24/08/2015

Malfideleco — Pri la reca piratiĝo de Ashley Madison

Estas per Esperanto, ke mi unue vidis la novaĵon. Sur Twitter, mi legis tiun papaĵon:

(Traduko: Eraro en la artikolo: "malfideleco" = perfido en Esperanto, kaj ne en la Hispana.)

Memkompreneble, mi volis scii pli pri tiu «malfideleco». Kaj mi malkovris tion: la retpaĝaro Ashley Madison, eksteredzeca renkontiĝa retpaĝaro, estis piratita kaj la nomoj de milionoj da uzantoj estis rete publikigitaj. Hispana firmao kreis kun la datumoj mapon, kiu montras kie hominoj estas pli multnombraj (ĉie la viroj estas ege pli multnombraj, sed kelkloke estas pli ol 25% da hominoj), kaj nomis ĝin «Malfideleco». Jen kiel mi, dank’ al Esperanto, lernis la novaĵon, kiu ne plu estis tiele nova kaj jam estis publikigita antaŭ 6 tagoj.

Mia unua reago estis, mi pensas samkiel multaj gehomoj, ke la puno alvenis sur la kulpuloj. Gehomoj perfidis, kaj iliaj geedzoj (aŭ geamantoj aŭ gevivkunuloj) rajtas scii tion. Se ili ne volas ke ĉiu scias ke ili perfidis, ili ne estu perfidintaj. Kiel ofte, la unua reago estas pli/mapli ĝusta, sed ege malkompleta kaj troa.

Ashley Madison reagis dirante:

Tiu okazo ne estas «hacktivism» (politika agado pere de la pirataj rimedoj NDLT), estas krima ago […]. La krimulo aŭ krimuloj partoprenintaj en tiuj agoj memproklamis sin kiel moralaj juĝoj, ĵurianoj kaj ekzekutistoj, kaj serĉas truddevigi siajn proprajn konceptojn de la virto al la tuto de la socio. (Anglalingva fonto)

Legante tion, mi sciis ke ili ja tuŝas gravan punkton. Mi ne estas konservativulo, kiu rifuzas ĉion, kio ne estas tradicia familio kaj seksumado. Eĉ se persone mi ne ŝatas, ekzemple, «interŝanĝismo» (mi ne certas, ĉu la vorto estas ĝusta, sed mi intencas elvoki la interŝanĝon de geparuloj, tradukebla per swinging, échangisme, scambismo, trao đổi quyền ân ái tạm thời, …), mi socie akceptas ĝin; se gehomoj volas, inter konsentaj plenkreskuloj, seksumi alie ol mi, kiu estas mi por juĝi? Neniu. Ĉiu rajtas vivi sian vivon kiel li volas. Do, eĉ se mi certas ke perfido estas malbona, kiu estas mi por juĝi la perfiduloj? Neniu, ankoraŭ.

Mi ankaŭ scias ke, eĉ se miaj etikaj ideoj povus esti akceptitaj nereligie, ili tamen fondiĝas sur mia kristana kredo. Mi kredas ke Dio kreis nin por vivi pare, kaj ke estas edza devo esti honesta kun la alia parano. Sed tio valoras nur por tiuj, kiuj akceptas Jesuon kiel sia savanto; mi ne trudu la aliajn pensi kaj agi kiel mi.

La unuaj vortoj ankaŭ pensigis min. «La krimulo». Eĉ se Ashley Madison estas malmorala firmao, kaj ke kelkaj el iliaj servoj estas ankaŭ kvazaŭ kontraŭleĝaj (ekzemple, establishedmen.com interligas virojn riĉajn kun malriĉaj studentinoj; la unuaj pagas la studadojn de la duaj kontraŭ iliaj «servoj»: tio estas prostituado; ankaŭ ĉar oni scias ke Ashley Madison mensogas ofte, ekzemple kreante falsajn inajn kontojn), la piratoj ŝtelis. Ili ja estas ŝtelistoj kaj krimuloj. La Kantisto en mi kantas kontraŭ tio. Mi kutimas ne aŭskulti mian internan Kantiston, sed mi ne povas ne aŭdi lin. Probable, la piratoj volis nur monon, kaj se ili estus pagitaj, neniu el ni aŭdus pri tio; ili tute ne estas herooj. Kun la nomoj, ili publikigis ankaŭ personajn informojn, kiel seksa orientiĝo, telefonaj kaj bankaj numeroj.

Plie, mi vivas en okcidenta Eŭropo. Homo, kiu perfidis, riskas divorcon. Sed mi legis en iu artikolo ke estas dudeko da retadresoj en .sa: Sauda Arabio. En tiu lando, geperfiduloj riskas vipobatojn. Ĉu mia morala komforto de okcidenta liberulo valoras fizikan suferon, kaj eĉ eble morton, de aliaj gehomoj? Sauda Arabio ne estas la nura lando, en kiu la membroj de Ashley Madison havos problemojn tiuspecajn.

Tamen. Eĉ se mi kondamnu la metodon, eĉ se mi bedaŭras la konsekvencojn por la personoj, ĉefe ekster Okcidento sed ne nur, mi ne povas kontraŭdiri min. En Okcidento almenaŭ, estas nur elreviĝo, kaj reiro en la veran mondon. Oni ne povas, mi pensas, konfuzi interŝanĝismon kaj perfidon. En interŝanĝismo, ĉiu scias, kion li faras, kaj uzas libervole sian liberecon. Perfido estas ankaŭ privata afero, sed la edzo perfidita ne partoprenas libervole. Perfido detruas familiojn, amojn kaj vivojn. Neniu rajtas fari tion al sia edzo. Eraro ja eblas, mi ne kondamnas la perfidulojn, sed mi kondamnas perfidon. Oni rajtas erari, sed oni akceptu la konsekvencojn. Se estas eraro, kaj nur tio, ofte eblas sincera pardonpeto kaj sincera pardono. Mi deziras tion al ĉiu, kies nomo aperis en tiu listo.

La publikigo de la nomoj de la perfiduloj ne estas ĝojiga afero. Estas milionoj da privataj aferoj, pri kiuj juĝi mi ne rajtas. Tamen, estas socia afero en tiu piratiĝo: mi esperas ke Ashley Madison mortos, kaj ke samspecaj retpaĝaroj ne facile postvivos. Mi scias, ke perfido ne malaperos kun Ashley Madison, ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos. Ashley Madison fakte ne vendas nur eksteredzajn renkontiĝojn. Ĝi vendis ĉefe sekreton kaj do moralan iluzion.

Mi eksplikos tiun ideon (sekreto = nemoraleco) citante du filozofoj. Unue, mi citos Jean-Paul Sartre, laŭ kiu moraleco estas ligita al honto, kiu estas ligita al publikeco (Vd. L’Être et le néant). Se mi pensas agi sekrete, mi ne vidas min agi, do mi ne sentas la honton. Li bildigas tion per rakonto: se mi observas hominon senvestigante en ĉambro per serurtruo, mi ne sentas ke mi malbone agas, ĉar mia menso estas plene okupita per la spektaklo. Sed se mi kredas, ke iu rigardas min fari tion, ekzemple ĉar mi aŭdas la plankon grinci, mi tuj hontigas, kaj la malboneco de mia konduto frapas min. Estas kiam iu rigardas min, ke mi povas vidi min kiel objekto, kaj la alia kiel subjekto.

Platono ankaŭ bildigis tion, en la historio de la ringo de Gugeso (Γύγης; estas fakte praulo de Gugeso, «τῷ Γύγου τοῦ Λυδοῦ προγόνῳ»). Kontraŭulo de Sokrato rakontas la historion de paŝtisto, kiu trovis ringon kiu havas la potencon malvidebligi tiun, kiu surmetas ĝin (jes, kiel la Ringo unika de Tolkien). La paŝtisto povas fari ĉion, kion li volas: li amoras kun la reĝino kaj mortigas la reĝon, antaŭ ol preni la kronon. Li ne povas esti juĝita, ĉar neniu povas vidi lin krimi! Ĉiu trovante tiun ringon farus same, lasante for ĉia moralo. Sokrato kontraŭdiras tion malfacile, studante la moralon ne individunivele, sed civitonivele. Jen la konkludo: la individuoj, kiuj povas agi sen la juĝo de la aliaj ne plu agas morale, il ne konscias agi malmorale aŭ morale, ili agas nemorale.

Laŭ mi, Glaukon (Γλαύκων, frato de Plato kaj la kontraŭulo de Sokrato kiu rakontas la historion) kaj Sartre pravas. Mi aldonos, kontraŭ Sartre, ke nur tiuj, kiuj kredas je Dio, kiu vidas ilin, sekrete agas morale ĉar, laŭ ili, iu ĉiam rigardas ilin. Por ili, nenio do estas sekreta. Por tiuj, kiuj ne kredas, la sekreto egalvaloras al forigo de la moralo; nur kutimo — habitus dirus Tomas de Akvino (Summa Theologica, Ia-IIae, qu. 55, art. 1) — permesas al aliaj agi bone sole. Estas do tio, kio estas vendata de Ashley Madison: la iluzio, ke perfido ne estas malbona, kaj ke do, la konsekvencoj ne estos gravaj. Sed estas nur iluzio, kiel la uloj, kies nomoj estas publikigitaj nun scias: perfekta sekreto ne ekzistas, kaj la konsekvencoj povas esti grandegaj. Estas do iluzio kontraŭ kiu ni ĉiuj, kredantoj aŭ ne, batalu, por la sano de la eblaj perfiduloj kaj iliaj familioj, ĉar ne ĉiu estas mem kredanto aŭ havas fortan habitus. Tie estas la «krimo» de Ashley Madison, kaj la logotipo de la retpaĝaro, homino kun ringo sur sia ringofingro kaj montrofingro antaŭ siaj lipoj, pruvas ke ĝiaj kreistoj bone sciis tion.

Ni do ĉiuj ĝoju pro la morto de Ashley Madison, kaj esperi ke tiaspecaj retpaĝaroj ne bone funkcios estontece.

07/07/2015

Edzino de Lot (Femme de Loth, H.-F. Thiéfaine, 1984)

El miaj plej ŝatataj poetoj/kantistoj, estas la Franclingva kantisto Hubert-Félix Thiéfaine. Unu el miaj unuaj tradukprovoj en Esperanton estas kanto de li, Annihilation (Detruo), kiun mi publikigis en la forumoj de Lernu! (sed ne memoras ekzakte kie).

Liaj tekstoj estas tre malfacile tradukeblaj, ĉar li multege ludas kun la vortoj. Ne por ŝerci, eĉ se liaj tekstoj estas kelkfoje amuzaj, sed por doni al ili plurajn sencojn. Plie, li uzadas metaforojn. Li estas ankaŭ malfacile tradukebla tutsimple ĉar, eĉ en la Franca, oni ne ĉiam scias ekzakte kion diras li! Li pli serĉas disdoni bildojn ol sencojn. Ankoraŭ plie, li ne ludas nur kun la vortoj, li ludas ankaŭ kun la lingvo, kaj uzadas slangon. Por tiuj kiuj scipovas la Francan, kiel traduki:

Doucement les filles faut pas flipper
La bidoche est faite pour saigner !
(Dies olé sparadrap Joey)? Se mi nur diras:
Mallaŭte knabinoj ne timu
La karno estas farita por sangadi!
mi perdas preskaŭ plene la forton de tiuj du versoj.

Sed ofte, la potenco de liaj versoj estas laŭ mi pli internaciaj, kiel kiam li parolas pri tiuj (en Les dingues et les paumés) kiuj serĉas «alkroĉi rigardon al iliaj okulŝminko» («essayant d’accrocher un regard à leur khôl»). Ja «khôl»-n (nigra ŝminkaĵo por la okuloj) mi ne scias kiel traduki, sed estas pli vortara problemo ol traduka. Sed la bildo! Kia bildo! La ŝminkaĵo estas kiel tabulo «alfiksi animon tie ĉi»…

Li ankaŭ estas internacia per sia kulturo. Li skribas citante. Li prenas vortojn, frazojn, temojn, … ĉe la poetoj, verkistoj kaj filmistoj kiujn li ŝatas, kaj li remiksas ĉion en novan formon, kun nova senco, sed portante ankoraŭ fone iliajn originalajn sencojn. Estas granda poeta tradicio, kiun oni povus nomi «cento». Kaj li ne havas nur Francan kulturon, li ankaŭ citas Germanoj, Britoj, Usonanoj, Rusoj, … Se vi scipovas la Francan, aŭskultu tiun unuhoran prelegon: «“Ŝakristo de anamnezoj”: ĉirkaŭ la poezia projekto de Hubert-Félix Thiéfaine» de la Prino Françoise Salvan-Renucci: ŝi bone eksplikas tion.

Muzike (ĉar se mi vidas lin ĉefe kiel poeto, li ankaŭ estas kantisto), li havis dum lia granda kariero (lian unuan albumon publikigis li en 1978) plurajn stilojn, sed preskaŭ ĉiam estas roko. Mi iam parolos tie ĉi pri lia kariero kaj pri ĉiuj liaj albumoj. Sed hodiaŭ, mi volas nur prezenti al vi provon de traduko de unu el liaj kantoj, publikigita en la albumo «Alambic/Sortie-sud» je 1984. Estas la plej nigra el liaj albumoj, ege inspirita de la «Coldwave» muzik-stilo. Se vi ne timas nigrecon, daŭrigu…

Jen la Franca teksto de la kanto, kiun mi tradukos ĵus poste:

Femme de Loth

J’écoute siffler le vent à 11500 mètres
Pendant que ma voisine clignote sur mon vu-mètre
Et j’imagine son cri, ses crimes et ses dentelles,
Et j’imagine son cri…

Moi qui m’croyais gazé v’là que j’déconne pour elle !
Météo-sex-appeal, en matant la dérive
Du Sèvres-Babylone correspondance Ninive
Et je change à Sodome, à Gomorrhe j’ouvre un pack
Avant de me tirer de c’putain d’Eden-Park !

Ne te retourne pas,
Ne te retroune pas.

J’ai ma bombe à étrons et j’ai mes droits de l’homme,
Et j’ai ma panoplie de pantin déglingué.
Et j’ai ces voix débiles qui m’gueulent dans l’hygiaphone :
« Ne vous retournez pas, la facture est salée ! »

Ne te retourne pas, lady…
Prends tes distances…

La terre joue au bingo sa crise d’adolescence,
La terre joue au bingo sa crise d’adolescence !

Nous sommes les naufragés dans cet avion-taxi
Avec nos yeux perdus vers d’autres galaxies.
Nous rêvons d’ascenseurs au bout d’un arc-en-ciel
Où nos cerveaux malades sortiraient du sommeil.

Ne te retourne pas…

Jen nun la iom laŭlitera tradukprovo, ne hezitu kritiki ĝin se vi scipovas la Francan:

Edzino de Lot

Mi aŭskultas la venton sibli je 11500 metroj
Dum mia najbarino blinkas sur mia vu-metro1
Kaj mi imagas ŝian krion, ŝiajn krimojn kaj ŝiajn puntaĵojn,
Kaj mi imagas ŝian krion…

Mi kiu kredis ke mi estas gasita jen mi misas por ŝi!
Meteo-sex-appeal rigardante la direktalon2
De la Sèvres-Babilono, korespondo ĉe Ninivo
Kaj mi ŝanĝas ĉe Sodomo, ĉe Gomoro mi malfermas aron3
Antaŭ ol foriri el tiu feka Eden-Park!

Ne returniĝu vi,
Ne returniĝu vi.

Mi havas mian bombon je fekaĵoj4 kaj mi havas miajn homajn rajtojn,
Kaj mi havas mian panoplion de tirpajaco rompita.
Kaj mi havas tiun stultajn voĉojn, kiuj al mi krias en la Hygiaphone5:
«Ne returniĝu vi la fakturo estas multekosta6

Ne returniĝu vi, lady
Prenu viajn distancojn…

La tero ludas binge, sian adoleskan krizon,
La tero ludas binge, sian adoleskan krizon!

Ni estas la ŝiprompiĝuloj en tiu aviadil-taksio,
Kun niaj okuloj perditaj kontraŭ aliaj galaksioj.
Ni revas pri liftoj fine de ĉielarko
Kie niaj malsanaj cerboj eksteriĝus el dormo!

Ne returniĝu vi…

Kaj jen, provo ankoraŭ pli malfacila, kantebla versio en Esperanto:

Edzino de Lot

Mi aŭskultas la venton, sibli avialte,
Dum mia najbarin’ blinkas miavide.
Mi imagas ŝiajn krion, krimojn kaj puntaĵojn.
Mi imagas ŝian krion…

Mi ŝajnis vakcinan jen mi fuŝas por ŝi!
Meteo-sex-appeal, vaston rigardante,
De la Sèvres-Babilon’, halto ĉe Ninivo.
Mi ŝanĝas ĉe Sodom’, ĉe Gomor’ mi drinkas,
Antaŭ ol iri for la fekan Eden park!

Ne returniĝu vi,
Ne returniĝu vi!

Kun mia neŭtralbomb’, kaj la homaj rajtoj
Mi havas panoplion de rompita pup’,
Kaj la ŝtultaj voĉoj, krias trans la vitro:
«Ne returniĝu vi aŭ pretiĝu salti!»

Ne returniĝu vi, lady
Kaj foriru…

La ter’ ludas binge, la pubertan krizon,
La ter’ ludas binge, la pubertan krizon!

Ŝiprompiĝuloj, en aviadil-taksi’
Kun okuloj perditaj ĉe alia galaksi’
Ni revas pri liftoj, fine de ĉielark’
Kie niaj cerbaĉoj forirus dormon!

Ne returniĝu vi…

Vi eble rimarkis ke, en la Franca teksto, estas ĉiam aleksandroj. Mi provis konservi tion, sed kelkfoje la hemistikoj ne estas ekzakte kie, ili estu normale. Mi ne pretendas esti poeto, estas nur provo de diletantulo.

Vi povas nun ludi iom serĉante kiam kaj kial mi malproksimigis mian tekston de la originala. Kaj vi povas kritiki kaj proponi pli bonajn tradukojn!


1: vu-metro estas ilo montrante gradon de aŭdeblan signalon. Vd. nacilingvajn artikolojn de Vikipedio. Sed vu (por la Angla «volume unit») en la Franca estas ankaŭ «vu», el la verbo «voir», kiu signifas «vidi».

2: La Franca vorto «dérive» signifas direktalon, direktilon kaj drivon. Kontraŭaj sencoj…

3: Aro da biero, probable (pack [de bière]).

4: Franca vortludo inter «bombe à étrons» kaj «bombe à neutrons» (bombo je fekaĵoj kaj bombo je neŭtronoj). La timo de la Bombo, kun majuskla b, estas ofta temo ĉe li (ni estas en 1984…).

5: Mi ne scias ekzakte kiel traduki «hygiaphone». Kelkfoje bildoj valoras pli ol tekstoj, do jen ligilo al blido de «hygiaphone»-oj.

6: Netradukebla vortludo. En la Biblio, la edzino de Lot estis aliformiĝita en sala statuo. Kaj en la Franca, diri ke la fakturo estas sala, estas ke la fakturo estas multejosta.

01/07/2015

#όχι !!
Kelkaj pensoj pri la daŭrigo de la Greka krizo kaj ĝia estonteco

Finfine, hieraŭ, Grekio ne pagis sian ŝuldon al la IMF. Ĉie en la amasinformiloj, oni diris al ni, ke tio ege gravas, kaj ke la konsekvencoj estus neimageblaj se, antaŭ la 30a de junio, Grekio ne trovus akordon kun la «institucioj» (nova nomo de la «Troikao»). Estus la fino de la eŭro, la fino de la Eŭropa Unio, la fino de la prospero (hmmm…), unuvorte: la fino de la mondo.

Sed hodiaŭ, ni estas la 1a de julio. La posta tago. Grekio ne pagis. Kaj nenio ŝanĝiĝis… krom la dato de la fino de la mondo: nun estas la 20a de julio.

Ja la ŝuldoj repagotaj tiudate estas pli grandaj (6,9 miliardoj da eŭroj kontraŭ 1,5) kaj pli gravaj (estas ankaŭ pruntistoj neŝtataj tiufoje). Nun, la nepago nur malebligas la prunton de mono de tiu institucio, prunto jam neebla pro manko de konsento.

Sed tiu anekdoto bildigas ion: oni serĉas timigi nin. Se vere tio estis tiom danĝera, la «institucioj» eble serĉus konsenton. Sed ĉio estas farita de ili por ke akordo ne estus trovita. Ĉio estas farita, por ke Tsipras kaj maldekstrema registaro (la nura en EU!) fiaskas. Ĉio estas farita por pruvi la Thatcher-an frapfrazon: «There Is No Alternative» (TINA), ne ekzistas alternativo.

Ne ekzistas alternativo al la buĝeta rigoro. Ne ekzistas alternativo al la povo de la financo sur la ŝtatoj. Ne ekzistas alternativo al la maldemokratia registaro de EU. Ne estas alternativo al la «ordoliberalismo». Kiel la «Borgoj» en la televidserio «Star Trek», punante Grekion la EUa registaro krias al ni ĉiuj, simplaj civitanoj de ĝi, ke «rezisto estas vana».

Ja estas Grekio, kiu ŝuldiĝis, kaj ja estas normala pagi siajn ŝuldojn («qui paie ses dettes s’enrichit», kiu repagas siajn ŝuldojn pliriĉiĝas, kiel oni diras en la Franca; oni havas 21 proverboj pri ŝuldoj en Esperanto). Sed la aliaj membroj de la eŭro-zono konis la staton de Grekio kiam ili akceptis ĝin en ĝi. Kaj la aliaj ŝtatoj, inter ili ĉefe Germanio, pliriĉiĝis dank’ al tiu stato. Ne estas la unua fojo ke ŝtato ne povas repagi siajn ŝuldojn. Kiam Grekio pruntis monon al Germanio, Grekio bonvolis forigi la ŝuldon, en 1953 (vidu Vikipedian artikolon en la Angla). Estas racia ago: oni ne mortigu la kokinon kun oraj ovoj, kiel oni diras en la Franca: se vi mortigas ĝin, anstataŭ havi — aŭ rehavi — iom da mono, vi nenion plu havos.

Tsipras proponis reformojn por resanigi la Grekian ekonomion. Li proponis solvojn. Nun, Grekio havas maldeficiton! (Estis la kazo antaŭ la povopreno de Tsipras, sed li nek ŝanĝis nek proponis ŝanĝi tiun fakton.) Ĝi enspezas pli da mono ol ĝi elspezas! Kiun reformon por malplialtigi siajn elspezojn bezonas ĝi? Ĝi nur bezonas tempon por pagi. Tio la EUa registaro bone scias.

Jen la vera kialo de la nuna stato de Grekio: konservi la povon de la financo, kaj ne repreni la vojon al demokratio kiun okcidenta Eŭropo sekvis (demokratio ĉiam estas vojo, celo; ĝi neniam realiĝas).

Se tio ne estas klasa batalo, ĝi ege similas.


La Grekoj voĉdonos, do, dimanĉe. Ne estas por aŭ kontraŭ Eŭropo. Ne estas por aŭ kontraŭ eŭro. Ni ĉiuj scias, eĉ la komisionanoj diras tion, ke la Grekoj ŝatas Eŭropon kaj eŭron, kaj scias kiom da bonaĵoj ili alportis kaj povas alporti. Ili scias tion, kaj akceptas tion eĉ post la suferoj ke Eŭropo sentigis kaj sentigas al ili. Kuraĝa popolo estas la Greka popolo!

Mi ankaŭ scias tion. Mi ankaŭ kredas en Eŭropa Unio, kaj en eŭro. Mi pensas plie, ke Siriza kaj la nuna Grekia registaro estas la lasta ŝanco de la EU.

Hodiaŭ ni havas de facto du Eŭropajn registarojn, aŭ pli ĝuste Jano-an registaron. Jano estis unu el la plej gravaj dioj de la Roma imperio (sed estas unu el la malmultaj dioj romaj sed negrekaj). Li estis, inter aliaj, dio de la pordoj, kaj li havis du vizaĝojn: unu rigardante estintecon, kaj la alia rigardante estontecon. Estas li, ke vi povas vidi bilde kaj supre, sur 3a-jarcenta monero.

Nu, jen la du vizaĝoj de la Eŭropa Jano: tiu de la kapoj, kiujn la civitanoj, rekte aŭ malrekte, elektis, kaj konas aŭ povas koni, kaj tiu de la manoj, kiujn neniu elektis, kaj neniu konas. Tiu diĥotomio okazigas bildon de Eŭropa registaro senpova, senvola, kaj aliflanke decidoj nevolitaj. Sed estas nur bildo: malantaŭ la du vizaĝoj estas nur unu cerbo.

Tiu bildo havas malbonegan konsekvencon: popoloj de EU, vidante nur unu el la vizaĝoj, konfuzas iliajn verajn malamikoj, la dua vizaĝo, kaj Eŭropa Unio, kiu estas nur ilo, kaj estante tiel, nek bona nek malbona. Ili kredas ke Eŭropo agadas kontraŭ la komuna bono, kaj ke ĝi estas hodiaŭ tro potenca por ke la politikistoj batalas kontraŭ ĝi. Ili ne vidas la komunan cerbon. Se en Grekio aŭ Hispanio vera maldekstro logas la nekontentulojn (en Hispanio eĉ estas iom diskutinda, Podemos ne estas Izquierda Unida), kvazaŭ ĉie ekstere, kaj ekzemple mialande, en Francio, estas radikala dekstro kiu logas ilin. Sen reformi Eŭropon, la nekontentuloj plimultiĝos, kaj mi ne volas imagi kion povos okazi se Le Pen, Farage, Salvini kaj iliaj amikoj prenus la povon. Ĉiuokaze estus la fino de la Eŭropa revo.

En la lando kiu kreis la vorton, tiu referendumo estas paradokso (Greklingve, «παράδοξος», parádoksos). Voĉdonante «όχι» (ne), ili fakte voĉdonus «ναι» (jes) al la daŭrigo de la EU. Tio eble komencos reformon de Eŭropo, kaj ni eble memoros la «Grekan krizon» ne kiel fino de la mondo, sed kiel komenco de nova Eŭropo, Eŭropo de la popolo.

15/06/2015

Pensigi distrante. Marina, de Sten Johansson

Jen, mi finlegis mian duan Esperantlingvan romanon(1). Estas, kiel la titolo de tiu blogaĵo diras, Marina, de la Sveda aŭtoro Sten Johansson, kiu estas konata verkisto Esperantligva ĉefe pro krimromanoj.

Sed tiu romano tute ne estas krimromano. Ja estas malapero de la homino, kiu pruntedonas al la libro sian nomon, sed neniu serĉas ŝin, kaj ni vidas ke estis mistero nur kiam, fakte, oni vidas la solvon. La malapero rolas nur kiel centro de la historio de la libro, ĉirkaŭ kiu la rakonto konstruiĝas.

La libro funkcias per ĉapitroj, de kiuj aŭ Marina aŭ Tomas, la alia ĉefrolulo, estas rakontita parto de lia aŭ ŝia vivo. En 187-paĝa libro, oni ja ne povas rakonti plene la vivo de du homoj, de la infaneco ĝis la «pordoferma paniko» per kiu finiĝas la libro. Ne, estas nur rakontitaj momentoj gravaj kaj zorge elektitaj, la imago de la leganto konstruante la ceteron. Tio kion diras Tomas pri literaturo ĝenerale veras pri tiu romano:

Se estas tiel, do ĉiu libro enhavas milojn da aliaj libroj. Iomete kiel en sci-fi-verkoj, kie ekzistas multaj paralelaj universoj (p. 57).

La libro estas ankaŭ interesa ĉar estas multaj neĉefroluloj interesaj. En la konfliktoj inter ili, oni neniam vere scias kiu pravas kaj kiu malpravas. Ekzemple, Marina havas malfacilan interrilaton kun sia patro, kiu estas socialista Francdevena Esperantisto (membro de SAT, li maltrafas la SAT-kongresojn nur kiam ili okazas en Germanio, li renkontis sian Svedan edzinon en IJK, kaj edukas sian filinon en Esperanto). Li havas iom totalisma vizio pri la vero: nur li komprenas ĉion, kaj kiam sia filino malsamopinias, li eĉ ne komprenas ke estas alia opinio. Li nur vidas en tio kapricon. Sed Marina ne nur estas viktimo de tro peza patro. Ŝi ja estas iom kapricema. Kaj nenion, laŭ mi, povas facile pravigi la aĵojn, kiujn ŝi faras al siaj gepatroj kiam ŝi plenkrekuliĝas. Estas ankaŭ interesa vidi en Esperantlingva libro, ke la nura vera isto de Esperanto ne estas pozitiva rolulo, kaj ke Marina pli malpli forĵetas Esperanton, sian denaskan lingvon. Tiu malperfekto de la (ĉef-)roluloj igas ilin al ni ankoraŭ pli homaj, kaj oni pli facile alteniĝas al ili.

La libro estas ankaŭ pensiga libro. Edukado, seksaj roloj, socio, amo, amikeco (ankaŭ inter virhomo kaj homino), vojaĝoj, familio, laboro, arto, … la libro estas plena je pensindaj temoj. Oni eble povas bedaŭri ke, pro la relativa mallongeco de la libro kaj la multeco de tiuj temoj, ili ĉiuj estas nur malmulte traktitaj. Tamen, kiel por la biografio de la du ĉefroluloj kaj iliaj pravoj kaj malpravoj, la leganto povas kovri per siaj propraj spertoj kaj ideoj la mankojn, se ili entute estas mankoj. La aŭtoro ne multe engaĝiĝas, kaj mi ŝatas la liberon kiun tiu elekto ebligas.

Lingve, la libro ŝajnas al mi, malspertulo, bona. Mi estas normala Esperantisto, kiu tre ŝatas nek la neologismojn tro multajn, nek la limigon al kelkaj radikoj. Li pli malpli uzas nur PIVajn vortojn, kaj la nePIVaj vortoj kiujn li uzas estas difinitaj fine de la libro (temas pri entute 24 vortoj, kaj inter ili plimulto da propraj nomoj — Ĉernobilo, pilzena, sandinisto — kaj teknikaj vortoj, ekzemple pri skiado — kristianio, neĝplugi). Mi ne havis tro da problemoj por legi ĝin, krom en la unuaj paĝoj, kiuj priskribas infanan aŭ/kaj kamparanan vivo(j)n, temoj iom strangaj al mi, almenaŭ Esperantlingve.

Konklude, estas tre bona libro, kiun oni povas legi ĉiu laŭ sia propra emo, dank’ al la formo ĝia, kiu aludas anstataŭ altrudi. Ĝi sukcese plenumas la celon de ĉiu libro, laŭ mi: pensigi distrante. Plie, ĝi enhavas plenan mondon kiun roluloj kiuj restos en via menso. Sed tio estas nur la opinio kiu mi havas pri mia libro; eble estos malsimila en via paralela universo…

Sten Johansson, Marina, Nov-Jorko: Mondial (Serio originala literaturo), 2013, 187 p., ISBN: 9781595692719. Prezo: 15€30 ĉe UEA.


1: Por esti plene honeste, mi konfesu ke estas la unua kiun mi plene finlegas. Mi jam legetis la romanon Metropoliteno de Vladimir Varankin, sed estis tro frue en mia Esperantista vivo, kaj mi ne komprenis ĉion. Mi eĉ ne vere memoras se mi absolute finlegis ĝin, sed mi kredas ke jes.

20/04/2015

Ne al la cerboj sed al la koroj
Kial Esperantisto estas mi (kaj ne Idisto, Interlingvaisto, aŭ pli probable Kotavaisto)

En Franclingva forumo pri konstruitaj lingvoj (kun aŭ sen internacia celo), en kiu mi partoprenas ĉefe pro Geloto, kaj en kiu nur malplimulto parolas kaj subtenas Esperanton, ano proponis opinisondon petante «se vi devus elekti nur unu Internacian Helpantan Lingvon [poste nomata “ihl”], kiun elektus vi?». Mi voĉdonis senhezite por Esperanto, kaj mi eksplikis kial; mi pensas utila denove ekspliki tion tie ĉi, kaj en Esperanto.

Konsideru ni, ke mi pensas, ke la mondo bezonas konstruitan ihlon, sed ne ankoraŭ scias kiun. Konsideru ni, ke mi informiĝas pri la malsimilaj ihloj estantaj sur la merkato. Kiun lingvon elektus mi?

Mi konfesu ion tuj: se mi voĉdonus nur laŭ gramatikaj kialoj, mi ege pli hezitus, ol mi fakte hezitis. Por lingvo kiu volas esti vere internacia, kaj, kiel diris Zamenhof, «home neŭtrala», mi pensas ke Esperanto estas tro Eŭropeca. Mi ege pli facile lernis la lingvon ol Japano, kaj tio estas fakto. Jes, mi ankaŭ legis Claude Piron1, kaj jes mi samopinias: gramatike, Esperanto ne estas hindeŭropa lingvo, ĝi nur estas «akuzativa lingvo», kiel la granda plimulto da lingvoj en la mondo2. Sed vortare, la lingvo estas la filo de sia tempo, kaj pensas internacia tion, kio estas fakte okcidenta. Kaj en la tempo pasita lernante lingvon, la vortaro estas la plej granda parto, kaj ankoraŭ pli por lingvo tiel facila ol Esperanto.

Ĉu estas eble fari alimaniere? Iam, mi komparos Esperanton kun alia ihl, ege malpli konata, Kotavao. Kotavao estas la plej interesa rivalo de Esperanto, laŭ mi. Ĝi provas esti facila kaj perfekte neŭtrala lingvo, tiom en la gramatikaĵoj ol en la vortoj. Tiucele, ekzemple, la vortoj neniam havas etimologion, ili estas hazarde elektitaj. En interlingvistiko, oni nomas tion «a priori lingvo». Kaj tio iome plaĉas al mi.

Tamen ne dirigu al mi kion mi ne diris: ja la utileco de a priori vortaro estas diskutinda. Se ja la Esperanta vortaro estas pli facila por Franclingvano ol por Arablingvano, la Kotavaa vortaro estas tiom malfacila por ĉiuj. La demando do estas ĉu avantaĝi la mondan relativan plimulton kiu parolas denaske latinidajn kaj germandevenajn lingvojn estas malavantaĝi la aliajn. Laŭ mi, tiu demando estas malfermita.

Sed, kiel mi diris, mi ne pensas ke la gramatikaĵoj plej gravas. Esperanto, kiel Ido, Volapuko, Interlingvao, Uropio, Kotavao … estas sufiĉe facila kaj neŭtrala por ke ĉiu, eĉ ne lingvemulo, povas lerni ĝin, ĉie. Do plibonigi la facilecon ne estas tiel grava, kaj la avantaĝoj estos ĉiam malpli gravaj ol la divido de la komunumo de la subtenantoj de la ihloj. Gramatike kaj vortare, ĉiuj tiuj lingvoj estas kompareblaj, kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj.

Do, mi ne elektos mian lingvon pro gramatikaj kialoj. Nu, restas du punktoj, kaj en tiuj ĉi, Esperanto ege superas ĝiajn rivalojn: la komunumo de parolantoj kaj la vivnivelo de ĝia kulturo, kaj la celo portata de ĝi.

Pri la komunumo, mi pensas, ke ni estas en objektivaj faktoj: Esperanto havas pli da parolantoj, da periodaĵoj kaj da literaturo, originala kaj tradukita, ol ĉiuj aliaj kunigitaj. Sole, tio povus esti malbona argumento: tute malbona lingvo kaj solvo al la problemo de internacia komunikado povus esti la pli parolata. Sed ne estas la kazo, do la argumento valoras.

Pri la celo, ni estas en devigite malobjektiva mondo. Kaj laŭ, tie estas la vera kialo elekti Esperanton. Ĉiuj ihloj celas same faciligi la internaciajn komunikadojn. Sed nur kelkaj vere pretendas esti tutmondaj (oni tuj povas forigi Interlingvaon, Uropion, …). Sed estas plu: se Esperanto estas gramatikigo de idealo, la aliaj ihloj estas idealigo de gramatiko.

Mi eksplikas min: ĉiuj ihloj kreitaj post Esperanto, estis kreitaj de gehomoj kiuj pensis ke Esperanto havas gramatikajn mankojn (fojfoje tio estis nur preteksto por personaj ambicioj, kiel Ido). Kiel ni vidis, tio parte veras; sed ĉiuj ihloj havas malsimilajn sed samvalorajn mankojn. Lingvo ĉiam estos lingvo; lingvo ĉiam estos malfacila. Reformi Esperanton, aŭ krei novan lingvon, nenion gravan alportos. Ĉiam estos gramatikaĵoj kun vortaro kaj ĉiam lernanto devos lerni ilin. Ĉiam estos malperfektaĵoj, kaj ĉiam estos ambiciuloj por profiti de ili.

Tio, kio ege gravas por lernanto de ihl ne estas la maniero por marki akuzativon. Ne estas grandaj teoriaj debatoj inter a prioria posteriori vortaro. Ne estas ĉu la lingvo ŝajnas natura aŭ ne. Tute ne. Estas la ideologio, kiun portas la lingvo, kiu ege gravas. Estas tio, kio faras ke «normalaj» gehomoj lernos ĝin, kaj do perdos monon kaj tempon por ĝi, kaj ne nur lingvemuloj kaj interlingvistikistoj. Kaj se ĝis la fino de la mondo, kelkaj diras «tio ne ŝanĝis ekde hieraŭ» anstataŭ «ŝanĝiĝis», aŭ forgesas la akuzativon, ĉu vere gravas?

Zamenhof plurfoje diris tion. Unu el liaj tekstoj, kiujn mi preferas, estas ĝuste pri tio:

Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn3.

Esperanto parolas al mia koro. Ĉiuj tiuj, kiuj serĉas anigi min al iliaj projektoj, parolu al mia koro. Nu, kiam vi iras sur la retpaĝaroj de la liaj ihloj, mi ĉiam aŭdas nur paroli pri iom enuigaj gramatikaj teorioj. Nur sur la, eĉ malbela, retpaĝaro de Uea mi aŭdas pri «disvolvi […] la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj». Nur Esperanto havas tiom forta internan ideon, kaj do, eĉ malperfekta, ĝi meritas ke oni batalas por ĝi.


1: Ekzemple la Franclingvan artikolon «Langue occidentale, l'espéranto ?» (Esperanto, ĉu okcidenta lingvo?), kiuj laŭ mia scio ne ekzistas en Esperanto, sed almenaŭ ekzistas en la Angla, la Portugala, la Hispana, la Itala kaj la Rusa lingvoj.

2: Akuzativa lingvo ne havas devige la kazon akuzativo, kiel en Esperanto. La Angla aŭ la Franca ankaŭ estas akuzativaj lingvoj ĉar «la objekto de transitiva verbo estas distingata kontraŭ la subjekto de kaj transitivaj kaj netransitivaj verboj» (Vikipedio), eĉ se ili ne havas morfologiajn kazojn.

3 : L.L. Zamenhof, citita de Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, 1920, ĉ. 8, disponebla ĉe Vikifonto. Vi povas ankaŭ aĉeti ĝin papere, kun aldonoj de Ulrich Lins, en eldono de 2007 (katalogo de UEA).

08/04/2015

Tokipono

Mi estas Esperantisto. Vi legas Esperantlingvan blogon, do mi pensas, ke vi ĉiuj komprenis tion. Sed nur kelkaj el vi scias, ke se mi subtenas Esperanton kiel internacia helpanta lingvo (IHL), mi ŝatas la konstruitajn lingvojn ĝenerale. Mi tradukas en la Francan lecionaron de Volapuko, mi lernetis Idon, mi plurfoje kaj sensukcese provis lerni Loĵbanon, kaj mi volas lerni ekde jaroj Kotavaon (sed mi timis iom tiun lingvon), … Mi eĉ kreas mian propran, iom priskribita tie ĉi. Sed el ili ĉiuj, mi subtenas nur Esperanton kiel IHL. La aliaj estas nur por la plezuro.

Kaj nun, mi aldonas novan lingvon al mia "ĉastabelo", kiel oni diras en la Franca (kaj eble en aliaj lingvoj, mi ne scias). Estas la jam konata en Esperantujo Tokipono.

Mi konas tiun lingvon ekde jaroj (mi eĉ retrovis mesaĝon de mi en la retpaĝaron, en kiu mi lernas nun la lingvon, kiun mi skribis en 2013). Kaj mi volis lerni ĝin ekde tiam, sed mi neniam komencis. Tamen hieraŭ, ĉe Twitter, mi vidis tiun pepaĵon de Rebecca Krause:

Mi legis ŝian blogaĵon. Kaj ŝi emigis min lerni la lingvon. Se vi ne konas ĝin, Tokipono estas simplega konstruita lingvo kun nur 120 vortoj. Ĝi estas ankaŭ filozofia lingvo, ĉar ĝia minimumismo estas inspirita de filozofio kiu devenas de taoismo. La ideo estas iom inspirita, kiel loĵbano, de la teorioj (la pli fama estas Sapir-Whorf) kiuj postulas, ke la lingvo ŝanĝiĝas la mondkoncepton (Weltanschauung, diras la Germanoj). Do simpla lingvo faciligas simplan (do, en ideo de la kreintino, bona kaj feliĉa) vivon. Mi eble ne tute samopinias; tamen la ideo estas bela, kaj mi volas vidi, ĉu vere Rebbeca pravas. Plie ŝajnas facila kaj mojosa; kaj finfine, en Geloto, mi serĉas krei lingvon kun vortprovizo vere malpreciza, kaj studi la funkciadon de Tokipono tutcerte helpos min.

Mi serĉis do lernilon. Post iom da serĉado (fakte mi legis la Vikipedian paĝon), mi trovis la retpaĝaron tokipona.info. Ĝi estas Esperantlingva (tio ne estas mirinda, Tokiponistoj ofte estas ankaŭ Esperantsitoj, mi kredas ke la kreintino ankaŭ) retpaĝaro kiu, en 76 ilustritaj lecionoj, proponas lerni la lingvon. Mi provu; mi diros al vi poste ĉu estas tiel facile, kaj kion mi lernis krom la lingvo mem.


Bildo sub permesilo GNU-FDL. Fonto: http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Toki_pona.svg?uselang=eo.