01/07/2015

#όχι !!
Kelkaj pensoj pri la daŭrigo de la Greka krizo kaj ĝia estonteco

Finfine, hieraŭ, Grekio ne pagis sian ŝuldon al la IMF. Ĉie en la amasinformiloj, oni diris al ni, ke tio ege gravas, kaj ke la konsekvencoj estus neimageblaj se, antaŭ la 30a de junio, Grekio ne trovus akordon kun la «institucioj» (nova nomo de la «Troikao»). Estus la fino de la eŭro, la fino de la Eŭropa Unio, la fino de la prospero (hmmm…), unuvorte: la fino de la mondo.

Sed hodiaŭ, ni estas la 1a de julio. La posta tago. Grekio ne pagis. Kaj nenio ŝanĝiĝis… krom la dato de la fino de la mondo: nun estas la 20a de julio.

Ja la ŝuldoj repagotaj tiudate estas pli grandaj (6,9 miliardoj da eŭroj kontraŭ 1,5) kaj pli gravaj (estas ankaŭ pruntistoj neŝtataj tiufoje). Nun, la nepago nur malebligas la prunton de mono de tiu institucio, prunto jam neebla pro manko de konsento.

Sed tiu anekdoto bildigas ion: oni serĉas timigi nin. Se vere tio estis tiom danĝera, la «institucioj» eble serĉus konsenton. Sed ĉio estas farita de ili por ke akordo ne estus trovita. Ĉio estas farita, por ke Tsipras kaj maldekstrema registaro (la nura en EU!) fiaskas. Ĉio estas farita por pruvi la Thatcher-an frapfrazon: «There Is No Alternative» (TINA), ne ekzistas alternativo.

Ne ekzistas alternativo al la buĝeta rigoro. Ne ekzistas alternativo al la povo de la financo sur la ŝtatoj. Ne ekzistas alternativo al la maldemokratia registaro de EU. Ne estas alternativo al la «ordoliberalismo». Kiel la «Borgoj» en la televidserio «Star Trek», punante Grekion la EUa registaro krias al ni ĉiuj, simplaj civitanoj de ĝi, ke «rezisto estas vana».

Ja estas Grekio, kiu ŝuldiĝis, kaj ja estas normala pagi siajn ŝuldojn («qui paie ses dettes s’enrichit», kiu repagas siajn ŝuldojn pliriĉiĝas, kiel oni diras en la Franca; oni havas 21 proverboj pri ŝuldoj en Esperanto). Sed la aliaj membroj de la eŭro-zono konis la staton de Grekio kiam ili akceptis ĝin en ĝi. Kaj la aliaj ŝtatoj, inter ili ĉefe Germanio, pliriĉiĝis dank’ al tiu stato. Ne estas la unua fojo ke ŝtato ne povas repagi siajn ŝuldojn. Kiam Grekio pruntis monon al Germanio, Grekio bonvolis forigi la ŝuldon, en 1953 (vidu Vikipedian artikolon en la Angla). Estas racia ago: oni ne mortigu la kokinon kun oraj ovoj, kiel oni diras en la Franca: se vi mortigas ĝin, anstataŭ havi — aŭ rehavi — iom da mono, vi nenion plu havos.

Tsipras proponis reformojn por resanigi la Grekian ekonomion. Li proponis solvojn. Nun, Grekio havas maldeficiton! (Estis la kazo antaŭ la povopreno de Tsipras, sed li nek ŝanĝis nek proponis ŝanĝi tiun fakton.) Ĝi enspezas pli da mono ol ĝi elspezas! Kiun reformon por malplialtigi siajn elspezojn bezonas ĝi? Ĝi nur bezonas tempon por pagi. Tio la EUa registaro bone scias.

Jen la vera kialo de la nuna stato de Grekio: konservi la povon de la financo, kaj ne repreni la vojon al demokratio kiun okcidenta Eŭropo sekvis (demokratio ĉiam estas vojo, celo; ĝi neniam realiĝas).

Se tio ne estas klasa batalo, ĝi ege similas.


La Grekoj voĉdonos, do, dimanĉe. Ne estas por aŭ kontraŭ Eŭropo. Ne estas por aŭ kontraŭ eŭro. Ni ĉiuj scias, eĉ la komisionanoj diras tion, ke la Grekoj ŝatas Eŭropon kaj eŭron, kaj scias kiom da bonaĵoj ili alportis kaj povas alporti. Ili scias tion, kaj akceptas tion eĉ post la suferoj ke Eŭropo sentigis kaj sentigas al ili. Kuraĝa popolo estas la Greka popolo!

Mi ankaŭ scias tion. Mi ankaŭ kredas en Eŭropa Unio, kaj en eŭro. Mi pensas plie, ke Siriza kaj la nuna Grekia registaro estas la lasta ŝanco de la EU.

Hodiaŭ ni havas de facto du Eŭropajn registarojn, aŭ pli ĝuste Jano-an registaron. Jano estis unu el la plej gravaj dioj de la Roma imperio (sed estas unu el la malmultaj dioj romaj sed negrekaj). Li estis, inter aliaj, dio de la pordoj, kaj li havis du vizaĝojn: unu rigardante estintecon, kaj la alia rigardante estontecon. Estas li, ke vi povas vidi bilde kaj supre, sur 3a-jarcenta monero.

Nu, jen la du vizaĝoj de la Eŭropa Jano: tiu de la kapoj, kiujn la civitanoj, rekte aŭ malrekte, elektis, kaj konas aŭ povas koni, kaj tiu de la manoj, kiujn neniu elektis, kaj neniu konas. Tiu diĥotomio okazigas bildon de Eŭropa registaro senpova, senvola, kaj aliflanke decidoj nevolitaj. Sed estas nur bildo: malantaŭ la du vizaĝoj estas nur unu cerbo.

Tiu bildo havas malbonegan konsekvencon: popoloj de EU, vidante nur unu el la vizaĝoj, konfuzas iliajn verajn malamikoj, la dua vizaĝo, kaj Eŭropa Unio, kiu estas nur ilo, kaj estante tiel, nek bona nek malbona. Ili kredas ke Eŭropo agadas kontraŭ la komuna bono, kaj ke ĝi estas hodiaŭ tro potenca por ke la politikistoj batalas kontraŭ ĝi. Ili ne vidas la komunan cerbon. Se en Grekio aŭ Hispanio vera maldekstro logas la nekontentulojn (en Hispanio eĉ estas iom diskutinda, Podemos ne estas Izquierda Unida), kvazaŭ ĉie ekstere, kaj ekzemple mialande, en Francio, estas radikala dekstro kiu logas ilin. Sen reformi Eŭropon, la nekontentuloj plimultiĝos, kaj mi ne volas imagi kion povos okazi se Le Pen, Farage, Salvini kaj iliaj amikoj prenus la povon. Ĉiuokaze estus la fino de la Eŭropa revo.

En la lando kiu kreis la vorton, tiu referendumo estas paradokso (Greklingve, «παράδοξος», parádoksos). Voĉdonante «όχι» (ne), ili fakte voĉdonus «ναι» (jes) al la daŭrigo de la EU. Tio eble komencos reformon de Eŭropo, kaj ni eble memoros la «Grekan krizon» ne kiel fino de la mondo, sed kiel komenco de nova Eŭropo, Eŭropo de la popolo.

12 commentaires:

  1. Vivu Siriza!

    For de Grekio la malpurajn rabistajn ungegegojn de la tutmonda uzuristaro!

    Petro.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Pruntoj kun 2,3-elcenta rentumo ne estas uzuro, laŭ mia kompreno.

      Supprimer
    2. Fakte Silvano, Grekio jam pruntis kun pli ol 17%-retumo (en 2011 ekzemple). Tio ja estas uzuro.

      Sed la problemo ne estas ĉu estas uzuro aŭ ne; la problemo estas ke Grekio estis rabita de ĝia potencularo (politikistoj, financistoj, grandaj industriistoj, ...) kune kun la tuteŭropa potencularo. Ĉiuj gajnis monon, kaj nun estas la popolo Greka, kiu ne profitis de la prunto, aŭ malmulte, kiu nun pagas la ŝuldon... sub la moralaj komentoj de la rabistoj mem.

      Supprimer
    3. La meza rentumo de la pruntoj al la ŝtataj instancoj estas io ĉirkaŭ 2,3 %...

      Supprimer
    4. Kiam? Oni ĉiam precizigu la limojn kiam oni citas mezojn. Plie, kiel mi diris antaŭe, foje estis uzurecaj rentumoj, foje ne; la problemo ne estas tie.

