03/10/2014

Jen, mi aliĝis al UEA

Ŝajnas al mi, ke la titolo de mia blogaĵo estas memkomprenebla. Unuafoje ekde mi esperantiĝis en 2012, mi aliĝis al la pli granda esperantista asocio: la Universala Esperanto-Asocio. Pli ĝuste, mi aliĝos en 2015 (mi jam enskribiĝi, sed por la venonta jaro). Sed kial?

Fakte, por esti perfekte honeste, mi diru, ke la fina kialo estas la Franca UK. Oni sciu, ke kiam oni estas UEA-ano, oni malpli pagas por partopreni en la UKoj. Mi ne scias, ĉar mia – malesperantema – familio multege gravas por mi, se mi povos partopreni en UK dum la venontaj jaroj; do mi nepre volas partopreni en la Franca UK.

Ja, estas grava kialo. Sed sola, ne sufiĉus. Kiam mi diris ke estas «fina kialo», mi volis diri ke kronologie estas la lasta kialo, kiu kondukis al la decido. La vazo superverŝiĝas pro unu lasta akvero.

UEA interesas min ekde mi esperantiĝis. Kiam okazis la Rejkjavika UK, en 2013, mi sekvis ĝin zorge (ĉefe dank’ al Libera Folio). Mi sekvis ankaŭ la elekton de Mark Fettes kiel prezidento de UEA, kaj liaj ideoj multe plaĉis al mi. Mi eĉ skribis komentareton pri la nova Strategia laborplano kelkaj monatoj poste. Ĝi ne estas korekte respektita; sed estas ĝuste kialo por aniĝi kaj helpi al ĝia respekto: ne la volo mankas, sed la volantoj. Mi volas, kun miaj malgrandaj fortoj, esti inter ili.

Mi sekvis ankaŭ la nomiĝo de Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto. Memkompreneble, mi legis nur la unuan numeron (januaro 2014), senpage elŝutebla en la retpaĝaro de UEA: kiel nemembro de UEA, mi ne ricevis ilin (kaj mi ne povis elŝuti ilin; ekde januaro mi povos, sed mi ne ricevos ilin hejme, ĉar kostus tro por mi). Mi do ne povas komenti la enhavon; sed ekstere, mi trovas ĝin bela. Tamen, mi legis la blogon (ĝis nun malmulte aktiva, sed li decidis skribi ĉiusemajne, kiel mi, sed post mi ^^) de la S-ro Valle, kaj lian Google+ konton. Mi povas nek juĝi nek kompari (mi neniam legis la Marček-an revuon), sed lia laboro ŝajnas al mi ĝenerale interesa kaj bona*. Kaj nun mi volas legi ĝin!

La servoj de UEA ankaŭ interesas min. Dufoje mi veturis eksterlanden dum unu semajno (Norvegio kaj Svedio) ekde mi pli malpli flue parolas Esperanton. Sed neniam mi renkontis lokajn Esperantistojn; mi esperas ke dank’ al la delegita reto, mi ne plu havos tiun problemon.

Konklude, aliĝi al UEA estas bone por mi kaj por Esperanto! Definitive, Utila Estas Aliĝo!

Mi do nun, en 2015, estos membro de 6 Esperantistaj asocioj (loka klubo, regiona asocio, Franca asocio, Franca protestanta asocio, tutmonda protestanta asocio, UEA). La riĉo de la Esperanto-movado estas kvazaŭ problemo: kiel oni diras en la Franca, «on ne sait plus où donner de la tête» (oni ne plu scias kie turni la kapon)… Mankas al mi politika asocio. Sed mi rekonas min nek en SAT, nek en IKEK, nek en MAS. Mi pluserĉu!



*: Pri la rolo kaj la estonteco de la revuoj mi ne volas paroli tie ĉi, sed estas grava problemo, pri kiu mi parolos poste en mia blogo. En interrete ligita mondo, revuoj ŝanĝu; la plimulto el la Esperantistaj asocioj ne komprenis tion.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: