20/04/2015

Ne al la cerboj sed al la koroj
Kial Esperantisto estas mi (kaj ne Idisto, Interlingvaisto, aŭ pli probable Kotavaisto)

En Franclingva forumo pri konstruitaj lingvoj (kun aŭ sen internacia celo), en kiu mi partoprenas ĉefe pro Geloto, kaj en kiu nur malplimulto parolas kaj subtenas Esperanton, ano proponis opinisondon petante «se vi devus elekti nur unu Internacian Helpantan Lingvon [poste nomata “ihl”], kiun elektus vi?». Mi voĉdonis senhezite por Esperanto, kaj mi eksplikis kial; mi pensas utila denove ekspliki tion tie ĉi, kaj en Esperanto.

Konsideru ni, ke mi pensas, ke la mondo bezonas konstruitan ihlon, sed ne ankoraŭ scias kiun. Konsideru ni, ke mi informiĝas pri la malsimilaj ihloj estantaj sur la merkato. Kiun lingvon elektus mi?

Mi konfesu ion tuj: se mi voĉdonus nur laŭ gramatikaj kialoj, mi ege pli hezitus, ol mi fakte hezitis. Por lingvo kiu volas esti vere internacia, kaj, kiel diris Zamenhof, «home neŭtrala», mi pensas ke Esperanto estas tro Eŭropeca. Mi ege pli facile lernis la lingvon ol Japano, kaj tio estas fakto. Jes, mi ankaŭ legis Claude Piron1, kaj jes mi samopinias: gramatike, Esperanto ne estas hindeŭropa lingvo, ĝi nur estas «akuzativa lingvo», kiel la granda plimulto da lingvoj en la mondo2. Sed vortare, la lingvo estas la filo de sia tempo, kaj pensas internacia tion, kio estas fakte okcidenta. Kaj en la tempo pasita lernante lingvon, la vortaro estas la plej granda parto, kaj ankoraŭ pli por lingvo tiel facila ol Esperanto.

Ĉu estas eble fari alimaniere? Iam, mi komparos Esperanton kun alia ihl, ege malpli konata, Kotavao. Kotavao estas la plej interesa rivalo de Esperanto, laŭ mi. Ĝi provas esti facila kaj perfekte neŭtrala lingvo, tiom en la gramatikaĵoj ol en la vortoj. Tiucele, ekzemple, la vortoj neniam havas etimologion, ili estas hazarde elektitaj. En interlingvistiko, oni nomas tion «a priori lingvo». Kaj tio iome plaĉas al mi.

Tamen ne dirigu al mi kion mi ne diris: ja la utileco de a priori vortaro estas diskutinda. Se ja la Esperanta vortaro estas pli facila por Franclingvano ol por Arablingvano, la Kotavaa vortaro estas tiom malfacila por ĉiuj. La demando do estas ĉu avantaĝi la mondan relativan plimulton kiu parolas denaske latinidajn kaj germandevenajn lingvojn estas malavantaĝi la aliajn. Laŭ mi, tiu demando estas malfermita.

Sed, kiel mi diris, mi ne pensas ke la gramatikaĵoj plej gravas. Esperanto, kiel Ido, Volapuko, Interlingvao, Uropio, Kotavao … estas sufiĉe facila kaj neŭtrala por ke ĉiu, eĉ ne lingvemulo, povas lerni ĝin, ĉie. Do plibonigi la facilecon ne estas tiel grava, kaj la avantaĝoj estos ĉiam malpli gravaj ol la divido de la komunumo de la subtenantoj de la ihloj. Gramatike kaj vortare, ĉiuj tiuj lingvoj estas kompareblaj, kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj.

Do, mi ne elektos mian lingvon pro gramatikaj kialoj. Nu, restas du punktoj, kaj en tiuj ĉi, Esperanto ege superas ĝiajn rivalojn: la komunumo de parolantoj kaj la vivnivelo de ĝia kulturo, kaj la celo portata de ĝi.

Pri la komunumo, mi pensas, ke ni estas en objektivaj faktoj: Esperanto havas pli da parolantoj, da periodaĵoj kaj da literaturo, originala kaj tradukita, ol ĉiuj aliaj kunigitaj. Sole, tio povus esti malbona argumento: tute malbona lingvo kaj solvo al la problemo de internacia komunikado povus esti la pli parolata. Sed ne estas la kazo, do la argumento valoras.

Pri la celo, ni estas en devigite malobjektiva mondo. Kaj laŭ, tie estas la vera kialo elekti Esperanton. Ĉiuj ihloj celas same faciligi la internaciajn komunikadojn. Sed nur kelkaj vere pretendas esti tutmondaj (oni tuj povas forigi Interlingvaon, Uropion, …). Sed estas plu: se Esperanto estas gramatikigo de idealo, la aliaj ihloj estas idealigo de gramatiko.

Mi eksplikas min: ĉiuj ihloj kreitaj post Esperanto, estis kreitaj de gehomoj kiuj pensis ke Esperanto havas gramatikajn mankojn (fojfoje tio estis nur preteksto por personaj ambicioj, kiel Ido). Kiel ni vidis, tio parte veras; sed ĉiuj ihloj havas malsimilajn sed samvalorajn mankojn. Lingvo ĉiam estos lingvo; lingvo ĉiam estos malfacila. Reformi Esperanton, aŭ krei novan lingvon, nenion gravan alportos. Ĉiam estos gramatikaĵoj kun vortaro kaj ĉiam lernanto devos lerni ilin. Ĉiam estos malperfektaĵoj, kaj ĉiam estos ambiciuloj por profiti de ili.

Tio, kio ege gravas por lernanto de ihl ne estas la maniero por marki akuzativon. Ne estas grandaj teoriaj debatoj inter a prioria posteriori vortaro. Ne estas ĉu la lingvo ŝajnas natura aŭ ne. Tute ne. Estas la ideologio, kiun portas la lingvo, kiu ege gravas. Estas tio, kio faras ke «normalaj» gehomoj lernos ĝin, kaj do perdos monon kaj tempon por ĝi, kaj ne nur lingvemuloj kaj interlingvistikistoj. Kaj se ĝis la fino de la mondo, kelkaj diras «tio ne ŝanĝis ekde hieraŭ» anstataŭ «ŝanĝiĝis», aŭ forgesas la akuzativon, ĉu vere gravas?

Zamenhof plurfoje diris tion. Unu el liaj tekstoj, kiujn mi preferas, estas ĝuste pri tio:

Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn3.

Esperanto parolas al mia koro. Ĉiuj tiuj, kiuj serĉas anigi min al iliaj projektoj, parolu al mia koro. Nu, kiam vi iras sur la retpaĝaroj de la liaj ihloj, mi ĉiam aŭdas nur paroli pri iom enuigaj gramatikaj teorioj. Nur sur la, eĉ malbela, retpaĝaro de Uea mi aŭdas pri «disvolvi […] la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj». Nur Esperanto havas tiom forta internan ideon, kaj do, eĉ malperfekta, ĝi meritas ke oni batalas por ĝi.


1: Ekzemple la Franclingvan artikolon «Langue occidentale, l'espéranto ?» (Esperanto, ĉu okcidenta lingvo?), kiuj laŭ mia scio ne ekzistas en Esperanto, sed almenaŭ ekzistas en la Angla, la Portugala, la Hispana, la Itala kaj la Rusa lingvoj.

2: Akuzativa lingvo ne havas devige la kazon akuzativo, kiel en Esperanto. La Angla aŭ la Franca ankaŭ estas akuzativaj lingvoj ĉar «la objekto de transitiva verbo estas distingata kontraŭ la subjekto de kaj transitivaj kaj netransitivaj verboj» (Vikipedio), eĉ se ili ne havas morfologiajn kazojn.

3 : L.L. Zamenhof, citita de Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, 1920, ĉ. 8, disponebla ĉe Vikifonto. Vi povas ankaŭ aĉeti ĝin papere, kun aldonoj de Ulrich Lins, en eldono de 2007 (katalogo de UEA).

9 commentaires:

  1. malferma ? = malfermita ?

    Mi ĵus legis vian afiŝon, kaj la komparo inter Esperanto kaj Kotava. Vi diras : "Kotavao estas la plej interesa rivalo de Esperanto, laŭ mi." Tio estas flatanto, ĉar vi komprenas pli bone ol multaj personoj la originalan paŝadon bazanta tiun lingvon kaj ĝiajn principojn. La kultura neŭtraleco kaj la egaleco de lerni por ĉiuj (tiom malfacila por ĉiuj) estas fundamentaj nocioj, ĉefe dum nia tutmonda epoko.
    Mi aldonus, por defendi la principon de unu vortaro hazarde elektita far Staren Fetcey, funde pripensu tion : "ĉu unu justica sistemo kun ĵurianoj hazarde elektitaj estas malpli justa ol unu ĵurio da diplomitaj profesiistoj?"; "ĉu unu politika sistemo, hazarduta, estus malpli performanta ol la nunaj sistemoj kun "multesciaj" politikistoj?"; "kial unu polpo ricevis la plibonajn rezultojn ol tutaj sportaj specialistoj kiam ĝi antaŭdiris kelkajn futbalajn maĉojn?"
    La fonta "hazardo" de la vortaro, komence lasanta unu vera egaleco por tutaj loĝantoj de la mondo, ne estas unu ideo ridinda tiom ol tio.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Jes, malfermita, vi pravas; mi korektos tuj. Dankon!

      Mi havas ja bonan bildon de Kotavao. Mi studetas la gramatikon pere de Franca versio de la oficiala gramatiko (mi presis ĝin antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi vidis nun ke sur la retpaĝaro estas nova versio…), kaj kiam mi sufiĉe bone konos la lingvon, mi vere komparos. Nune ĝi ŝajnas al mi plena je senutilaj malfacilaĵoj; mi tre probable ŝanĝos mian ideon kiam mi pli bone komprenos ĝian ĝeneralan arkitekturon.

      La "hazardeco" de la vortaro ne ĝenas min, kaj, kiel mi diris, gramatike tio eble pli bonas. Sed mi vere ne pensas ke ĝi pravigas la dividon inter ni.

      Supprimer
  2. Kiel Esperanto definitive implikiĝis en akuzativo ?
    - La granda plejmulto el la lingvoj forĵetis akuzativon, konservante ĝin nur tie, kie ĝi utilas aǔ helpas, tie estas ĉefe kun la personaj pronomoj. Zamenhof komprenis tion, sed tro malfrue por enmeti en Esperanton la ŝangojn, kiujn li deziris (vidu tie : https://sites.google.com/site/esperanto1894/gramatiko/substantivoj). Kelkajn el tiuj ĉi feliĉe reprenis Ido. Tamen la disvolviĝon de Ido ne faciligis la tiamaj esperantistoj, do preterlasinte la ununuran okazon por evoluigi ilian lingvon.

    Kial Esperanto estas tre (tro) okcidenta hindeǔropa lingvo ?
    - Ĉar Esperanto estas ĉefe romanika lingvo, kiel Ido krome. Do ĝia efektiva rivalo estus prefere Interlingvao (Interlingua) aǔ Novialo, kun ĝia interesa ĝermana aldono. Tamen la hindeǔropa komuna lingvofonto kovras ja pli vastan teritorion kaj pli nombrajn kulturojn ol la solan ekstremokcidentan Eǔropon. Tiel aliaj konstruitaj lingvoj, bazitaj sur la komuna hindeǔropa lingvofonto, povus pli praviĝi ol Esperanto kiel eǔropa konuna lingvo, kaj ampleksige (ĉar multaj hindeǔropaj lingvoj estas jam parolataj en la mondo) kiel vere internacia lingvo.

    Kial Kotavao ne estas vere iu konkuranto de Esperanto ?
    - Ĉar ambaǔ lingvoj ne estas bazitaj sur la samaj principoj. La unua estas pura apriora lingvo, dum la dua estas pli malpli sukcesa miksaĵo de aposterorismo kaj apriorismo. La unua ŝajnas esti elirinta el sciencfikcia rakonto, la dua inspiris politikfikcian romanon («1984», far Orwell), k.t.p... Estas ankoraǔ kelkaj punktoj pri kiuj Kotavao kaj Esperanto estas funde malsamaj, do ne rivalaj

    Kial Kotavao ne estas pli neǔtra ol Esperanto ?
    - Esperanto, kaj aliaj konstruitaj lingvoj kiel Interlingvao, Novialo, Ido, Uropio, eltiras la plejĉefaĵon de sia vortotrezoro el naturaj (eǔropaj) lingvoj. Ju pli la elektado de la vortoj estas pripensema, ne arbitra, des pli ĝi estas ankaǔ neǔtra (ĉar pli komuna kaj genra). Tio ne estas la okazo kun Kotavao, kie la elektado de la vortoj naskis el unu sola cerbo, devige influita, pli malpli nekonscie, de la kulturo, de la preferoj kaj de la menstrudado de ĝia aǔtoro. Ĉu oni povas ankoraǔ paroli pri neǔtraleco, tiukaze ?

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Ĉu Uropista anonimulo?

      > Kiel Esperanto definitive implikiĝis en akuzativo?
      > - La granda plejmulto el la lingvoj forĵetis akuzativon,
      > konservante ĝin nur tie, kie ĝi utilas aǔ helpas, tie estas
      > ĉefe kun la personaj pronomoj. Zamenhof komprenis
      > tion, sed tro malfrue por enmeti en Esperanton la ŝangojn,
      > kiujn li deziris (vidu tie :
      > https://sites.google.com/site/esperanto1894/gramatiko/substantivoj).
      > Kelkajn el tiuj ĉi feliĉe reprenis Ido. Tamen la disvolviĝon de
      > Ido ne faciligis la tiamaj esperantistoj, do preterlasinte la
      > ununuran okazon por evoluigi ilian lingvon.

      Akuzativo ne estas nur morfologia kazo. Ido ne forĵetis akuzativon, nek la Franca, nek la Angla nek Uropio (kaj mi ne parolas pri pronomoj). Ili simple ŝanĝis ĝian formon: de morfologia kazo (ekz. en la malnova Franca, "-s" multenombre[1]), ĝi divenis lokon en la frazordo. Sed ankoraŭ estas akuzativo, kaj ne estas pli malfacila meti "-n" post vorto ol meti la vorton post la verbo[2]! Ĉiam oni marku akuzativon. La elektita metodo estos pli facila aŭ malfacila nur laŭ via gepatra lingvo.

      Mi ja konas la reformproponon de Zamenhof. Oni ĉiam citas ĝin por diri ke Esperanto estas malperfekta. Sed, se vi bone legis min, vi lernis ke laŭ mi ja Esperanto estas malperfekta, sed ke tio ne gravas. Plie, la uloj kiuj citas ĝin forgesas ĉiam diri ke poste, Zamenhof ankaŭ forĵetis tiun reformproponon. Ĝi nur estis provo por ke la Esperantistaro ne dividu; laŭ mi la legantaro de La Esperantisto pravis, ĉar la reformistoj esti tro ekstremismaj[3].

      > Kial Esperanto estas tre (tro) okcidenta hindeǔropa lingvo?
      > - Ĉar Esperanto estas ĉefe romanika lingvo, kiel Ido krome.
      > Do ĝia efektiva rivalo estus prefere Interlingvao (Interlingua)
      > aǔ Novialo, kun ĝia interesa ĝermana aldono. Tamen la
      > hindeǔropa komuna lingvofonto kovras ja pli vastan teritorion
      > kaj pli nombrajn kulturojn ol la solan ekstremokcidentan Eǔropon.
      > Tiel aliaj konstruitaj lingvoj, bazitaj sur la komuna hindeǔropa
      > lingvofonto, povus pli praviĝi ol Esperanto kiel eǔropa konuna
      > lingvo, kaj ampleksige (ĉar multaj hindeǔropaj lingvoj estas
      > jam parolataj en la mondo) kiel vere internacia lingvo.

      Estas pro tiu paragrafo ke mi pensas, eble erare, ke vi estas Uropisto. Mi rimarkis ke ofte, la Uropistoj interesiĝas nur pri la vortaro. En mia blogaĵo, mi diris ke efektive, la vortaro estas latinida kaj germandevena (kaj aldonante la parolantojn denaske de tiuj du lingvaj familioj, oni havas la plimulton el la homaro). Sed tute ne la gramatiko, kiu estas malnatura (ne estas insultaĵo, konstruita lingvo ne timu esti konstruita), do ununura. Ido kontraŭe ja estas gramatike latinida; volante naturaligi la lingvon, ili fakte latinidigis (kaj aparte "francidigis") ĝin.

      Elekto de la vortoj ne multe gravas por internacia (kaj ne nur Eŭropa) konstruita lingvo, ĉar ĉiam estos malfacile lernebla por kelkaj. Nur ete (kaj nur ete) gravas la elekto, ĉu a posteriori (Esperanto, Interlingvao, Uropio, …), ĉu a priori (Kotavao).

      nefinita…

      Supprimer
    2. > Kial Kotavao ne estas vere iu konkuranto de Esperanto?
      > - Ĉar ambaǔ lingvoj ne estas bazitaj sur la samaj principoj.
      > La unua estas pura apriora lingvo, dum la dua estas pli
      > malpli sukcesa miksaĵo de aposterorismo kaj apriorismo.
      > La unua ŝajnas esti elirinta el sciencfikcia rakonto, la dua
      > inspiris politikfikcian romanon («1984», far Orwell), k.t.p...
      > Estas ankoraǔ kelkaj punktoj pri kiuj Kotavao kaj Esperanto
      > estas funde malsamaj, do ne rivalaj

      Ili ne estas rivaloj ĉar same elpensitaj, ili estas rivaloj ĉar ili havas la saman celon! Toki Pona, Klingono aŭ Loĵbano ne estas rivaloj de Esperanto aŭ Kotava, ĉar ili havas malsamajn celojn. Sed ĉiuj lingvoj kiuj celas esti IHL estas rivaloj pri tiu rolo.

      > Kial Kotavao ne estas pli neǔtra ol Esperanto?
      > - Esperanto, kaj aliaj konstruitaj lingvoj kiel Interlingvao,
      > Novialo, Ido, Uropio, eltiras la plejĉefaĵon de sia vortotrezoro
      > el naturaj (eǔropaj) lingvoj. Ju pli la elektado de la vortoj estas
      > pripensema, ne arbitra, des pli ĝi estas ankaǔ neǔtra (ĉar pli
      > komuna kaj genra). Tio ne estas la okazo kun Kotavao, kie la
      > elektado de la vortoj naskis el unu sola cerbo, devige influita,
      > pli malpli nekonscie, de la kulturo, de la preferoj kaj de la
      > menstrudado de ĝia aǔtoro. Ĉu oni povas ankoraǔ paroli pri
      > neǔtraleco, tiukaze ?

      Vortare kaj Eŭrope, Uropio estas eble pli neŭtra ol Esperanto. Mondskale kaj vortare, Uropio kaj Esperanto estas same neŭtaj. Vortare ankoraŭ, ĉiam Kotavao estas pli neŭtra ol Esperanto kaj Uropio, Eŭrope aŭ mondskale. Kial? Kelkaj Eŭropaj lingvoj estas pli proksimaj de la Hindeŭropa lingvo, ĉu ne? Iliaj parolantoj havas do avantaĝon. Kun Kotavao, neniu havas avantaĝon, krom la kreisto mem. Kaj siaj gustoj ne estas la gustoj de sia popolo.

      Sed ankoraŭfoje, vi interesiĝas nur pri la vortaro. Mondskale, ĝi ne gravas. Kaj gramatike, mi ne pensas ke Kotavao estas pli neŭtra aŭ Uropio pli facila.

      ***
      **
      *

      Finfine, mi legis vian komenton, kaj neniam mi aŭdis vin paroli pri la interna ideo. Vi ilustris perfekte kial mi estas Esperantisto, kaj se mi ŝatas kaj lernas aliajn konstruitajn lingvojn, nur Esperantisto.
      ___________
      1: Ekzemple, oni havis toiun kazaron por li murs, la muro:
      Ununombre: li murs, le mur ;
      Multenombre: li mur, les murs.

      2: En Kotavao oni metas va antaŭ la vorto; ankoraŭ ne estas pli facila nek malfacila, estas nur alia maniero marki akuzativon.

      3: Se mi kreus internacian lingvon nun, mi probable elektus tri aŭ kvar kazojn, pli malpli kiel Volapuko, ili fakte estas tre praktikaj. La nura problemo kun la kazoj en la naturaj lingvoj estas iliaj malreguleco.

      Supprimer
    3. Mi citas vin : "...kie la elektado de la vortoj naskis el unu sola cerbo, devige influita, pli malpli nekonscie, de la kulturo, de la preferoj kaj de la menstrudado de ĝia aǔtoro."
      Kiel vi povas diri tion nesciante la lingvon? Kiel vi povas determini la proporcion de tiela kultura influo aŭ tiela alia? ĉiu estas la rezulta el kelkaj influoj kaj sia sperto kaj sia vivo kaj sia pensado kaj siaj sentoj kaj sia instinkto kaj siaj sonĝoj ktp.
      Studu la lingvon kaj parolu iom antaŭ elŝovi antaŭjuĝatajn konkludojn.

      Kio signifas menstruado? Menstruo? (sciante ke Staren Fetcey estas virino)?

      Supprimer
    4. Marjorie, vi plene pravis noti tiun frazon! Legante, mi nur rigardis la lingvajn argumentojn, sed tiu argumento aĉegas… (se oni bone komprenis ĝin)

      Supprimer
  3. « Ido ne forĵetis akuzativon, nek la Franca, nek la Angla nek Uropio (kaj mi ne parolas pri pronomoj). Ili simple ŝanĝis ĝian formon: de morfologia kazo (ekz. en la malnova Franca, "-s" multenombre[1]), ĝi divenis lokon en la frazordo. »

    Oni ne povas kompari la "akuzativon" de la lingvoj, kiujn vi citis, kun la akuzativo de Esperanto, kiu fakte kaŝas plurajn kazojn en unu sola (1). Tio donas iluzion de simpleco.
    Tamen tio devigas enmemori pliajn finaĵojn (2), lerni divesajn gramatikajn nociojn (1) ne ĉiufoje tuj kompreneblajn de ĉiun, kaj finfine oni estas preskaǔ ĉiam uzanta akuzativon (krom tie, kie tio ŝajnus plej logika, aǔ ja plej ofte, t.e. post prepozicioj)

    (1) rekta objekta komplemento, mezura komplemento, tempa komplemento, loka komplemento (direkto/movo, cirkonstanca komplemento, anstataǔigo de kelkaj prepozicioj ...

    (2) -on, -ojn, -an, -ajn, -(i)un, -(i)ujn, -en


    « Elekto de la vortoj ne multe gravas por internacia (kaj ne nur Eŭropa) konstruita lingvo, ĉar ĉiam estos malfacile lernebla por kelkaj.»

    Male, elekto de la vortoj havas tute precizan gravecon, kiam oni parolas pri "komuna" lingvo, kaj ne nur pri "artefarita" lingvo ("artefarita" ne estas nepre sinonimo de "komuna"). La elekto de la vortoj ankaǔ gravas, kiam oni postulas neǔtralecon. Fakte, neǔtraleco ne povas kontentigi sin kun arbitreco.


    « Ili ne estas rivaloj ĉar same elpensitaj, ili estas rivaloj ĉar ili havas la saman celon! Toki Pona, Klingono aŭ Loĵbano ne estas rivaloj de Esperanto aŭ Kotava, ĉar ili havas malsamajn celojn. Sed ĉiuj lingvoj kiuj celas esti IHL estas rivaloj pri tiu rolo.»

    Lingvoj estas nur homaj esprimorimedoj. Mi ne vidas kiel kaj kial ili estus rivaloj unu kontraǔ aliaj. Male ili povas nur riĉiĝi reciproke kaj riĉigi homan esprimivecon. u ne estas preferinde koncentri sin pri komunaj punktoj anstataǔ malsamecoj (kiuj nepre kaǔzas rivalecon kaj sensencan konkurson).
    Tial vere komuna lingvo devus unue inspiriĝi per kio jam ekzistas, artefarita aǔ ne, kvankam mi opinias, ke plejmultaj lingvoj estas iom "artefaritaj". Kiel Rabelais diris : "lingvoj estas interkonsentoj de la popoloj"... Oni povas do respekti la popolojn, kun iliaj kulturoj kaj esprimomanieroj, kalkulante kun ilia natura lingva genio kaj heredaĵo, pasinta kaj nuntempa, senĉese evoluanta.



    « Sed, se vi bone legis min, vi lernis ke laŭ mi ja Esperanto estas malperfekta, sed ke tio ne gravas. »

    Tute konsentite, kaj des pli bone ! Pefekta lingvo estas mortinta lingvo...



    « Plie, la uloj kiuj citas ĝin forgesas ĉiam diri ke poste, Zamenhof ankaŭ forĵetis tiun reformproponon. »

    Iom pli malpli forte trudinfluita de la tiamaj esperantistoj, oni agnosku (se oni referencas al historio de la lingvo). Ekde kelkaj tempoj, post kiam li malprivatigis Esperanton, Zamenhof ne plu havis la vicon pri sia lingvo, malfeliĉe (por li kaj por Esperanto)



    « Sed ankoraŭfoje, vi interesiĝas nur pri la vortaro. Mondskale, ĝi ne gravas. »

    La vortaro estas tamen la bazo de ĉiuj lingvoj. La vortoj nomas la aĵojn, priskribas la mondon. Gramatiko nur ordigas la vortojn, kaj havas nenian sencon kaj necesecon sen la vortoj. Mi preferas ne imagi mondon sen vortoj, kiel "Big Brother" fine deziris en "1984"... Unuformigo kaj simpligo de la pensado tra kaj per vortaro pli kaj pli magra, reiro al animaleco, pli malbone, al la ne-pensado (aǔ malpensado ?...)

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Pardonu min, mi nur ĵus vidis vian respondon...


      Ĉiu lingvo esprimu tion, kio estas esprimata en Esperanto per -n. Vi ne samtempe povas diri ke Esperanto havas tro da formoj por lerni, kaj ke -n havas tro da roloj...

      IHLoj estas rivaloj ĉar ili ĉiuj havas la saman celon. Ne povas esti pluraj helpantaj lingvoj, aŭ tio neniigus la utilon de IHL. Sed ja ili ĉiuj estas interesaj kaj samvaloraj, kaj oni protektu ilin, kiel oni ekzemple protektas Volapukon.

      Vortaro ja gravas; tio kio ne gravas estas la elekto de la vortoj.

      Sed ankoraŭfoje vi kritikas detalojn, kaj mi taksis tiajn detalojn negravaj.

      Supprimer

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: