15/06/2015

Pensigi distrante. Marina, de Sten Johansson

Jen, mi finlegis mian duan Esperantlingvan romanon(1). Estas, kiel la titolo de tiu blogaĵo diras, Marina, de la Sveda aŭtoro Sten Johansson, kiu estas konata verkisto Esperantligva ĉefe pro krimromanoj.

Sed tiu romano tute ne estas krimromano. Ja estas malapero de la homino, kiu pruntedonas al la libro sian nomon, sed neniu serĉas ŝin, kaj ni vidas ke estis mistero nur kiam, fakte, oni vidas la solvon. La malapero rolas nur kiel centro de la historio de la libro, ĉirkaŭ kiu la rakonto konstruiĝas.

La libro funkcias per ĉapitroj, de kiuj aŭ Marina aŭ Tomas, la alia ĉefrolulo, estas rakontita parto de lia aŭ ŝia vivo. En 187-paĝa libro, oni ja ne povas rakonti plene la vivo de du homoj, de la infaneco ĝis la «pordoferma paniko» per kiu finiĝas la libro. Ne, estas nur rakontitaj momentoj gravaj kaj zorge elektitaj, la imago de la leganto konstruante la ceteron. Tio kion diras Tomas pri literaturo ĝenerale veras pri tiu romano:

Se estas tiel, do ĉiu libro enhavas milojn da aliaj libroj. Iomete kiel en sci-fi-verkoj, kie ekzistas multaj paralelaj universoj (p. 57).

La libro estas ankaŭ interesa ĉar estas multaj neĉefroluloj interesaj. En la konfliktoj inter ili, oni neniam vere scias kiu pravas kaj kiu malpravas. Ekzemple, Marina havas malfacilan interrilaton kun sia patro, kiu estas socialista Francdevena Esperantisto (membro de SAT, li maltrafas la SAT-kongresojn nur kiam ili okazas en Germanio, li renkontis sian Svedan edzinon en IJK, kaj edukas sian filinon en Esperanto). Li havas iom totalisma vizio pri la vero: nur li komprenas ĉion, kaj kiam sia filino malsamopinias, li eĉ ne komprenas ke estas alia opinio. Li nur vidas en tio kapricon. Sed Marina ne nur estas viktimo de tro peza patro. Ŝi ja estas iom kapricema. Kaj nenion, laŭ mi, povas facile pravigi la aĵojn, kiujn ŝi faras al siaj gepatroj kiam ŝi plenkrekuliĝas. Estas ankaŭ interesa vidi en Esperantlingva libro, ke la nura vera isto de Esperanto ne estas pozitiva rolulo, kaj ke Marina pli malpli forĵetas Esperanton, sian denaskan lingvon. Tiu malperfekto de la (ĉef-)roluloj igas ilin al ni ankoraŭ pli homaj, kaj oni pli facile alteniĝas al ili.

La libro estas ankaŭ pensiga libro. Edukado, seksaj roloj, socio, amo, amikeco (ankaŭ inter virhomo kaj homino), vojaĝoj, familio, laboro, arto, … la libro estas plena je pensindaj temoj. Oni eble povas bedaŭri ke, pro la relativa mallongeco de la libro kaj la multeco de tiuj temoj, ili ĉiuj estas nur malmulte traktitaj. Tamen, kiel por la biografio de la du ĉefroluloj kaj iliaj pravoj kaj malpravoj, la leganto povas kovri per siaj propraj spertoj kaj ideoj la mankojn, se ili entute estas mankoj. La aŭtoro ne multe engaĝiĝas, kaj mi ŝatas la liberon kiun tiu elekto ebligas.

Lingve, la libro ŝajnas al mi, malspertulo, bona. Mi estas normala Esperantisto, kiu tre ŝatas nek la neologismojn tro multajn, nek la limigon al kelkaj radikoj. Li pli malpli uzas nur PIVajn vortojn, kaj la nePIVaj vortoj kiujn li uzas estas difinitaj fine de la libro (temas pri entute 24 vortoj, kaj inter ili plimulto da propraj nomoj — Ĉernobilo, pilzena, sandinisto — kaj teknikaj vortoj, ekzemple pri skiado — kristianio, neĝplugi). Mi ne havis tro da problemoj por legi ĝin, krom en la unuaj paĝoj, kiuj priskribas infanan aŭ/kaj kamparanan vivo(j)n, temoj iom strangaj al mi, almenaŭ Esperantlingve.

Konklude, estas tre bona libro, kiun oni povas legi ĉiu laŭ sia propra emo, dank’ al la formo ĝia, kiu aludas anstataŭ altrudi. Ĝi sukcese plenumas la celon de ĉiu libro, laŭ mi: pensigi distrante. Plie, ĝi enhavas plenan mondon kiun roluloj kiuj restos en via menso. Sed tio estas nur la opinio kiu mi havas pri mia libro; eble estos malsimila en via paralela universo…

Sten Johansson, Marina, Nov-Jorko: Mondial (Serio originala literaturo), 2013, 187 p., ISBN: 9781595692719. Prezo: 15€30 ĉe UEA.


1: Por esti plene honeste, mi konfesu ke estas la unua kiun mi plene finlegas. Mi jam legetis la romanon Metropoliteno de Vladimir Varankin, sed estis tro frue en mia Esperantista vivo, kaj mi ne komprenis ĉion. Mi eĉ ne vere memoras se mi absolute finlegis ĝin, sed mi kredas ke jes.

20/04/2015

Ne al la cerboj sed al la koroj
Kial Esperantisto estas mi (kaj ne Idisto, Interlingvaisto, aŭ pli probable Kotavaisto)

En Franclingva forumo pri konstruitaj lingvoj (kun aŭ sen internacia celo), en kiu mi partoprenas ĉefe pro Geloto, kaj en kiu nur malplimulto parolas kaj subtenas Esperanton, ano proponis opinisondon petante «se vi devus elekti nur unu Internacian Helpantan Lingvon [poste nomata “ihl”], kiun elektus vi?». Mi voĉdonis senhezite por Esperanto, kaj mi eksplikis kial; mi pensas utila denove ekspliki tion tie ĉi, kaj en Esperanto.

Konsideru ni, ke mi pensas, ke la mondo bezonas konstruitan ihlon, sed ne ankoraŭ scias kiun. Konsideru ni, ke mi informiĝas pri la malsimilaj ihloj estantaj sur la merkato. Kiun lingvon elektus mi?

Mi konfesu ion tuj: se mi voĉdonus nur laŭ gramatikaj kialoj, mi ege pli hezitus, ol mi fakte hezitis. Por lingvo kiu volas esti vere internacia, kaj, kiel diris Zamenhof, «home neŭtrala», mi pensas ke Esperanto estas tro Eŭropeca. Mi ege pli facile lernis la lingvon ol Japano, kaj tio estas fakto. Jes, mi ankaŭ legis Claude Piron1, kaj jes mi samopinias: gramatike, Esperanto ne estas hindeŭropa lingvo, ĝi nur estas «akuzativa lingvo», kiel la granda plimulto da lingvoj en la mondo2. Sed vortare, la lingvo estas la filo de sia tempo, kaj pensas internacia tion, kio estas fakte okcidenta. Kaj en la tempo pasita lernante lingvon, la vortaro estas la plej granda parto, kaj ankoraŭ pli por lingvo tiel facila ol Esperanto.

Ĉu estas eble fari alimaniere? Iam, mi komparos Esperanton kun alia ihl, ege malpli konata, Kotavao. Kotavao estas la plej interesa rivalo de Esperanto, laŭ mi. Ĝi provas esti facila kaj perfekte neŭtrala lingvo, tiom en la gramatikaĵoj ol en la vortoj. Tiucele, ekzemple, la vortoj neniam havas etimologion, ili estas hazarde elektitaj. En interlingvistiko, oni nomas tion «a priori lingvo». Kaj tio iome plaĉas al mi.

Tamen ne dirigu al mi kion mi ne diris: ja la utileco de a priori vortaro estas diskutinda. Se ja la Esperanta vortaro estas pli facila por Franclingvano ol por Arablingvano, la Kotavaa vortaro estas tiom malfacila por ĉiuj. La demando do estas ĉu avantaĝi la mondan relativan plimulton kiu parolas denaske latinidajn kaj germandevenajn lingvojn estas malavantaĝi la aliajn. Laŭ mi, tiu demando estas malfermita.

Sed, kiel mi diris, mi ne pensas ke la gramatikaĵoj plej gravas. Esperanto, kiel Ido, Volapuko, Interlingvao, Uropio, Kotavao … estas sufiĉe facila kaj neŭtrala por ke ĉiu, eĉ ne lingvemulo, povas lerni ĝin, ĉie. Do plibonigi la facilecon ne estas tiel grava, kaj la avantaĝoj estos ĉiam malpli gravaj ol la divido de la komunumo de la subtenantoj de la ihloj. Gramatike kaj vortare, ĉiuj tiuj lingvoj estas kompareblaj, kun avantaĝoj kaj malavantaĝoj.