      Supprimer
  2. Hieraŭ, mi ne provlegis mian tekston. La eraroj estis multaj (simplaj akuzativoj, "ŝerci" anstataŭ "serĉi" dufoje, ...); normale, ili (la plimulto el ili fakte) estas korektitaj. Mi petas pardonon al la hieraŭaj legantoj.

    Mi profitis de mia provlego por aldoni kelkajn etajn detalojn.

    RépondreSupprimer
  3. La mezumo de la sumoj nun ŝuldataj de la Greka registaro al la Centra Eŭropa Banko kaj al IMF... Ne necesas tempolimoj: mi parolas pri la nuna ŝuldo.

    Ĉu vi konfidus vian pension al la Greka registaro?

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Estas interese. Kio estas via fonto?

      Ne, mi ne konfidus mian pension al Grekio. Sed ne estas pro la rego de Siriza. Siriza ĵus alvenis, oni ne povas akuzi ĝin pri la stato de la lando. Se estus la Nova Demokratio aŭ la Socialista Partio kiu regus Grekion mi eĉ ankoraŭ malpli konfidus ĝin. Aŭ Grekio realigas la rigoron neracian petita de EU/IMF, kaj mi neniam revidos mian monon, aŭ Grekio serĉas batali, kiel provas fari Siriza, kaj EU/IMF provos ĉion por ke mi neniam revidos mian monon. Kiel mi provis klarigi en mia blogaĵo, la kialo estas politika, ne akcepti pli popoleman Eŭropon.

      Pablo Iglesias, ĝenerala sekretario de Podemos en Hispanio, bone eksplikas tion en la unuaj alineoj de sia intervjuo tradukita en la ĉi monata "Monde Diplomatique" en Esperanto (publikigita iom post mia blogaĵo, se ne, mi citus ĝin en ĝi). La potencularo timas kontaĝon.

      Grekoj ne elektis Sirizan senkiale. Nova Demokratio kaj Socialista Partio provis realiĝi la diktaĵojn de EU/IMF, kaj la lando pli kaj pli dronis. La ŝuldoj pli kaj pli altiĝis (jes, la EU/IMF politiko havas kontraŭajn rezultojn ol la celitaj). La ekonomia malkresko altiĝis, kune kun senlaboreco, malriĉeco, perforteco, ...

      Se Grekio estis forta kaj libera, kun ŝuldoj similaj al tiuj de Francio (kiuj jam estas altaj), kaj se Siriza regus, mi pli konfidus en Grekio ol en Francio. La "reformoj", kiujn la t.n. "Socialista partio" proponas, nur pensigas min, ke mi mortos antaŭ ol mi povos laŭleĝe emeritiĝi... Kaj la Franca situacio pli bonas ol aliloke, kaj ekzemple ol en UR aŭ Germanio, kiujn oni bildigas al ni kiel ekzemploj.

      Supprimer
    2. Mi neniam akuzis Sirizan. Sed mi neniam ŝatas troigojn. Fakte, la vera kulpinto pri tio estas Nova Demokratio, kiu intence falsigis la kontojn de la ŝtato. Kiam PASOK malkovris kaj diskonigis tion, komenciĝis la problemoj.

      Kaj ne zorgu pri francaj pensioj: komparu, kaj ni konkludos, ke vi havas tre bonan pensisistemon. Kaj Bismarck decidis, ke emeritiĝo okazu je 65 jaroj, duono de la laboristoj mortis antaŭ tiu aĝo...

      Supprimer
    3. Vi pravas pri preskaŭ ĉio. Krom pri la PaSok: ili sciis bone kion faris ND. Estis komuna agadmaniero en Grekio ĝis la komenco de la krizo, kiu ajn estis la partio regante. Eŭropa registaro ankaŭ sciis tion.

      Pri la Francaj pensioj, ja mi diris ke ĝia situacio pli bonas ol aliloke. Mi nur diras ke tio ŝanĝiĝas. Mi estas juna; tio povas ankoraŭ ege ŝanĝiĝi.

      Supprimer
    4. Unu fonto pri rentumoj pagitaj de Grekio (en la internacia ;) lingvo):

      http://www.socialeurope.eu/wp-content/uploads/2015/01/OP6.pdf

      Ne konfuzu tion, kun la merkata rentumo: privataj pruntantoj ne estas tiom donacemaj...

      Supprimer
    5. Dankon por la interesega ligilo! Ĝi plifortigas mian ideon pri la malneceso de la danĝeraj reformoj petataj al Grekio.

      Supprimer

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: