11/09/2014

Skotoj, se vi ne jesas por vi, jesu por ni

Je la 18a de septembro, la Skotoj voĉdonos en referendumo pri la sendependeco de Skotlando (unu semajno ekzakte restas!). Mi ne ekspliku kial la Skotoj devus, aŭ ne, voĉdoni «jes» al tiu voĉdonado; tio estas interna afero de Britio kaj Skotlando; mi ne rajtas konsili. En Francio, oni diras ke «les conseilleurs ne sont pas les payeurs» («la konsilantoj ne estas la pagantoj»); kaj la proverbaro diras ke «montroj kaj konsiloj estas facilaj».

Sed ja Britio kaj Skotlando estas partoj de Eŭropo; kaj ankaŭ de la politika konstruaĵo nomita «Eŭropa Unio». Ni ĉiuj estas ligataj, kaj do la rezulto de tiu voĉdonado havos grandajn kaj gravajn konsekvencojn ĉe la aliaj Eŭropaj landoj – ĉiukaze, se ĝi estas «jes» aŭ «ne». Mi eksplikos tie ĉi kial mi kredas ke, se Skotlando jesas, la konsekvencoj estos pli bonaj por Eŭropo ol se ĝi neas. Miaj ideoj estas diskuteblaj, kaj mi ne havas problemon kun tio. Se vi ne samopinias, ne estu ni malamikoj, kaj diskutu.

Unue, oni vidu ke tiu referendumo ne estas la sola grava Britia referendumo. Cameron, la nuna Ĉefministro de Britio, volas fari referendumon pri la eliro el Eŭropa Unio en 2017. Li havas kelkajn problemojn kun tiu ideo, sed li probable sukcesos. Kaj oni ne scias la rezulto – ĝi estos ege influita de la rezulto de la Skota referendumo. Sen la Skotaj voĉoj, la referendumo pri la eliro de Britio el Eŭropa Unio havas multe pli da ebleco jesi ol sen, ĉar la Skotoj estas pli Eŭropemaj ol la Anglaj. Britio estas problemo por Eŭropo ekde ĝia aliro en 1973. Sed la kontraŭeŭropa politiko estas farata de la Angla plimulto! Nun la Angloj klarigu ilian pozicion, sen enŝipiĝi la Skotojn. Kiam ĉio estos pli klara, ĉio estos iom pli bona.

Due, oni vidu ke tiu referendumo ne estas unikaĵo en Eŭropo. Pli sude, en Hispanio, oni estas tre atenta. En aliaj lokoj ankoraŭ, kie la sendependista movado estas multege malpli forta ol en Skotlando, Katalunio aŭ Eŭskio, oni esperante rigardas tion (mi scias pri kio mi parolas, mi vivas en Alzaco!). Tio povas esti danĝera, kiam la sendependeco estas postulita de ekstremdekstraj movadoj, kiel la Norda Ligo en Italio. Sed pli ofte, ĝi estas postulita de progresemaj partioj, kiel en Skotlando, aŭ de aliancoj de progresemaj kaj konservemaj partioj, kiel en Katalunio. Eŭropo ne plu timu demokration. Kiam demokratio parolas, bonaĵoj plej ofte aperas; tiuj referendumoj estos okazo pruvi tion al Eŭropestroj. Ili probable ne aŭskultos, sed la popoloj aŭskultos eble.

Sed kial tio plaĉas tiom al mi? Fakte, mi esperas ke iam Eŭropa Unio estos unio ne plu de ŝtatoj, sed federacio de malgrandaj kulturaj regionoj. La grandaj ŝtatoj dissolviĝu. Tio komencas kun tiuj naciistaj movadoj, sed finos nur kiam ĉiuj regionoj (kaj ne plu nacioj) estos sendependaj. Nu, vi scias, laŭ mi demokratio ne eblas en grandaj politikaĵoj. Pli la elektitaj estas proksimaj de elektantaj, pli la unuaj estas kontroleblaj de la duaj, do pli ilia agado estas demokrata. Plie, la elektitaj estu kulture proksimaj de la elektantoj, por bone kompreni ilin.

Konklude, mi diros nur tio: mi prezentas min mem kiel «kontraŭnaciisto». Ŝajnas probable stranga ke kontraŭnaciisto verkas favore al naciista referendumo farita de naciista partio (estas la Skota Nacia Partio). Mi ofte subtenas naciistajn kampanjojn kiam ili estas faritaj de premitaj popoloj, esperante ke post la sendependeco, ili ne estos pli naciistaj (kiu diris ke mi estas naiva?). Eĉ se en Britio la Skotoj havas malpli da povon ol la Angloj, oni ja ne povas diri ke ili estas premitaj. Sed tiu kampanjo estas paradoksa: la Skotaj naciistaj partioj estas fakte malpli naciistaj ol la Anglaj nenaciistaj partioj! Pri enmigrado, sekureco, Eŭropo… la SNP de Salmond estas pli internaciema ol Cameron kaj eĉ la t.n. «Laborista» Partio. Kaj, kiel mi eksplikis ĵus antaŭe, mi kredas ke tiuj nuntempaj naciismoj estas propedeŭtikaj al la fino de naciismo en Eŭropo sen nacioj, sed kun kulturaj regionoj.

