17/02/2020

Pri la tradukarto en konstruita lingvo (citaĵo el la lasta «Vög Volapüka»)

En la lasta Vög Volapüka, la reta revuo de la Volapukista movado, mi trovis tre interesa la ĉefan artikolon, verkita de la redaktoro de la revuo kaj samtempe Ĉifalo (majstro de la Volapuka movado) kaj posteulo de Schleyer mem, Hermann Philipps. Ĝi temas pri io, kio interesas ne nur la Volapukistoj (ni memorigu ke neniu plu proponas Volapukon kiel internacian lingvon; la Volapukistoj simple laboras por ke la lingvo ne tute mortu), sed ĉiuj verkantoj kaj tradukistoj en artefarita(n) lingvo(n). Mi taksis ĝin tiom interesa, ke mi decidis traduki ĝin en Esperanton. Ĝuu!

Karaj ĉiulokaj amikoj de Volapuko!

La tradukado en konstruitan lingvon — ĉu Volapukon, ĉu Esperanton, ĉu ĉian alian artefaritan lingvon — principe distingiĝas de la tradukado en naturan lingvon aŭ eĉ el la gepatra lingvo. Pri gepatra aŭ fremda lingvo oni havu bonan lingvosenton. Tiu sento ebligas iun percepti, ke io «ne sonas ĝuste», kiam oni legas aŭ aŭdas ion, kiun fremdulo produktis, eĉ se ĉiuj reguloj de la gramatiko estis respektitaj. Pro tio la profesiaj tradukistoj preskaŭ ĉiam tradukas nur en sian propran gepatran lingvon.

Pri artefaritaj lingvoj tamen tute ne ekzistas tia originala lingvosento. Do oni havu kiel celon klaran kaj logikan esprimomanieron. Plie por traduki en artefaritan lingvon oni vere evitu imiti la konstruadon de la frazoj de la tekstoj verkitaj en ĝia originala lingvo kaj oni same ankaŭ evitu provi doni «aromon» de la originala teksto, por ke la traduko restu facile komprenebla. Ofte mi rimarkis legante tekstojn en artefaritaj lingvoj, ke mi povis kompreni tradukojn ege pli malfacile ol kiam la samaj homoj verkis rekte en la artefarita lingvo. Ankaŭ en miaj propraj tekstoj oni observas tion. La kaŭzo de tio probable estas, ke la tradukado de tekstoj jam ekzistantaj devigas onin pensi ekzakte kiel la aŭtoro de la originala teksto pensis. Jen, oni havas tekstan modelon, kaj nun oni imite reverku ĝin kun vortoj kaj esprimoj de alia lingvo. Oni ne havas multe da libereco. Pro tio ni emas imiti ne nur la enhavon, sed ankaŭ la verkmanieron. Vere, ne estas facile traduki.

Volapuko povas esti utila kiel maniero ekzerciĝi. Oni devige demandu sin introspekte: «kiel mi povas traduki tion tiel, kiel aliuloj povos kompreni ĝin?». Kelkfoje tio estas pli malfacila, ol traduki ion pli/malpli precize laŭ la teksto originala, ĉar ne necesas pensi tiel multe. Kiam ili lernas Volapukon, la komencantoj frue provas traduki tekstojn, ĉar ili pensas, ke Volapuko kiel artefarita lingvo certe estas vere facila. Rapide tiu komencanto — pensante per sia gepatra lingvo — serĉas ekvivalentojn al kelkaj vortoj de sia gepatra lingvo. Do oni povas ofte observi, ke la uzantoj de Volapuko (ekzemple) ĉiam denove bezonas vortojn kaj esprimojn, kiujn ili konas en la angla (denove ekzemple). Kiel oni diras Volapuke, kiam oni volas diri «Fuck you!» en la angla?

Vere, «necesas lerni multajn aĵojn, antaŭ ol oni povas meti demandojn pri tio, kion oni ne scias», kiel verkis Jean-Jacques Rousseau, aŭtoro kaj filozofiisto el Ĝenevo (1712-1778).

Bone ĝuu vi la lernadon de Volapuko!
Hermann Philipps

Tiu teksto memorigis al mi tiun faman frazon de Kabe: «Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos “eltiri” sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple ellasos aŭ aliajn donos» (Literatura Mondo 1931/7-8, p. 144). Ja tradukado pli malfacilas ol simpla verkado (se oni havas ideojn!), sed mi aldonos ke ambaŭ necesas al artefarita lingvo. Lingvo en kiu nur aperus tradukojn estas kiel homo kiu paŝus uzante nur unu kruron; estus domaĝe ne plene uzi la liberecon, kiun oferas la reguleco de niaj gramatikoj!

06/01/2020

Pensoj pri la «spektakla luktado» kaj pri tio, kion ĝi alportis al mi junaĝe

«Spektakla luktado». Preparante tiun artikolon, mi estis devigita serĉi sur Vikipedio kiel nomi tiun aktivecon en Esperanto: mi neniam antaŭe legis ion pri tiu «amuzigsporto» (sport entertainment) en nia kara lingvo. Ŝajne Esperantistoj ne multe ŝatas tion, kion la anglalingvanoj nomas Professional Wrestling.

En mia lando ankaŭ, luktado(1) ne estas tiom fama. Ĝi ne estas tute nekonata, kaj eĉ ekzistis aparta franca luktadskolo, iom malsimila al la nordamerika skolo, proksimume inter 1900 kaj 1959. Tamen, krom junuloj kaj stranguloj multe mokitaj de la normalaj kaj inteligentaj homoj, neniu rigardas luktadon televide, kaj neniam tiu amuzigsporto estis tiom fama en mia lando kiom antaŭ la unua mondmilito(2). Kaj, kiam mi estis adoleskanto, luktado estis ankoraŭ pli eksmoda ol nun, sed tamen ĝi estis grava parto de mia vivo, kaj ludis gravan rolon en la konstruo de mia identeco. Kial kaj kiel?

Kio estas spektakla luktado ekzakte?

Ne indas tie ĉi verki la historion de la spektakla luktado. Eble iam mi tradukos la anglalingvan vikipedian paĝon en Esperanton, sed sufiĉas diri nun ke spektakla luktado devenas de sporta luktado: en la 19a jarcento, ĉirkaŭ la cirkoj estis bataloj pri kiuj povis veti la spektantoj. Rapide, por plejmultigi la gajnojn, tiuj bataloj iĝis trukitaj: la malplej forta batalisto, kontraŭ kiu ĉiuj vetis ĉiam venkis ĉar la plej fortaspekta ŝajnigis malvenkon. Tio iĝis konita, kaj tiuj bataloj ŝanĝiĝis iĝante spektakloj kiujn ĉiu sciis malveraj.

Spektakla luktado estas moderna versio de tio. Ĉiu scias ke la luktadistoj estas aktoroj kaj ke la venkoj estas antaŭdeciditaj. Sed al la maĉoj mem estas aldonitaj historioj de rivaleco, amikeco kaj malamikeco kaj falsaj ĉampionecoj (la famaj luktadaj zonoj, samkiel por la bokso). Iĝis kompleta spektaklo kun pirotekniko, akrobataĵoj, muziko, videoj, … Estas multaj «federacioj», t.e. firmaoj kiuj organizas tiujn spektaklojn. La plej granda federacio, la World Wrestling Entertainment (WWE), eĉ organizas tri spektaklojn semajne nur Usone (SmackDown, Raw kaj NXT), kaj almenaŭ unu eksterlande (NXT Britio). Ĉiu federacio (aŭ spektaklo ene de federacio) havas sian kulturon kaj apartaĵojn: ekzemple, en la WWE, SmackDown estas pli perfortema, Raw pli detalas la historiojn (do estas pli da parolado ol en SmackDown) kaj NXT (vortludo kun «next», sekva) bataligas nur malpli konatajn luktadistojn por spertigi ilin.

La reguloj de normala maĉo estas simplaj: du luktadistoj oponas sur luktopodio; la unua kiu forcedas aŭ kies ŝultroj restas tri sekundojn tere sub la alia luktadisto malvenkas. La luktadistoj ne rajtas eliri la podion (aŭ elirigi ĝin al la alia), esti helpitaj de aliulo(j), uzi objektojn aŭ frapi kun fermitaj pugnoj. Se la luktadistoj akceptas tion antaŭ la maĉo, la reguloj povas esti ŝanĝitaj, kaj ankaŭ povas esti pli ol du luktadistoj, ekzemple dum teammaĉoj, kiuj havas apartajn regulojn.

Memkompreneble, en preksaŭ neniu maĉo tiuj reguloj estas respektataj, sed ofte luktadisto estas malvenkigita de la arbitracianto. Sed ĉiuj malrespektoj ne havas la samajn gravecojn.

Do, spektakla luktado estas amuzigsporto kiu videbligas sufiĉe perfortajn spektaklojn de uloj, kiuj ŝajne batalas por havigi al si falsaj ĉampionecojn aŭ pro simulita malamikeco.

Kion alportis spektakla luktado al mi?

Nun vi probable relegas la titolon, kaj demandas al vi mem: kion tiu perfortema sensencaĵo povas alporti al junulo? Multe, fakte.

Kiam mi estis adoleskanto, mi estis tre timema kaj hontema. Ankoraŭ nun mi ne multe ŝatas diri ne, sed tio estis ege pli forta tiam, kaj mia ĉefa problemo estis totala malmemestimo. Mi ne havis multajn amikojn, kaj nur tre malfacile diris mian opinion.

Spektakla luktado ne ĉion ŝanĝis, sed helpis min ŝanĝiĝi.

Kiam mi komencis spekti luktadon, ĉirkaŭ 2000, ĝi estis tute eksmoda en Francio. Tamen, eta regiona televidkanalo elsendadis spektaklojn de la WCW (World Championship Wrestling), nun forpasinta federacio. Spekti ion, kion neniu spektis ne ĝenis min: estis nur alia aĵo, kiun mi faris sen paroli pri ĝi al iu ajn. La epizodoj estis elsenditaj malfrue, kaj miaj gepatroj registris ilin sur videokasedoj forigante la reklamojn, kiuj ĉefe temis pri erotikaĵoj.

Ĝi helpis min pro du kialoj. Unue, por la hontema knabo kiu mi estis, spekti fortajn kaj batalemajn heroojn, kaj identeciĝi al ili igis min pli kuraĝa; mi ne plu (nur) timis forton. Kaj vidi tiujn fortulojn batali kontraŭ la fatalo, kiel Golberg kiu estis maljuste traktata de la posedantoj de la federacio, aŭ Sting kiu estis ĉiam perfidita de siaj amikoj, kaj kiuj malgraŭ ĉio persistis kaj ne perdis la esperon, estis kuraĝigo por mi. Ili estas fortaj, sed ankaŭ vundeblaj: mi ankaŭ estis vundebla, ĉu mi ne povus esti ankaŭ forta? Due, luktado iĝis iomete post kiam mi ekspektis ĝin, iomete populara en mia lernejo. Fine, mi havis ion komuna kun la aliaj lernejanoj. Mi ne sciis tion tiam, sed mi bezonis tion.

Mi neniam iĝis popularulo, kaj daŭre restis hontema, sed dank' al la spektakla luktado, mi iom malfermiĝis al la aliaj.


Notoj

1: Mi ne ripetos senĉese en tiu artikolo ke temas pri spektakla luktado kaj ne pri «vera» luktado, kaj de nun ĉefe parolos pri luktado.

2: Tio ne veras en la tuta Franclingvio: la franca Vikipedio estas plenplena je priluktadaj artikoloj, verkitaj ĉefe de Kebekoj.


Fotoj

1a: La luktadisto «Triple H» rigardas siajn subtenantojn, 2007 (John O'Neill, CC BY-SA 3.0, fonto).

2a: La luktadistino Ai Shimizu, tiam tenanto de la Triangle Ribbon Championship, ĉampioneco de la japana nurina luktadfederacio «Ice Ribbon», 2016 (Ribbon Salminen, CC BY-SA 4.0, fonto).

3a: Sting, la luktadisto de mia infanaĝo (sed tiam en 2015; Miguel Discart, CC BY-SA 2.0, fonto).