21/01/2016

Ĉu nova naŭa planedo?

Hieraŭ, la 20an de januaro 2016, du Usonaj astronomoj, Konstantin Batygin kaj Michael E. Brown anoncis ke ili matematike pruvis la ekziston de naŭa planedo en nia sunsistemo en artikolo titolita «Evidence for a distant giant planet in the Solar System» («Pruvo de malproksima giganta planedo en la sunsistemo»)1.


Artista vido de teoria Planedo X.

Ekde 20 jaroj oni malkovris multajn korpojn (nanplanedojn, asteroidojn, ...) pli malproksimaj de la Suno ol Neptuno (nomitaj transneptunaj objektoj). Neptuno estas, ĝis nun, la plej malproksima planedo malkovrita en nia sunsistemo; sed tiu planedo estus ankaŭ pli malproksima ol Plutono (la antaŭa naŭa planedo, nun nanplanedo), kiu situas tuj post Neptuno. Plutono, kun sia elipsega orbito, situas inter 30 kaj 50 au (oni nomas la distancon Tero-Suno «Astronomia unuo», malongigita per «au») for la Suno. Neptuno estas kvazaŭ ĉiam je 30 au de la Suno.

Sed la sunsistemo ne havas sian limon kun Plutono2. Ege malpli proksime, inter 100 kaj 1000 au for la Suno, astronomoj observis 6 «familiojn» de stelaj korpoj. Esplorante iliajn orbitojn, ili rimarkis ke ili respondis al skemo, kiu supozus la ekziston de alia granda korpo apude kiu, pro la gravita forto, disturbas iliajn orbitojn. Tiu nekonata objekto por havi tian efekton estu tiel granda, ke ĝi nur povus esti planedo. Estas kvazaŭ se oni observas de fore ŝafojn, kaj ke ili ekmovas ĉiujn same. Oni logike pensas ke estas hundo, kiu kondukas ilin, eĉ se oni neniam vidas ĝin.

Tiu naŭa planedo estus dekoble pli peza ol la Tero, kaj situus ĉirkaŭ 600 au for la Suno, do 20 oble pli malproksime ol Neptuno. Ĝis nun, ĝi estas nur teoria planedo, ĉar neniu vidis ĝin. Oni imagu ke, eĉ se ĝi estas relative granda, ĝi estas ege malproksima. Tamen, vi diros, la steloj estas ankoraŭ pli malproksimaj, kaj oni povas vidi ilin facile, kaj kelkaj eĉ nurokule. Mi respondos ke vi pravas, sed ke tiu planedo ne estus nur malproksima; ĝi estus ankaŭ ege malhela: ĝi ricevus sian lumon nur de la Suno; dum la steloj brilas memstare (kaj ili ankaŭ estas ege pli grandaj ol tiu planedo).

Estis alia simila okazo en la historio de astronomio. En 1846, post provoj de aliaj astronomoj, la Franca Urbain Le Verrier kalkulis la pozicion de oka planedo, teoria, de la sunsistemo; kelkaj semajnoj poste, lia Germana amiko, Johann Gottfried Galle, malkovris Neptunon kvazaŭ ekzakte kie Le Verrier pensis ke ĝi estis. Se tiu naŭa planedo ekzistus, estus do la dua planedo malkovrita unue matematike.


Trankviliĝu, mi ankaŭ komprenas nenion je tiuj ekvacioj.

Sed malsimile ol Neptuno, oni ne scias ekzakte kie tiu planedo estus. Kaj la loko, kie oni pensas ke ĝi estas, estas ankaŭ ege granda; estas kiel serĉi nadlon en garbo. Tamen, multaj estas la astronomoj kiuj nun serĉos tiun planedon pere de la grandegaj teleskopoj, kiujn oni konstruis. Eble bezonos monatojn, sed se tiu planedo ekzistus, oni (ili ^^) trovos ĝin, kaj, laŭ mia nesperta opinio, ankoraŭ en 2016. Mi uzas us-verbojn, ĉar eĉ se la ekzisto de tiu planedo estas kredinda, ĝi tute ne estas certa3.

Nu, se ĝi ekzistus, ĝi estus riĉa je informoj pri la naskiĝo de nia sunsistemo. Oni ne bone scias, kiel ĝi naskiĝis; sed laŭ la nunaj teorioj, ne estus sufiĉe da materio tiel fore de la Suno por ke tiel granda planedo naskiĝus, antaŭ 4,5 miliardoj da jaroj. Oni do pensas ke ĝi naskiĝis pli proksime, inter la gigantaj planedoj kiel Jupitero, kaj ke ĝi estis forpuŝita en la profundan spacon.

Oni malkovris dum la lastaj jaroj multaj ekzoplanedoj (aŭ ekstersunsitemaj planedoj). Ili ĉefe estas pli grandaj ol la Tero, sed malpli grandaj ol Neptuno (kiu estas 17 oble pli peza ol la Tero; Jupitero, la plej peza, estas 318 oble pli peza); kaj tio estus ekzakte la dimensio de tiu naŭa planedo: ĝi estus mezgranda planedo. Oni ne scias ĉu tiuj planedoj estas grandaj Teroj (t.e. grandaj rokaj planedoj) aŭ malgrandaj Neptunoj (t.e. malgrandaj gazaj planedoj). La forpuŝo eksplikus kial tia planedo ŝajnas manki en nia sunsistemo; kaj eble oni povus havi pli da informoj pri tiuj mezgrandaj ekzoplanedoj esplorante «nian» mezgrandan planedon.

Nuntempe astronomio multe progresas, kampe de la fora universo kaj ankaŭ kampe de nia bona sunsistemo. Kiam oni vidas tiun tipon de novaĵoj, oni bone vidas ke fakte, nia scienco estas ankoraŭ je la komenco de sia vojo. Kien kondukas ĝi?

Mi verkis tiun artikolon ĉefe dank' al la intervjuo de la Franca astronomo François Forjet ĉe la radio France Info, kiun vi povas aŭskulti tie ĉi; mi ankaŭ uzis informojn el la Esperanta, la Franca kaj la Angla Vikipedioj.
Fonto de la bildoj: la unua el Wikimedia; la dua el la artikolo de K. Batygin kaj M.E. Brown.

1: Konstantin Batygin kaj Michael E. Brown, «Evidence for a distant giant planet in the Solar System», The Astronomical Journal 151/2 (20/01/2016), 12 p. (DOI 10.3847/0004-6256/151/2/22, legu rete).

2: La limo estas la (teoria) Oorta nubo, kiu situus je minimume 20 000 aŭ 30 000 au (kaj eble maksimume 100 000 au). Do eble estas ankoraŭ deko da planedoj...

3: En la artikolo mem, la aŭtoroj kalkulas ke la stranga konduto de la objektoj eblas; sed la probableco estas nur de 0,007%.

4 commentaires:

  1. Mi diskonigis vian blogartikolon tie: https://www.facebook.com/amri.wandel/posts/10208738721255324?comment_id=10208739843003367&reply_comment_id=10208740087289474&notif_t=feed_comment_reply

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Dankon Silvano! Mi esperas ke mi ne tro skribis stultaĵojn, se la P-ro Wandel legus tiun malprofesian blogaĵon ;-D !

      Supprimer
    2. Mi intencis ankaŭ diskonigi vian blogon inter aliaj E-istoj, kiuj legas lian artikolon.

      Supprimer
    3. Tute senrilate al la planedo-afero :

      mi legis vian mesagxon cxe Eo-Strasburgo

      Tie, mi postis tiun respondon :


      Saluton Emanuelo !

      Mi bons memoras la artikolon ĉe Libera Folio !...

      Nekredeble :

      - Vi konas "Toki Pona" !

      Mi ŝatas tiun"lingveton", kvankam mi ne lernis ĝin.

      Dum la 100a UK, mi eĉ aĉetis, nur pro plezuro, la libreton "Toki Pona en 76 illustrataj lecionoj"
      (kiun ankaŭ oni povas trovi rete).

      - Ankaŭ vi konas "Kotava" ! ! !
      Mi jam rigardis tion. Ŝajnis al mi tre interesa lingvo !

      - Vi lernis Idon ! ^^

      - Vi tradukis el Volapuko, tio estas tute nekredebla ! ^^

      - Pri Geloto, mi rigardos !...

      - Fine, vi ŝatas HFT : bone, mi abonas vian blogon !


      Jeff
      https://lernejeto.wordpress.com/


      Supprimer

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: