniki pri la malemo de la membroj renovigi la karton, petante al ĉiuj membriĝi kaj eksplikante kial Utila Estas Aliĝo, ili kaŝis la informon, eble preĝante Sanktan Zamenhofon allogi la Esperantistojn, antaŭ ol la publikigo de la informo fariĝus necesa aŭ kontraŭvola (kiel, finfine, okazis). Travidebleco ne estas minaco, ĝi estas nia ŝanco.
Oni ja povus diskuti pri la reformoj en la arkitekturo de UEA. Sed ne estas la institucioj kiuj gravas. Estas la maniero en kiu ni organizas niajn opoziciojn pace kaj kune. Nun, UEA funkcias kiel se ne estus tiaj opozicioj. Ne estas debatoj pri la futuro de Esperanto. Ne estas debatoj pri la futuro de la asocio. Ne estas en la komitato klara plimulto kaj malplimulto. La revuo preferas raporti pri 10 uloj kiuj kunmanĝis en Novkaledonio, kaj la nura ejo por debati rekte estas malnova kaj malbonetosa dissendolisto ĉe Yahoo. UEA ne havas futuron ekster demokratiiĝo kaj travidebleco.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-5670338833089933012016-10-14T10:12:00.000+02:002016-10-14T10:12:23.328+02:00Voĉdonu!
Mi scias ke tio estas iom «unua monda problemo», kiel oni diras. Mi scias ke multaj el vi, karaj geesperantistoj, vivas en unupartiaj landoj, en landoj kie elektoj estas falsataj rekte aŭ malrekte. Mi do iom hontas plendi pri tio, sed la faktoj estas obstinaj: kiam mi observas la politikan staton de Okcidento, mi vidas malaperi la verajn elekteblecojn. Oni ja daŭre voĉdonas, kaj voĉdonas libere: sed oni nur povas elekti inter pesto kaj ĥolero…
Mi ĉiam interesiĝis pri politiko, kaj mi daŭre interesiĝas pri ĝi. Sed por esti honesta, mi ne scias ĉu mi voĉdonos en la venonta Franca prezidenta elekto. Eble nur por kontraŭi ekstremdekstron.
(aŭtoro: Norb;
la originalo, en la Franca, elŝuteblas tie ĉi).
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com1tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-4285447990220208972016-03-11T16:20:00.002+01:002016-03-11T16:20:49.593+01:00Arbara Esperanto: nova dialekto de Esperanta lingvo
Kiel ĉiu esperantisto, mi jam pensis pri la elektoj de Zamenhof dum lia kreado de nia kara lingvo. Kaj, estante lingvokreisto (mi kreas la seninternacicelan Geloton), kaj amatoran interlingvistikiston (mi ŝatas kompari la IHLojn, ĉefe Esperanto, Volapuko, Okcidentalo kaj Kotavao), mi eble pli akre ankoraŭ petis al mi ol «normala» Esperantisto tiun demandon: ĉu vere la elektoj de Zamenhof estis la plej taŭgaj? Kion mi ŝanĝos, se mi povus?
Iom post iom, ekaperis miamense reformojn, kiujn mi farus, se la tuttera Esperantistaro venus ĉe mi kaj dirus:
«Ho klerulo inter la kleruloj! Ho granda posteulo de Zamenhof! Ho suno brilanta super Esperant-uj/i-o! Dio aperis en niaj revoj, kaj li malfermis niajn okulojn. Ni estis en profunda nokto, sed nun ni vidas kiel tagmeze (sed kun sunokulvitroj, ĉar tagmeze la suno brilas tro forte)! Ni nun scias ke, se la finan venkon ni ne ankoraŭ atingis, estas, kiel diras la Idistoj, pro detaloj en la gramatiko kaj vortprovizo de Esperanto. Kiel povintus ni esti tiel blindaj? Sed la blindeca epoko ĵus finiĝis, kaj nun ni petas al vi, ho moŝto el la moŝtoj, proponi al ni novajn regulojn, por ke, sekvante ilin, ni pacigos la mondon.
— Nu, jam temp' está, ŝafaro mia, respondus mi! Ĉu vi vere bezonis ke Dio mem parolu por vidi la nemalvideblaĵojn? Ĉu ve ne havas cerbon por pensi, okulojn por vidi, orelojn por aŭdi, kaj muzikon por danci? Tamen, mi estas pardonema, kaj mi scios memori ke ne ĉiu povas havi mian grandan penspovon. Trankviliĝu, mi ne punos vin. Sed malfermu finfine viajn orelojn, eltiru viajn skapolojn de kamelo, viajn vakstabulojn aŭ, por la modernuloj, viajn pergamenojn, kaj notu la reformojn de Esperanto kiuj atingigos al ĝi la mondan rekonon! Bone rigardu viajn najbarojn, memoru iliajn vizaĝojn kaj nomojn, ĉar en la estonteco ili estos en la historiaj manlibroj.»
Malfeliĉe, mi ne scias kial, tiu tago neniam alvenis, kaj mi ekdubas ke ĝi neniam alvenos. Ĉar mi fakte estas tre pardonema, mi decidis ne puni la Esperantistaron, kaj ne aldoni dividon al ĝia movado. Eĉ se ja mi povus, mi do ne eniros kape de miaj zombiaj legioj ĝis la Akademio por altrudi perforte la plibonigojn, kiujn paca provo ne sukcesis adoptigi, antaŭ ol sidi sur la mondan tronon, kie mia vera rango estas.
Anstataŭ, mi decidis proponi miajn reformojn ne kiel proponoj por ŝanĝi la fundamentan Esperanton, kiun mi daŭre uzos kaj propagandos, sed kiel persona dialekto, iomete kiel Arcaicam Esperantom (eghin apartœ shatams) sed sen la ideo krei sociolekton ke aliuloj uzu. Estos nur alia ludo kun lingvo, kiel kiam mi kreas Geloton, kaj ĝi ne havas alian celon ol la amuzo. Kiel en la enkonduko de la libro priskribante Arkaikan Esperanton, mi diru ke tiu blogaĵo indas nur por spertaj uzantoj de Esperanto, mi ne volas krei konfuzon ĉe komencantoj.
Mi ankoraŭ estas verkante ĝin. Ekzemple, mi ne ankoraŭ decidis ĉu mi aldonu predikativan kazon aŭ ne, aŭ ĉu mi aldonu nerealan kondicionalon. Ne hezitu, eĉ se ja estas nur ludo, aldoni viajn komentojn pri miaj proponoj aŭ pri proponoj ke, laŭ vi, mi faru kaj ne faris. Debato povus esti interesa, kaj eble povus plibonigi nian komprenon de Esperanto; por mi, verkante mian dialekton, mi pli bone komprenis la lingvon de Zamenhof, kaj amigis ĝin ankoraŭ pli.
Kiel en la artikolo enkondukinte la «Latino sine flexione» de Giuseppe Peano, mi iom post iom, en tiu artikolo, uzos mian dialekton. Kiam punkto estos eksplikita, ĝi tuj estos uzita. Fine, la artikolo estos skribita tute en Arbra Esperanto.
Alfabeto kaj prononco
Pri alfabeto mi nenion, aŭ kvazaŭ, ŝanĝos. Kontraŭ multaj aliaj, mi tute ne pensas ke la supersignaj literoj estas problemo: ili faciligas la prononcon kaj en la 21a jarcento, ili ne plu estas problemo en libroj kaj rete. Post 20 jaroj, Esperantistoj eĉ demandos sin kial tio estus problemo. Plie, ili estas parto de la identeco de la lingvo.
La nura ŝanĝeto, kiun mi faras estas fakte reiro. Mi scias kial la litero ĥ kvazaŭ malaperis, sed, mi pensas ke se oni permesas prononci ĝin kiel la Franca «r» (/ʁ/) plie de /x/, tio ne plu tro estos problemo. Do, en Arbara Esperanto, la vortoj kiuj origine skribiĝis kun ĥ denove skribos tiele (teĥniko, monaĥejo, ĥemio, ĥoro, …), krom kelkaj esceptoj, kiel «Ĉinio» (kiu do ne denove estos «Ĥinujo»), aŭ kiam estus la kombino «rĥ» aŭ «ĥr» («monarĥo» restos «monarko»).
Substantivoj
Kazaro
Unue, mi aldonas unu kazon. Mia sperto kun Volapuko pruvis al mi ke tute regula kazaro ne malplifaciligas la lernon de lingvo, sed samtempe faciligas ĝian uzon, kaj la frazoj estas malpli pezaj kaj longaj. Se la dativo ne ŝajnas al mi ege utila, la genitivo laŭ mi mankas en Esperanto (la argumentoj de la Uropiistoj ŝajnas ankaŭ ĝustaj); mi do aldonas ĝin kun la finaĵo -k:
Nominativo
Akuzativo
Genitivo
Ununombro
ĉevalo
ĉevalon
ĉevalok
Multenombro
ĉevaloj
ĉevalojn
ĉevalojk
Ekzemplo: «Petro havas la libron de sia fratino» estos «Petro havas la libron siak fratinok».
Samtempe, «na» estos oficialigita por marki la akuzativon proprajk nomojk; «ka» estos uzita same por genitivo (kaj do anstataŭigas plejparte «de»). Ili povas esti uzataj se iu ne volas, pro ajna kialo, uzi la kazon (Kotavao uzas tiajn vortetoj por marki la kazojn).
Ekzemplo: «Petro amas Claire-n, la fratino de Klark» estos «Petro amas na Claire, la fratino ka Klark».
Seksimo
Jen kelkaj reformoj por neŭtraligi la lingvon flanke de seksoj.
Unue, «ĝi» ne plu estos uzita nur por objektoj, sed ĝi estos uzita kvazaŭ ĉiam, kaj por ĉiu kaj ĉio. «Li» kaj «ŝi» ne estos forviŝitaj, sed oni plu uzos ilin nur kiam oni volos substreki la sekson priparolatok. Plurale, ili estos «iĝi» (ni vidos poste ke tio ne estas problemo, ĉar «iĝi» kiel maltransitiviganto malaperos), «ili» kaj «iŝi».
Ekzemplo: «Maria estas afabla, kaj ŝi estas mia amiko. Sed ŝi estas amiko kun Laŭra kaj Karlo, kaj mi ne ŝatas ilin.» estos «Maria estas afabla, kaj ĝi estas mia amiko. Sed ĝi estas amiko kun Laŭra kaj Karlo, kaj mi ne ŝatas iĝin.».
Due, la sufikso -iĉ- estos adoptita. Oni uzu ĝin kiel -in- en la fundamenta Esperanto, sed por virigi radikojn. Konsekvence, radikoj sen -iĉ- nek -in- estas ĉiam senseksaj (gramatike; la realaĵo priskribita per la vorto povas esti iĉa aŭ ina, aŭ eĉ ambaŭa).
Ekzemplo: «Li estas mia patro, kaj ŝi estas mia patrino; kune, ili estas miaj gepatroj.» estos «Ĝi estas patriĉo mik, kaj ĝi estas patrino mik; kune, iĝi estas patroj mik.» (oni ankaŭ povas uzi na «li» kaj «ŝi» anstataŭ «ĝi», na «mia(j)» anstataŭ «mik», kaj na «gepatroj» anstataŭ «patroj»).
Verboj
Transitiveco
Ĉiu verbo sen alia marko estas transitiva. Por marki, ke verbo estas netransitiva, oni aldonu la sufikson -ig- (kiu en fundamenta Esperanto markas transitivajn verbojn). La celo estas faciligi la uzadon verbojk: oni ĉiam scios ĉu oni povas aŭ ne uzi akuzativon post verbo. Kun -ig-, oni ne povas, sen -ig-, oni povas.
Ekzemplo: «La Germana armeo kapitulacis, sed tio ne pacigis Eŭropon: la malvarma milito tuj komencis» estos «La Germana armeo kapitulacigis, sed tio ne pacis Eŭropon: la malvarma milito tuj komencigis.»
En fundamenta Esperanto, ofte ebligas transitivi transitivan verbon, aŭ maltransitivi netransitivan. Tio ankaŭ eblas en Arbara Esperanto, kun aldono de prefikso ĉ(o)- (ĉ- antaŭ vokalo, ĉo- antaŭ konsonanto).
Ekzemplo: «Li sukcesis manĝigi la bebon: estiĝis granda patra fiereco» estos «Ĝi sukcesis ĉomanĝi la bebon: ĉoestigis granda patriĉa fiereco.».
Vortprovizo
Estigas en la vortprovizo ke mi faris la plej radikalan ŝanĝon. Oni sciu ke radikoj en Esperanto ne estigas neŭtraj. Kelkaj estigas verboj, aliaj substantivoj, kaj aliaj adjektivoj (eble eĉ estas adverboj). Se vi legas hazardan paĝon de vortaro kiel la PIV aŭ la ReVo, vi vidos ke la artikoloj ne ĉiam komencigas per la samaj vortspecoj, kaj tio spegulas fakte la originalan vortspecon de ĉiu radiko. Ekzemple, «manĝ'» estas verbo, «makzel'» substantivo kaj «grand'» adjektivo. Tio jam komencigis en la Universala Vortaro ka Zamenhof, kie la radikoj estigas tradukitaj aŭ per verboj, aŭ substantivoj, aŭ adjektivoj.
En Arbara Esperanto, ĉiuj radikoj estigas substantivaj. Kelkfoje, la senco povigas ŝanĝigi, plejofte kun verboj, sed ne ĉiam. Tio ankoraŭ ne tute klarigas, kaj mi esploru la aferon pli profunde.
Ekzemplo: «Tio detruiĝis per sia aŭtoro» estos «Tio estis detruigita per ĝia aŭtoro» («detruigi» kiu estigus rekta aliformo de fundamenta Esperanto «detruiĝi» signifus na «ĉoestigi destrukto»).
Tabelvortoj
EN la tabelvortoj mi aldonas unu sufikson, «ali-» kaj mi disigas la demandan sufikson (-ou), la objektan sufikson (-o), kaj la personan sufikson (-u).
Ekzemplo: «ni manĝos sur tiu tablo» estos «ni manĝos sur tio tablo».
Mi iom lacigas nun. Mi esperigas ke vi ĝojigis legante tion ĉi! Kiel mi diris antaŭe, ne hezitu komenti, mi estigas ankoraŭ laborigante sur ĝi (en la komentoj mi uzos normalan Esperanton ^^).
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com2tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-15103113721435065292016-03-11T10:37:00.003+01:002016-03-11T10:37:44.775+01:00Absurdeco kaj ribelo (Albert Camus)
«La absurdeco, kiel la metoda dubo, ĉion forpuŝis kaj lasas nin en sakstrato. Sed kiel la dubo, ĝi povas, revenante sur si, orientiĝi nova esploro […]. Mi krias ke mi kredas je nenio, kaj ke ĉio estas absurda, sed mi ne povas dubi de mia krio, kaj mi kredu almenaŭ al mia protesto. La unua kaj ununura evidentaĵo kiu al mi estas donita, ene de la absurda sperto, estas la ribelo.»
Albert Camus, L'Homme révolté (La homo ribelita)
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-17944618837441415562016-01-21T15:48:00.003+01:002016-01-21T20:01:56.474+01:00Ĉu nova naŭa planedo?
Hieraŭ, la 20an de januaro 2016, du Usonaj astronomoj, Konstantin Batygin kaj Michael E. Brown anoncis ke ili matematike pruvis la ekziston de naŭa planedo en nia sunsistemo en artikolo titolita «Evidence for a distant giant planet in the Solar System» («Pruvo de malproksima giganta planedo en la sunsistemo»)1.
Artista vido de teoria Planedo X.
Ekde 20 jaroj oni malkovris multajn korpojn (nanplanedojn, asteroidojn, ...) pli malproksimaj de la Suno ol Neptuno (nomitaj transneptunaj objektoj). Neptuno estas, ĝis nun, la plej malproksima planedo malkovrita en nia sunsistemo; sed tiu planedo estus ankaŭ pli malproksima ol Plutono (la antaŭa naŭa planedo, nun nanplanedo), kiu situas tuj post Neptuno. Plutono, kun sia elipsega orbito, situas inter 30 kaj 50 au (oni nomas la distancon Tero-Suno «Astronomia unuo», malongigita per «au») for la Suno. Neptuno estas kvazaŭ ĉiam je 30 au de la Suno.
Sed la sunsistemo ne havas sian limon kun Plutono2. Ege malpli proksime, inter 100 kaj 1000 au for la Suno, astronomoj observis 6 «familiojn» de stelaj korpoj. Esplorante iliajn orbitojn, ili rimarkis ke ili respondis al skemo, kiu supozus la ekziston de alia granda korpo apude kiu, pro la gravita forto, disturbas iliajn orbitojn. Tiu nekonata objekto por havi tian efekton estu tiel granda, ke ĝi nur povus esti planedo. Estas kvazaŭ se oni observas de fore ŝafojn, kaj ke ili ekmovas ĉiujn same. Oni logike pensas ke estas hundo, kiu kondukas ilin, eĉ se oni neniam vidas ĝin.
Tiu naŭa planedo estus dekoble pli peza ol la Tero, kaj situus ĉirkaŭ 600 au for la Suno, do 20 oble pli malproksime ol Neptuno. Ĝis nun, ĝi estas nur teoria planedo, ĉar neniu vidis ĝin. Oni imagu ke, eĉ se ĝi estas relative granda, ĝi estas ege malproksima. Tamen, vi diros, la steloj estas ankoraŭ pli malproksimaj, kaj oni povas vidi ilin facile, kaj kelkaj eĉ nurokule. Mi respondos ke vi pravas, sed ke tiu planedo ne estus nur malproksima; ĝi estus ankaŭ ege malhela: ĝi ricevus sian lumon nur de la Suno; dum la steloj brilas memstare (kaj ili ankaŭ estas ege pli grandaj ol tiu planedo).
Estis alia simila okazo en la historio de astronomio. En 1846, post provoj de aliaj astronomoj, la Franca Urbain Le Verrier kalkulis la pozicion de oka planedo, teoria, de la sunsistemo; kelkaj semajnoj poste, lia Germana amiko, Johann Gottfried Galle, malkovris Neptunon kvazaŭ ekzakte kie Le Verrier pensis ke ĝi estis. Se tiu naŭa planedo ekzistus, estus do la dua planedo malkovrita unue matematike.
Trankviliĝu, mi ankaŭ komprenas nenion je tiuj ekvacioj.
Sed malsimile ol Neptuno, oni ne scias ekzakte kie tiu planedo estus. Kaj la loko, kie oni pensas ke ĝi estas, estas ankaŭ ege granda; estas kiel serĉi nadlon en garbo. Tamen, multaj estas la astronomoj kiuj nun serĉos tiun planedon pere de la grandegaj teleskopoj, kiujn oni konstruis. Eble bezonos monatojn, sed se tiu planedo ekzistus, oni (ili ^^) trovos ĝin, kaj, laŭ mia nesperta opinio, ankoraŭ en 2016. Mi uzas us-verbojn, ĉar eĉ se la ekzisto de tiu planedo estas kredinda, ĝi tute ne estas certa3.
Nu, se ĝi ekzistus, ĝi estus riĉa je informoj pri la naskiĝo de nia sunsistemo. Oni ne bone scias, kiel ĝi naskiĝis; sed laŭ la nunaj teorioj, ne estus sufiĉe da materio tiel fore de la Suno por ke tiel granda planedo naskiĝus, antaŭ 4,5 miliardoj da jaroj. Oni do pensas ke ĝi naskiĝis pli proksime, inter la gigantaj planedoj kiel Jupitero, kaj ke ĝi estis forpuŝita en la profundan spacon.
Oni malkovris dum la lastaj jaroj multaj ekzoplanedoj (aŭ ekstersunsitemaj planedoj). Ili ĉefe estas pli grandaj ol la Tero, sed malpli grandaj ol Neptuno (kiu estas 17 oble pli peza ol la Tero; Jupitero, la plej peza, estas 318 oble pli peza); kaj tio estus ekzakte la dimensio de tiu naŭa planedo: ĝi estus mezgranda planedo. Oni ne scias ĉu tiuj planedoj estas grandaj Teroj (t.e. grandaj rokaj planedoj) aŭ malgrandaj Neptunoj (t.e. malgrandaj gazaj planedoj). La forpuŝo eksplikus kial tia planedo ŝajnas manki en nia sunsistemo; kaj eble oni povus havi pli da informoj pri tiuj mezgrandaj ekzoplanedoj esplorante «nian» mezgrandan planedon.
Nuntempe astronomio multe progresas, kampe de la fora universo kaj ankaŭ kampe de nia bona sunsistemo. Kiam oni vidas tiun tipon de novaĵoj, oni bone vidas ke fakte, nia scienco estas ankoraŭ je la komenco de sia vojo. Kien kondukas ĝi?
Mi verkis tiun artikolon ĉefe dank' al la intervjuo de la Franca astronomo François Forjet ĉe la radio France Info, kiun vi povas aŭskulti tie ĉi; mi ankaŭ uzis informojn el la Esperanta, la Franca kaj la Angla Vikipedioj.
Fonto de la bildoj: la unua el Wikimedia; la dua el la artikolo de K. Batygin kaj M.E. Brown.
1: Konstantin Batygin kaj Michael E. Brown, «Evidence for a distant giant planet in the Solar System», The Astronomical Journal 151/2 (20/01/2016), 12 p. (DOI 10.3847/0004-6256/151/2/22, legu rete).
2: La limo estas la (teoria) Oorta nubo, kiu situus je minimume 20 000 aŭ 30 000 au (kaj eble maksimume 100 000 au). Do eble estas ankoraŭ deko da planedoj...
3: En la artikolo mem, la aŭtoroj kalkulas ke la stranga konduto de la objektoj eblas; sed la probableco estas nur de 0,007%.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-87762910744209461482015-12-22T19:18:00.000+01:002015-12-23T15:05:03.065+01:00Kristnaska fabelo
Mi estas abonata al Franca protestanta semajna ĵurnalo, Réforme (reforme.net). En la numero de la 17a de decembro, mi legis belan kristnaskan fabelon, probable verkita de Nadine Mignot (estas ŝia nomo, kiun oni povas legi sub la fabelo). Mi esperas ke vi ĝuos ĝin tiom ol mi, kristano aŭ ne.
Ijobeto, la paŝtisto
Ja, ĉiu konas la historion de Ijob. Sed tiu ĉi historio estas tiu de lia fora posteulo: Ijobeto.
Ijobeto estis paŝtisto. Li havis simplan vivon, sen io, kio povus malsimiligi tagon de alia. Tamen, tiunokte, okazis ion mirinda. Novaĵo cirkulis el vilaĝo al vilaĝo. Ĉiu ĝin rakontis al sia najbaro, kaj jen ĝi alvenis al la oreloj de Ijobeto: Savanto naskiĝis en stalo, en Bet-Leĥem. Estis sufiĉe por emociiĝi. Savanto por Izraelo! Stelo eĉ estus aperinta ĉiele por signali lian alvenon. Kiel multaj aliaj paŝtistoj, Ijobeto foriris al Bet-Leĥem por esti atestanto de tiu miraklo. Li tute ne sciis kiel eta knabo povus liberigi ilin de la Roma okupacianto, sed li estis ekscitita je la ideo ekfari tian vojaĝon. Kaj tute ne eblus alveni la manojn malplenaj! Li multe fieris ĉar li fabrikis donacojn por la novnaskita knabo.
Unue, li tajlis bastonon. Ĉiu paŝtisto havis bastonon. Kaj Ijobeto ne dubis, ke tiu knabo estos iam paŝtisto. La reĝo David mem estis tia! Ijobeto do skulptis zorgege solidan bastonon kaj poluris ĝin la plej bone, ol li povis.
Li ankaŭ fabrikis sandalojn kun la plej bela ledo el siaj brutoj. Ili sendube estos utilaj al la knabo.
Kun la lano de siaj ŝafoj, li teksis grandan mantelon, kiu povis rezisti al ĉiuj tempestoj. Ijobeto multe fieris pri siaj tri donacoj ĉar li metis multon el si mem en sia laboro. Kaj li paŝis senpaciencege, al sia celo.
Sur sia vojo, li ekvidis maljunulon, kiu kolektis lignon. La tasko ŝajnis ege peniga al la maljuna viro.
«Ĉu vi volas, ke mi helpas vin?, demandis Ijobeto.
— Dankon, diris la maljuna viro, sed ne vere estas helpo, kiun mi bezonas. Bonaj ŝuoj por protekti miajn kompatindajn piedojn estus pli bonvenaj. La vojo ŝajnus al mi pli dolĉa!»
Ijobeto rimarkis la senhaŭtigitajn piedojn de la malfeliĉulo. Li pripensis iomete. «Mi ja povus doni al tiu homo la sandalojn, kiujn mi fabrikis por la knabo, kiu estas iom tro maljuna por havi uzon de ili. Tiu malfeliĉulo ja havus ĝin.» Ijobeto donis al li la sandalojn, kaj li daŭrigis sian vojon pensante, ke restis du donacoj por la knabo.
Dum li laŭis tumultan riveron, kriegoj intermiksiĝis al la tumultoj de la akvoj. Knabo estis dronanta kaj batalis kontraŭ la ondoj de la rivero. Ijobeto proksimiĝis de la bordo kaj etendis sian bastonon al la knabo. Tiu ĉi kaptis ĝin kaj, kun la helpo de Ijobeto, sukcesis atingi la bordon. La knabo estis savita. Malfeliĉe, kiam la etulo atingis la bordon de la rivero, la bastono falis en la riveron kaj estis forportita de la fluo. Ijobeto sentis ĉagreneton maltrankviligis sian ĝojon. Sed li konsoliĝis rapide vidante la knabon forkuri siahejmen kaj li diris sin: «Bone! Domaĝe por la bastono, sed mi ankoraŭ havas belan mantelon por oferdoni al la knabo de Bet-Leĥem».
Kaj li daŭrigis sian vojon premante kontraŭ si la grandvaloran mantelon.
Ijobeto proksimiĝis de la urbo, kaj trairis malhelajn stratetojn. Tuje aperis antaŭ li timiga viro. Li kunportis tranĉilon kaj diris al Ijobeto: «Se vi volas iri plue, vi pagu.
— Sed mi havas nenion, diris Ijobeto. Mi ne havas monon ĉar la paŝtistoj estas malriĉaj!
— Ĉu, respondis la alia ridaĉante? Kaj kio estas tio?»
Li indikis per sia tranĉilo la mantelon, ke Ijobeto premis kun ĉiuj siaj fortoj kontraŭ si. Ijobeto komprenis ke senutilus diskuti. Se li volus pluiri, li donu sian plej belan donacon. Bedaŭrante, li faris tiele kaj daŭrigis triste.
Kiam li alvenis antaŭ la stalo kie dormis la knabeto, li sentiĝis ege malĝoja. La fierecon, kiun li sentis komence de sia vojaĝo, anstataŭis granda ĉagreno. Li metis ĉiun sian amon en la kreado de la tri donacoj, kaj nun, nenio pluestis. Li staris antaŭ la knabo sen io por oferdoni al li.
La manoj malfermitaj, li proksimiĝis de la knabo, kiu dormis. Emanis de li dolĉa heleco kaj nekonata varmeco. Ijobeto fermis siajn okulojn kaj lasis la kvieto de la momento penetri lin. Tiu kvieto kaj silento forgesigi al li lian elreviĝon.
Tiam, li aŭdis voĉon, kiu venis el la profundo de lia koro kaj kiu diris: «Kio do ĉagrenas vin tiele, Ijobeto?».
Ijobeto forglutante siajn larmojn, respondis: «Sinjoro, mi ne plu havas ion por oferdoni al vi. Ĉion, kion mi havas farita por vi, mi ne plu havas, miaj manoj estas malplenaj antaŭ vi.»
Ijobeto akre sentis la ĉagrenecon, kiu estas kiam oni nenion havas. Li ne povis montri tion, kion li kapablis fari. Ĉio lia laboro forviŝiĝis dum li estis havinta tiom da plezuro kaj fiereco en la perspektivo oferdoni.
«Ĉu vi vere kredas, ke vi havas nenion por oferdoni al mi, Ijobeto?»
La demando metis lin antaŭ li mem, tia, kia li estis.
La voĉo daŭrigis: «Ĉu vi ne ŝuigis min kiam mi estis senŝua? Ĉu vi ne detiris min el la akvo, kiam mi estis drononta? Ĉu vi ne kapablis malteni tion, kio al vi ŝajnis la plej altvalora por iri al mi?
Agante tiel, vi savis vian vivon. Vi iĝis riĉa. Malposedante tiujn havaĵojn, kiuj ŝajnis al vi nemalhaveblaj, vi ekhavis riĉecon ege pli granda! Vi ekhavis vin mem kaj vi kuraĝis iri antaŭ mi tiel, kiel vi estas. Kaj tiel, kiel vi estas, mi benas vin. Tiu ĉi riĉeco, neniu povos forpreni ĝin de vi. Vi elektis la plej bonan, vi elektis la Vivon!»
Ijobeto malfermis la okulojn. Li vidis la knabeton kuŝita en la pajlo, heleca kaj paca. Li sentis forton alsupri en li. Liaj okuloj malfermiĝis sur tiu ĉi vojaĝo, kiu havis celon ege malsimila de tiu, kiun li imagis. Revenis en lia memoro la rideto de la maljunulo vidita sur lia vojo. Li revidis la knabon tirita de la rivero kuri ĝoje siahejmen. Li diris sin ankaŭ ke la vivo estas la havaĵo la plej grava kaj ke estas graca senlima konservi ĝin.
Finfine, li estas la gajnanto en sia vojaĝo. Li estis invadata de vastega dankemo.
Kiam li paŝis hejmen, li sentis ke nenio plu estos kiel antaŭe. Li estis transformita. Li ĵus faris renkontiĝon. Renkontiĝo kiu ŝanĝos lia vivo. Renkontiĝo kiu estas la Vivo. Li renkontis sian Savanton.
Kun sia koro ĝoja, Ijobeto rigardis la vojon, kiu estis antaŭ li. Li ekpaŝis kun memfido kiel se li havis piede novajn sandalojn. Li varmis tiel, kiel se ĝi estis ĉirkaŭkovrita de granda mantelo. Kaj li havis por depremiĝi solidan subtenon, pli bona ol la plej bonaj paŝtistaj bastonoj.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-36813892459798785712015-08-24T16:13:00.002+02:002015-08-24T16:13:49.141+02:00Malfideleco — Pri la reca piratiĝo de Ashley Madison
Estas per Esperanto, ke mi unue vidis la novaĵon. Sur Twitter, mi legis tiun papaĵon:
Erreur dans l'article : "malfideleco" = infidélité en espéranto, et non en espagnol. https://t.co/6Lqejg1xoR
— Mass Appeal Army 35 (@marsu35) 24 Août 2015
(Traduko: Eraro en la artikolo: "malfideleco" = perfido en Esperanto, kaj ne en la Hispana.)
Memkompreneble, mi volis scii pli pri tiu «malfideleco». Kaj mi malkovris tion: la retpaĝaro Ashley Madison, eksteredzeca renkontiĝa retpaĝaro, estis piratita kaj la nomoj de milionoj da uzantoj estis rete publikigitaj. Hispana firmao kreis kun la datumoj mapon, kiu montras kie hominoj estas pli multnombraj (ĉie la viroj estas ege pli multnombraj, sed kelkloke estas pli ol 25% da hominoj), kaj nomis ĝin «Malfideleco». Jen kiel mi, dank’ al Esperanto, lernis la novaĵon, kiu ne plu estis tiele nova kaj jam estis publikigita antaŭ 6 tagoj.
Mia unua reago estis, mi pensas samkiel multaj gehomoj, ke la puno alvenis sur la kulpuloj. Gehomoj perfidis, kaj iliaj geedzoj (aŭ geamantoj aŭ gevivkunuloj) rajtas scii tion. Se ili ne volas ke ĉiu scias ke ili perfidis, ili ne estu perfidintaj. Kiel ofte, la unua reago estas pli/mapli ĝusta, sed ege malkompleta kaj troa.
Ashley Madison reagis dirante:
Tiu okazo ne estas «hacktivism» (politika agado pere de la pirataj rimedoj NDLT), estas krima ago […]. La krimulo aŭ krimuloj partoprenintaj en tiuj agoj memproklamis sin kiel moralaj juĝoj, ĵurianoj kaj ekzekutistoj, kaj serĉas truddevigi siajn proprajn konceptojn de la virto al la tuto de la socio. (Anglalingva fonto)
Legante tion, mi sciis ke ili ja tuŝas gravan punkton. Mi ne estas konservativulo, kiu rifuzas ĉion, kio ne estas tradicia familio kaj seksumado. Eĉ se persone mi ne ŝatas, ekzemple, «interŝanĝismo» (mi ne certas, ĉu la vorto estas ĝusta, sed mi intencas elvoki la interŝanĝon de geparuloj, tradukebla per swinging, échangisme, scambismo, trao đổi quyền ân ái tạm thời, …), mi socie akceptas ĝin; se gehomoj volas, inter konsentaj plenkreskuloj, seksumi alie ol mi, kiu estas mi por juĝi? Neniu. Ĉiu rajtas vivi sian vivon kiel li volas. Do, eĉ se mi certas ke perfido estas malbona, kiu estas mi por juĝi la perfiduloj? Neniu, ankoraŭ.
Mi ankaŭ scias ke, eĉ se miaj etikaj ideoj povus esti akceptitaj nereligie, ili tamen fondiĝas sur mia kristana kredo. Mi kredas ke Dio kreis nin por vivi pare, kaj ke estas edza devo esti honesta kun la alia parano. Sed tio valoras nur por tiuj, kiuj akceptas Jesuon kiel sia savanto; mi ne trudu la aliajn pensi kaj agi kiel mi.
La unuaj vortoj ankaŭ pensigis min. «La krimulo». Eĉ se Ashley Madison estas malmorala firmao, kaj ke kelkaj el iliaj servoj estas ankaŭ kvazaŭ kontraŭleĝaj (ekzemple, establishedmen.com interligas virojn riĉajn kun malriĉaj studentinoj; la unuaj pagas la studadojn de la duaj kontraŭ iliaj «servoj»: tio estas prostituado; ankaŭ ĉar oni scias ke Ashley Madison mensogas ofte, ekzemple kreante falsajn inajn kontojn), la piratoj ŝtelis. Ili ja estas ŝtelistoj kaj krimuloj. La Kantisto en mi kantas kontraŭ tio. Mi kutimas ne aŭskulti mian internan Kantiston, sed mi ne povas ne aŭdi lin. Probable, la piratoj volis nur monon, kaj se ili estus pagitaj, neniu el ni aŭdus pri tio; ili tute ne estas herooj. Kun la nomoj, ili publikigis ankaŭ personajn informojn, kiel seksa orientiĝo, telefonaj kaj bankaj numeroj.
Plie, mi vivas en okcidenta Eŭropo. Homo, kiu perfidis, riskas divorcon. Sed mi legis en iu artikolo ke estas dudeko da retadresoj en .sa: Sauda Arabio. En tiu lando, geperfiduloj riskas vipobatojn. Ĉu mia morala komforto de okcidenta liberulo valoras fizikan suferon, kaj eĉ eble morton, de aliaj gehomoj? Sauda Arabio ne estas la nura lando, en kiu la membroj de Ashley Madison havos problemojn tiuspecajn.
Tamen. Eĉ se mi kondamnu la metodon, eĉ se mi bedaŭras la konsekvencojn por la personoj, ĉefe ekster Okcidento sed ne nur, mi ne povas kontraŭdiri min. En Okcidento almenaŭ, estas nur elreviĝo, kaj reiro en la veran mondon. Oni ne povas, mi pensas, konfuzi interŝanĝismon kaj perfidon. En interŝanĝismo, ĉiu scias, kion li faras, kaj uzas libervole sian liberecon. Perfido estas ankaŭ privata afero, sed la edzo perfidita ne partoprenas libervole. Perfido detruas familiojn, amojn kaj vivojn. Neniu rajtas fari tion al sia edzo. Eraro ja eblas, mi ne kondamnas la perfidulojn, sed mi kondamnas perfidon. Oni rajtas erari, sed oni akceptu la konsekvencojn. Se estas eraro, kaj nur tio, ofte eblas sincera pardonpeto kaj sincera pardono. Mi deziras tion al ĉiu, kies nomo aperis en tiu listo.
La publikigo de la nomoj de la perfiduloj ne estas ĝojiga afero. Estas milionoj da privataj aferoj, pri kiuj juĝi mi ne rajtas. Tamen, estas socia afero en tiu piratiĝo: mi esperas ke Ashley Madison mortos, kaj ke samspecaj retpaĝaroj ne facile postvivos. Mi scias, ke perfido ne malaperos kun Ashley Madison, ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos. Ashley Madison fakte ne vendas nur eksteredzajn renkontiĝojn. Ĝi vendis ĉefe sekreton kaj do moralan iluzion.
Mi eksplikos tiun ideon (sekreto = nemoraleco) citante du filozofoj. Unue, mi citos Jean-Paul Sartre, laŭ kiu moraleco estas ligita al honto, kiu estas ligita al publikeco (Vd. L’Être et le néant). Se mi pensas agi sekrete, mi ne vidas min agi, do mi ne sentas la honton. Li bildigas tion per rakonto: se mi observas hominon senvestigante en ĉambro per serurtruo, mi ne sentas ke mi malbone agas, ĉar mia menso estas plene okupita per la spektaklo. Sed se mi kredas, ke iu rigardas min fari tion, ekzemple ĉar mi aŭdas la plankon grinci, mi tuj hontigas, kaj la malboneco de mia konduto frapas min. Estas kiam iu rigardas min, ke mi povas vidi min kiel objekto, kaj la alia kiel subjekto.
Platono ankaŭ bildigis tion, en la historio de la ringo de Gugeso (Γύγης; estas fakte praulo de Gugeso, «τῷ Γύγου τοῦ Λυδοῦ προγόνῳ»). Kontraŭulo de Sokrato rakontas la historion de paŝtisto, kiu trovis ringon kiu havas la potencon malvidebligi tiun, kiu surmetas ĝin (jes, kiel la Ringo unika de Tolkien). La paŝtisto povas fari ĉion, kion li volas: li amoras kun la reĝino kaj mortigas la reĝon, antaŭ ol preni la kronon. Li ne povas esti juĝita, ĉar neniu povas vidi lin krimi! Ĉiu trovante tiun ringon farus same, lasante for ĉia moralo. Sokrato kontraŭdiras tion malfacile, studante la moralon ne individunivele, sed civitonivele. Jen la konkludo: la individuoj, kiuj povas agi sen la juĝo de la aliaj ne plu agas morale, il ne konscias agi malmorale aŭ morale, ili agas nemorale.
Laŭ mi, Glaukon (Γλαύκων, frato de Plato kaj la kontraŭulo de Sokrato kiu rakontas la historion) kaj Sartre pravas. Mi aldonos, kontraŭ Sartre, ke nur tiuj, kiuj kredas je Dio, kiu vidas ilin, sekrete agas morale ĉar, laŭ ili, iu ĉiam rigardas ilin. Por ili, nenio do estas sekreta. Por tiuj, kiuj ne kredas, la sekreto egalvaloras al forigo de la moralo; nur kutimo — habitus dirus Tomas de Akvino (Summa Theologica, Ia-IIae, qu. 55, art. 1) — permesas al aliaj agi bone sole. Estas do tio, kio estas vendata de Ashley Madison: la iluzio, ke perfido ne estas malbona, kaj ke do, la konsekvencoj ne estos gravaj. Sed estas nur iluzio, kiel la uloj, kies nomoj estas publikigitaj nun scias: perfekta sekreto ne ekzistas, kaj la konsekvencoj povas esti grandegaj. Estas do iluzio kontraŭ kiu ni ĉiuj, kredantoj aŭ ne, batalu, por la sano de la eblaj perfiduloj kaj iliaj familioj, ĉar ne ĉiu estas mem kredanto aŭ havas fortan habitus. Tie estas la «krimo» de Ashley Madison, kaj la logotipo de la retpaĝaro, homino kun ringo sur sia ringofingro kaj montrofingro antaŭ siaj lipoj, pruvas ke ĝiaj kreistoj bone sciis tion.
Ni do ĉiuj ĝoju pro la morto de Ashley Madison, kaj esperi ke tiaspecaj retpaĝaroj ne bone funkcios estontece.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-53584902749211844332015-07-22T12:06:00.001+02:002015-07-22T12:08:24.007+02:00Plutono
Klaku sur la bildo por vidi ĝin grandskale.
Fonto: http://explosm.net/comics/3989/
Plutono tute ne estas planedo.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-41325746352940817392015-07-07T15:06:00.000+02:002015-07-08T09:21:08.668+02:00Edzino de Lot (Femme de Loth, H.-F. Thiéfaine, 1984)
El miaj plej ŝatataj poetoj/kantistoj, estas la Franclingva kantisto Hubert-Félix Thiéfaine. Unu el miaj unuaj tradukprovoj en Esperanton estas kanto de li, Annihilation (Detruo), kiun mi publikigis en la forumoj de Lernu! (sed ne memoras ekzakte kie).
Liaj tekstoj estas tre malfacile tradukeblaj, ĉar li multege ludas kun la vortoj. Ne por ŝerci, eĉ se liaj tekstoj estas kelkfoje amuzaj, sed por doni al ili plurajn sencojn. Plie, li uzadas metaforojn. Li estas ankaŭ malfacile tradukebla tutsimple ĉar, eĉ en la Franca, oni ne ĉiam scias ekzakte kion diras li! Li pli serĉas disdoni bildojn ol sencojn. Ankoraŭ plie, li ne ludas nur kun la vortoj, li ludas ankaŭ kun la lingvo, kaj uzadas slangon. Por tiuj kiuj scipovas la Francan, kiel traduki:
Doucement les filles faut pas flipper
La bidoche est faite pour saigner !
(Dies olé sparadrap Joey)? Se mi nur diras:
Mallaŭte knabinoj ne timu
La karno estas farita por sangadi!
mi perdas preskaŭ plene la forton de tiuj du versoj.
Sed ofte, la potenco de liaj versoj estas laŭ mi pli internaciaj, kiel kiam li parolas pri tiuj (en Les dingues et les paumés) kiuj serĉas «alkroĉi rigardon al iliaj okulŝminko» («essayant d’accrocher un regard à leur khôl»). Ja «khôl»-n (nigra ŝminkaĵo por la okuloj) mi ne scias kiel traduki, sed estas pli vortara problemo ol traduka. Sed la bildo! Kia bildo! La ŝminkaĵo estas kiel tabulo «alfiksi animon tie ĉi»…
Li ankaŭ estas internacia per sia kulturo. Li skribas citante. Li prenas vortojn, frazojn, temojn, … ĉe la poetoj, verkistoj kaj filmistoj kiujn li ŝatas, kaj li remiksas ĉion en novan formon, kun nova senco, sed portante ankoraŭ fone iliajn originalajn sencojn. Estas granda poeta tradicio, kiun oni povus nomi «cento». Kaj li ne havas nur Francan kulturon, li ankaŭ citas Germanoj, Britoj, Usonanoj, Rusoj, … Se vi scipovas la Francan, aŭskultu tiun unuhoran prelegon: «“Ŝakristo de anamnezoj”: ĉirkaŭ la poezia projekto de Hubert-Félix Thiéfaine» de la Prino Françoise Salvan-Renucci: ŝi bone eksplikas tion.
Muzike (ĉar se mi vidas lin ĉefe kiel poeto, li ankaŭ estas kantisto), li havis dum lia granda kariero (lian unuan albumon publikigis li en 1978) plurajn stilojn, sed preskaŭ ĉiam estas roko. Mi iam parolos tie ĉi pri lia kariero kaj pri ĉiuj liaj albumoj. Sed hodiaŭ, mi volas nur prezenti al vi provon de traduko de unu el liaj kantoj, publikigita en la albumo «Alambic/Sortie-sud» je 1984. Estas la plej nigra el liaj albumoj, ege inspirita de la «Coldwave» muzik-stilo. Se vi ne timas nigrecon, daŭrigu…
Jen la Franca teksto de la kanto, kiun mi tradukos ĵus poste:
Femme de Loth
J’écoute siffler le vent à 11500 mètres
Pendant que ma voisine clignote sur mon vu-mètre
Et j’imagine son cri, ses crimes et ses dentelles,
Et j’imagine son cri…
Moi qui m’croyais gazé v’là que j’déconne pour elle !
Météo-sex-appeal, en matant la dérive
Du Sèvres-Babylone correspondance Ninive
Et je change à Sodome, à Gomorrhe j’ouvre un pack
Avant de me tirer de c’putain d’Eden-Park !
Ne te retourne pas,
Ne te retroune pas.
J’ai ma bombe à étrons et j’ai mes droits de l’homme,
Et j’ai ma panoplie de pantin déglingué.
Et j’ai ces voix débiles qui m’gueulent dans l’hygiaphone :
« Ne vous retournez pas, la facture est salée ! »
Ne te retourne pas, lady…
Prends tes distances…
La terre joue au bingo sa crise d’adolescence,
La terre joue au bingo sa crise d’adolescence !
Nous sommes les naufragés dans cet avion-taxi
Avec nos yeux perdus vers d’autres galaxies.
Nous rêvons d’ascenseurs au bout d’un arc-en-ciel
Où nos cerveaux malades sortiraient du sommeil.
Ne te retourne pas…
Jen nun la iom laŭlitera tradukprovo, ne hezitu kritiki ĝin se vi scipovas la Francan:
Edzino de Lot
Mi aŭskultas la venton sibli je 11500 metroj
Dum mia najbarino blinkas sur mia vu-metro1
Kaj mi imagas ŝian krion, ŝiajn krimojn kaj ŝiajn puntaĵojn,
Kaj mi imagas ŝian krion…
Mi kiu kredis ke mi estas gasita jen mi misas por ŝi!
Meteo-sex-appeal rigardante la direktalon2
De la Sèvres-Babilono, korespondo ĉe Ninivo
Kaj mi ŝanĝas ĉe Sodomo, ĉe Gomoro mi malfermas aron3
Antaŭ ol foriri el tiu feka Eden-Park!
Ne returniĝu vi,
Ne returniĝu vi.
Mi havas mian bombon je fekaĵoj4 kaj mi havas miajn homajn rajtojn,
Kaj mi havas mian panoplion de tirpajaco rompita.
Kaj mi havas tiun stultajn voĉojn, kiuj al mi krias en la Hygiaphone5:
«Ne returniĝu vi la fakturo estas multekosta6!»
Ne returniĝu vi, lady…
Prenu viajn distancojn…
La tero ludas binge, sian adoleskan krizon,
La tero ludas binge, sian adoleskan krizon!
Ni estas la ŝiprompiĝuloj en tiu aviadil-taksio,
Kun niaj okuloj perditaj kontraŭ aliaj galaksioj.
Ni revas pri liftoj fine de ĉielarko
Kie niaj malsanaj cerboj eksteriĝus el dormo!
Ne returniĝu vi…
Kaj jen, provo ankoraŭ pli malfacila, kantebla versio en Esperanto:
Edzino de Lot
Mi aŭskultas la venton, sibli avialte,
Dum mia najbarin’ blinkas miavide.
Mi imagas ŝiajn krion, krimojn kaj puntaĵojn.
Mi imagas ŝian krion…
Mi ŝajnis vakcinan jen mi fuŝas por ŝi!
Meteo-sex-appeal, vaston rigardante,
De la Sèvres-Babilon’, halto ĉe Ninivo.
Mi ŝanĝas ĉe Sodom’, ĉe Gomor’ mi drinkas,
Antaŭ ol iri for la fekan Eden park!
Ne returniĝu vi,
Ne returniĝu vi!
Kun mia neŭtralbomb’, kaj la homaj rajtoj
Mi havas panoplion de rompita pup’,
Kaj la ŝtultaj voĉoj, krias trans la vitro:
«Ne returniĝu vi aŭ pretiĝu salti!»
Ne returniĝu vi, lady…
Kaj foriru…
La ter’ ludas binge, la pubertan krizon,
La ter’ ludas binge, la pubertan krizon!
Ŝiprompiĝuloj, en aviadil-taksi’
Kun okuloj perditaj ĉe alia galaksi’
Ni revas pri liftoj, fine de ĉielark’
Kie niaj cerbaĉoj forirus dormon!
Ne returniĝu vi…
Vi eble rimarkis ke, en la Franca teksto, estas ĉiam aleksandroj. Mi provis konservi tion, sed kelkfoje la hemistikoj ne estas ekzakte kie, ili estu normale. Mi ne pretendas esti poeto, estas nur provo de diletantulo.
Vi povas nun ludi iom serĉante kiam kaj kial mi malproksimigis mian tekston de la originala. Kaj vi povas kritiki kaj proponi pli bonajn tradukojn!
1: vu-metro estas ilo montrante gradon de aŭdeblan signalon. Vd. nacilingvajn artikolojn de Vikipedio. Sed vu (por la Angla «volume unit») en la Franca estas ankaŭ «vu», el la verbo «voir», kiu signifas «vidi».
2: La Franca vorto «dérive» signifas direktalon, direktilon kaj drivon. Kontraŭaj sencoj…
3: Aro da biero, probable (pack [de bière]).
4: Franca vortludo inter «bombe à étrons» kaj «bombe à neutrons» (bombo je fekaĵoj kaj bombo je neŭtronoj). La timo de la Bombo, kun majuskla b, estas ofta temo ĉe li (ni estas en 1984…).
5: Mi ne scias ekzakte kiel traduki «hygiaphone». Kelkfoje bildoj valoras pli ol tekstoj, do jen ligilo al blido de «hygiaphone»-oj.
6: Netradukebla vortludo. En la Biblio, la edzino de Lot estis aliformiĝita en sala statuo. Kaj en la Franca, diri ke la fakturo estas sala, estas ke la fakturo estas multejosta.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com4tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-4814562085450228272015-07-01T12:03:00.001+02:002015-07-08T09:24:35.287+02:00#όχι !!Kelkaj pensoj pri la daŭrigo de la Greka krizo kaj ĝia estonteco
Finfine, hieraŭ, Grekio ne pagis sian ŝuldon al la IMF. Ĉie en la amasinformiloj, oni diris al ni, ke tio ege gravas, kaj ke la konsekvencoj estus neimageblaj se, antaŭ la 30a de junio, Grekio ne trovus akordon kun la «institucioj» (nova nomo de la «Troikao»). Estus la fino de la eŭro, la fino de la Eŭropa Unio, la fino de la prospero (hmmm…), unuvorte: la fino de la mondo.
Sed hodiaŭ, ni estas la 1a de julio. La posta tago. Grekio ne pagis. Kaj nenio ŝanĝiĝis… krom la dato de la fino de la mondo: nun estas la 20a de julio.
Ja la ŝuldoj repagotaj tiudate estas pli grandaj (6,9 miliardoj da eŭroj kontraŭ 1,5) kaj pli gravaj (estas ankaŭ pruntistoj neŝtataj tiufoje). Nun, la nepago nur malebligas la prunton de mono de tiu institucio, prunto jam neebla pro manko de konsento.
Sed tiu anekdoto bildigas ion: oni serĉas timigi nin. Se vere tio estis tiom danĝera, la «institucioj» eble serĉus konsenton. Sed ĉio estas farita de ili por ke akordo ne estus trovita. Ĉio estas farita, por ke Tsipras kaj maldekstrema registaro (la nura en EU!) fiaskas. Ĉio estas farita por pruvi la Thatcher-an frapfrazon: «There Is No Alternative» (TINA), ne ekzistas alternativo.
Ne ekzistas alternativo al la buĝeta rigoro. Ne ekzistas alternativo al la povo de la financo sur la ŝtatoj. Ne ekzistas alternativo al la maldemokratia registaro de EU. Ne estas alternativo al la «ordoliberalismo». Kiel la «Borgoj» en la televidserio «Star Trek», punante Grekion la EUa registaro krias al ni ĉiuj, simplaj civitanoj de ĝi, ke «rezisto estas vana».
Ja estas Grekio, kiu ŝuldiĝis, kaj ja estas normala pagi siajn ŝuldojn («qui paie ses dettes s’enrichit», kiu repagas siajn ŝuldojn pliriĉiĝas, kiel oni diras en la Franca; oni havas 21 proverboj pri ŝuldoj en Esperanto). Sed la aliaj membroj de la eŭro-zono konis la staton de Grekio kiam ili akceptis ĝin en ĝi. Kaj la aliaj ŝtatoj, inter ili ĉefe Germanio, pliriĉiĝis dank’ al tiu stato. Ne estas la unua fojo ke ŝtato ne povas repagi siajn ŝuldojn. Kiam Grekio pruntis monon al Germanio, Grekio bonvolis forigi la ŝuldon, en 1953 (vidu Vikipedian artikolon en la Angla). Estas racia ago: oni ne mortigu la kokinon kun oraj ovoj, kiel oni diras en la Franca: se vi mortigas ĝin, anstataŭ havi — aŭ rehavi — iom da mono, vi nenion plu havos.
Tsipras proponis reformojn por resanigi la Grekian ekonomion. Li proponis solvojn. Nun, Grekio havas maldeficiton! (Estis la kazo antaŭ la povopreno de Tsipras, sed li nek ŝanĝis nek proponis ŝanĝi tiun fakton.) Ĝi enspezas pli da mono ol ĝi elspezas! Kiun reformon por malplialtigi siajn elspezojn bezonas ĝi? Ĝi nur bezonas tempon por pagi. Tio la EUa registaro bone scias.
Jen la vera kialo de la nuna stato de Grekio: konservi la povon de la financo, kaj ne repreni la vojon al demokratio kiun okcidenta Eŭropo sekvis (demokratio ĉiam estas vojo, celo; ĝi neniam realiĝas).
Se tio ne estas klasa batalo, ĝi ege similas.
La Grekoj voĉdonos, do, dimanĉe. Ne estas por aŭ kontraŭ Eŭropo. Ne estas por aŭ kontraŭ eŭro. Ni ĉiuj scias, eĉ la komisionanoj diras tion, ke la Grekoj ŝatas Eŭropon kaj eŭron, kaj scias kiom da bonaĵoj ili alportis kaj povas alporti. Ili scias tion, kaj akceptas tion eĉ post la suferoj ke Eŭropo sentigis kaj sentigas al ili. Kuraĝa popolo estas la Greka popolo!
Mi ankaŭ scias tion. Mi ankaŭ kredas en Eŭropa Unio, kaj en eŭro. Mi pensas plie, ke Siriza kaj la nuna Grekia registaro estas la lasta ŝanco de la EU.
Hodiaŭ ni havas de facto du Eŭropajn registarojn, aŭ pli ĝuste Jano-an registaron. Jano estis unu el la plej gravaj dioj de la Roma imperio (sed estas unu el la malmultaj dioj romaj sed negrekaj). Li estis, inter aliaj, dio de la pordoj, kaj li havis du vizaĝojn: unu rigardante estintecon, kaj la alia rigardante estontecon. Estas li, ke vi povas vidi bilde kaj supre, sur 3a-jarcenta monero.
Nu, jen la du vizaĝoj de la Eŭropa Jano: tiu de la kapoj, kiujn la civitanoj, rekte aŭ malrekte, elektis, kaj konas aŭ povas koni, kaj tiu de la manoj, kiujn neniu elektis, kaj neniu konas. Tiu diĥotomio okazigas bildon de Eŭropa registaro senpova, senvola, kaj aliflanke decidoj nevolitaj. Sed estas nur bildo: malantaŭ la du vizaĝoj estas nur unu cerbo.
Tiu bildo havas malbonegan konsekvencon: popoloj de EU, vidante nur unu el la vizaĝoj, konfuzas iliajn verajn malamikoj, la dua vizaĝo, kaj Eŭropa Unio, kiu estas nur ilo, kaj estante tiel, nek bona nek malbona. Ili kredas ke Eŭropo agadas kontraŭ la komuna bono, kaj ke ĝi estas hodiaŭ tro potenca por ke la politikistoj batalas kontraŭ ĝi. Ili ne vidas la komunan cerbon. Se en Grekio aŭ Hispanio vera maldekstro logas la nekontentulojn (en Hispanio eĉ estas iom diskutinda, Podemos ne estas Izquierda Unida), kvazaŭ ĉie ekstere, kaj ekzemple mialande, en Francio, estas radikala dekstro kiu logas ilin. Sen reformi Eŭropon, la nekontentuloj plimultiĝos, kaj mi ne volas imagi kion povos okazi se Le Pen, Farage, Salvini kaj iliaj amikoj prenus la povon. Ĉiuokaze estus la fino de la Eŭropa revo.
En la lando kiu kreis la vorton, tiu referendumo estas paradokso (Greklingve, «παράδοξος», parádoksos). Voĉdonante «όχι» (ne), ili fakte voĉdonus «ναι» (jes) al la daŭrigo de la EU. Tio eble komencos reformon de Eŭropo, kaj ni eble memoros la «Grekan krizon» ne kiel fino de la mondo, sed kiel komenco de nova Eŭropo, Eŭropo de la popolo.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com12tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-65152002490006327602015-06-15T12:04:00.002+02:002015-06-15T12:42:58.581+02:00Pensigi distrante. Marina, de Sten Johansson
Jen, mi finlegis mian duan Esperantlingvan romanon(1). Estas, kiel la titolo de tiu blogaĵo diras, Marina, de la Sveda aŭtoro Sten Johansson, kiu estas konata verkisto Esperantligva ĉefe pro krimromanoj.
Sed tiu romano tute ne estas krimromano. Ja estas malapero de la homino, kiu pruntedonas al la libro sian nomon, sed neniu serĉas ŝin, kaj ni vidas ke estis mistero nur kiam, fakte, oni vidas la solvon. La malapero rolas nur kiel centro de la historio de la libro, ĉirkaŭ kiu la rakonto konstruiĝas.
La libro funkcias per ĉapitroj, de kiuj aŭ Marina aŭ Tomas, la alia ĉefrolulo, estas rakontita parto de lia aŭ ŝia vivo. En 187-paĝa libro, oni ja ne povas rakonti plene la vivo de du homoj, de la infaneco ĝis la «pordoferma paniko» per kiu finiĝas la libro. Ne, estas nur rakontitaj momentoj gravaj kaj zorge elektitaj, la imago de la leganto konstruante la ceteron. Tio kion diras Tomas pri literaturo ĝenerale veras pri tiu romano:
Se estas tiel, do ĉiu libro enhavas milojn da aliaj libroj. Iomete kiel en sci-fi-verkoj, kie ekzistas multaj paralelaj universoj (p. 57).
La libro estas ankaŭ interesa ĉar estas multaj neĉefroluloj interesaj. En la konfliktoj inter ili, oni neniam vere scias kiu pravas kaj kiu malpravas. Ekzemple, Marina havas malfacilan interrilaton kun sia patro, kiu estas socialista Francdevena Esperantisto (membro de SAT, li maltrafas la SAT-kongresojn nur kiam ili okazas en Germanio, li renkontis sian Svedan edzinon en IJK, kaj edukas sian filinon en Esperanto). Li havas iom totalisma vizio pri la vero: nur li komprenas ĉion, kaj kiam sia filino malsamopinias, li eĉ ne komprenas ke estas alia opinio. Li nur vidas en tio kapricon. Sed Marina ne nur estas viktimo de tro peza patro. Ŝi ja estas iom kapricema. Kaj nenion, laŭ mi, povas facile pravigi la aĵojn, kiujn ŝi faras al siaj gepatroj kiam ŝi plenkrekuliĝas. Estas ankaŭ interesa vidi en Esperantlingva libro, ke la nura vera isto de Esperanto ne estas pozitiva rolulo, kaj ke Marina pli malpli forĵetas Esperanton, sian denaskan lingvon. Tiu malperfekto de la (ĉef-)roluloj igas ilin al ni ankoraŭ pli homaj, kaj oni pli facile alteniĝas al ili.
La libro estas ankaŭ pensiga libro. Edukado, seksaj roloj, socio, amo, amikeco (ankaŭ inter virhomo kaj homino), vojaĝoj, familio, laboro, arto, … la libro estas plena je pensindaj temoj. Oni eble povas bedaŭri ke, pro la relativa mallongeco de la libro kaj la multeco de tiuj temoj, ili ĉiuj estas nur malmulte traktitaj. Tamen, kiel por la biografio de la du ĉefroluloj kaj iliaj pravoj kaj malpravoj, la leganto povas kovri per siaj propraj spertoj kaj ideoj la mankojn, se ili entute estas mankoj. La aŭtoro ne multe engaĝiĝas, kaj mi ŝatas la liberon kiun tiu elekto ebligas.
Lingve, la libro ŝajnas al mi, malspertulo, bona. Mi estas normala Esperantisto, kiu tre ŝatas nek la neologismojn tro multajn, nek la limigon al kelkaj radikoj. Li pli malpli uzas nur PIVajn vortojn, kaj la nePIVaj vortoj kiujn li uzas estas difinitaj fine de la libro (temas pri entute 24 vortoj, kaj inter ili plimulto da propraj nomoj — Ĉernobilo, pilzena, sandinisto — kaj teknikaj vortoj, ekzemple pri skiado — kristianio, neĝplugi). Mi ne havis tro da problemoj por legi ĝin, krom en la unuaj paĝoj, kiuj priskribas infanan aŭ/kaj kamparanan vivo(j)n, temoj iom strangaj al mi, almenaŭ Esperantlingve.
Konklude, estas tre bona libro, kiun oni povas legi ĉiu laŭ sia propra emo, dank’ al la formo ĝia, kiu aludas anstataŭ altrudi. Ĝi sukcese plenumas la celon de ĉiu libro, laŭ mi: pensigi distrante. Plie, ĝi enhavas plenan mondon kiun roluloj kiuj restos en via menso. Sed tio estas nur la opinio kiu mi havas pri mia libro; eble estos malsimila en via paralela universo…
Sten Johansson, Marina, Nov-Jorko: Mondial (Serio originala literaturo), 2013, 187 p., ISBN: 9781595692719. Prezo: 15€30 ĉe UEA.
1: Por esti plene honeste, mi konfesu ke estas la unua kiun mi plene finlegas. Mi jam legetis la romanon Metropoliteno de Vladimir Varankin, sed estis tro frue en mia Esperantista vivo, kaj mi ne komprenis ĉion. Mi eĉ ne vere memoras se mi absolute finlegis ĝin, sed mi kredas ke jes.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-82024283848475695332015-04-20T15:16:00.001+02:002015-04-22T17:33:14.455+02:00Ne al la cerboj sed al la korojKial Esperantisto estas mi (kaj ne Idisto, Interlingvaisto, aŭ pli probable Kotavaisto)
En Franclingva forumo pri konstruitaj lingvoj (kun aŭ sen internacia celo), en kiu mi partoprenas ĉefe pro Geloto, kaj en kiu nur malplimulto parolas kaj subtenas Esperanton, ano proponis opinisondon petante «se vi devus elekti nur unu Internacian Helpantan Lingvon [poste nomata “ihl”], kiun elektus vi?». Mi voĉdonis senhezite por Esperanto, kaj mi eksplikis kial; mi pensas utila denove ekspliki tion tie ĉi, kaj en Esperanto.
Konsideru ni, ke mi pensas, ke la mondo bezonas konstruitan ihlon, sed ne ankoraŭ scias kiun. Konsideru ni, ke mi informiĝas pri la malsimilaj ihloj estantaj sur la merkato. Kiun lingvon elektus mi?
Mi konfesu ion tuj: se mi voĉdonus nur laŭ gramatikaj kialoj, mi ege pli hezitus, ol mi fakte hezitis. Por lingvo kiu volas esti vere internacia, kaj, kiel diris Zamenhof, «home neŭtrala», mi pensas ke Esperanto estas tro Eŭropeca. Mi ege pli facile lernis la lingvon ol Japano, kaj tio estas fakto. Jes, mi ankaŭ legis Claude Piron1, kaj jes mi samopinias: gramatike, Esperanto ne estas hindeŭropa lingvo, ĝi nur estas «akuzativa lingvo», kiel la granda plimulto da lingvoj en la mondo2. Sed vortare, la lingvo estas la filo de sia tempo, kaj pensas internacia tion, kio estas fakte okcidenta. Kaj en la tempo pasita lernante lingvon, la vortaro estas la plej granda parto, kaj ankoraŭ pli por lingvo tiel facila ol Esperanto.
Ĉu estas eble fari alimaniere? Iam, mi komparos Esperanton kun alia ihl, ege malpli konata, Kotavao. Kotavao estas la plej interesa rivalo de Esperanto, laŭ mi. Ĝi provas esti facila kaj perfekte neŭtrala lingvo, tiom en la gramatikaĵoj ol en la vortoj. Tiucele, ekzemple, la vortoj neniam havas etimologion, ili estas hazarde elektitaj. En interlingvistiko, oni nomas tion «a priori lingvo». Kaj tio iome plaĉas al mi.
Tamen ne dirigu al mi kion mi ne diris: ja la utileco de a priori vortaro estas diskutinda. Se ja la Esperanta vortaro estas pli facila por Franclingvano ol por Arablingvano, la Kotavaa vortaro estas tiom malfacila por ĉiuj. La demando do estas ĉu avantaĝi la mondan relativan plimulton kiu parolas denaske latinidajn kaj germandevenajn lingvojn estas malavantaĝi la aliajn. Laŭ mi, tiu demando estas malfermita.
Sed, kiel mi diris, mi ne pensas ke la gramatikaĵoj plej gravas. Esperanto, kiel Ido, Volapuko, Interlingvao, Uropio, Kotavao … estas sufiĉe facila kaj neŭtrala por ke ĉiu, eĉ ne lingvemulo, povas lerni ĝin, ĉie. Do plibonigi la facilecon ne estas tiel grava, kaj la avantaĝoj estos ĉiam malpli gravaj ol la divido de la komunumo de la subtenantoj de la ihloj. Gramatike kaj vortare, ĉiuj tiuj lingvoj estas kompareblaj, kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj.
Do, mi ne elektos mian lingvon pro gramatikaj kialoj. Nu, restas du punktoj, kaj en tiuj ĉi, Esperanto ege superas ĝiajn rivalojn: la komunumo de parolantoj kaj la vivnivelo de ĝia kulturo, kaj la celo portata de ĝi.
Pri la komunumo, mi pensas, ke ni estas en objektivaj faktoj: Esperanto havas pli da parolantoj, da periodaĵoj kaj da literaturo, originala kaj tradukita, ol ĉiuj aliaj kunigitaj. Sole, tio povus esti malbona argumento: tute malbona lingvo kaj solvo al la problemo de internacia komunikado povus esti la pli parolata. Sed ne estas la kazo, do la argumento valoras.
Pri la celo, ni estas en devigite malobjektiva mondo. Kaj laŭ, tie estas la vera kialo elekti Esperanton. Ĉiuj ihloj celas same faciligi la internaciajn komunikadojn. Sed nur kelkaj vere pretendas esti tutmondaj (oni tuj povas forigi Interlingvaon, Uropion, …). Sed estas plu: se Esperanto estas gramatikigo de idealo, la aliaj ihloj estas idealigo de gramatiko.
Mi eksplikas min: ĉiuj ihloj kreitaj post Esperanto, estis kreitaj de gehomoj kiuj pensis ke Esperanto havas gramatikajn mankojn (fojfoje tio estis nur preteksto por personaj ambicioj, kiel Ido). Kiel ni vidis, tio parte veras; sed ĉiuj ihloj havas malsimilajn sed samvalorajn mankojn. Lingvo ĉiam estos lingvo; lingvo ĉiam estos malfacila. Reformi Esperanton, aŭ krei novan lingvon, nenion gravan alportos. Ĉiam estos gramatikaĵoj kun vortaro kaj ĉiam lernanto devos lerni ilin. Ĉiam estos malperfektaĵoj, kaj ĉiam estos ambiciuloj por profiti de ili.
Tio, kio ege gravas por lernanto de ihl ne estas la maniero por marki akuzativon. Ne estas grandaj teoriaj debatoj inter a priori aŭ a posteriori vortaro. Ne estas ĉu la lingvo ŝajnas natura aŭ ne. Tute ne. Estas la ideologio, kiun portas la lingvo, kiu ege gravas. Estas tio, kio faras ke «normalaj» gehomoj lernos ĝin, kaj do perdos monon kaj tempon por ĝi, kaj ne nur lingvemuloj kaj interlingvistikistoj. Kaj se ĝis la fino de la mondo, kelkaj diras «tio ne ŝanĝis ekde hieraŭ» anstataŭ «ŝanĝiĝis», aŭ forgesas la akuzativon, ĉu vere gravas?
Zamenhof plurfoje diris tion. Unu el liaj tekstoj, kiujn mi preferas, estas ĝuste pri tio:
Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn3.
Esperanto parolas al mia koro. Ĉiuj tiuj, kiuj serĉas anigi min al iliaj projektoj, parolu al mia koro. Nu, kiam vi iras sur la retpaĝaroj de la liaj ihloj, mi ĉiam aŭdas nur paroli pri iom enuigaj gramatikaj teorioj. Nur sur la, eĉ malbela, retpaĝaro de Uea mi aŭdas pri «disvolvi […] la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj». Nur Esperanto havas tiom forta internan ideon, kaj do, eĉ malperfekta, ĝi meritas ke oni batalas por ĝi.
1: Ekzemple la Franclingvan artikolon «Langue occidentale, l'espéranto ?» (Esperanto, ĉu okcidenta lingvo?), kiuj laŭ mia scio ne ekzistas en Esperanto, sed almenaŭ ekzistas en la Angla, la Portugala, la Hispana, la Itala kaj la Rusa lingvoj.
2: Akuzativa lingvo ne havas devige la kazon akuzativo, kiel en Esperanto. La Angla aŭ la Franca ankaŭ estas akuzativaj lingvoj ĉar «la objekto de transitiva verbo estas distingata kontraŭ la subjekto de kaj transitivaj kaj netransitivaj verboj» (Vikipedio), eĉ se ili ne havas morfologiajn kazojn.
3 : L.L. Zamenhof, citita de Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, 1920, ĉ. 8, disponebla ĉe Vikifonto. Vi povas ankaŭ aĉeti ĝin papere, kun aldonoj de Ulrich Lins, en eldono de 2007 (katalogo de UEA).
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com9tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-24133140121987812312015-04-08T10:51:00.001+02:002015-04-08T10:51:59.010+02:00Tokipono
Mi estas Esperantisto. Vi legas Esperantlingvan blogon, do mi pensas, ke vi ĉiuj komprenis tion. Sed nur kelkaj el vi scias, ke se mi subtenas Esperanton kiel internacia helpanta lingvo (IHL), mi ŝatas la konstruitajn lingvojn ĝenerale. Mi tradukas en la Francan lecionaron de Volapuko, mi lernetis Idon, mi plurfoje kaj sensukcese provis lerni Loĵbanon, kaj mi volas lerni ekde jaroj Kotavaon (sed mi timis iom tiun lingvon), … Mi eĉ kreas mian propran, iom priskribita tie ĉi. Sed el ili ĉiuj, mi subtenas nur Esperanton kiel IHL. La aliaj estas nur por la plezuro.
Kaj nun, mi aldonas novan lingvon al mia "ĉastabelo", kiel oni diras en la Franca (kaj eble en aliaj lingvoj, mi ne scias). Estas la jam konata en Esperantujo Tokipono.
Mi konas tiun lingvon ekde jaroj (mi eĉ retrovis mesaĝon de mi en la retpaĝaron, en kiu mi lernas nun la lingvon, kiun mi skribis en 2013). Kaj mi volis lerni ĝin ekde tiam, sed mi neniam komencis. Tamen hieraŭ, ĉe Twitter, mi vidis tiun pepaĵon de Rebecca Krause:
Tokipono kaj la lertaĵo de la parafrazo. http://t.co/nb7UzMrcqr #Esperanto
— rebecca krause (@frenezulino) 7 Avril 2015
Mi legis ŝian blogaĵon. Kaj ŝi emigis min lerni la lingvon. Se vi ne konas ĝin, Tokipono estas simplega konstruita lingvo kun nur 120 vortoj. Ĝi estas ankaŭ filozofia lingvo, ĉar ĝia minimumismo estas inspirita de filozofio kiu devenas de taoismo. La ideo estas iom inspirita, kiel loĵbano, de la teorioj (la pli fama estas Sapir-Whorf) kiuj postulas, ke la lingvo ŝanĝiĝas la mondkoncepton (Weltanschauung, diras la Germanoj). Do simpla lingvo faciligas simplan (do, en ideo de la kreintino, bona kaj feliĉa) vivon. Mi eble ne tute samopinias; tamen la ideo estas bela, kaj mi volas vidi, ĉu vere Rebbeca pravas. Plie ŝajnas facila kaj mojosa; kaj finfine, en Geloto, mi serĉas krei lingvon kun vortprovizo vere malpreciza, kaj studi la funkciadon de Tokipono tutcerte helpos min.
Mi serĉis do lernilon. Post iom da serĉado (fakte mi legis la Vikipedian paĝon), mi trovis la retpaĝaron tokipona.info. Ĝi estas Esperantlingva (tio ne estas mirinda, Tokiponistoj ofte estas ankaŭ Esperantsitoj, mi kredas ke la kreintino ankaŭ) retpaĝaro kiu, en 76 ilustritaj lecionoj, proponas lerni la lingvon. Mi provu; mi diros al vi poste ĉu estas tiel facile, kaj kion mi lernis krom la lingvo mem.
Bildo sub permesilo GNU-FDL. Fonto: http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Toki_pona.svg?uselang=eo.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-40713627705215406122015-04-01T15:02:00.000+02:002015-04-02T08:16:24.045+02:00Nova projekto: «La vekiĝo de la Tarondomoj» (reta ludolibro)
Ludolibro (vi povas viziti la vikipedian paĝon pri ĝi; ĝi estas malplena, sed vi trovos ligilojn al nacilingvaj paĝoj) estas libro, kiun vi ne legas ekde la unua paĝo ĝis la lasta. En tiuj libroj, fine de kvazaŭ ĉiuj ĉapitroj (ili estas malgrandaj), oni proponas al vi pluraj elekteblecojn, reprezentitaj de numero. La leganto elektas unu numeron, kaj iras al la ĉapitro havante tiun numeron.
En Francio, kie mi junaĝis, tiuj libroj estis tre famaj en la jaroj 1980-1990; kaj poste, ili estis anstataŭitaj de komputilaj ludoj. Mi naskiĝis en 1989; mi do estas inter la ludolibrema generacio kaj la videoludema.
Iom nostalgia, kaj iom logita de la relativa teĥnika simpleco, mi decidis hieraŭ skribi retan ludolibron. En tiu ludolibro, vi trovos ankaŭ aĵoj kiuj devenas pli de la videoluda mondo ol de la ludolibra (ekz. karieroj). Plie, la reta formo ebligas multajn aĵojn, kiuj ne estas eblaj papere, kiu havas fiksitan nombron da paĝoj kaj ne povas havi, ekzemple, muzikon. Mi ne scias ankoraŭ ekzakte kiele mi uzos la eblecojn de plurmedieco, sed mi pensas ke mi ne tro uzas ilin, por resti sufiĉe proksima de la libra formo.
Sed ĉar tiu ludolibro estas reta, oni ankaŭ povas paroli pri interreagema fikcio. Tamen vi instalas nenion, kaj tajpas nenion. Plue, la reguloj estas ege inspiritaj de tiuj de la Anglalingva serio «Fighting Fantasy» (fantazio batalanta, tradukita en la Francan sub la nomo «Défis fantastiques», fantastaj defioj, en la serio «Un Livre dont vous êtes le héros», libro kies heroo estas vi). Mi do pensas, ke estas pli reta ludolibro ol reta interreagema fikcio.
La historio estas en la mondo, kiun mi kreetis ĉirkaŭ mia konstruata lingvo, Geloto. Vi do ete trovos mian lingvon en la rakonto; mi jam citas ĝin en la unua ĉapitro (ĝi tamen probable ne estos grava parto de la rakonto). Ĝi nomiĝas «La vekiĝo de la Tarondomoj» (kiuj estas la Tarondomoj, vi scios legante ^^). La rolulo estas malkovrita amnezia en la dezerto, kaj li iras vidi la lokan profetinon por scii, ĉu kaj kiel li povas retrovi siajn memorojn. La profetino ne respondas al tiu demando… sed sendas la rolulon al la trako de gravaj artefaritaĵoj por malkovri, kiuj la Tarondomoj vere estas, kaj ĉu ilia vekiĝo estas ebla aŭ malebla, kaj se ĝi estas ebla, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona novaĵo.
Simpla mapo de la mondo, kie la ludolibro okazas (Gelotlingve).
Ĉi tiu ĉapitro okazas sude, ĉe la limo inter la verda kaj flava zonoj, super la «K» de «Kenoga sedohi».
Mi jam skribis unuan version de la unua ĉapitro (iom enkondukeca), kaj ĝermon de la reguloj. Mia retpaĝaro ne plu funkcias, kaj mi ne scias kiam ĝi denove funkcios. Do, por atendi, mi proponas al vi legi tiun unuan version de la unua ĉapitro. Bonvolu esti komprenema, ĉar estas nur la tutunua versio (sed se vi havus rimarkojn, mi akceptus ilin dankeme).
Por fini, ne estu ŝokitaj: mi uzas la pronomon «ci». La rakontanto parolas rekte al la rolulo, kaj, por bone marki la diferencon, mi uzas ĝin tiukaze. Ne estas insultema nek amikema.
Bonan legon!
La amneziulo
«Do, vi finfine vekiĝis!»
Ci tute ne scias el kiu alvenas tiun voĉon, sed ci ne havas alian eblecon ol samopinii: ci estas vekiĝanta.
Neniam cia kapo tiom dolorigis cin. Post lukto, ci tamen sukcesas malfermi la okulojn. Ci estas kuŝata en malgranda lito, en malluma ĉambro. En la ĉambro mem estas kvazaŭ nenio, aparte la lito, meblo kiu ŝajnas esti komodeca, kaj fine, la homino kiu akceptis cin en tiu dolorplena mondo per acerba rimarko.
«Ĉu vi scias, ke ni povis esti anatemataj pro via savo? Vi almenaŭ povus danki nin, kaj diri vian nomon!»
Cia kapo pli kaj pli estas dolora. Ĉu tiu homino ne scias tion? Ci eĉ ne havis tempon por paroli, kiel povus ci danki ilin? Kaj kiu? Kaj kial?
«Via kapo dolorigas vin, ĉu ne? Trinku tion, kaj manĝu ion. Vi rapide pli bone fartos.»
Ŝi estas eble brua, sed la ogrino ne estas tiel malica. Je tiu momento, ci ekvidis ke dekstre de ci, estas ankaŭ malgranda littablo; kaj sur ĝi estas du bovloj, unu enhavante specon de teo, kaj alia enhavante rizon kaj legomojn. Vidante, ke ci vidis ilin, la homino foriras la ĉambron.
Tuj, ci eksentas, ke ci malsategas. Ci prenas la bovlon kun la rizo, kaj ci rapide manĝis ĝin. Poste, ci trinkas la teon. Kelkaj sekundoj poste, ci ekdormas.
Ci denove vekiĝas. Sed tiam, cia kapo ne plu dolorigas cin; kaj tiam, ci estas sola.
Nun, ci povas pensi. Kie estas ci? En dometo, ne tre riĉa sed ne mizera. Ci ne estas ligita, kaj ci efektive pli bone fartas: ci ne estas ĉe malamikoj. La homino parolis pri savo; ci eble havus akcidenton, kaj ili (ci scias ke ili estas pluraj, ĉar la homino parolis pri «ni») trovis kaj kuris cin. Ne, ci tutcerte ne estas ĉe malamikoj, eĉ se la manieroj de la homino ne estas plene amikaj. Kio estas tiu historio de «anatemo»? Se tio veras kaj gravas, eble la homino timiĝis; oni do povus ekspliki tiel ŝian konduton.
Nu, por la tujaj tempoj, la amikemo de ciaj gastigantoj trankviligas cin. Sed ci ekmemoras unu gravan demandon, kiun ŝi metis al ci. Kaj plie, ci ekmemoras ke ci ne plu memoras la respondon! Kiu estas ci? Kio estas cia nomo? De kie venas ci? Kien iras ci? Ci tute ne plu havas memoraĵojn antaŭ cia unua vekiĝo.
La maltrankvileco kaj la kapdoloro denove alvenas.
Tiam, alvenas ankaŭ alia homo en la ĉambro. Ne estas la homino, sed viro, kiu aĝas pli malpli same ol la homino. Li diras:
«Saluton, viro. Ĉu pli bone fartas vi?
— Jes, dankon. Via teo estas kvazaŭ magia, mirakle sukcesas ci respondi.
— Ha ha, ridetas lin, kvazaŭ. Ja ne estas granda magio, sed la vegetaĵoj ĉiam havas magian potencon. Oni nur bezonas scii aŭskulti ilin. Ĉu oni ne lernas tion en via devenloko?
Sed mi ne prezentis min: mi estas Marco [marko], estro de la vilaĝo de Idoulpha [idulfa]. Vi jam renkontis mian edzinon, Yhulia [julia]. Mi pardonpetas, se ŝi timigis vin, ŝi ĉiam estas iom… suspektema, kun la fremduloj. Kaj dum niaj malkvietaj jaroj, oni ne povas esti afliktita kontraŭ ŝi, ĉu ne? Dum la vivo de mia patro, oni povis esti pli fidema. Kaj dum la vivo de lia patro, ankoraŭ pli, ha ha! Vi diros al mi, ke norden, ili ĉiam estis suspektema, eĉ kun la aliaj taheliĉistoj.
Ve! Mi parolas, mi parolas, kaj ni ne ankoraŭ parolis pri vi! Eble vi mem estas nordano, kaj mi mokis ilin! Se vi estas nordano, mi kore pardonpetas, sed mi imagas, ke ĉe ili ankaŭ oni mokas nin. Nu, ne plu ekstertemaĵoj, kiel nomiĝas vi?»
Finfine, la vilaĝestro meti la demandon, kiun ci mem demandis al ci ĵus antaŭ lia alveno. Kion respondos ci al li? La vero, vi ne havas elekton. Li savis vian vivon, li eble scios pli pri via deveno, kaj la kialo de via amnezio.
«Fakte, Sinjoro, mi… mi ne plu scias.
— Kiel tio oportuna estas, aŭdas ci el homina voĉo!
— Geloto estas la lingvo, kiun vi citis?
— Jes.
— Nu, mi ne komprenas ĝin.
— Malmultas tiuj, kiuj komprenas ĝin, hodiaŭe kiel hieraŭe. Sed vi komprenas min, do vi komprenas la sudan lingvon; ĉu vi komprenas la nordan? Provu ni: tiam mi parolaĉas en la norda lingvo, ĉu vi komprenas?
— Jes, mi komprenas.
— Bone, sed nun ni ne scias, ĉu vi estas nord- aŭ sudulo. Sed mi imagas, ke dum la venontaj tagoj, ni lernos plu pri vi. Nun, ripozu vin.»
Mapo sub permesilo CC BY-SA 4.0 (mia kreo).
Bildo de la du homoj el la publikaj havaĵoj. Aŭtoroj: Lehnert kaj Landrock. Fonto: Vikimedio.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-70043951611894974332015-03-16T09:54:00.000+01:002015-03-16T09:54:18.439+01:00Pensi posteEta proza poezio
Mi estas en tunelo. Longega. Sufiĉe longega por malvidebligi sian finon. Tro longa eble. Timigante.
Mi estas en tunelo, kies la finon mi ne povas vidi. Sed se mi ne povas vidi la finon de ĝi, mi povas vidi eĉe. Kial? El kie alvenas la lumon? Eble pli gravas ol la demando, el kie mi alvenas. Eble.
Mi paŝu. Tio, kion oni ne vidas, probable ekzistas. Paŝante, ĝin trovonte. El kie mi alvenas ne gravas. Kien mi iras ankoraŭ pli gravas ol la origino de la lumo. Certe.
La malnovhebreoj ne imagis la ordon de la mondo kiel ni. Laŭ ili, oni ne antaŭeniras al la estonteco. Oni ne estas face al ĝi. Ne, oni malantaŭeniras al ĝi. Oni estas dorse al ĝi. Ĉu ili ne pravis? Ĉu oni ne vidas nur la estintecon?
Mi eble malantaŭeniru por trovi la elirejon. Timo al mi pensigi ŝtultaĵojn. Sed ĝi ne malpermesas al mi pluiri. Pluiru.
Mi paŝas nun ekde kiam? Nenio ŝanĝiĝis. Lumo ne fortiĝis. Nigraj muroj, nigra plafono kaj nigra grundo anstataŭis nigran grundon, nigran plafonon kaj nigrajn murojn. Ĉu male? Malus.
Mi ankaŭ ne ŝanĝiĝis. Mi longtempe paŝis. Mi ne bezonas trinki ĉar mi ne soifas. Mi ne bezonas manĝi ĉar mi ne malŝatas. Ĉu oni povus esti sen bezoni? Ne.
Paŝante, sin trovonte. Mi finfine komprenis. Ne gravas ĉu mi antaŭeniras aŭ ĉu mi malantaŭeniras. Ne gravas la demandojn. Ĉiuj, ĉia, ĉies. Nenion plu gravas, kaj neniam io denove gravos. Neniam gravediĝos. Neniam gravedigos. Nur the grave gravas, por la eternec'.
Bildo de Jugbo, disponebla laŭ permesilo CC BY-NC-ND 2.0.
Fonto: https://www.flickr.com/photos/jugbo/4044489819.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-89175112512099060492015-03-02T11:50:00.002+01:002015-03-05T11:25:50.490+01:00Ĉu New horizons trovos viveblecojn sur Plutono?
Ekde januaro, mi estas abonata al la fama usona sciencfikcia revuo Analog Science Fiction and Fact. Por tiuj, kiuj ne konas tiun revuon kaj sciencfikcion ĝenerale, sufiĉas diri ke ĝi estas ido de la pulpa magazino Astounding stories, kaj ke ĝi havas la apartaĵon enhavi kvazaŭ nur rakontojn science eblajn kaj sciencajn artikolojn. Por tiuj, kiuj konas iom sciencfikcion, mi povas diri ke ĝi ŝatas la hard sciencfikcion.
Hodiaŭ, mi volas pridiskuti unu el la informoj, kiujn mi legis en la aprila kajero1 (mi ne scias ĉu estas usona kutimo, sed ili publikigas iliajn kajerojn je du aŭ tri monatoj antaŭ la dato skribita en la kovrilo). Ĝi estas trovebla en tiu artikolo: Richard A. Lovett, "New Horizons at Pluto: The Grand Tour Finally Completed", in: Analog Science Fiction and Fact 135/4 (2015), p. 32-39, kaj rakontas pri la historio de la kosmosondilo New Horizons kaj pri la aĵoj, kiujn ĝi eble trovos sondante Plutonon.
Pri la sondilo mem, mi ne parolos tie ĉi multe; mi certas ke ekzistas en via gepatra lingvo multajn informojn sur la reto. Legu jam la Vikipedian paĝon, kaj vi trovos maldekstre ligojn por alilingvaj paĝoj (se vi scipovas la Anglan, vi havas avantaĝon, kaj vi povas legi ekzemple la oficiala paĝo de la sondilo en la retpaĝaro de la NASA aŭ la Twitter-fadeno). Sufiĉas diri ke ĝi estas la unua kosmosondilo lanĉita ĝis Plutono (kaj poste ĝis la Kujper-zono), ke ĝi vojaĝas ekde 2006, ke ĝi povas vidi Plutonon ekde januaro, ke laŭ la plano, ĝi estos la pli proksima je la 14a de julio (estas retrokalkulo en la paĝo de la NASA) kaj ke ĝi povas havi gravajn problemojn, ĉar ni ne scias kion estas ĉirkaŭ Plutono.
Pluto's orbit through history: Where was #Pluto when it was discovered? How about for the @NASANewHorizons flyby? pic.twitter.com/2pXQ6eQJci
— NASA New Horizons (@NASANewHorizons) 18 Février 2015
Traduko: "Plutona orbito tra historio: Kie estis Plutono kiam ĝi estis malkovrita? Kaj dum la alproksimiĝo de New Horizons?"
La ŝatantoj de sciencfikcio ja interesiĝas pri astronomio kaj tiu tipo de sondiloj. Sed tiu, kiu interesas pli ilin, estas la vivo en aliaj planedoj ol la nia. Do la artikolo de Dro Lovett demandas ĉu eblas ke, kiel sur Eŭropo, la luno de Jupitero, ekzistas likva akvo sub ĝia supraĵo. Kaj laŭ la aŭtoro de la artikolo, la respondo estas jesa. Kaj se likva akvo ekzistas, la vivo povas ekzisti ankaŭ.
Li ne diras ke probable tiu likva akvo ekzistas, kaj ke do probable ion vivas sur Plutono. Simple ni, nefakuloj, pensas facile ke Plutono estas morta, malvarma planedoido (ĝi ne estas planedo), sen interesaj karakteroj. Kaj ni eble eraras. Kiel la aŭtoro skribis: "Parto de la amuzo en tiu tipo de vojaĝo de malkovro estas ke neniu scias kion atendi2".
Mi nun do rigardos New Horizons kiel Rosetta kaj eble eĉ pli. Se Rosetta povus ekspliki iom pli bone la naskiĝon de la vivo Tera, New Horizons povas aldoni unu ebla loko gastigante vivon en nia suna sistemo. Kaj aldonante ĝin, ĝi fakte aldonas milojn en la Kujper-zono!
Kaj eĉ se New Horizons pruvas ke ne ekzistas likva akvo sur Plutono aŭ pruvas nenion pri tiu temo, ĝi nur povos aldoni tre interesajn sciojn pri aliaj temoj, kiel la formado de nia suna sistemo.
1: Unu el la aliaj sciencaj artikoloj, kiu temas pri la vivo de Edwin Armstrong, kreisto de la FM radioj, estas aparte interesa laŭ mi, kaj ĝi estas libere legebla en la retpaĝaro de la revuo! Estas: Jeffrey D. Kooistra, "Astounding Armstrong", in: Analog Science Fiction and Fact 135/4 (2015), p. 78-80. Se vi scipovas la Anglan, nepre legu ĝin tie: http://www.analogsf.com/2015_04/altview.shtml. E. Armstrong ne havas paĝon en la Esperantlingva Vikipedio; iu kreu ĝin!
2: "Part of the fun of such a voyage of discovery is that nobody knows what to expect", Richard A. Lovett, op. cit., p. 34.
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com0Strasbourg, France48.5734053 7.752111300000024148.4052903 7.4293878000000237 48.7415203 8.0748348000000245tag:blogger.com,1999:blog-8334923937280819855.post-63090314039063371092015-02-28T20:53:00.000+01:002015-02-28T20:53:12.098+01:00Novaĵoj
Saluton, denove!
En mia lasta publikigaĵo, mi diris ke mi publikigos ion la venonta semajno. Ho ve! tio estis je Novembro 2014, kaj do tri monatoj pasis intertempe!
Tiuj, kiuj sekvas min ĉe Twitter vidis ke mi ankaŭ pepis kvazaŭ nenion. Tiuj kiuj skribis retleteron al mi neniam havis respondon… kaj probable neniam havos. Mi ricevis plurajn milojn da retleterojn.
Mi havis okupitajn tempojn, dum la lastaj monatoj, kaj komputilajn problemojn ankaŭ. Ja, tio eksplikas iome mian foreston, sed ne plene. Eĉ se mi estis iom for de Retesperantujo, mi havis tempon por, ekzemple, skribi artikolon por Monato (mi parolos eble pri tio), kaj malmulte partopreni en fadenoj ĉe la Lernu!-forumoj. Mi eĉ estis en mia loka klubo.
Do, kial mi ne skribis, eĉ malgranda, artikolon tie ĉi? Ĉe Twitter mi ofte ne plu pepas, ĉar ne ĉiam amuzas min. Miajn retmesaĝojn mi ne plu legis pro miaj komputilaj problemoj. Sed pri la blogo, mi vidas unu kialon plie: la semajneco. Mi do decidas rezigni ĝin.
Mi tamen esperas, ke mi publikigos pli ofte ol nur unufoje po monato!
Ĝis!
Provo
Emanuelohttp://www.blogger.com/profile/11467034720607385633noreply@blogger.com1