19/10/2014

Pri Greka Biblia vorto: λογικός en Rm 12:1

Antaŭ kelkaj tagoj, en la listo «Per Esperanto: Religio» (kiu povus esti pli interesa se gehomoj interesitaj pri religiaj sciencoj aliĝus pli) iu demandis, ĉu vere en Rm 12:1, oni uzu la vorton «racia» (kiel en La Sankta Biblio kiun ni havas en Esperanto) aŭ la vorton «spirituala», kiel en gravaj modernaj Francaj Biblioj, kiujn li citas (la malnovaj ja uzas la vorton «racia»). Alia ulo, precizigas ke la sama evoluo (de racia al spirituala) okazis en la Anglalingvaj Biblioj. Li aparte citas la Jerusalem's Bible de 1966, kiu tradukas per:

laŭ maniero inda je pensantaj estuloj [aŭ «je raciaj homoj»] (1)

En la listo, mi skribis pri tio; tie mi reuzos tiun tekston, kompletigante kaj raciigante ĝin iom.

La Greka vorto, kiun oni ne scias traduki, estas «logikos» (λογικός). Laŭ F.-J. Leenhardt, «La kompreno de λογικός superas ĉiujn terminojn pere de kiuj oni provas traduki ĝin» (2). Ne atendu do facilan respondon kun unu vorto kiu tradukas unu alian. Eblas nek en la Franca (Leenhardt skribas en la Franca) nek en Esperanto.

En la Greka (klasika) lingvo la vorto «λογικός» signifas aŭ «konforme al la racio» (ŝajnas ke estas la elekto de la Jerusalem's Bible) aŭ «pri la parolo» (kun multege da duarangaj sencoj). Sed la Biblia Greka lingvo ne estas nur filo de la klasika, sed ankaŭ de la juda Greka lingvo. Kaj kiam vorto estas en religia kunteksto, la influo de la juda Greka estas pli granda.

Fakte, se λογικός estas multe uzata de filozofoj nekristanaj, ĝi ne estas en la Septuaginto (lxx). Sed ĝi aperas ĉe la antaŭ-Kristaj judoj (Filo de Aleksandrio, Testamento de Levi, …) kaj la unuaj kristanoj (Justino, Taciano) (3). La BDAG (gravega Anglalingva vortaro de Biblia Greka lingvo) tradukas per: «rilate al esti zorge pensanta, pripensita» (4). Oni do povas traduki unue per «pripensita servo».

Ja «racia» ne estas ege malsimila ol la vortumo «pripensita», ĉu ne? Sed la malsimileco estas grava; tie ĉi, «pripensita» estas pli proksime kun «spirituala» ol kun «racia».

Unue, la servo de kiu Paŭlo parolas en Rm 12:1 ne estas pripensita rilate al la Naturo (kun granda «N») aŭ universalaj leĝoj, sed rilate al la naturo de la homoj kaj de Dio. Oni diris ke tiu vorto estis multe uzata de la filozofoj. Unuj el ili uzis ĝin aparte: la stoikistoj, kiuj multe uzis ĝin rilate al la Naturo. Paŭlo eble volis montri ke la «Logos» ne estas racia, sed religia, ĉar ĝi rilatas al la naturo de Dio (5).

Due, ĝi ne estas ekstera, sed interna. Se la unua senco estis kontraŭ la filozofoj, la dua estas kontraŭ la tiutempaj judoj, kiuj faris servon kun multe da gestoj (6). La antaŭ-Kristaj judoj, kiuj uzis tiun vorton uzis ĝin por paroli pri servo interna, «sendependa de la gestoj kaj eksteraj objektoj» (7). Paŭlo parolas ankaŭ de tiu tipo da servo.

Jen kial la traduko per «spirituala» estas bona: ne estas racia servo, ĉar ĝi estas religia, kaj ĝi estas «interna». Kelkaj pensas ke λογικός signifas ke la servo estas de homoj kaj ne de animaloj (8) (estas la vera elekto de la Jerusalem's Bible) sed mi pensas ke estas eraro. La vorto precizigas la tipon de homo, ne la tipon de vivaĵo.


(1): «in a way that is worthy of thinking beings»

(2): «La compréhension de λογικός dépasse tous les termes par lesquels on essaye de le traduire.», F.-J. Leenhardt, L'Épître de saint Paul aux Romains, Genève, Labor et Fides (Commentaire du Nouveau Testament 6), 1995 (3a eldono), p. 171.

(3): BDAG, p. 598, F.-J. Leenhardt, op. cit., p. 171.

(4): «pert. to being carefully thought through, thoughtful», BDAG, p. 598.

(4): F.-J. Leenhardt, op. cit., p. 170.

(6): Mi diras «tiutempajn», ĉar li citas kontraŭ novaj malnovajn judojn: estas laŭ li interna juda diskuto. Oni ankaŭ povas pensi pri kelkaj vercikloj de la evangelioj, en kiuj Jesuo kritikas la memvidigemon de la fariseoj (Mt 6:5-6: «5Kaj kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, por montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. 6Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos». Oni ankaŭ memorigu ke Paŭlo estis judo kaj fariseo.

(7): S. Légasse, L'Épître de Paul aux Romains, Paris, Cerf (Lectio divina. Commentaires 10), 2002, p. 760.

(8) : J. Fitzmyer, Romans. A New Translation with Introduction and Commentary, New Haven - London, Yale University Press (The Anchor Yale Bible), 1992, p. 640.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: