17/02/2020

Pri la tradukarto en konstruita lingvo (citaĵo el la lasta «Vög Volapüka»)

En la lasta Vög Volapüka, la reta revuo de la Volapukista movado, mi trovis tre interesa la ĉefan artikolon, verkita de la redaktoro de la revuo kaj samtempe Ĉifalo (majstro de la Volapuka movado) kaj posteulo de Schleyer mem, Hermann Philipps. Ĝi temas pri io, kio interesas ne nur la Volapukistoj (ni memorigu ke neniu plu proponas Volapukon kiel internacian lingvon; la Volapukistoj simple laboras por ke la lingvo ne tute mortu), sed ĉiuj verkantoj kaj tradukistoj en artefarita(n) lingvo(n). Mi taksis ĝin tiom interesa, ke mi decidis traduki ĝin en Esperanton. Ĝuu!

Karaj ĉiulokaj amikoj de Volapuko!

La tradukado en konstruitan lingvon — ĉu Volapukon, ĉu Esperanton, ĉu ĉian alian artefaritan lingvon — principe distingiĝas de la tradukado en naturan lingvon aŭ eĉ el la gepatra lingvo. Pri gepatra aŭ fremda lingvo oni havu bonan lingvosenton. Tiu sento ebligas iun percepti, ke io «ne sonas ĝuste», kiam oni legas aŭ aŭdas ion, kiun fremdulo produktis, eĉ se ĉiuj reguloj de la gramatiko estis respektitaj. Pro tio la profesiaj tradukistoj preskaŭ ĉiam tradukas nur en sian propran gepatran lingvon.

Pri artefaritaj lingvoj tamen tute ne ekzistas tia originala lingvosento. Do oni havu kiel celon klaran kaj logikan esprimomanieron. Plie por traduki en artefaritan lingvon oni vere evitu imiti la konstruadon de la frazoj de la tekstoj verkitaj en ĝia originala lingvo kaj oni same ankaŭ evitu provi doni «aromon» de la originala teksto, por ke la traduko restu facile komprenebla. Ofte mi rimarkis legante tekstojn en artefaritaj lingvoj, ke mi povis kompreni tradukojn ege pli malfacile ol kiam la samaj homoj verkis rekte en la artefarita lingvo. Ankaŭ en miaj propraj tekstoj oni observas tion. La kaŭzo de tio probable estas, ke la tradukado de tekstoj jam ekzistantaj devigas onin pensi ekzakte kiel la aŭtoro de la originala teksto pensis. Jen, oni havas tekstan modelon, kaj nun oni imite reverku ĝin kun vortoj kaj esprimoj de alia lingvo. Oni ne havas multe da libereco. Pro tio ni emas imiti ne nur la enhavon, sed ankaŭ la verkmanieron. Vere, ne estas facile traduki.

Volapuko povas esti utila kiel maniero ekzerciĝi. Oni devige demandu sin introspekte: «kiel mi povas traduki tion tiel, kiel aliuloj povos kompreni ĝin?». Kelkfoje tio estas pli malfacila, ol traduki ion pli/malpli precize laŭ la teksto originala, ĉar ne necesas pensi tiel multe. Kiam ili lernas Volapukon, la komencantoj frue provas traduki tekstojn, ĉar ili pensas, ke Volapuko kiel artefarita lingvo certe estas vere facila. Rapide tiu komencanto — pensante per sia gepatra lingvo — serĉas ekvivalentojn al kelkaj vortoj de sia gepatra lingvo. Do oni povas ofte observi, ke la uzantoj de Volapuko (ekzemple) ĉiam denove bezonas vortojn kaj esprimojn, kiujn ili konas en la angla (denove ekzemple). Kiel oni diras Volapuke, kiam oni volas diri «Fuck you!» en la angla?

Vere, «necesas lerni multajn aĵojn, antaŭ ol oni povas meti demandojn pri tio, kion oni ne scias», kiel verkis Jean-Jacques Rousseau, aŭtoro kaj filozofiisto el Ĝenevo (1712-1778).

Bone ĝuu vi la lernadon de Volapuko!
Hermann Philipps

Tiu teksto memorigis al mi tiun faman frazon de Kabe: «Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos “eltiri” sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple ellasos aŭ aliajn donos» (Literatura Mondo 1931/7-8, p. 144). Ja tradukado pli malfacilas ol simpla verkado (se oni havas ideojn!), sed mi aldonos ke ambaŭ necesas al artefarita lingvo. Lingvo en kiu nur aperus tradukojn estas kiel homo kiu paŝus uzante nur unu kruron; estus domaĝe ne plene uzi la liberecon, kiun oferas la reguleco de niaj gramatikoj!

4 commentaires:

  1. Mi ne konsentas. Se oni longe uzas artefaritan lingvon, oni akiras tiun lingvosenton, kion neas S-ro Phillips. Kvankam lingvo kia Esperanto ebligas pli liberan esprimon ol natura lingvo, tamen ekzistas en ĝi bonajn kaj malbonajn manierojn esprimi sin.

    RépondreSupprimer
  2. Aperus tradukojn => aperus tradukoj
    Oferi = fordoni al dio
    => la libereco, kiun ebligas, estigas, donas...

    RépondreSupprimer
  3. Nu, vi mem juĝu, mi proponas tradukitajn tekstojn mia blogo: https://tjerielliono.blogspot.com/p/enhavo.html

    RépondreSupprimer

Vi povas aldoni komenton skribante ĉi tie: