En Franclingva forumo pri konstruitaj lingvoj (kun aŭ sen internacia celo), en kiu mi partoprenas ĉefe pro Geloto, kaj en kiu nur malplimulto parolas kaj subtenas Esperanton, ano proponis opinisondon petante «se vi devus elekti nur unu Internacian Helpantan Lingvon [poste nomata “ihl”], kiun elektus vi?». Mi voĉdonis senhezite por Esperanto, kaj mi eksplikis kial; mi pensas utila denove ekspliki tion tie ĉi, kaj en Esperanto.
Konsideru ni, ke mi pensas, ke la mondo bezonas konstruitan ihlon, sed ne ankoraŭ scias kiun. Konsideru ni, ke mi informiĝas pri la malsimilaj ihloj estantaj sur la merkato. Kiun lingvon elektus mi?
Mi konfesu ion tuj: se mi voĉdonus nur laŭ gramatikaj kialoj, mi ege pli hezitus, ol mi fakte hezitis. Por lingvo kiu volas esti vere internacia, kaj, kiel diris Zamenhof, «home neŭtrala», mi pensas ke Esperanto estas tro Eŭropeca. Mi ege pli facile lernis la lingvon ol Japano, kaj tio estas fakto. Jes, mi ankaŭ legis Claude Piron1, kaj jes mi samopinias: gramatike, Esperanto ne estas hindeŭropa lingvo, ĝi nur estas «akuzativa lingvo», kiel la granda plimulto da lingvoj en la mondo2. Sed vortare, la lingvo estas la filo de sia tempo, kaj pensas internacia tion, kio estas fakte okcidenta. Kaj en la tempo pasita lernante lingvon, la vortaro estas la plej granda parto, kaj ankoraŭ pli por lingvo tiel facila ol Esperanto.
Ĉu estas eble fari alimaniere? Iam, mi komparos Esperanton kun alia ihl, ege malpli konata, Kotavao. Kotavao estas la plej interesa rivalo de Esperanto, laŭ mi. Ĝi provas esti facila kaj perfekte neŭtrala lingvo, tiom en la gramatikaĵoj ol en la vortoj. Tiucele, ekzemple, la vortoj neniam havas etimologion, ili estas hazarde elektitaj. En interlingvistiko, oni nomas tion «a priori lingvo». Kaj tio iome plaĉas al mi.
Tamen ne dirigu al mi kion mi ne diris: ja la utileco de a priori vortaro estas diskutinda. Se ja la Esperanta vortaro estas pli facila por Franclingvano ol por Arablingvano, la Kotavaa vortaro estas tiom malfacila por ĉiuj. La demando do estas ĉu avantaĝi la mondan relativan plimulton kiu parolas denaske latinidajn kaj germandevenajn lingvojn estas malavantaĝi la aliajn. Laŭ mi, tiu demando estas malfermita.
Sed, kiel mi diris, mi ne pensas ke la gramatikaĵoj plej gravas. Esperanto, kiel Ido, Volapuko, Interlingvao, Uropio, Kotavao … estas sufiĉe facila kaj neŭtrala por ke ĉiu, eĉ ne lingvemulo, povas lerni ĝin, ĉie. Do plibonigi la facilecon ne estas tiel grava, kaj la avantaĝoj estos ĉiam malpli gravaj ol la divido de la komunumo de la subtenantoj de la ihloj. Gramatike kaj vortare, ĉiuj tiuj lingvoj estas kompareblaj, kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj.
Do, mi ne elektos mian lingvon pro gramatikaj kialoj. Nu, restas du punktoj, kaj en tiuj ĉi, Esperanto ege superas ĝiajn rivalojn: la komunumo de parolantoj kaj la vivnivelo de ĝia kulturo, kaj la celo portata de ĝi.
Pri la komunumo, mi pensas, ke ni estas en objektivaj faktoj: Esperanto havas pli da parolantoj, da periodaĵoj kaj da literaturo, originala kaj tradukita, ol ĉiuj aliaj kunigitaj. Sole, tio povus esti malbona argumento: tute malbona lingvo kaj solvo al la problemo de internacia komunikado povus esti la pli parolata. Sed ne estas la kazo, do la argumento valoras.
Pri la celo, ni estas en devigite malobjektiva mondo. Kaj laŭ, tie estas la vera kialo elekti Esperanton. Ĉiuj ihloj celas same faciligi la internaciajn komunikadojn. Sed nur kelkaj vere pretendas esti tutmondaj (oni tuj povas forigi Interlingvaon, Uropion, …). Sed estas plu: se Esperanto estas gramatikigo de idealo, la aliaj ihloj estas idealigo de gramatiko.
Mi eksplikas min: ĉiuj ihloj kreitaj post Esperanto, estis kreitaj de gehomoj kiuj pensis ke Esperanto havas gramatikajn mankojn (fojfoje tio estis nur preteksto por personaj ambicioj, kiel Ido). Kiel ni vidis, tio parte veras; sed ĉiuj ihloj havas malsimilajn sed samvalorajn mankojn. Lingvo ĉiam estos lingvo; lingvo ĉiam estos malfacila. Reformi Esperanton, aŭ krei novan lingvon, nenion gravan alportos. Ĉiam estos gramatikaĵoj kun vortaro kaj ĉiam lernanto devos lerni ilin. Ĉiam estos malperfektaĵoj, kaj ĉiam estos ambiciuloj por profiti de ili.
Tio, kio ege gravas por lernanto de ihl ne estas la maniero por marki akuzativon. Ne estas grandaj teoriaj debatoj inter a priori aŭ a posteriori vortaro. Ne estas ĉu la lingvo ŝajnas natura aŭ ne. Tute ne. Estas la ideologio, kiun portas la lingvo, kiu ege gravas. Estas tio, kio faras ke «normalaj» gehomoj lernos ĝin, kaj do perdos monon kaj tempon por ĝi, kaj ne nur lingvemuloj kaj interlingvistikistoj. Kaj se ĝis la fino de la mondo, kelkaj diras «tio ne ŝanĝis ekde hieraŭ» anstataŭ «ŝanĝiĝis», aŭ forgesas la akuzativon, ĉu vere gravas?
Zamenhof plurfoje diris tion. Unu el liaj tekstoj, kiujn mi preferas, estas ĝuste pri tio:
Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn3.
Esperanto parolas al mia koro. Ĉiuj tiuj, kiuj serĉas anigi min al iliaj projektoj, parolu al mia koro. Nu, kiam vi iras sur la retpaĝaroj de la liaj ihloj, mi ĉiam aŭdas nur paroli pri iom enuigaj gramatikaj teorioj. Nur sur la, eĉ malbela, retpaĝaro de Uea mi aŭdas pri «disvolvi […] la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj». Nur Esperanto havas tiom forta internan ideon, kaj do, eĉ malperfekta, ĝi meritas ke oni batalas por ĝi.
1: Ekzemple la Franclingvan artikolon «Langue occidentale, l'espéranto ?» (Esperanto, ĉu okcidenta lingvo?), kiuj laŭ mia scio ne ekzistas en Esperanto, sed almenaŭ ekzistas en la Angla, la Portugala, la Hispana, la Itala kaj la Rusa lingvoj.
2: Akuzativa lingvo ne havas devige la kazon akuzativo, kiel en Esperanto. La Angla aŭ la Franca ankaŭ estas akuzativaj lingvoj ĉar «la objekto de transitiva verbo estas distingata kontraŭ la subjekto de kaj transitivaj kaj netransitivaj verboj» (Vikipedio), eĉ se ili ne havas morfologiajn kazojn.
3 : L.L. Zamenhof, citita de Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, 1920, ĉ. 8, disponebla ĉe Vikifonto. Vi povas ankaŭ aĉeti ĝin papere, kun aldonoj de Ulrich Lins, en eldono de 2007 (katalogo de UEA).
