24/08/2015

Malfideleco — Pri la reca piratiĝo de Ashley Madison

Estas per Esperanto, ke mi unue vidis la novaĵon. Sur Twitter, mi legis tiun papaĵon:

(Traduko: Eraro en la artikolo: "malfideleco" = perfido en Esperanto, kaj ne en la Hispana.)

Memkompreneble, mi volis scii pli pri tiu «malfideleco». Kaj mi malkovris tion: la retpaĝaro Ashley Madison, eksteredzeca renkontiĝa retpaĝaro, estis piratita kaj la nomoj de milionoj da uzantoj estis rete publikigitaj. Hispana firmao kreis kun la datumoj mapon, kiu montras kie hominoj estas pli multnombraj (ĉie la viroj estas ege pli multnombraj, sed kelkloke estas pli ol 25% da hominoj), kaj nomis ĝin «Malfideleco». Jen kiel mi, dank’ al Esperanto, lernis la novaĵon, kiu ne plu estis tiele nova kaj jam estis publikigita antaŭ 6 tagoj.

Mia unua reago estis, mi pensas samkiel multaj gehomoj, ke la puno alvenis sur la kulpuloj. Gehomoj perfidis, kaj iliaj geedzoj (aŭ geamantoj aŭ gevivkunuloj) rajtas scii tion. Se ili ne volas ke ĉiu scias ke ili perfidis, ili ne estu perfidintaj. Kiel ofte, la unua reago estas pli/mapli ĝusta, sed ege malkompleta kaj troa.

Ashley Madison reagis dirante:

Tiu okazo ne estas «hacktivism» (politika agado pere de la pirataj rimedoj NDLT), estas krima ago […]. La krimulo aŭ krimuloj partoprenintaj en tiuj agoj memproklamis sin kiel moralaj juĝoj, ĵurianoj kaj ekzekutistoj, kaj serĉas truddevigi siajn proprajn konceptojn de la virto al la tuto de la socio. (Anglalingva fonto)

Legante tion, mi sciis ke ili ja tuŝas gravan punkton. Mi ne estas konservativulo, kiu rifuzas ĉion, kio ne estas tradicia familio kaj seksumado. Eĉ se persone mi ne ŝatas, ekzemple, «interŝanĝismo» (mi ne certas, ĉu la vorto estas ĝusta, sed mi intencas elvoki la interŝanĝon de geparuloj, tradukebla per swinging, échangisme, scambismo, trao đổi quyền ân ái tạm thời, …), mi socie akceptas ĝin; se gehomoj volas, inter konsentaj plenkreskuloj, seksumi alie ol mi, kiu estas mi por juĝi? Neniu. Ĉiu rajtas vivi sian vivon kiel li volas. Do, eĉ se mi certas ke perfido estas malbona, kiu estas mi por juĝi la perfiduloj? Neniu, ankoraŭ.

Mi ankaŭ scias ke, eĉ se miaj etikaj ideoj povus esti akceptitaj nereligie, ili tamen fondiĝas sur mia kristana kredo. Mi kredas ke Dio kreis nin por vivi pare, kaj ke estas edza devo esti honesta kun la alia parano. Sed tio valoras nur por tiuj, kiuj akceptas Jesuon kiel sia savanto; mi ne trudu la aliajn pensi kaj agi kiel mi.

La unuaj vortoj ankaŭ pensigis min. «La krimulo». Eĉ se Ashley Madison estas malmorala firmao, kaj ke kelkaj el iliaj servoj estas ankaŭ kvazaŭ kontraŭleĝaj (ekzemple, establishedmen.com interligas virojn riĉajn kun malriĉaj studentinoj; la unuaj pagas la studadojn de la duaj kontraŭ iliaj «servoj»: tio estas prostituado; ankaŭ ĉar oni scias ke Ashley Madison mensogas ofte, ekzemple kreante falsajn inajn kontojn), la piratoj ŝtelis. Ili ja estas ŝtelistoj kaj krimuloj. La Kantisto en mi kantas kontraŭ tio. Mi kutimas ne aŭskulti mian internan Kantiston, sed mi ne povas ne aŭdi lin. Probable, la piratoj volis nur monon, kaj se ili estus pagitaj, neniu el ni aŭdus pri tio; ili tute ne estas herooj. Kun la nomoj, ili publikigis ankaŭ personajn informojn, kiel seksa orientiĝo, telefonaj kaj bankaj numeroj.

Plie, mi vivas en okcidenta Eŭropo. Homo, kiu perfidis, riskas divorcon. Sed mi legis en iu artikolo ke estas dudeko da retadresoj en .sa: Sauda Arabio. En tiu lando, geperfiduloj riskas vipobatojn. Ĉu mia morala komforto de okcidenta liberulo valoras fizikan suferon, kaj eĉ eble morton, de aliaj gehomoj? Sauda Arabio ne estas la nura lando, en kiu la membroj de Ashley Madison havos problemojn tiuspecajn.

Tamen. Eĉ se mi kondamnu la metodon, eĉ se mi bedaŭras la konsekvencojn por la personoj, ĉefe ekster Okcidento sed ne nur, mi ne povas kontraŭdiri min. En Okcidento almenaŭ, estas nur elreviĝo, kaj reiro en la veran mondon. Oni ne povas, mi pensas, konfuzi interŝanĝismon kaj perfidon. En interŝanĝismo, ĉiu scias, kion li faras, kaj uzas libervole sian liberecon. Perfido estas ankaŭ privata afero, sed la edzo perfidita ne partoprenas libervole. Perfido detruas familiojn, amojn kaj vivojn. Neniu rajtas fari tion al sia edzo. Eraro ja eblas, mi ne kondamnas la perfidulojn, sed mi kondamnas perfidon. Oni rajtas erari, sed oni akceptu la konsekvencojn. Se estas eraro, kaj nur tio, ofte eblas sincera pardonpeto kaj sincera pardono. Mi deziras tion al ĉiu, kies nomo aperis en tiu listo.

La publikigo de la nomoj de la perfiduloj ne estas ĝojiga afero. Estas milionoj da privataj aferoj, pri kiuj juĝi mi ne rajtas. Tamen, estas socia afero en tiu piratiĝo: mi esperas ke Ashley Madison mortos, kaj ke samspecaj retpaĝaroj ne facile postvivos. Mi scias, ke perfido ne malaperos kun Ashley Madison, ĝi ĉiam ekzistis kaj ĉiam ekzistos. Ashley Madison fakte ne vendas nur eksteredzajn renkontiĝojn. Ĝi vendis ĉefe sekreton kaj do moralan iluzion.

Mi eksplikos tiun ideon (sekreto = nemoraleco) citante du filozofoj. Unue, mi citos Jean-Paul Sartre, laŭ kiu moraleco estas ligita al honto, kiu estas ligita al publikeco (Vd. L’Être et le néant). Se mi pensas agi sekrete, mi ne vidas min agi, do mi ne sentas la honton. Li bildigas tion per rakonto: se mi observas hominon senvestigante en ĉambro per serurtruo, mi ne sentas ke mi malbone agas, ĉar mia menso estas plene okupita per la spektaklo. Sed se mi kredas, ke iu rigardas min fari tion, ekzemple ĉar mi aŭdas la plankon grinci, mi tuj hontigas, kaj la malboneco de mia konduto frapas min. Estas kiam iu rigardas min, ke mi povas vidi min kiel objekto, kaj la alia kiel subjekto.

Platono ankaŭ bildigis tion, en la historio de la ringo de Gugeso (Γύγης; estas fakte praulo de Gugeso, «τῷ Γύγου τοῦ Λυδοῦ προγόνῳ»). Kontraŭulo de Sokrato rakontas la historion de paŝtisto, kiu trovis ringon kiu havas la potencon malvidebligi tiun, kiu surmetas ĝin (jes, kiel la Ringo unika de Tolkien). La paŝtisto povas fari ĉion, kion li volas: li amoras kun la reĝino kaj mortigas la reĝon, antaŭ ol preni la kronon. Li ne povas esti juĝita, ĉar neniu povas vidi lin krimi! Ĉiu trovante tiun ringon farus same, lasante for ĉia moralo. Sokrato kontraŭdiras tion malfacile, studante la moralon ne individunivele, sed civitonivele. Jen la konkludo: la individuoj, kiuj povas agi sen la juĝo de la aliaj ne plu agas morale, il ne konscias agi malmorale aŭ morale, ili agas nemorale.

Laŭ mi, Glaukon (Γλαύκων, frato de Plato kaj la kontraŭulo de Sokrato kiu rakontas la historion) kaj Sartre pravas. Mi aldonos, kontraŭ Sartre, ke nur tiuj, kiuj kredas je Dio, kiu vidas ilin, sekrete agas morale ĉar, laŭ ili, iu ĉiam rigardas ilin. Por ili, nenio do estas sekreta. Por tiuj, kiuj ne kredas, la sekreto egalvaloras al forigo de la moralo; nur kutimo — habitus dirus Tomas de Akvino (Summa Theologica, Ia-IIae, qu. 55, art. 1) — permesas al aliaj agi bone sole. Estas do tio, kio estas vendata de Ashley Madison: la iluzio, ke perfido ne estas malbona, kaj ke do, la konsekvencoj ne estos gravaj. Sed estas nur iluzio, kiel la uloj, kies nomoj estas publikigitaj nun scias: perfekta sekreto ne ekzistas, kaj la konsekvencoj povas esti grandegaj. Estas do iluzio kontraŭ kiu ni ĉiuj, kredantoj aŭ ne, batalu, por la sano de la eblaj perfiduloj kaj iliaj familioj, ĉar ne ĉiu estas mem kredanto aŭ havas fortan habitus. Tie estas la «krimo» de Ashley Madison, kaj la logotipo de la retpaĝaro, homino kun ringo sur sia ringofingro kaj montrofingro antaŭ siaj lipoj, pruvas ke ĝiaj kreistoj bone sciis tion.

Ni do ĉiuj ĝoju pro la morto de Ashley Madison, kaj esperi ke tiaspecaj retpaĝaroj ne bone funkcios estontece.