Do, mi ne elektos mian lingvon pro gramatikaj kialoj. Nu, restas du punktoj, kaj en tiuj ĉi, Esperanto ege superas ĝiajn rivalojn: la komunumo de parolantoj kaj la vivnivelo de ĝia kulturo, kaj la celo portata de ĝi.

Pri la komunumo, mi pensas, ke ni estas en objektivaj faktoj: Esperanto havas pli da parolantoj, da periodaĵoj kaj da literaturo, originala kaj tradukita, ol ĉiuj aliaj kunigitaj. Sole, tio povus esti malbona argumento: tute malbona lingvo kaj solvo al la problemo de internacia komunikado povus esti la pli parolata. Sed ne estas la kazo, do la argumento valoras.

Pri la celo, ni estas en devigite malobjektiva mondo. Kaj laŭ, tie estas la vera kialo elekti Esperanton. Ĉiuj ihloj celas same faciligi la internaciajn komunikadojn. Sed nur kelkaj vere pretendas esti tutmondaj (oni tuj povas forigi Interlingvaon, Uropion, …). Sed estas plu: se Esperanto estas gramatikigo de idealo, la aliaj ihloj estas idealigo de gramatiko.

Mi eksplikas min: ĉiuj ihloj kreitaj post Esperanto, estis kreitaj de gehomoj kiuj pensis ke Esperanto havas gramatikajn mankojn (fojfoje tio estis nur preteksto por personaj ambicioj, kiel Ido). Kiel ni vidis, tio parte veras; sed ĉiuj ihloj havas malsimilajn sed samvalorajn mankojn. Lingvo ĉiam estos lingvo; lingvo ĉiam estos malfacila. Reformi Esperanton, aŭ krei novan lingvon, nenion gravan alportos. Ĉiam estos gramatikaĵoj kun vortaro kaj ĉiam lernanto devos lerni ilin. Ĉiam estos malperfektaĵoj, kaj ĉiam estos ambiciuloj por profiti de ili.

Tio, kio ege gravas por lernanto de ihl ne estas la maniero por marki akuzativon. Ne estas grandaj teoriaj debatoj inter a prioria posteriori vortaro. Ne estas ĉu la lingvo ŝajnas natura aŭ ne. Tute ne. Estas la ideologio, kiun portas la lingvo, kiu ege gravas. Estas tio, kio faras ke «normalaj» gehomoj lernos ĝin, kaj do perdos monon kaj tempon por ĝi, kaj ne nur lingvemuloj kaj interlingvistikistoj. Kaj se ĝis la fino de la mondo, kelkaj diras «tio ne ŝanĝis ekde hieraŭ» anstataŭ «ŝanĝiĝis», aŭ forgesas la akuzativon, ĉu vere gravas?

Zamenhof plurfoje diris tion. Unu el liaj tekstoj, kiujn mi preferas, estas ĝuste pri tio:

Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn3.

Esperanto parolas al mia koro. Ĉiuj tiuj, kiuj serĉas anigi min al iliaj projektoj, parolu al mia koro. Nu, kiam vi iras sur la retpaĝaroj de la liaj ihloj, mi ĉiam aŭdas nur paroli pri iom enuigaj gramatikaj teorioj. Nur sur la, eĉ malbela, retpaĝaro de Uea mi aŭdas pri «disvolvi […] la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj». Nur Esperanto havas tiom forta internan ideon, kaj do, eĉ malperfekta, ĝi meritas ke oni batalas por ĝi.


1: Ekzemple la Franclingvan artikolon «Langue occidentale, l'espéranto ?» (Esperanto, ĉu okcidenta lingvo?), kiuj laŭ mia scio ne ekzistas en Esperanto, sed almenaŭ ekzistas en la Angla, la Portugala, la Hispana, la Itala kaj la Rusa lingvoj.

2: Akuzativa lingvo ne havas devige la kazon akuzativo, kiel en Esperanto. La Angla aŭ la Franca ankaŭ estas akuzativaj lingvoj ĉar «la objekto de transitiva verbo estas distingata kontraŭ la subjekto de kaj transitivaj kaj netransitivaj verboj» (Vikipedio), eĉ se ili ne havas morfologiajn kazojn.

3 : L.L. Zamenhof, citita de Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, 1920, ĉ. 8, disponebla ĉe Vikifonto. Vi povas ankaŭ aĉeti ĝin papere, kun aldonoj de Ulrich Lins, en eldono de 2007 (katalogo de UEA).

08/04/2015

Tokipono

Mi estas Esperantisto. Vi legas Esperantlingvan blogon, do mi pensas, ke vi ĉiuj komprenis tion. Sed nur kelkaj el vi scias, ke se mi subtenas Esperanton kiel internacia helpanta lingvo (IHL), mi ŝatas la konstruitajn lingvojn ĝenerale. Mi tradukas en la Francan lecionaron de Volapuko, mi lernetis Idon, mi plurfoje kaj sensukcese provis lerni Loĵbanon, kaj mi volas lerni ekde jaroj Kotavaon (sed mi timis iom tiun lingvon), … Mi eĉ kreas mian propran, iom priskribita tie ĉi. Sed el ili ĉiuj, mi subtenas nur Esperanton kiel IHL. La aliaj estas nur por la plezuro.

Kaj nun, mi aldonas novan lingvon al mia "ĉastabelo", kiel oni diras en la Franca (kaj eble en aliaj lingvoj, mi ne scias). Estas la jam konata en Esperantujo Tokipono.

Mi konas tiun lingvon ekde jaroj (mi eĉ retrovis mesaĝon de mi en la retpaĝaron, en kiu mi lernas nun la lingvon, kiun mi skribis en 2013). Kaj mi volis lerni ĝin ekde tiam, sed mi neniam komencis. Tamen hieraŭ, ĉe Twitter, mi vidis tiun pepaĵon de Rebecca Krause:

Mi legis ŝian blogaĵon. Kaj ŝi emigis min lerni la lingvon. Se vi ne konas ĝin, Tokipono estas simplega konstruita lingvo kun nur 120 vortoj. Ĝi estas ankaŭ filozofia lingvo, ĉar ĝia minimumismo estas inspirita de filozofio kiu devenas de taoismo. La ideo estas iom inspirita, kiel loĵbano, de la teorioj (la pli fama estas Sapir-Whorf) kiuj postulas, ke la lingvo ŝanĝiĝas la mondkoncepton (Weltanschauung, diras la Germanoj). Do simpla lingvo faciligas simplan (do, en ideo de la kreintino, bona kaj feliĉa) vivon. Mi eble ne tute samopinias; tamen la ideo estas bela, kaj mi volas vidi, ĉu vere Rebbeca pravas. Plie ŝajnas facila kaj mojosa; kaj finfine, en Geloto, mi serĉas krei lingvon kun vortprovizo vere malpreciza, kaj studi la funkciadon de Tokipono tutcerte helpos min.

Mi serĉis do lernilon. Post iom da serĉado (fakte mi legis la Vikipedian paĝon), mi trovis la retpaĝaron tokipona.info. Ĝi estas Esperantlingva (tio ne estas mirinda, Tokiponistoj ofte estas ankaŭ Esperantsitoj, mi kredas ke la kreintino ankaŭ) retpaĝaro kiu, en 76 ilustritaj lecionoj, proponas lerni la lingvon. Mi provu; mi diros al vi poste ĉu estas tiel facile, kaj kion mi lernis krom la lingvo mem.


Bildo sub permesilo GNU-FDL. Fonto: http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Toki_pona.svg?uselang=eo.

01/04/2015

Nova projekto: «La vekiĝo de la Tarondomoj» (reta ludolibro)

Ludolibro (vi povas viziti la vikipedian paĝon pri ĝi; ĝi estas malplena, sed vi trovos ligilojn al nacilingvaj paĝoj) estas libro, kiun vi ne legas ekde la unua paĝo ĝis la lasta. En tiuj libroj, fine de kvazaŭ ĉiuj ĉapitroj (ili estas malgrandaj), oni proponas al vi pluraj elekteblecojn, reprezentitaj de numero. La leganto elektas unu numeron, kaj iras al la ĉapitro havante tiun numeron.

En Francio, kie mi junaĝis, tiuj libroj estis tre famaj en la jaroj 1980-1990; kaj poste, ili estis anstataŭitaj de komputilaj ludoj. Mi naskiĝis en 1989; mi do estas inter la ludolibrema generacio kaj la videoludema.

Iom nostalgia, kaj iom logita de la relativa teĥnika simpleco, mi decidis hieraŭ skribi retan ludolibron. En tiu ludolibro, vi trovos ankaŭ aĵoj kiuj devenas pli de la videoluda mondo ol de la ludolibra (ekz. karieroj). Plie, la reta formo ebligas multajn aĵojn, kiuj ne estas eblaj papere, kiu havas fiksitan nombron da paĝoj kaj ne povas havi, ekzemple, muzikon. Mi ne scias ankoraŭ ekzakte kiele mi uzos la eblecojn de plurmedieco, sed mi pensas ke mi ne tro uzas ilin, por resti sufiĉe proksima de la libra formo.

Sed ĉar tiu ludolibro estas reta, oni ankaŭ povas paroli pri interreagema fikcio. Tamen vi instalas nenion, kaj tajpas nenion. Plue, la reguloj estas ege inspiritaj de tiuj de la Anglalingva serio «Fighting Fantasy» (fantazio batalanta, tradukita en la Francan sub la nomo «Défis fantastiques», fantastaj defioj, en la serio «Un Livre dont vous êtes le héros», libro kies heroo estas vi). Mi do pensas, ke estas pli reta ludolibro ol reta interreagema fikcio.

La historio estas en la mondo, kiun mi kreetis ĉirkaŭ mia konstruata lingvo, Geloto. Vi do ete trovos mian lingvon en la rakonto; mi jam citas ĝin en la unua ĉapitro (ĝi tamen probable ne estos grava parto de la rakonto). Ĝi nomiĝas «La vekiĝo de la Tarondomoj» (kiuj estas la Tarondomoj, vi scios legante ^^). La rolulo estas malkovrita amnezia en la dezerto, kaj li iras vidi la lokan profetinon por scii, ĉu kaj kiel li povas retrovi siajn memorojn. La profetino ne respondas al tiu demando… sed sendas la rolulon al la trako de gravaj artefaritaĵoj por malkovri, kiuj la Tarondomoj vere estas, kaj ĉu ilia vekiĝo estas ebla aŭ malebla, kaj se ĝi estas ebla, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona novaĵo.

Simpla mapo de la mondo, kie la ludolibro okazas (Gelotlingve).
Ĉi tiu ĉapitro okazas sude, ĉe la limo inter la verda kaj flava zonoj, super la «K» de «Kenoga sedohi».

Mi jam skribis unuan version de la unua ĉapitro (iom enkondukeca), kaj ĝermon de la reguloj. Mia retpaĝaro ne plu funkcias, kaj mi ne scias kiam ĝi denove funkcios. Do, por atendi, mi proponas al vi legi tiun unuan version de la unua ĉapitro. Bonvolu esti komprenema, ĉar estas nur la tutunua versio (sed se vi havus rimarkojn, mi akceptus ilin dankeme).

Por fini, ne estu ŝokitaj: mi uzas la pronomon «ci». La rakontanto parolas rekte al la rolulo, kaj, por bone marki la diferencon, mi uzas ĝin tiukaze. Ne estas insultema nek amikema.

Bonan legon!


La amneziulo

«Do, vi finfine vekiĝis!»

Ci tute ne scias el kiu alvenas tiun voĉon, sed ci ne havas alian eblecon ol samopinii: ci estas vekiĝanta.

Neniam cia kapo tiom dolorigis cin. Post lukto, ci tamen sukcesas malfermi la okulojn. Ci estas kuŝata en malgranda lito, en malluma ĉambro. En la ĉambro mem estas kvazaŭ nenio, aparte la lito, meblo kiu ŝajnas esti komodeca, kaj fine, la homino kiu akceptis cin en tiu dolorplena mondo per acerba rimarko.

«Ĉu vi scias, ke ni povis esti anatemataj pro via savo? Vi almenaŭ povus danki nin, kaj diri vian nomon!»

Cia kapo pli kaj pli estas dolora. Ĉu tiu homino ne scias tion? Ci eĉ ne havis tempon por paroli, kiel povus ci danki ilin? Kaj kiu? Kaj kial?

«Via kapo dolorigas vin, ĉu ne? Trinku tion, kaj manĝu ion. Vi rapide pli bone fartos.»

Ŝi estas eble brua, sed la ogrino ne estas tiel malica. Je tiu momento, ci ekvidis ke dekstre de ci, estas ankaŭ malgranda littablo; kaj sur ĝi estas du bovloj, unu enhavante specon de teo, kaj alia enhavante rizon kaj legomojn. Vidante, ke ci vidis ilin, la homino foriras la ĉambron.

Tuj, ci eksentas, ke ci malsategas. Ci prenas la bovlon kun la rizo, kaj ci rapide manĝis ĝin. Poste, ci trinkas la teon. Kelkaj sekundoj poste, ci ekdormas.

*
*    *

Ci denove vekiĝas. Sed tiam, cia kapo ne plu dolorigas cin; kaj tiam, ci estas sola.

Nun, ci povas pensi. Kie estas ci? En dometo, ne tre riĉa sed ne mizera. Ci ne estas ligita, kaj ci efektive pli bone fartas: ci ne estas ĉe malamikoj. La homino parolis pri savo; ci eble havus akcidenton, kaj ili (ci scias ke ili estas pluraj, ĉar la homino parolis pri «ni») trovis kaj kuris cin. Ne, ci tutcerte ne estas ĉe malamikoj, eĉ se la manieroj de la homino ne estas plene amikaj. Kio estas tiu historio de «anatemo»? Se tio veras kaj gravas, eble la homino timiĝis; oni do povus ekspliki tiel ŝian konduton.

Nu, por la tujaj tempoj, la amikemo de ciaj gastigantoj trankviligas cin. Sed ci ekmemoras unu gravan demandon, kiun ŝi metis al ci. Kaj plie, ci ekmemoras ke ci ne plu memoras la respondon! Kiu estas ci? Kio estas cia nomo? De kie venas ci? Kien iras ci? Ci tute ne plu havas memoraĵojn antaŭ cia unua vekiĝo.

La maltrankvileco kaj la kapdoloro denove alvenas.

Tiam, alvenas ankaŭ alia homo en la ĉambro. Ne estas la homino, sed viro, kiu aĝas pli malpli same ol la homino. Li diras:

«Saluton, viro. Ĉu pli bone fartas vi?
— Jes, dankon. Via teo estas kvazaŭ magia, mirakle sukcesas ci respondi.
— Ha ha, ridetas lin, kvazaŭ. Ja ne estas granda magio, sed la vegetaĵoj ĉiam havas magian potencon. Oni nur bezonas scii aŭskulti ilin. Ĉu oni ne lernas tion en via devenloko?
Sed mi ne prezentis min: mi estas Marco [marko], estro de la vilaĝo de Idoulpha [idulfa]. Vi jam renkontis mian edzinon, Yhulia [julia]. Mi pardonpetas, se ŝi timigis vin, ŝi ĉiam estas iom… suspektema, kun la fremduloj. Kaj dum niaj malkvietaj jaroj, oni ne povas esti afliktita kontraŭ ŝi, ĉu ne? Dum la vivo de mia patro, oni povis esti pli fidema. Kaj dum la vivo de lia patro, ankoraŭ pli, ha ha! Vi diros al mi, ke norden, ili ĉiam estis suspektema, eĉ kun la aliaj taheliĉistoj.
Ve! Mi parolas, mi parolas, kaj ni ne ankoraŭ parolis pri vi! Eble vi mem estas nordano, kaj mi mokis ilin! Se vi estas nordano, mi kore pardonpetas, sed mi imagas, ke ĉe ili ankaŭ oni mokas nin. Nu, ne plu ekstertemaĵoj, kiel nomiĝas vi?»

Finfine, la vilaĝestro meti la demandon, kiun ci mem demandis al ci ĵus antaŭ lia alveno. Kion respondos ci al li? La vero, vi ne havas elekton. Li savis vian vivon, li eble scios pli pri via deveno, kaj la kialo de via amnezio.

«Fakte, Sinjoro, mi… mi ne plu scias.
— Kiel tio oportuna estas, aŭdas ci el homina voĉo!
— Ĉu vi silentiĝu, virinaĉ’? Kiel Taheliĉa diris: lakahē ĝi, lakahō ĝu lakāha ka nesimoke, kiam la dezerto volas redoni ion, ĝi ĉiam redonas ĝin ŝanĝita. Vi ne komprenas Geloto, ĉu vi?
— Geloto estas la lingvo, kiun vi citis?
— Jes.
— Nu, mi ne komprenas ĝin.
— Malmultas tiuj, kiuj komprenas ĝin, hodiaŭe kiel hieraŭe. Sed vi komprenas min, do vi komprenas la sudan lingvon; ĉu vi komprenas la nordan? Provu ni: tiam mi parolaĉas en la norda lingvo, ĉu vi komprenas?
— Jes, mi komprenas.
— Bone, sed nun ni ne scias, ĉu vi estas nord- aŭ sudulo. Sed mi imagas, ke dum la venontaj tagoj, ni lernos plu pri vi. Nun, ripozu vin.»


Mapo sub permesilo CC BY-SA 4.0 (mia kreo).
Bildo de la du homoj el la publikaj havaĵoj. Aŭtoroj: Lehnert kaj Landrock. Fonto: Vikimedio.

16/03/2015

Pensi poste

Eta proza poezio

Mi estas en tunelo. Longega. Sufiĉe longega por malvidebligi sian finon. Tro longa eble. Timigante.

Mi estas en tunelo, kies la finon mi ne povas vidi. Sed se mi ne povas vidi la finon de ĝi, mi povas vidi eĉe. Kial? El kie alvenas la lumon? Eble pli gravas ol la demando, el kie mi alvenas. Eble.

Mi paŝu. Tio, kion oni ne vidas, probable ekzistas. Paŝante, ĝin trovonte. El kie mi alvenas ne gravas. Kien mi iras ankoraŭ pli gravas ol la origino de la lumo. Certe.

La malnovhebreoj ne imagis la ordon de la mondo kiel ni. Laŭ ili, oni ne antaŭeniras al la estonteco. Oni ne estas face al ĝi. Ne, oni malantaŭeniras al ĝi. Oni estas dorse al ĝi. Ĉu ili ne pravis? Ĉu oni ne vidas nur la estintecon?

Mi eble malantaŭeniru por trovi la elirejon. Timo al mi pensigi ŝtultaĵojn. Sed ĝi ne malpermesas al mi pluiri. Pluiru.

Mi paŝas nun ekde kiam? Nenio ŝanĝiĝis. Lumo ne fortiĝis. Nigraj muroj, nigra plafono kaj nigra grundo anstataŭis nigran grundon, nigran plafonon kaj nigrajn murojn. Ĉu male? Malus.

Mi ankaŭ ne ŝanĝiĝis. Mi longtempe paŝis. Mi ne bezonas trinki ĉar mi ne soifas. Mi ne bezonas manĝi ĉar mi ne malŝatas. Ĉu oni povus esti sen bezoni? Ne.

Paŝante, sin trovonte. Mi finfine komprenis. Ne gravas ĉu mi antaŭeniras aŭ ĉu mi malantaŭeniras. Ne gravas la demandojn. Ĉiuj, ĉia, ĉies. Nenion plu gravas, kaj neniam io denove gravos. Neniam gravediĝos. Neniam gravedigos. Nur the grave gravas, por la eternec'.


Bildo de Jugbo, disponebla laŭ permesilo CC BY-NC-ND 2.0.
Fonto: https://www.flickr.com/photos/jugbo/4044489819.

02/03/2015

Ĉu New horizons trovos viveblecojn sur Plutono?

Ekde januaro, mi estas abonata al la fama usona sciencfikcia revuo Analog Science Fiction and Fact. Por tiuj, kiuj ne konas tiun revuon kaj sciencfikcion ĝenerale, sufiĉas diri ke ĝi estas ido de la pulpa magazino Astounding stories, kaj ke ĝi havas la apartaĵon enhavi kvazaŭ nur rakontojn science eblajn kaj sciencajn artikolojn. Por tiuj, kiuj konas iom sciencfikcion, mi povas diri ke ĝi ŝatas la hard sciencfikcion.

Hodiaŭ, mi volas pridiskuti unu el la informoj, kiujn mi legis en la aprila kajero1 (mi ne scias ĉu estas usona kutimo, sed ili publikigas iliajn kajerojn je du aŭ tri monatoj antaŭ la dato skribita en la kovrilo). Ĝi estas trovebla en tiu artikolo: Richard A. Lovett, "New Horizons at Pluto: The Grand Tour Finally Completed", in: Analog Science Fiction and Fact 135/4 (2015), p. 32-39, kaj rakontas pri la historio de la kosmosondilo New Horizons kaj pri la aĵoj, kiujn ĝi eble trovos sondante Plutonon.

Pri la sondilo mem, mi ne parolos tie ĉi multe; mi certas ke ekzistas en via gepatra lingvo multajn informojn sur la reto. Legu jam la Vikipedian paĝon, kaj vi trovos maldekstre ligojn por alilingvaj paĝoj (se vi scipovas la Anglan, vi havas avantaĝon, kaj vi povas legi ekzemple la oficiala paĝo de la sondilo en la retpaĝaro de la NASA aŭ la Twitter-fadeno). Sufiĉas diri ke ĝi estas la unua kosmosondilo lanĉita ĝis Plutono (kaj poste ĝis la Kujper-zono), ke ĝi vojaĝas ekde 2006, ke ĝi povas vidi Plutonon ekde januaro, ke laŭ la plano, ĝi estos la pli proksima je la 14a de julio (estas retrokalkulo en la paĝo de la NASA) kaj ke ĝi povas havi gravajn problemojn, ĉar ni ne scias kion estas ĉirkaŭ Plutono.

Traduko: "Plutona orbito tra historio: Kie estis Plutono kiam ĝi estis malkovrita? Kaj dum la alproksimiĝo de New Horizons?"

La ŝatantoj de sciencfikcio ja interesiĝas pri astronomio kaj tiu tipo de sondiloj. Sed tiu, kiu interesas pli ilin, estas la vivo en aliaj planedoj ol la nia. Do la artikolo de Dro Lovett demandas ĉu eblas ke, kiel sur Eŭropo, la luno de Jupitero, ekzistas likva akvo sub ĝia supraĵo. Kaj laŭ la aŭtoro de la artikolo, la respondo estas jesa. Kaj se likva akvo ekzistas, la vivo povas ekzisti ankaŭ.

Li ne diras ke probable tiu likva akvo ekzistas, kaj ke do probable ion vivas sur Plutono. Simple ni, nefakuloj, pensas facile ke Plutono estas morta, malvarma planedoido (ĝi ne estas planedo), sen interesaj karakteroj. Kaj ni eble eraras. Kiel la aŭtoro skribis: "Parto de la amuzo en tiu tipo de vojaĝo de malkovro estas ke neniu scias kion atendi2".

Mi nun do rigardos New Horizons kiel Rosetta kaj eble eĉ pli. Se Rosetta povus ekspliki iom pli bone la naskiĝon de la vivo Tera, New Horizons povas aldoni unu ebla loko gastigante vivon en nia suna sistemo. Kaj aldonante ĝin, ĝi fakte aldonas milojn en la Kujper-zono!

Kaj eĉ se New Horizons pruvas ke ne ekzistas likva akvo sur Plutono aŭ pruvas nenion pri tiu temo, ĝi nur povos aldoni tre interesajn sciojn pri aliaj temoj, kiel la formado de nia suna sistemo.


1: Unu el la aliaj sciencaj artikoloj, kiu temas pri la vivo de Edwin Armstrong, kreisto de la FM radioj, estas aparte interesa laŭ mi, kaj ĝi estas libere legebla en la retpaĝaro de la revuo! Estas: Jeffrey D. Kooistra, "Astounding Armstrong", in: Analog Science Fiction and Fact 135/4 (2015), p. 78-80. Se vi scipovas la Anglan, nepre legu ĝin tie: http://www.analogsf.com/2015_04/altview.shtml. E. Armstrong ne havas paĝon en la Esperantlingva Vikipedio; iu kreu ĝin!

2: "Part of the fun of such a voyage of discovery is that nobody knows what to expect", Richard A. Lovett, op. cit., p. 34.

28/02/2015

Novaĵoj

Saluton, denove!

En mia lasta publikigaĵo, mi diris ke mi publikigos ion la venonta semajno. Ho ve! tio estis je Novembro 2014, kaj do tri monatoj pasis intertempe!

Tiuj, kiuj sekvas min ĉe Twitter vidis ke mi ankaŭ pepis kvazaŭ nenion. Tiuj kiuj skribis retleteron al mi neniam havis respondon… kaj probable neniam havos. Mi ricevis plurajn milojn da retleterojn.

Mi havis okupitajn tempojn, dum la lastaj monatoj, kaj komputilajn problemojn ankaŭ. Ja, tio eksplikas iome mian foreston, sed ne plene. Eĉ se mi estis iom for de Retesperantujo, mi havis tempon por, ekzemple, skribi artikolon por Monato (mi parolos eble pri tio), kaj malmulte partopreni en fadenoj ĉe la Lernu!-forumoj. Mi eĉ estis en mia loka klubo.

Do, kial mi ne skribis, eĉ malgranda, artikolon tie ĉi? Ĉe Twitter mi ofte ne plu pepas, ĉar ne ĉiam amuzas min. Miajn retmesaĝojn mi ne plu legis pro miaj komputilaj problemoj. Sed pri la blogo, mi vidas unu kialon plie: la semajneco. Mi do decidas rezigni ĝin.

Mi tamen esperas, ke mi publikigos pli ofte ol nur unufoje po monato!

Ĝis!