3 commentaires:

  1. Kara Emanuelo,

    La mondo ne estas nigrablanka. Ne ekzistas nur unu nivelo nacia kaj alia regiona. Ekzistas minimume deko da diversaj niveloj, ekde parto de vilagho au kvartalo ghis tutmondo, pasante per paroko, municipo, komunumo, distrikto, provinco, lando ktp. Oni apartenas (= estas parto de) chiu el ili. Ju pli malgranda, des pli proksima, sama, etna, kuneca, demokratia. ju pli granda, des pli potenca, efika (el raciisma vidpunkto), budghete kapabla, unuiga ktp. Estu ekvilibro inter nåla niveloj. La ekvilibro shanghighas kaj shanghighu. Kien, kiel, kial, kiom ghi shanghighu, tion decidu demokratia procedo.

    Malbonan disigmanieron historio montras al ni per ekzemple Ejrujo, Jugoslavujo, nuntempe Ukrainujo.

    Ankau bonaj ekzemploj troveblas: Norvegujo (1905), Slovakujo (1996) - tute pacaj disighoj. Aliaj taugaj ekzemploj estas Feroaj Insuloj kaj Gronlando, kiu pace farighis memregaj partoj de dana regno.

    Mi antaughojas memstaran Skotlandon. Mi neniam komprenis kian profiton ili havis el angla regado. Sufichas vizito al Brita Muzeo en Londono por vidi, kiom da aferoj Brita Imperio maldonis al siaj kolonioj. Als espoj ni konscias ke unu el plej gravaj perdoj estas lingvo.

    Amike,
    Martin

    RépondreSupprimer
  2. Se Eŭropa Unio ne plu estos kunesto de ŝtatoj se de kulturaj regionoj, nu, tio simple signifas, la ĜI iĝo ŝtato. La nuna mondo konsistas el ŝtatoj. Ĉu vere tion vi dezirus?

    Due, mi ne komprenas vian aludon al naciismo. Kiu jam diris, ke naciistoj ne volas rilati kun aliaj nacioj? Kiam junulo forlasas la gepatran hejmon kaj ekvivas aliloke, ĉu ĝi ĉesas rilati kun aliaj? Ne. Li aŭ ŝi simple ĉesas esti filo aǔ filino de..., sed akiras propran identecon rilate kun la aliaj.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Estas la problemo kun blogoj: kelkaj monatoj post la publikigo de artikolo, oni ne skribus same (kaj mi ne parolas nur pri lingvo, eĉ se ja estas eraroj en mia teksto). Mi provos defendi tiun tekston, sed eble, kiam mi legos tiun komenton, en kelkaj monatoj, mi ne plu perfekte samopinios.

      Mi ja subtenas la ŝtatiĝon de Eŭropa Unio. Sed mi esperas ke tiu ŝtato estos malforta. Fakte, mi esperas ke iam estos nur unu ŝtato Tere, unu granda federacio de kulturaj regionoj. Kaj mi esperas ke EU estas paŝo plia en tiu (longa) vojo.

      Sed tiu volo ne signifas, ke mi ŝatas la nunan politikon de EU. Tamen estas politiko, do ŝanĝebla aĵo, kaj mi esperas ke Syriza en Grekio kaj Podemos en Hispanio sukcesos ŝanĝi ĝin eĉ iom; tio pruvus ke EU povas esti alia, kaj do firmigus la Syriza-emaj partioj unue en suda Eŭropo, kaj poste ĉie.

      Pri naciismo, nia malakordo estas eble kultura. En mia lando, naciismo estas ĉefe reprezentita de la Nacia Fronto kaj ĝia kontraŭjuda, kontraŭaraba, kontraŭgeja ktp idearo; en mia regiono (Alzaco), naciismo estas ĉefe reprezentita de kvazaŭ naziemaj organizoj (Landes Partei Elsaß-Lothringen, Alsace d'abord, ktp; eĉ la partio "centrisma", Unser Land estas fakte iredentisma). Kiam mi pensas pri naciismo, mi pensas pri Pétain aŭ Le Pen, kaj vi pensas pri Lévesque.

      Estas tamen pli. Mi tutsimple ne kredas je nacio. Mi jam en la forumo citis la frazon de Emil Cioran, laŭ kiu "oni ne vivas en lando, oni vivas en lingvo. Patrujo estas tio kaj nenio alia". Mi estas Franco ĉar tiel mi estas vidata de la administracioj; sed ĉu mi vere, ontologie malsimilas al Germano, Ĉino aŭ Kebeko? Ĉu mi, ĉar mi estas blanka kaj havas Francajn gepatrojn, havas pli da rajtoj sur la situacio ene de la limoj de t.n. Francio? Ne, Francion regus tiuj, kiuj en ĝi vivas. Se morgaŭ mi vivas en Svedio, mi volas regi Svedion. Freŝdate, J.-M. Le Pen diris pri nia ĉefministro, Manuel Valls, kiu estas Hispandevena: "li estas Franco ekde 30 jaroj, kaj mi estas Franco ekde 1000 jaroj". Tio estas laŭ mi esenco de naciismo.

      Mi, en mia blogaĵo, ne sufiĉe distingis inter naciismo kaj memregecismo. Se gehomoj, kiuj vivas ie, volas sendependiĝi, ili tute rajtas. Sed ne necesas proklami sin nacio por sendependiĝi. Jen kial mi subtenas naciistajn projektojn estante mi mem kontraŭnaciisto.

      Supprimer

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: