Se vi volas partopreni, kompletigu tiun enketilon, kaj mi kontaktos vin!
Kio estas MP3-sagao ?
Se vi ne estas franca giko, vi probable tute ne scias tion, kio MP3-sagao estas. Se vi ja estas, sufiĉas por mi diri ke estas aĵo samkiel Le donjon de Naheulbeuk, kaj vi povas legi la sekvan ĉapitron.
Se vi daŭre legas tiun ĉi ĉapitron, vi probable ne estas Franco. Mi ne povas certigi 100%-e ke, en via lando, MP3-sagaoj ne ekzistas, sed mi neniam trovis perfektajn ekvivalentojn. Tio, kio plej alproksimiĝas estas la "radiaj teatraĵoj" (audio theater por la anglosaksonoj, Hörspiel germanlingve, ラジオドラマ Japanie, aŭ serial radiofónico je latina ameriko, sed estas ankaŭ kelkaj diferencoj, kaj en Francio oni ankaŭ havas radio-théâtre, kiun oni ankoraŭ povas aŭdi hodiaŭ ekzemple ĉe la ŝtata radio France Culture, sed tio ne estas saga MP3), sed estas ankaŭ diferencoj.
Iom da historio
Tuj post la apero de la radio, speciale je Usono, oni verkis skeĉojn kaj etajn teatraĵojn kiuj estis luditaj por la radio, do tute sen bildo. Poste, tiu ĝenro internaciiĝis, kun diversaj efektoj: Japanio aŭ Germanio multe ŝatis ĝin, sed Francio aŭ Italio malpli. Memkompreneble ĉie, kun la apero de la televido, tiuj radiaj teatraĵoj iĝis malpli kaj malpli popularaj, eĉ se ili neniam tute malaperis.
Sed Francio, jardekoj post la apero de la televido, kaj malgraŭ la malsukceso tie de la radio-théâtre, naskis idon al ĝi: John Lang, sub la pseŭdonimo de Pen of Chaos ("PoC"), muzikisto kaj rolludisto, aŭskultinte la Kanadanon François Pérusse (kiu de 1990 ĝis 2016 registris etajn skeĉojn nomitajn Les deux minutes du peuple) dum du jaroj preparis serion pri la aventuroj de teamo tute malkapabla de debutantaj aventuristoj inspiritan de liaj travivaĵoj kiel majstro de rolludoj. En 2001, la unua epizodo aperis, kaj la serio iĝis granda sukceso, grupigante ĉirkaŭ ĝi grandan komunumon de francaj gikoj, inter kiuj la plej kreemaj provis iliavice registri MP3-sagaojn, kelkfoje tre malsimilaj, kiel Les rescapés du Survivaure, kreita de Knarf (Franck Guillois), soninĝenerio, kiu helpis PoC krei Naheulbeuk, sed kiu kreis sciencfikcian sagaon. La komunumo ĉirkaŭ Naheulbeuk iĝis komunumo de ŝatantoj de MP3-sagaoj, kaj la plej famaj naskis romanojn, bildrakontojn, KD-ojn ... Ĉiusabate, la retpaĝaro Weekly MP3 prikalkulas la novajn epizodojn; ĉiusemajne, do, inter 10 kaj tridek novajn epizodojn aperas, do temas pri subkulturo ege viva, eĉ se eta, kvazaŭ ĉiu MP3-sagaemulo havante sian propran sagaon.
Netophonix, vikio kaj forumo temanta pri tiaj sagaoj nombris la 24-an de novembro 2017 964 sagaojn, inter kiuj la plej famaj, krom Naheulbeuk kaj Le Survivaure estas Reflets d'acide aŭ Adoprixtoxis.
Propono de difino
Kio do ligas tiujn sagaojn, kaj kio malligas ilin al la radiaj teatraĵoj?
La temo ne sufiĉas por ilin ĉiujn ligi. Ja, la heroic-fantasy kaj sciencfikcio oftas; kaj kvazaŭ ĉiu kreaĵo estas humora. Sed estas gravaj kontraŭekzemploj, kiel Chez le psy, kiu temas pri seancoj de psiĥoterapio, aŭ Jencyo rêva, malhela kaj deprima.
Tamen, io ligas ĉiujn temojn, aŭ kvazaŭ: la gika subkulturo. Rolludoj, videoludoj, mangaoj, romanoj, filmoj kaj muzikoj popularaj ĉe la gikoj ĉiam influas la MP3-sagaojn.
Estas la formo kiu ligas fakte ilin. Ja, memkompreneble, neniu havas bildojn, krom kelkfoje unu po ĉiu epizodo, por roli kiel ebeno kiam ili estas "videblaj" ĉe Youtube (la plej bela ekzemplo estas la freŝdata Clyde Vanilla). Sed oni apartigu la MP3-sagaojn de du aliaj rakontoj nur aŭskulteblaj: la radiaj teatraĵoj kaj la sonlibroj.
Sonlibroj estas facile distingeblaj. Ili estas, kiel ilia nomo klarigas, libroj legataj. Kelkfoje estas kelkaj spuroj de enscenigo; sed la okazaĵoj estas ĉefe priskribitaj. Kiel en libro.
Kontraŭe, la MP3-sagaoj estas pensitaj por esti aŭskultataj, ne legataj. La rakontanto, aŭ la ekstera voĉo (voiceover angle, voix off france), estas pli aŭ malpli uzata (nur por enkonduki kaj konkludi la epizodojn, kiel en Clyde Vanilla, aŭ priskribante ĉiujn ĉirkaŭaĵojn, kiel en Jancyo rêva), sed estas elekto de la kreantoj, ne imponitaĵo de la formato.
Pli malfacile distingeblaj estas la radiaj teatraĵoj. Mi dirus ke, esence, ili ne malsimilas. Oni preskaŭ povus diri ke MP3-sagao estas subtipo de "aŭdeblaj rakontoj", kune kun radiaj teatraĵoj. Tamen, krom la gikecaj temoj (pri kiuj ni jam parolis) kaj la fakto ke la interreto estas la disvastigilo (kiu estas evidenta), estas alia grava diferenco: MP3-sagaoj estas, pli aŭ malpli, afero neprofesia, kaj do, senpaga. Ofte, MP3-sagaoj estas kreitaj de studantoj, sen vera kono de la mondo de la registro kaj de la sono. Sed eĉ kiam la kreantoj bone konas tiun mondon (la plej sukcesaj ja bonas kvalite), kiel Knarf kiu estas soninĝeniero, ili faras tion kiel ŝatokupon, ekster iliaj profesiaj devoj kaj rimedoj. Konsekvence, eĉ se kvalito estas serĉata de la aŭskultantoj, perfekteco ne estas postulata, kaj oni preferos serion kun grandaj sondifektoj sed kun interesa kaj bone verkita rakonto, ol io bone registrita, sed kiu estus la 58'643-a nova malbona parodio de Final Fantasy (ili vere multas, eĉ se ili probable ne estas 58'643).
Por resumi, MP3-sagao:
- estas kreita de neprofesiuloj kun hejmaj rimedoj, kaj, pro tio, senpaga;
- estas ludita de aktoro(j), kaj ne legita unuvoĉe kiel sonlibro;
- enhavas "gikajn" temojn, ofte heroic-fantasy aŭ scienfikcio kaj oftege estas humora;
- estas elsendata interrete.
Ni kreu MP3-sagao(j)n en Esperanto!
Kial?
Mi ne tro etendos tiun subĉapitron: eble la legado de la antaŭa ĉapitro konvikis vin, sed eble ne. Se ne, mi havas raciajn kialojn por pensi ke krei MP3-sagaon en Esperanto estas bona ideo; eble ili konvinkos vin.
Max Weber, la fama germana sociologiisto, popularigis la esprimon "elektan afinecon" (Wahlverwandtschaft), laŭ kiu du kulturaj aĵoj nutras unu la alian pro ligoj hazardaj.
Mi pensas ke MP3-sagaoj kaj Esperanto havas tian interrilaton. La komunumo de la junaj Esperantistoj (KJE, oni parolas tie pri mensa juneco, ne nepre pri aĝa juneco) estas la perfekta loko kie krei MP3-sagaojn, kaj MP3-sagaoj estas ekzakte kion la KJE povas krei bone pro du kialoj.
Unue, la gikeca kulturo kaj humoro estas bone disvastigitaj ĉe la KJE-anoj. Pro tio oni povas certi ke estas la homaj fortoj kaj rimedoj, se oni scias serĉi kaj konvinki ilin. Sed oni ankaŭ certas ke estas publiko kiu ĝuus ĝin, kaj do ke ĉiuj fortostreĉoj necesaj ne estus elspezitaj pro nenio.
Due, la KJE-anoj pruvis multfoje ke ili estas samtempe tre kreemaj kaj entuziasmaj, sed malriĉaj. MP3-sagaoj do estas perfekta solvo por esprimi ilian kreemon malmultekoste.
Kiel?
Nu, tio belas, sed kiel fari precize? Mi certas nur pri unu aĵo: tia kreaĵo estu farita de teamo, ne de solulo. La unua tasko, do, estas grupigi tiujn, kiuj estas interesataj de tiu propono: estas tio, kion mi faras kun tiu ĉi teksto.
La sekvon la teamanoj decidu demokratie. Mi pensas ke la unua urĝaĵo estas krei retpaĝaron aŭ blogon por apogi la projekton, kaj eble pligrandigi la teamon.
Sed jen kiel mi imagas perfektan teamon:
- grupo de verkantoj, kiuj verkas la dialogojn, kaj sendas ilin al la aktoroj;
- grupo de aktoroj, kiuj ludas la dialogojn, kaj sendas malnetajn registrojn al la muntistoj;
- grupo de muntistoj, kiuj teĥnike preparas la finan dosieron.
Al tiuj kernaj grupoj oni aldonu aliajn, laŭ la oportunoj. Mi vidas du kiuj estas kvazaŭ necesaj: desegnistoj, kiuj permesas bildigi la mondon kreontan, plimojosigante la sperton de la aŭskultantoj, kaj retpaĝestroj/komunumvigligistoj (community managers), por disvastigi ankoraŭ plu la kreaĵojn.
Memkompreneble, oni povas membriĝi en pluraj subgrupoj, tio eĉ estus ege bona se neniu estus nur aktoro aŭ nur muntisto, eĉ se oni lasu la liberon al ĉiu aliĝi al la grupo(j) kiel ĉiu volas.
Gravas diri fine ke por eniri la teamon, nur bonvolo estu postulita, kaj lernemo estus granda helpo. Ne gravas se vi neniam aktoris, muntis, registris, verkis aŭ desegnis, se vi pretas provi kaj lerni, ĉu de pli spertaj teamanoj, ĉu de retaj lerniloj kiuj multas hodiaŭ.
Aniĝu!
Se vi volas partopreni, kompletigu tiun enketilon, kaj mi kontaktos vin!
MP3-sagaoj cititaj
Laŭ ordo de apero (ĉiu en la franca):