08/04/2015

Tokipono

Mi estas Esperantisto. Vi legas Esperantlingvan blogon, do mi pensas, ke vi ĉiuj komprenis tion. Sed nur kelkaj el vi scias, ke se mi subtenas Esperanton kiel internacia helpanta lingvo (IHL), mi ŝatas la konstruitajn lingvojn ĝenerale. Mi tradukas en la Francan lecionaron de Volapuko, mi lernetis Idon, mi plurfoje kaj sensukcese provis lerni Loĵbanon, kaj mi volas lerni ekde jaroj Kotavaon (sed mi timis iom tiun lingvon), … Mi eĉ kreas mian propran, iom priskribita tie ĉi. Sed el ili ĉiuj, mi subtenas nur Esperanton kiel IHL. La aliaj estas nur por la plezuro.

Kaj nun, mi aldonas novan lingvon al mia "ĉastabelo", kiel oni diras en la Franca (kaj eble en aliaj lingvoj, mi ne scias). Estas la jam konata en Esperantujo Tokipono.

Mi konas tiun lingvon ekde jaroj (mi eĉ retrovis mesaĝon de mi en la retpaĝaron, en kiu mi lernas nun la lingvon, kiun mi skribis en 2013). Kaj mi volis lerni ĝin ekde tiam, sed mi neniam komencis. Tamen hieraŭ, ĉe Twitter, mi vidis tiun pepaĵon de Rebecca Krause:

Mi legis ŝian blogaĵon. Kaj ŝi emigis min lerni la lingvon. Se vi ne konas ĝin, Tokipono estas simplega konstruita lingvo kun nur 120 vortoj. Ĝi estas ankaŭ filozofia lingvo, ĉar ĝia minimumismo estas inspirita de filozofio kiu devenas de taoismo. La ideo estas iom inspirita, kiel loĵbano, de la teorioj (la pli fama estas Sapir-Whorf) kiuj postulas, ke la lingvo ŝanĝiĝas la mondkoncepton (Weltanschauung, diras la Germanoj). Do simpla lingvo faciligas simplan (do, en ideo de la kreintino, bona kaj feliĉa) vivon. Mi eble ne tute samopinias; tamen la ideo estas bela, kaj mi volas vidi, ĉu vere Rebbeca pravas. Plie ŝajnas facila kaj mojosa; kaj finfine, en Geloto, mi serĉas krei lingvon kun vortprovizo vere malpreciza, kaj studi la funkciadon de Tokipono tutcerte helpos min.

Mi serĉis do lernilon. Post iom da serĉado (fakte mi legis la Vikipedian paĝon), mi trovis la retpaĝaron tokipona.info. Ĝi estas Esperantlingva (tio ne estas mirinda, Tokiponistoj ofte estas ankaŭ Esperantsitoj, mi kredas ke la kreintino ankaŭ) retpaĝaro kiu, en 76 ilustritaj lecionoj, proponas lerni la lingvon. Mi provu; mi diros al vi poste ĉu estas tiel facile, kaj kion mi lernis krom la lingvo mem.


Bildo sub permesilo GNU-FDL. Fonto: http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Toki_pona.svg?uselang=eo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: