12/08/2017

Proklamo de la islamo en Francio

La 28an de marto 2017, unu el la plej gravaj eminentuloj de la islamo en Francio, la Dro Dalil Boubakeur, rektoro de la Granda Moskeo de Parizo, proklamis tekston verkitan de teamo de sia institucio en la franca gazeto Le Point.

En 25 punktoj kaj unu antaŭparolo, tiu Proklamo provas oficiale ĝustigi la francajn islamanojn kiuj praktikas «respublikan» islamon (t.e., konforman al la ĝeneralaj leĝoj), kaj prezenti la «veran» (laŭ la aŭtoroj) islamon al la neislamanoj. Ĝi estas elŝutebla alklakante la PDF-an simbolon:

Mi taksis ĝin sufiĉe grava kaj interesa por traduki ĝin en Esperanton, kaj verki etan komenton piednote (kelkaj piednotoj utilas por priskribi la francajn ĉirkaŭaĵojn, aŭ kelkajn islamajn konceptaĵojn; la aliaj estas veraj kritikoj, ĉu laŭdaj, ĉu mallaŭdaj), kaj mi ŝatus ke islamanoj el la tutmondo legus kaj komentus ĝin. Kio estas ŝoka? Kio estas bona novaĵo? Kiuj notoj/komentoj estas stultaj aŭ eraraj? Mi scias, tamen, ke malmultas la islamanoj en Esperantujo, kaj tio estas grava makulo sur nia movado.

Nu, ja neislamanoj ankaŭ povas interesiĝi pri tiu teksto. Mi ŝatus ke neislamanoj vidu ke la islamo tute ne nepre estas tiu de la t.n. «Islama Ŝtato» kiu, feliĉe, estas mortanta (sed la kaŭzoj kiuj naskis tiun monstron estante daŭre efikaj, probable alian Islaman Ŝtaton ili naskos tuj poste). La militon kontraŭ la barbareco oni gajnos nur kontraktante aliancon kun la pacema islamo. Tiaj tekstoj montras ke ĝi ekzistas, kaj ke ĝi estas subteninda. Ili ankaŭ, memkompreneble, povas komenti. Ĉu en via lando estis tiaspeca dokumento? Kion vi pensas pri ĝi?

Bonan legadon!

13 commentaires:

  1. Ĉio por mohamedanoj kiel francanoj, sed nenio por mohamedanoj kiel "nacio" (komunumo/umma')!

    Jen LA demando nepre respondenda de ili : kiu legitime rajtas malpermesi tion, kion permesas la Korano au la Tradicio ?

    Kaj jen mia respondo en tiu artikolo : http://eric.coffinet.pagesperso-orange.fr/Bahaa-Kuracilo.pdf

    RépondreSupprimer
  2. Tiu proklamo estas nur trompilo ! Pura "Takijaĵo'" ...
    Ĉu vi deziras, ke ni debatu pri ĝi ?

    RépondreSupprimer
  3. Tiu proklamo provas trompi "utilajn naivulojn", kiuj opinias ke mohamadismo similas al kristanismo, iel la cent-unua sekto de kristanismo kiel diris Sankta Johano Krisostomo ("ora buŝo").

    Al tiuj, mi proponas la legadon de la libroj de S-ro Sami ALDEEB. Li estas kristano palestindevena kaj profesoro pri islama ĵuro en Svislando.

    Jen lia blogo > http://www.blog.sami-aldeeb.com/

    RépondreSupprimer
  4. Mi pardonpetas pro mia eraro : tiel diris ne Sankta Johano Krisostomo, sed Sankta Johano de Damaso (Mansour ibn Sarjoun 646-749), kiu estis kristana teologo titotita "Patro de la Eklezio".

    RépondreSupprimer
  5. La Nobla Korano, kiun esperantigis el la araba originalo Prof. D-ro Italo Chiussi, estas legebla ĉe https://ia802301.us.archive.org/2/items/HolyQuranEsperanto/Holy-Quran-Esperanto.pdf

    Por kompreni kiuj malnovaj versikloj estas nuligitaj kaj anstatauitaj de aliaj pli novaj, necesas koni la kronologion de la korana revelacio. S-ro Sami ALDEEB eldonis version de la Korano malsimilan al la klasika, en kiu la suraoj estas ordigitaj lau tiu kronologio, de la pli malnova al la pli nova.
    http://www.blog.sami-aldeeb.com/mes-livres/

    RépondreSupprimer
  6. Paragrafoj 24a kaj 25a pri Ĝihado :

    Ĝihado signifas "strebadon" : ja strebado al plibonigo de si mem kaj de la komunumo, sed ankaŭ kaj ĉefe militi laŭ la vojo de Dio (ĝihad fi sabilillah) por ke superregu islamon. Se vi legas la ĉapitron pri ĝihad (ketab-al-ĝihad) en la kompilaĵoj Saheh Buĥari kaj Saheh Muslim, vi konstatas ke temas NUR pri milito . Por la kunuloj de Mohamedo, ĝihado signifas MILITON !

    Paĝoj 186-200aj en la ĉapitro 32a de Sahih Muslim http://ddata.over-blog.com/4/22/62/75/0/Sahih-Mouslim.pdf

    Paĝoj 80-262aj en la ĉapitro 56a de la 4a libro de Sahih Buĥari http://ddata.over-blog.com/4/22/62/75/1/Sahih-Al-Boukhari-tome-4.pdf

    Antaŭ Heĝiro, milito estas malpermesita al mohamedanoj (K:16/128). Post Heĝiro, mohamedanoj fariĝas pli kaj pli fortaj kaj milito estas unue permesita al ili kontraŭ atakantoj por sin defendi (K:22/40-41), poste deviga al ili kontraŭ atakantoj por sin defendi (K:2/191-194) kaj fine atako milita estas deviga al ili kontraŭ ĉiuj nemohamedanoj, eĉ pacemaj, se ili malkonsentas islamon (K:9/29). Kiam mohamedanoj atakis la oazon de Ĥajbaro, ili faris tion frumatene, surprize kontraŭ pacemaj kamparanoj judaj.

    Ili povas konsenti nur "portempa" pacon (dum dek jaroj maksimume) por sin plifortigi, se ili ne estas sufiĉe fortaj por venki (vidu la traktaton de Hudajbija en 628)

    RépondreSupprimer
  7. Punkto 4a : Estas islamano tiu, kiu kredas je la unueco de Alaho, ununura kaj universala dio, kaj je la dia revelacio kiu estis farita al la lasta profeto Mohamedo (paco kaj benoj estu sur li).

    La unusola religio akceptita de Allaho (la Dio) estas islamo (K:3/20, 86), kiun instruis ankaŭ Moseo kaj Jesuo. Iliaj disĉiploj estis do islamanoj (K:10/85, K:3/53). Sed kiel tio estas ebla, ĉar ili neniam konis Mohamedon, nek lian Libron, nek lian Leĝon ?!

    Por tion kompreni necesas scii la originon de la vortoj "islamo" kaj "islamanoj". Ili estas esperantigo de arabaj vortoj devenantaj de la trilitera radiko SLM, kiel la verbo aSLaMa (submetiĝi), kaj la nomoj iSLaM (submetiĝo), muSLiM (submetiĝinto / pluralo : muSLiMin), SaLaM (paco). Do "islam" signifas en la araba lingvo, ke ĝi estas religio de paco per submetiĝo al la Dia volo.

    Oni povas legi en la Korano, ke Dio sendis profeton al ĉiu homa komunumo por instrui islamon (K:16/37) kaj estigi religian kulton (K:22/68). Tiel, laŭ la Korano, Moseo kaj Jesuo instruis la religion de la "submetiĝo al Dio" (islam-on). Ili mem kaj iliaj disĉiploj estis "submetiĝintaj al Dio" (islam-anoj). Fariĝas klare, ke esti islamano estas ne tute la sama afero ol esti mohamedano : "submetiĝi al Dio" estas mensostato, dum israelidoj, kristanoj aŭ mohamedanoj estas membroj de diversaj komunumoj historiaj en la sama religio de la "submetiĝo al Dio". Oni raportas, ke Mahomedo diris : "ĉiu bebo naskiĝas submetiĝinta al Dio, kaj poste iliaj gepatroj faras el ĝi idolanon, israelidon aŭ kristanon"... kaj mi aldonas : mohamedanon !

    RépondreSupprimer
  8. Punktoj 5-6-7 : Tio validas nur inter mohamedanoj. Ne povas esti egaleco nek amikeco inter mohamedanoj kaj aliaj homoj; Islamo superregas kaj ne povas esti superregata...

    K:3/29 : La kredantoj ne prenu miskredantojn kiel amikojn prefere ol aliajn kredantojn. Kiu tion faras, ne estas amiko de Allah, escepte se vi estas singardemaj kontraŭ ili. Allah mem protektas vin kaj al Allah estos la reveno.

    K:5/52 : Ho vi, kredantoj ! Ne prenu Judojn aŭ Kristanojn kiel amikojn. Ili estas amikoj unu de la aliaj. Kiu el vi prenos ilin kiel amikojn, vere li estos unu el ili. Vere Allah ne gvidas la popolon pekeman.

    K:9/23 : Ho vi, kredantoj ! Ne prenu viajn patrojn kaj fratojn kiel amikojn, se ili preferas la miskredon al la kredo. Kiu el vi tion faras, tiu estas malbonfaranto.

    K:48/30 : Mohamedo estas sendito de Allah. Tiuj, kiuj estas kun li, estas severaj kontraŭ la miskredantoj, sed afablaj inter si (…)

    K:49/11 : Vere la kredantoj estas fratoj; do pacigu viajn fratojn kaj respektegu Allahon, por ke estu kompato por vi.

    K:60/5 : Vere vi havas bonegan ekzemplon en Abraham kaj en tiuj, kiuj estis kun li, kiam ili diris al sia popolo : "Ni nenion havas komunan kun vi nek kun tiuj, kiujn vi adoras anstataŭ Allahon. Ni repuŝas vin kaj jen, inter ni kaj vi estiĝis por ĉiam malamikeco kaj malamo, ĝis vi kredos je Allah kaj nur je Li". (...)

    RépondreSupprimer
  9. Punkto 14a : Kiam la mohamedanoj ne estas la pli fortaj, ili estas "moderaj" kiel antaŭ Heĝiro. Sed se ili fariĝos la pli fortaj, tiam Francio fariĝos tero de islamo kaj estos regata per plena ŝario (islama leĝo) : blasfemuloj kaj apostatoj estos mortpunitaj. Se vi legas la Universala Deklaracio Islama pri le Homaj Rajtoj, vi ekscios ke ĉio en ĝi devas esti konforma al la ŝario : nur la titolo fakte similas al la deklaracio de UNo !

    Punkto 15-16aj : la Leĝo de 1905 pri laikeco neniam validis en Alzaco-Mozelo kaj en la koloniaj departementoj francaj de Alĝerio : tie mohamedanoj vivis laŭ siajn religiajn regulojn. La Ŝtato ne enŝovas la nazon en kultajn aferojn nur se ili ne kontraŭas la republikajn leĝojn !

    Kiam la eksprezidento franca Nicolas Sarkozy volis fondi la Konsilantaron Francan pri la Kulto Mohamedana (C.F.C.M : Conseil Français du Culte Musulman), li petis ke ĝiaj membroj subskribu ateston pri religia libereco : ili firme rifuzis ĉar mohamedano ne rajtas ŝanĝi religion …

    RépondreSupprimer
  10. Punkto 23a : En Medino vivis tri judaj triboj : Banu Kajnuka, Banu Nadir kaj Banu Korajza. La unua estis forpelita dum la 3a jaro post Heĝiro kaj la dua dum la 4a jaro. Ili iris al la oazo de Ĥajbar. Post la batalo de la tranĉeo en la 5a jaro post Heĝiro, Mohamedo akuzis la trian tribon je perfido : ĉiuj virhomoj estis mortigitaj dum hominoj kaj infanoj estis sklavigitaj. En la 7a jaro post Heĝiro mohamedanoj konkeris la oazon de Ĥajbar, kaj lasis tie la judoj kondiĉe ke ili donu al la mohamedoj duonon de sia rikolto ĉiujare.

    En la Korano "bonaj" Hebreidoj en la tempo de Moseo fariĝis "malbonaj" judoj en la tempo de Mohamedo : judoj estas "simioj", "porkoj", kiuj ribelis kontraŭ Allah, mortigis profetojn kaj falsis sian Sanktan Libron.

    En 2012 mohamedanoj manifestaciis en Parizo kriante : "Ĥajbar ja Jahud" ! Tio estas rekta aludo al la tiuj historiaj eventoj kaj vera pravigo teologia de la kontraŭjudismo de multaj mohamedanoj, kvazaŭ ili sukis ĝin kun la patrina lakto.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. ne "hebreidoj" sed "izraelidoj" (Banu Izrael)

      K:2/48 : Ho idoj de Izrael ! Memoru la fovorojn, kiujn Mi donis al vi, kaj ke Mi altigis vin super ĉiuj nacioj.

      Por la malbeno al "judoj", kiu incitis Allahon (K:1/7), vidu ekzemple K:4/47, 161-162

      Supprimer
  11. Kompreneble : "suĉis kun la patrina lakto" kaj ne "sukis" ...

    Punkto 18a : "Kun la emo necesa al la praktiko de la islama fido hodiaŭ konsideri la nuntempan ĉirkaŭaĵon, la korpaj punoj, la poligamio ne havas kialon por plu ekzisti. Kun la sama emo, la egaleco inter virhomoj kaj hominoj nepras."

    Ili ne plu havas kialon por ekzisti … ĉu vere ?
    Restas tamen unu kialo, eble la plej grava : tion ordonis aŭ permesis Allaho kaj faris Mohamedo, la belega ekzemplo obeenda kaj imitinda.

    K:4/60 : Ho vi, kredantoj, obeu Allahon kaj obeu Lian senditon kaj tiujn el vi, kiuj posedas la regadon; kaj kiam vi malkonsentas pri io, proponu ĝin al Allah kaj al la sendito, se vi kredas je Allah kaj al la vivo venonta. Tio estos la plej bona kaj la plej konvena solvo.

    K:33/22 : Vere en la sendito vi havas belegan ekzemplon por ĉiu, kiu esperas je Allah kaj je la lasta tago kaj ofte memoras Allahon.

    K:2/86 : (…) Ĉu vi kredas nur al unu parto de la Libro kaj nekredas al la alia ? Ne estos rekompenco por tiuj el vi, kiuj nenion plenumas krom hontindaĵoj en ĉi tiu vivo, kaj en la tago de la revivigo ili estos senditaj al plej grava turmento. Allah ne ignoras, kion vi faras.

    Ni blinde (orgojle ?) rifuzas ekkonscii, ke la franca mensostato kontraŭas tiun de miliardoj da homoj tra la mondo.

    Mi ripetade demandas : "Kiu legitime rajtas malpermesi tion, kion permesis la Korano aŭ la Sunao ?" Ĝis kiam la subskribintoj de tiu proklamo ne estos klare respondintaj al ĝi, iliaj asertoj nenion valoras.

    RépondreSupprimer
  12. Vi Skribis : Mi ŝatus ke neislamanoj vidu ke la islamo tute ne nepre estas tiu de la t.n. «Islama Ŝtato» kiu, feliĉe, estas mortanta (sed la kaŭzoj kiuj naskis tiun monstron estante daŭre efikaj, probable alian Islaman Ŝtaton ili naskos tuj poste).

    Kompreneble la kaŭzo ne malaperis, ĉar ĝi estas la idearo disvastigata de Kataro kaj Saŭda Arabio tra la tuta mondo per nafto-dolaroj. La okcidentaj registaroj flatas kaj apogas ilin sed "batalas" kontraŭ DAEŜ … Tiun idearon ili farbas blanke ĉe Kataro aŭ Saŭda Arabio kaj nigre ĉe DAEŜ.

    Karlo Markso diris, ke la burĝoj vendos la ŝnuron, per kiu ili estos pendumitaj … nun ili estas malpli sagacaj : ili mem aĉetas tiun "ŝnuron" naftan kaj mohamedanan !

    RépondreSupprimer

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: